monda lingvo

monda lingvo

miércoles, 3 de noviembre de 2021

 Pola samideanino vizitis nin


  La pasintan 22-an de Oktobro, venis al Malago Gosia Mlynarska, pola knabino kiu pasigis kelkajn tagojn en marborda Torremolinos kaj kiu decidis renkontiĝi kun kelkaj samideanoj en Malago. Ángel Arquillos, Mariló Torres kaj Juan García del Río estis tie por akcepti tiun nian gastinon.

 Gosia ekesperantiĝis antaŭ iom pli ol unu jaro, tamen ŝi ege bone regas Esperanton kaj ankaŭ multe ŝi aktivas en la movado. Fakte, unu el la ĉefaj celoj de ŝia vizito estis intervjui kelkajn lokajn esperantistojn, registri tiujn intervjuojn kaj, unufoje taŭge muntitajn, elsendi ilin per la pola radiostacio Varsovia Vento.
 
Jen Ángel, Picasso kaj Gosia

 Do, tiun posttagmezon, ĉirkaŭ la sesa horo, oni rekontiĝis en centra urba placo, kaj oni montris al ŝi la precipajn urbajn vidindaĵojn. Tiel, oni trankvile kaj paroleme promenadis tra la plej tipaj stratoj kaj lokoj de Malago: Strato Larios, Placa de la Konstitucio, trinkejo El Pimpi, naskiĝdomo de Picasso, ktp. 

 Poste, oni promenis tra la urba strato Esperanto, kie ankaŭ troviĝas diversaj komercejoj kaj vendejoj kies nomoj estas prenitaj de la strata esperanta nomo. Bedaŭrinde, la trinkejo Esperanto (loko kie kutime eksterurbaj samideanoj estas akceptitaj de la loka movado) estis fermita en tiu momento. Oni tiam decidis daŭrigi la viziton ĉe nia samideano Juan. Tie, oni multe babilis, iom amuze ŝercadis, ne tro multe manĝadis kaj, fine, okazis kaj estis registrataj la du intervjuoj kiujn Gosia faris: unu al Ángel Arquillos, nuntempa prezidanto de AEU kaj de HEF; la alia al Juan García del Río, voĉdonanto de AEU . 

 Tra ambaŭ intervjuoj, Gosia demandis al ili pri diversaj aferoj rilataj al la pasinteco, nuntempo kaj futuro de la andaluzia kaj hispana movado: pasintaj kongresoj, estontaj projektoj, esperantaj revuoj eldonitaj en la regiono, literaturo... Kiam la ĵurnalistino eksciis ke Ángel estas ĝisosta poeto, ŝi insistis por ke li deklamu kelkajn siajn kreitaĵojn: kaj tion li faris! Ankaŭ Ángel donacis al ŝi ekzempleron de unu el siaj libroj jam publikigitaj, nome La Fontano de l’ Sorto. Tuj poste, Juan estis ankaŭ petita deklami kelkajn sian poemetojn, ĉefe mallongaj hajkojn, kion li volonte faris. 

Dum la intervjuo al Juan

  Kiam tiuj intervjuoj finiĝis, kaj post iom pli da amikema babilado, Gosia estis portita al la stacidomo por ke ŝi prenu la trajnon revene al la hotelo kie ŝi gastis en Torremolinos. Bela amikeco naskiĝis tiun tagon; kaj la malaganoj estis invitataj vojaĝi, gasti kaj resti en Varsovio. La inviton ni akceptis, kaj nun restas decidi kiu momento estos plej taŭga en niaj agendoj kaj personaj situacioj por tion realigi. 

  Dankon, Gosia, pro viaj afableco, simpatio kaj bonhumoro. Estis vera plezuro akcepti vin. Ĝis baldaŭ!!

No hay comentarios:

Publicar un comentario