Monataj iniciatoj CSIC
majo
La senfina arbaro
En tiu ĉi fabelo ni konatiĝos kun Ana, kiu pasie amas arbarojn kaj dediĉe pentras ilin. Iun tagon, Ana ekigas sekretan projekton pentri egan forston sur muro de sia ĉambro. Ŝi kreas belegan surmuran pentraĵon, sed baldaŭ poste ŝi rimarkas ke la arboj estas velkantaj. Ĉu ŝi sukcesos malkovri tion, kio okazas al ili?
Tiu ĉi rakonto celas proksimigi la mondon de botaniko al geinfanoj plaĉe kaj amuze, estigante respektemon al naturo kaj al biodiverseco, ankaŭe didaktike kaj pere de imago-povo klarigante la koncepton fotosintezo kaj paroli pri la ekosistemaj servoj de arbaroj. Aldone, estas maniero videbligi la figuron de Ana Rey, sciencistino de CSIC, plistarigante la virinan ĉefrolecon kaj partoprenadon en la scienca sfero. Tiu ĉi fabelo estas parto de la projekto Rakontu al mi kiel dediĉi min al scienco, disvolvigita en la Nacia Muzeo de Naturaj Sciencoj (MNCN-CSIC)
junio
POSTFIRE
POSTFIRE estas retejo dezajnita cele subteni mastrumadon de zonoj frapitaj de arbaraj incendioj. Ĝi provizas detalan sciigon pri grandaj incendioj kaj proponas kriteriojn por agado, bazitajn sur solida scienca bazo por la traktado de la brulinta monto.
Komence, POSTFIRE koncentriĝis en la Valencia regiono, sed nuntempe ĝi plivastigis sian atingon al la tuta mediteranea baseno, cele prezenti datumojn, kriteriojn kaj metodojn kontrolitajn por taksi la ekologian trafon de incendioj en mediteraneaj kuntekstoj.
Aldone, eblas partopreni en POSTFIRE havigante bildojn aŭ gravajn situaciojn pri la efikoj kaj la regenerado ĉe grandaj incendioj, pere de la projekta retejo. La registritaj uzantoj povas ankaŭ realigi normigitajn taksadojn de la frapo-atingo de novaj incendioj, enhavigante al la retejo la kartografiaĵojn kaj la kolektitajn datenojn pere de la apo POSTFIRE dum la ĉekampa samplado.
julio
PALCOS
“PALCOS: Materia kulturo kaj festo en la galega kampo-urba pejzaĝo” estas projekto kiu celas lokalizi, dokumenti, katalogi kaj pristudi la palcos (loĝioj) aŭ muzikajn scenejojn konstruitajn de la propraj najbaroj tra la galega teritorio. Kvankam multfoje ili troviĝas senuzaj, ili estas simbolo de la komunuma vivo kaj de ties tranformiĝadoj dum la lastaj jaroj. PALCOS aligas perspektivon de civitana scienco kiu, pere de reteja platformo, integras esplorojn kaj aliajn sciencajn agadojn en diversaj fazoj de la procezo. Tio ebligas aktivigi formojn de kolektiva intelekto kaj urba novigado, kontribuante kune pripensi la eblajn manierojn tion okazigi cele estigi pli apertajn, horizontalajn kaj partoprenemajn spacojn de kunvivado. Tiu ĉi projekto, disvolvita de la Instituto de Sciencoj de la Heredaĵo (INCIPIT-CSIC) estis premiita en la Triaj Premioj de Scienca Diskonigo kaj Civitana Scienco pro ĝia humanisma perspektivo, kiu reliefigas la kamparan heredaĵon samkiel ĝian kapablon impliki lokajn komunumojn ka establi ligilojn inter arto kaj scienco.
No hay comentarios:
Publicar un comentario