monda lingvo

monda lingvo

miércoles, 30 de septiembre de 2026

 Kalendaro CSIC aŭgusto 2027


1.- 1909 Naskiĝas la komputika sciencisto Sibyl M. Rock. Ŝi estis pioniro pri komputado kaj masa spektometrio. Inter aliaj, ŝi disvolvis matematikajn teknikojn por analizi la spektometriajn rezultojn.


2.- 2027 Okazas kompleta suna eklipso. Ĝi estas la dua el la triopo de iberiaj eklipsoj de 2026-2028, kvankam ĝia maksimuma daŭro (je pli ol ses minutoj) estos observata en Egiptio.

3.- 1908 Oni malkovras la faman skeleton de Homo neardenthalensis de La Chapelle-aux-Saints. La restaĵoj montras ke ĝi suferis gravan osto-artriton kaj ĝia pozicio ŝajne sugestas intencan enterigon.

4.- 1903 Naskiĝas la botanikisto Beatrice Kapua’Okalani H. Krauss. Ŝi dediĉis grandan parton el sia vivo al studado de plantoj de Havajo kaj al ties etnobotaniko, plej aparte pri ĝiaj tradiciaj uzoj.

5.- 1802 Naskiĝas la matematikisto Niels Henrik Abel. Dum sia kurta vivo, li faris tiajn kontribuojn al matematiko, ke en 2002 estis kreita honore al li la premio Abel, samvalora al Nobel-premio pri matematiko.

6.- 1952 Naskiĝas la inĝeniero Mateo Valero Cortés. Lia esplorado centriĝas en la kampo de komputila arkitekturo, aparte emfazante pri superkomputiloj kaj alt-servaj komputiloj.

7.- 2000 La skipo de astronomoj gvitada de Artie Hatzes malkovras Epsilonon Eridani b, ekstersunan gasan planedon kiu rotacias ĉirkaŭ la stelo Epsilono Eridani.

8.- 1861 Naskiĝas la astronomo Dorothea Klumpke Roberts. Ŝi estris la Agentejon de Mezuradoj ĉe la Observatorio de Parizo kaj ŝi faris fotografan atlason de la 52 nebulaj regionoj de Herschel.

9.- 787 Naskiĝas Abu Ma’shar, persdevena astronomo kaj filozofo konata en Eŭropo kiel Albumasar. Liaj verkoj estis tradukitaj al kelkaj lingvoj, kaj helpis transdoni astronomajn sciojn el la islama mondo al la mezepoka Eŭropo.

10.- 1897 La farmaciisto Felix Hoffmann atingis acetil-salikilatan acidon je pura formo. Ĝistiame, tiu aktiva principo estis produktata kun malpuraĵoj. Du jarojn poste, ĝi estos komercata kiel aspirino.

11.- 1930 Naskiĝas la priĉela biologo Elaine Diacumakos. Ŝi disvolvis la unuajn teknikaĵojn por eltiri kaj enmeti materialon ene de kaj ele de eloj.

12.- 1883 Forpasas en la besto-ĝardeno de Amsterdamo la lasta zebro kuaga (Equus quagga quagga). En 1984 ĝi iĝis la unua estingiĝinta besto kies DNA estis analizata.

13.- 1616 Naskiĝas Plautilla Bricci. Pere de ŝiaj projektado kaj konstruado de Villa Benedetta, en 1663 ŝi iĝis la unua virino profesie arkitekto. Ŝi eĉ devis nomo-stampi la novan terminon: ŝi subskribis kiel arquitectriz (arkitektino).

14.- 2013 La Nacia Muzeo de Natura Historio de Usono anoncas la malkovron de la olingito (Bassaricyon neblina), karnomanĝa mamulo kiu loĝas en la Andoj de Kolombio kaj Ekvadoro.

15.- 1941 Naskiĝas la inĝeniero Antonio Luque López. Lia esploro fokusiĝis je la reduktado de la kostoj de la fotovoltaa suna elektro. Li inventis la dufacan sunan ĉelon kaj la intermezan bendan ĉelon.

16.- 1924 Naskiĝas la geofizikisto Zeng Rongsheng. Li estis unu el la pioniroj pri la geofiziko de solida tero en Ĉinio, kie li esploris la strukturon de la tera ŝelo kaj ties rilaton al tertremoj.

17.-1954 Naskiĝas la matematikisto Ingrid Daubechies. Ŝi estas pioniro ĉe la kampo de ondetoj, iloj kiuj permesas la analizon cele liveri pritempan kaj prifrekvencan informojn je preskaŭ samtempa maniero.

18.- 1927 Naskiĝas la antropologo Marvin Harris. Li estis tre fekunda verkisto kaj estas konata kiel la kreinto kaj ĉefa figuro de la kultura materialismo, esplora fokusiĝo kiu ne senas je kritiko.

19.- 2027 Tutmonda tago de fotografio. Ĝi memorigas la tagon kiam oni elkonigis la dagerotipon kaj, samtempe, ĝia patento estis liberigita por ke ĝi estu profita al la tuta homaro.

20.- 1930 Naskiĝas la biologo pri disvolvo Nicole Marthe Le Douarin. Ŝi inventis teknologion por embria manipulado cele produkti ĥimerojn, specife ĥimerajn embriojn de kokido kaj koturno.

21.- 1892 Naskiĝas la geografo Julie Moschelesová. Ŝi disvolvis laborojn pri geomorfologio, klimatologio kaj ekonomia geografio.

22.- 1954 Naskiĝas la paleoantropologo Berhane Asfaw. Li kunmalkovris novajn homedojn (kiel Homo sapiens idaltu, Austrolopithecus garhi kaj Ardipithecus ramidus) kiuj ebligis pli bone kompreni la homan evoluon.

23. - 2021 La skipo gvidata de Etheresia Pretorius publikigis esploraĵon kie ŝi unuafoje proponis tion, ke mikro-koagulaĵoj povis havi rolon en la persista KOVIM-19.

24.- 1897 Naskiĝas la botanikisto Li Jitong. Li esploris, inter alie, la grundan temperaturon laŭ la influo de forsta kovrilo kaj la efikojn de la lumaj ŝanĝiĝoj al fotosintezo.

25.- 2020 Monda Organizo pri Sano (MOS) deklaras Afrikon libera je sovaĝa polioviruso, nekuracebla morbo. Tiu ĉi transcenda mejloŝtono eblis danke al simpla kaj efika buŝa vakcino.

26.- 2017 Datenoj kolektitaj en la teleskopo de Green Bank montris 15 rapidajn eklumojn de radiumo FRB 121102. Malkovrita en 2012, temas pri ripetema fonto en galaksio dista je 3000 milionoj da lumjaroj.

27.- 2014 Forpasas la komputika sciencisto Hsia Peisu. Pionirino ĉe informadika esplorado, ŝi estis la ĉefa disvolvanto de la Modelo 107, la unua elektronika plur-cela komputilo elfarita en Ĉinio.

28.- 1908 Naskiĝas la ornitologo Roger Tory Peterson. Li publikigis la tiel konsideratan unuan modernan surkampan gvidilon por identigi birdojn. Li estis unu el la inspirantoj de la ekologiisma movado de la 20-a jacento.

29.- 1862 Naskiĝas la astronomo Margaretta Palmer. Ŝia doktoriĝa disertaĵo, defendita en 1894, centriĝis en la kalkulado de la orbito de la kometo C/1847, malkovrita en 1847 de Maria Mitchel.

30.- 1962 Naskiĝas la farmakologo Pura Muñoz Cánoves. Ŝi estas konata pro siaj esploroj ĉe la kampo de regenerado de skeleta muskolo (fiziologio kaj patologio) kaj de la ĉela maljuniĝo.

31.- 1929 Naskiĝas la virusologo Carmen Gil Fernández. Ŝi dediĉis grandan parton de sia kariero al establado de novaj eksperimentaj protokoloj vaste uzeblaj, pere de kiuj ŝi helpis plisolidigi virusologion kiel disciplinon.



No hay comentarios:

Publicar un comentario