Tiuj mirigaj abeloj
monda lingvo
martes, 9 de noviembre de 2021
miércoles, 3 de noviembre de 2021
Pola samideanino vizitis nin
miércoles, 22 de septiembre de 2021
Likenoj: specimenoj de perfekta simbiozo
(Unue, ni vidu kelkajn bazajn sciigojn pri tiu afero)
(Kaj nun ni klarigu kio estas likenoj)
Likenoj estas la rezulto de la asocio de cianoplantoj (kutime, unuĉelaj verdaj algoj) kun fungoj. Verdire, likeno estas fungo kiu deformiĝas celante ŝirmi ene de ĝia micelio (= radikoj) iun specion de verdaj aŭ bluaj algoj. Tiuj ĉi algoj provizas al fungo kelkajn jam ellaboratajn substancojn kiujn fungo bezonas por vivi. Kompense, la algo trovas ĉe la fungo protekton kontraŭ varmo kaj sekeco, kiuj al unuĉela planto estus mortiga.

martes, 21 de septiembre de 2021
Kial ne iomete ĉinumi?
Kompreneble, tiuj subaj ideogramoj estas elparolataj tute malsame en ĉiu lando aŭ regiono -ekzemple, laŭ la japana kaj korea lingvoj- sed ili estas komprenataj kiam legataj. Por pli bone kompreni tion, mi diru ke tio same okazas al la tutmondaj numeraloj (1, 2, 43, 85, ktp), kiuj estas komprenataj de ĉiuj homoj, kvankam en ĉiu lando kaj en ĉiu lingvo ili estas aparte prononcataj.
La Pinjino estas fakte la lasta etapo de longa procezo kiu komenciĝis antaŭ kelkaj jarcentoj, kiam kelkaj eŭropanoj deziris skribi la ĉinan per latinidaj literoj. Fine, la ĉina registaro komisiis tiun taskon al klerulo nomiĝinta Zhou Youguang, kiu finis la laboron.
王国 /wángguó/ --- reĝlando / reino / kingdom
大学 /dàxué/ --- universitato (大 + 学)
中文 /zhōngwén/ --- ĉina lingvo / lengua china / chinese language
Kaj nun, ni vidu du specimenojn de tri-vortaj kunmetaĵoj:天文学 /tiānwénxué/ --- astronomio 天安门 /tiān’ānmén/ --- pordo de la ĉiela paco / puerta de la paz celestial / Gate of heavenly peace
好 /hǎo/ --- bone / bien / good
.- Resumo (kaj unu aldono):
B) Fine, ni vidu nun du filozofiaĵojn kaj ties ideogramojn kaj pinjinojn. Estas du vortoj ege ŝatataj de mi: tao kaj zen. Tiuj vortoj apartenas, respektive, al taoismo kaj al ĉina budhismo.


lunes, 30 de agosto de 2021
Teksto kaj traduko de “Bona Espero” (de la ensemblo Strika Tango)
Texto y traducción de “Bona Espero” (del grupo Strika Tango)
Antaŭparolo por esperantistoj
Bona Espero estas la nomo de farmo-lernejo kiu troviĝas proksime al la ĉefurbo de Brazilo, meze de la Amazona ĝangalo. Tiu lernejo gastigas infanojn kiuj, pro diversaj kaŭzoj, havas malfacilajn vivojn: orfojn, senrimedajn kaj mistraktitajn infanojn, ktp. Tiu institucio estis fondita dum la 50-aj jaroj, fare de kelkaj brazilaj esperantistoj. Ekde tiam, kelkaj centoj da infanoj estis edukataj, nutrataj kaj flegataj. Direndas ke multaj volontuloj venintaj el diversaj partoj de Esperantujo daŭre kunlaboris senpage por la fortigado kaj plifirmigado de tiu unika loko: kuracistoj, ĝardenistoj, kuiristoj, muzikistoj kaj ĉiuspecaj laboristoj alvenis, ĉeestis kaj kunlaboris en la projekto. Aldonendas, ke la bieno memsufiĉiĝas pri kuranta akvo kaj elektro; kaj ke la nutraĵaro estas preskaŭ vegetarisma por ĉiuj enloĝantoj.
Sufiĉe granda nombro da kantoj, poemoj, libroj kaj artikoloj estas dediĉitaj al Bona Espero. Mi elektis, kiel specimenon, tiun kanton de Alejandro Cossavella, surbendigitan kun la argentina ensemblo Strika Tango. Sube mi almetas la ligilon al la filmeto de Jutubo, kie la kanto spekteblas. Do, aŭskultu, legu kaj ĝuu!
Prólogo para hispanohablantes
Bona Espero (Buena Esperanza) es el nombre de una granja-escuela que se encuentra cerca de la capital de Brasil, en medio de la selva amazónica. En este colegio se acoge a niños que tienen una vida difícil: huérfanos, niños sin recursos o víctimas de malos tratos, etc. Esta institución fue fundada durante los años cincuenta por un grupo de esperantistas brasileños. Desde entonces, varios cientos de niños han sido educados, alimentados y cuidados. Hay que decir que muchos voluntarios venidos de diversas partes del "País del Esperanto" han ido colaborando de manera gratuita en el fortalecimiento y consolidación de este lugar único: médicos, jardineros, cocineros, músicos y toda case de trabajadores han venido, han residido y han colaborado en el proyecto. Hay que añadir que la hacienda es autosuficiente en lo que toca a agua corriente y electricidad; y que la alimentación es casi vegetariana para todos sus habitantes.
A lo largo de los años, a Bona Espero se le ha dedicado un número importante de canciones, poemas, libros y artículos. Yo he elegido, como muestra, esta canción de Alejandro Cossavella, grabada con el grupo argentino Strika Tango (curioso nombre que podríamos traducir como "Un tango en Huelga"). Debajo dejo el enlace al vídeo de Youtube, donde puede verse la canción. Así, que ¡escuchad, leed y disfrutad!
Ligilo al la filmeto / enlace al vídeo:
https://www.youtube.com/watch?v=DtpQPIZsXFk
Notas previas para el lector hispanohablante:
1.- Aunque tiene algunas letras especiales y propias, el esperanto suena, en gran medida, como el español. No vamos a entrar en detalles, ni mucho menos. Pero al menos, sí hay que decir que la letra c suena siempre -cualquiera que sea la vocal que le siga- como /ts/ (es decir, como en la palabra italiana pizza). Por tanto: ca=tsa, ce=tse, ci=tsi, co=tso, cu=tsu.
2.- Muchas palabras aparecen con un apóstrofo al final: harmoni´(=harmonio), senfin' (=senfino), patrin' (=patrino), etc. Incluso el artículo la aparece a veces como l' (=la). La razón es que el esperanto permite -solo para la poesía y para el canto- que se elimine la letra final del artículo y/o la de los sustantivos, cuando ello sea necesario para conseguir un mejor encaje de las sílabas en los versos.
3.- Cuando la canción menciona al Monto Balen' (=Monto Baleno), es porque cerca de la granja hay un monte que se llama así, y que es un referente del lugar: el Monte Ballena
Bona Espero
domingo, 29 de agosto de 2021
Skleroto kaj sklerozo: etimologio helpu min.
Mi ege ŝatas legi librojn pri sciencoj; kaj samtempe, mi ŝategas etimologiaĵojn. Kelkfoje, okazas ke unu el tiuj lerno-objektoj helpas la alian por pli bone kompreni la tuton. Tio okazis al mi antaŭ kelkaj tagoj, kiam mi renkontis, tuthazarde, la vortojn sklerozo kaj skleroto. Helpe de PIV kaj de aliaj fontoj, ni vidu kion ili signifas:
sábado, 28 de agosto de 2021
BAZA HISTOLOGIO POR ĈIUJ




















