monda lingvo

monda lingvo

lunes, 15 de noviembre de 2021

 La daŭre mistera centro de la Tero...


  Dum la pasintaj jarcentoj, la homaj estaĵoj, en malrapida kaj tamen senĉesa procezo, atingis ĉiujn angulojn de la Tera surfaco: kontinentojn, oceanojn, polusojn... Nenio estas plu nekonataĵo. Oni eĉ lanĉis spaco-ŝipojn al la Luno kaj al aliaj astroj, kun- aŭ sen-pilote. Ŝajnas, ke la homaro kapablas ĉion fari, ke la homaro ĉion atingi povas... Tamen, estas fakto, ke la scioj pri tio kio ekzistas sub la planeda grundo estas malmultaj. Ĉar, verdire, estas pli facile sendi raketon sur la Lunon ol sobiri ĝis profundaj subgrundaj lokoj.

  La Tero estas sferoido kies diametro estas ĉirkaŭ 12.700 km. La kalkuloj faritaj de la greka sciencisto Eratosteno el Akesandrio (3-a jc a.K.) estis ja ege precizaj ĉi-rilate. Do, ekde la Tera surfaco ĝis la centra punkto de la planedo estas distanco de iom pli ol 6.300 km. 

  La plej profundaj oceanaj lokoj estas tiuj de la Fosejo de La Marianaj Insuloj, iom oriente de la Filipina Insularo. En 1960, pere de batiskafo* elpensita de sia patro, la svisa sciencisto Jacques Piccard descendis ĝis la fundo de tiu areo, kiu situas preskaŭ je 11.000 metroj sub la mara supraĵo. 

  Siaflanke, subgrunde, la plej profunda traboraĵo iam farita de iu homa projekto estas tiu de la fosego de Kola (Rusio, apud Finnlando), kies vorkoj daŭris preskaŭ dudek jarojn kaj kiu ĉesis en 1992, pro diversaj kialoj: surloka temperaturo de 180º C, manko de financo, disfalo de Sovet-Unio, ktp. La plej profunda punkto de tiu traborado situis je 12.000 metroj. 

  Sed, kio troviĝas sub tiuj limoj -grandaj, tamen modestaj- jam atingitaj? La nura maniero tion malkovri estas per la nerektaj datenoj akiritaj per seismaj ondoj. Se oni observas la refraktiĝojn, rapidojn, ŝanĝiĝojn, ktp, kiuj okazas al tiaj ondoj, oni multe povas dedukti pri la denso, longo kaj enhavo de la subgrundaj tavoloj, almenaŭ de tiuj pli proksimaj al la supraĵo.

  Sed, ĉiukaze, direndas ke temas nur pri supozoj kaj teorioj kiuj, kvankam verŝajne ĝustaj, ne estas science demonstreblaj. Fakte, tra la pasado de la jardekoj, multaj datenoj iam akceptitaj kiel scienciaj “veraĵoj” estis modifitaj de pli novaj esploroj. Kaj, tre probable, same okazos estontece.


Supozataj tavolegoj ĝis la Ter-kerno

  Kiel jam dirite, estas daŭre okazantaj multaj modifoj en la ĉi-aferaj opinioj, pro la senĉesaj novaj  malkovritaĵoj faritaj de la diversaj sciencaj fakoj kiuj rilatas al tiu afero. Tiuj fakoj estas precipe la jenaj: geofiziko, geodezio, seismologio. Ekzemple, la terminaro aŭ nomenklaturo ege modifiĝas. Tiel, antaŭ kelkaj jardekoj oni kutime uzis tiun ĉi suban terminaron (en statika analizo, laŭ ĥemiaj konsisto): 

1.- sialo: pro ĝia -ŝajna- konsisto el silicio kaj aluminio (Si, Al);
2.- simo: pro ĝia konsisto el silicio kaj magnezio (Si, Mg);
3.- nifeo: pro ĝia supozata konsisto el nikelo kaj fero (Ni, Fe).

  Nu, la respektivaj nuntempaj akceptitaj terminoj por tiuj tri tavoloj estas la jenaj:
 
1.- kontinenta krusto;
2.- oceana krusto kaj Tera mantelo;
3.- kerno

  Aliflanke, se la studon oni bazas sur mekanikaj principoj (t.e. laŭ la fizika konduto de la komponantaj elementoj) la klasifiko estas la jena:

a) litosfero: ĝi enhavas la kruston kaj iom el la supra mantelo;

b) astenosfero: ĝi enhavas la plastan kaj modleblan parton de la supra mantelo;

c) mezosfero: ĝi inkluzivas la reston de la mantelo kaj la supran kernon;

d) endosfero: kiu ekvivalentas al la interna kerno.

  Mi mem desegnis, tutmane, tiun ĉi subajn bildojn kaj ties esperantajn apudajn notojn. Videblas, ke temas pri tre simpla kaj “amatora” prezentado, kie la datenoj pri distancoj, temperaturoj, konsistoj, ktp estas apenaŭ menciitaj. Kaj tio, ĉar preskaŭ ĉiu scienca alproksimiĝo al tiu ĉi areo havas siajn proprajn mezurojn kaj rezultojn. (Kiun, do, el ili oni devus elekti? Tiel, ne indas tro certigi tiun aŭ tiun alian proponon).

 



 



Tamen, mi almenaŭ notu tiujn jenajn objektivajn konstatojn

- la krusto konsistigas ĉirkaŭ 1% de la tuta volumeno;

- la krustaj platoj* iel “flosas” sur la mantelo;

- pro la tektona* dinamiko, tiuj krustaj platoj interfrotiĝas kaj interkolizias, kio rezultigas montarojn;

- kiam iu plato mergiĝas sub alian, ĝi likviĝas kaj la premo de la magmo* kreskas. Tio ofte okazigas vulkanajn erupciojn;

- La interna kerno estas, plej eble, solida. La ekstera kerno estas verŝajne likva. Fero estas la plej grava elemento en tiuj profundaj Teraj zonoj. Alimaniere, oni ne povus aserti nek kompreni la magnetan kampon de la planedo;

- Ĉiu menciita tavolego estas apartigita disde siaj apudaj stratumoj per iom maldikaj kontinuo-rompaĵejoj, kiujn mi nomis “diskontinuaĵoj”. Ĉe tiuj specifaj linioj, la ŝanĝiĝo de la direkto, rapido kaj refrakto de ondoj pruvas, ke oni troviĝas antaŭ alia tavolo, kun ties propran malsaman materian enhavon. La plej konata diskontinuaĵo estas tiu de Moho (mallongiĝo de Mohorovicic, kroata-aŭstra sciencisto), kiu situas pli-malpli je 50 km sub la Tera surfaco. La diskontinuaĵo de Moho apartigas la kruston disde la supra mantelo.

 
  Kaj jen mi alvenis al la fino de tiu artikoleto. Aldone, mi tuj sube lasas mian vizion pri la revema 19-a jarcenta verko de Julio Verne “Vojaĝo al la centro de la Tero” (1864). Pli sube, mi aldonas iun glosaro-terminaron, kie tiuj supraj vortoj kaj konceptoj markitaj de la signo * estas klarigitaj.







Terminaro

(Kelkaj subaj difinoj estas eltiritaj el PIV kaj el aliaj E-aj vortaroj)

- Batiskafo: granda kaj fortika sferoida ŝipo, uzata por observi la profundajn partojn de la oceanoj. La unua modelo estis prezentita en 1937 de la svisa sciencisto Auguste Piccard.

- Seismaj ondoj. Estas kelkaj malsamaj tipoj:

 a) Ondoj P (primaraj; L-e: primae): temas pri laŭlongaj ondoj, apudpremantaj la najbaraĵojn. Tiaj ondoj trairas likvojn kaj solidaĵojn.

b) Ondoj S (sekundaraj; L-e: secundaj): La moviĝado de tiaj ondoj estas transversa (= tranĉas orte aŭ oblikve la ĉefan direkton). La ondoj S estas pli malrapidaj ol la ondoj P, sed ili kaŭzas pliajn gravajn damaĝojn.

c) Ondoj L: temas pri surfacaj ondoj, kiuj estas pli lantaj ol la aliaj jam menciitaj.

- Krusto: ekstera malmola parto de la Tero, sur kiu kuŝas la biosfero, kaj kiu divideblas je: 

- kontinenta krusto: pli dika, antikva kaj fortika;
- oceana krusto: pli maldika, nova kaj moviĝema

- Magmo: varmega likva materio kiu estiĝas en la profundaj partoj de la terkrusto. Magmo solidiĝas pro malvarmiĝo, ŝanĝiĝante al petroj. Tio povas okazi en la profundo (= plutonaj petroj) aŭ sur la surfaco (= vulkanaj petroj, post la elfluado de lafo)

- Plato: supra kaj rigida platformo kiu situas sub la Tera grundo.

- Plat-tektonismo: teorio laŭ kiu la supra tavolego de la Tero konsistas el platoj (kontinentaj aŭ oceanaj) kiuj povas moviĝi horizontale sur la astenosfero.

-------------------------------------------------------------------------------------------

Fotaĵo farita de mia edzino. Reveninte al la Tera surfaco, ĉio videblas...kaj ĝueblas...













 






No hay comentarios:

Publicar un comentario