monda lingvo

monda lingvo

martes, 9 de noviembre de 2021

 Tiuj mirigaj abeloj  

  Taksonomie, ĉe la animala regno, kiel parto de la filono (aŭ filumo, divizio) de senvertebruloj, troviĝas la artropodoj. Kaj, ene de tiu klaso, estas kelkaj specioj kiuj ja meritas atenton pro diversaj kialoj. Ni vidu ĉi tie iom pri la abeloj.

 Sekvante iom la PIV-an difinon, artropodoj konsistigas filumon de senvertebraj animaloj, kies korpo konsistas el ringoformaj segmentoj kaj kies membroj havas plurajn artikojn. Kiel ekzemploj, menciendas krustacoj, araneoidoj, miriapodoj kaj insektoj. 

  Insektoj (ankaŭ nomataj sespeduloj) konsistigas la plej nombran klason, ne nur ene de la branĉo de artropodoj, sed ankaŭ ĉe la tuta animala regno. Fakte, direndas ke pli ol duono el la totalo de konataj animalaj specioj estas insektoj. 

  Pluirante nian vojon tra la taksonomiaj antaŭvortoj, ni diru ke ene de la klaso de insektoj estas iu ordo nomiĝanta himenopteroj, kiuj eltiras sian nomon el la membranecaj flugiloj kiujn ili posedas. Abeloj, burdoj, formikoj kaj vespoj estas himenopteroj.

   Abeloj estas sociemaj himenopteroj. La ordinara abelo estas tiu vario kiu distingiĝas tial, ke homaj estaĵoj ekspluatas ĝin ekde tre praaj tempoj, celante akiri mielon kaj vakson produktitajn de ĝi.

  Mielo estas sukera substanco kiuj abeloj ellaboras -per nektaro eltirita el plantoj- por nutri siajn larvojn. Siavice, vakso estas substanco -sekreciata de la insektoj mem- kiu estas utiligata por konstrui la seslaterajn ĉelojn kiuj servas al larvojn kiel loĝejojn.

abelo celante nektaron

  Ene de 
ĉiu abela societo ekzistas unu reĝino aŭ fekunda femalo. Kune kun ĝi, estas grandega nombro da neŭtraj (senseksaj) abeloj konataj kiel laboristinoj. La diferenco inter la reĝino kaj la aliaj abelinoj kuŝas en la grando de la ĉeloj kie la respektivaj larvoj naskiĝis kaj brediĝis. Sed ankaŭ en la enhavo kaj komponantoj de la manĝaĵoj kiujn ili ricevis.

  Siaflanke, la viraj abeloj eliras el ovoj partogenezaj, t.e. ovoj kiuj devenas el nefekundigitaj inaj gametoj. Tuj post la seksuma alkupliĝo, inaj abeloj mortigas tiujn virajn per siaj abdomenaj pikiloj.

  Okazas iom ofte ke, ĉu pro troa enloĝantaro, ĉu pro apero de nova fekunda femalo (kio rezultigas rivalecon inter reĝinoj) ĉu pro aliaj nekonataj kaŭzoj, parto de la abela kolonio disiĝas el la origina, kaj kreas sian propran grupon, nome esamenon (aŭ abelsvarmon). Tiu nova foriranta esameno iras al alia loko kie ĝi estigas ian setlejon. Tiun kutimon la abel-bredisto profitas por aldoni plian novan abelĉelaron.

  Kiam ordinaraj abeloj restas en sovaĝa stato ili faras siajn abelujojn en la kavoj de arboj aŭ en rokoj. Sed estas aliaj specioj kiuj faras siajn loĝejojn en kotaj nestoj aŭ kiuj traboras lignon por nesti ene. Siaflanke, burdoj -parenca specio al abeloj- nestas surgrunde, sub muskoj aŭ en truo-kuŝejoj forlasitaj de kamparaj musoj.

  Pri la pikado de abeloj, ni nur diru ke kutime abeloj ne estas tiel agresemaj kiel vespoj, ĉar abeloj nur atakas kiam ili sentas sin (aŭ sian abelujon) en proksima danĝero. Kiam iu abelo okazigas atakon al iu ajn ekstera vivulo, tiam feromonoj ekestas en la ĉirkaŭa aero, kaj la aliaj samabelujaj kompanoj flaras tion, ke “io grava okazis”. Pro tio, tuja amasa atako estas antaŭvidebla kaj tiam, la danĝero de la abelara veneno povas ja esti serioza problemo. Jen la kialo, ke dum la miel-rekolta tempo oni kutime bruligas sekajn plantojn aŭ lignojn, ĉar tiu fumo malebligas la disvastiĝon de la atentigaj feromonoj cititaj supre, kaj tiel, la amasa atako de la abelaro ne okazos.

 Je la momento de la abela pikado, la pikilo restas ene de la korpo de la viktimo kaj la abelo (ĉiam femala) kutime mortas pro perdo de sia abdomeno. Okaze de pikadoj, vespoj ne perdas siajn pikilojn kaj ili povas reuzi ilin plurfoje. Jen unu el la diferencoj inter ambaŭ specioj, kvankam, verdire, estas tiom multaj diversaj specioj en tiu ĉi kampo, ke ne eblas doni ĝeneralajn gvidilojn.


spontanaj desegnoj miaj








No hay comentarios:

Publicar un comentario