Kalendaro CSIC junio 2027
1.- 2024 Forpasas la inĝeniero Jing Chen. Li esploris la fizik-ĥemiajn procezojn por la disigado kaj purigado de tiuj metaloj de la grupo de plateno, samkiel la malpoluadon de montaraj lagoj.
2.- 1934 Naskiĝas la grundo-sciencisto Tarsy Carballas. Ŝi faris pionirajn esplorojn pri fizika, ĥemia kaj biologia difektiĝadoj de grundoj, emfazante pri la difektiĝo okazigita de arbaraj incendioj.
3.- 1868 Forpasas la arabisto Emilio Lafuente Alcántar. Lia studaĵo Arabaj enscribaĵoj de Granado inkluzivas tradukaĵojn kaj interpretaĵojn de la tekstoj kiuj montriĝas en la Alhambraj filigranoj.
4.- 1929 Forpasas la nuklea-fizikisto Verena Meyer. Ŝi interesiĝis precipe pri nuklea fiziko de basa kaj meza energio kaj pri la aplikaĵoj de nuklea fiziko en scienco de materialoj.
5.- 1965 Naskiĝas la astronomo Michael E. Brown. Li estas unu el la malkovrintoj de Makemake kaj Eris, du nanaj planedoj de la Sunsistemo.
6.- 1846 Naskiĝas la monto-inĝeniero kaj esperantisto Ricardo Codorniú y Stárico. Siatempe li estis konata kiel la apostolo de la arbo pro sia laboro favore al rearbarigado kaj sia defendado de la natura medio.
7.- 2027 Tutmonda tago de nenocaj manĝaĵoj. Ĝia celo estas prikonsciigi kaj inspiri agadojn por helpi preventi, detekti kaj mastrumi tiujn riskojn alportitajn de manĝaĵoj.
8.- 1860 Naskiĝas la matematikisto Alicia Boole Stott, konata pro ŝia kapablo videbligi tridimensiajn sekcaĵojn de kvar-dimensiaj pluredroj.
9.- 1922 Naskiĝas la biokemiisto Fernand Seguin. Li estas konata kiel prezentisto de radiaj kaj televidaj sciencaj programoj, faceto pro kiu li ricevis la Premion Kalinga de UNESKO pri scienca diskonigado.
10.- 1942 Naskiĝas la doktoro pri semida filologio Emilia Fernández Tejero. Inter alie, ŝia esplorado fokusiĝis en la masoroj (aro da gramatikaj kaj kritikaj notoj) de la tiberiadaj kodeksoj.
11.- 1994 Naskiĝas la latinid-lingva filologo Claudia Elena Menéndez Fernández. Specialiĝinta pri nomo-scienco, ŝi nuntempe profesias kiel sekretario de la Akademio de la Astura Lingvo.
12.- 1912 Naskiĝas la nuklea-fizikisto Eva Crane (naskiĝinta Widdowson). Ŝi ricevis abelujon kiel nupto-donacon kaj fine dediĉis 60 jarojn de esplora kariero al reserĉado pri abeloj.
13.- 1959 Naskiĝas la matematikisto Valeria de Paiva. Ŝi esploras pri logikaj alproksimiĝoj ĉe komputado, pere de la uzado de la teorio de kategorioj, la prezentado de scioj kaj la semantiko de la natura lingvaĵo.
14.- 1444 Naskiĝas la matematikisto kaj astronomo Nilakantha Somayayi. Li estis unu el la plej elstaraj anoj de la Skolo de Kerala. Unu el liaj plej influaj verkoj estas la astronomia traktaĵo Tantrasamgraha (Tantro-kompendio).
15.- 2023 La kemiisto Suzana Nunes ricevas premion L’Oréal-UNESKO pro sia laboro disvolvante membranajn filtrilojn kiuj ebligas realigi kemiajn disigaĵojn je alta efiko per plimalgranda karbona restaĵo.
16.- 1915 Naskiĝas la matematikisto kaj statistikisto John Wilder Tukey, konata pro sia disvolvado, kun la matematikisto James Cooley, de la algoritmo Cooley-Tukey por la kalkulado de la rapida transformado de Fourier.
17.- 1920 Naskiĝas la kuracisto François Jacob. Li estas internacie konata pro siaj eltrovoj pri la genetika regado de la enzimo-sintezo kaj la viruso-sintezo.
18.- 1893 Naskiĝas la kuracisto kaj parazitologo Sadí de Buen Lozano. Fakulo de la esploro pri malsanoj okazigitaj de protozooj, li dediĉis grandan strebon al studado kaj elradikigado de malario en Hispanio.
19.- 2023 La matematikisto Aldon Atangana ricevas la Internacian Premion Unesko- Al Fozan pro siaj kontribuoj ĉe aplikita matematiko, precipe ĉe frakcia kalkulado kaj frakciaj diferencialaj ekvacioj.
20.- 1940 naskiĝas la filologo Ciriaca Morano Rodríguez. Ŝi estis pioniro pri studado kaj eldonado de neeldonitaj latin-lingvaj manuskriptoj de Isaako Neŭtono. Ŝi ankaŭ esploris la antikvajn latinajn versiojn de la Biblio.
21.- 1927 Naskiĝas la astronomo Shuhua Ye. Ŝi faris unu el la plej precizaj mezuradoj de la universa tempo je tutmonda nivelo. La asteroido 3241 Yeshuhua estis nomita honore al ŝi.
22.- 1922 Naskiĝis la historiistso Joseph Ki-Zerbo. Aŭtoro de multnombraj libroj pri endogena disvolvado, li estis la scienca direktisto de du volumoj de la Ĝenerala Historio de Afriko, publikigita de Unesko.
23.- 1871 Naskiĝas la genetikisto Jantina “Tine” Tammes. Ŝi demonstris ke la heredaĵo de kontinuaj karakteroj povas esti klarigata ene de la Mendela genetiko.
24.- 1879 Naskiĝas la medicina esploristo Myrtelle May Moore Canavan. Ŝi estis unu el la unuaj virinaj patologoj, aparte interesiĝinta pri neŭropatologio ĉe mensaj malsanoj.
25.- 2026 Oni unuafoje atingas legi la konservitan parton el unu el la karbigitaj papirusoj de Herkulano. Danke al X-radiaj bildoj kaj artefarita intelekto, oni malkovris antikvan filozofian tekston pri etiko kaj homa konduto.
26.- 1985 Naskiĝas la astronomo, astrofizikisto kaj edukisto Fatoumata Kébé. Ŝi fakulas pri esplorado de spaciala rubo kaj sukcese publikigis kelkajn librojn de scienca diskonigado.
27.- 1957 Naskiĝas la informadikisto Geir Ivarsøy. Li kun-disvolvis la TTT-ejan retumilon nomatan Multitorg Opera, poste konata kile Opera.
28.- 1927 Naskiĝas la ĥemiisto Frank Sherwood Rowland. Lia plej granda atingo estas la malkovro pri tio, ke kloro-fluoro-karbonoj (CFC) kontribuas al la detruado de la atmosfera ozono.
29.- 1914 Naskiĝas la matematikisto Christos Papakyriakopoulos, konata kiel Papa. Li fakuliĝis pri geometria topologio kaj demonstris la lemon de Dehn, la buklan teoremon kaj la sferan teoremon.
30.- 1912 Naskiĝas la filozofo Leopoldo Zea Aguilar. Li estas konata pro siaj studoj pri pozitivismo kaj pro esti unu el la plej gravaj antaŭenigantoj de la historio de ideoj en Latinameriko.
No hay comentarios:
Publicar un comentario