monda lingvo

monda lingvo

lunes, 8 de febrero de 2021

 SERVAS: HISTORIO PRI PACO

  Traduko en Esperanton de la originala hispanlingva videofilmo kiu nomiĝas:“Servas: Una historia de paz”. Temas pri ia porinfana fabelo kie oni rakontas la originon kaj historion de la internacia organizaĵo “Servas”, kreita post la Dua Mondmilito, kaj kies celo estas la atingo de la tutmonda paco pere de la interkonatiĝado kaj kunvivado de homoj el diversaj devenoj.

   Pro tio, ke la video jam enhavas tutan kompletan hispanlingvan skribitan tekston, mi nur enmetos la respondajn esperantajn tradukojn.


Jen insigno de Servas Hispanio kaj Andaluzio


-----------------------------------------------------------------------------------------

- Originala ideo kaj voĉo: Amparo Fernández Cano
- Esperantigis: Juan García del Río
- Muntis: Luis Miguel Avendaño

Jen la ligilo al la videohttps://www.youtube.com/watch?v=vhGjbjifa70
Kaj jam en esperanta subtekstohttps://www.youtube.com/watch?v=-yJf_i7wqW8
---------------------------------------------------------------------------------------

Servas. Una historia de paz
Servas: historio pri paco


Antaŭ ne multe, ne multe da tempo, homoj daŭre luktadis milite.
Pasigis ili la tagojn luktante kaj luktante.

Luktis ili interpopole, kaj militojn deklaris unuaj landoj al aliaj.
Okazis ke la ĉefoj de ĉiu lando diris al sia gento, ke la homoj de la aliaj landoj kulpas pro la enlandaj problemoj, kaj ili tion kredas, ĉar ili ne konis la fremdulojn. Kaj jen ĉio ekkonfuziĝis!

Kelkaj militoj estis malgrandaj, kaj rapide pasis; sed aliaj militoj estis teruraj, kaj longege daŭris; kaj tie partoprenis multaj, multaj soldatoj; soldatoj el la tuta mondo.

Tio okazigis, ke ĉiuj estas tre tristaj: la soldatoj, iliaj gepatroj, iliaj gefiloj... Ĉar tiuj, kiuj iris militen, ofte ne revenis, aŭ revenis ege vunditaj; aŭ iliaj koroj multe doloris...

Tiel, kiam la lasta tutmonda milito finiĝis, ĉio estas ĝojo.

Homoj estis tiel, tiel feliĉaj pro tio, ke finfine paco regas, ke ili decidis ion fari celante tion, ke ne estu pluaj militoj.
En diversaj partoj de la mondoj, ekkreiĝis grupetoj da homoj, kiuj nomiĝis konstruantoj de paco.

En unu el tiuj grupoj, estis knabo kiu nomiĝas Bob. Bob loĝis en Usono kaj li ege ŝatis vojaĝi kaj konatiĝi kun interesaj homoj; sed tio kio vere plaĉis al Bob estas vivi pace; li tute ne ŝatis militojn.

Tiam, dum li studis en Danio, kaj post multe da pripensado pri kion fari cele ke homoj ne plu luktu, Bob ekpensis ideon, grandan ideon.

Li pensis: se ni vojaĝus al aliaj mondopartoj kaj ni restus en domoj de aliaj homoj, ni ekamikiĝus;
Tiel, kiel oni ja scias, amikoj ne interbatalas. Do, se oni havas multajn, multajn amikojn el aliaj landoj, oni ne batalos kontraŭ ili, nek kontraŭ ties najbaroj. Kaj tiamaniere, ne estos militoj.

Jen tion pensis Bob. Kaj pro tio, ke li tiom entuziasmiĝis pri tiu ĉi ideo, li sendis leteron al sia amikino Ester, kiu loĝis en Usono, por rakonti tion al ŝi. Kaj Ester, kiu estis tre bona kaj saĝa avino, diras ke ŝi tutkore helpos lin.

Tiam, Ester komencis paroli al unuaj kaj aliaj familioj, cele vidi ĉu ili interesiĝas pri gastigi homojn el aliaj landoj en siaj hejmoj: homoj kiuj parolas aliajn lingvojn, homoj kiuj observadas aliajn religiojn, kiuj havas aliajn vivo-morojn...

Kaj okazis ke multaj homoj interesiĝas.

Tiel, Ester komencis skribi la adresojn de la domoj de ĉiuj tiuj homoj en longegaj listoj. Ŝi skribis unu, du... dek du, kaj tridek, kaj cent, kaj pli; unu listo po ĉiu lando kiu volas partopreni.

Bob estis tiel kontenta pro sia ideo kaj pro la granda helpo de Ester, ke li ekpensis nomi tiun genian ideon. Tiel, li nomis ĝin SERVAS kiu signifas, en iu lingvo kiu nomiĝas Esperanto, “servi aliulojn”.

Kaj ekde tiam, estas multaj homoj kiuj vojaĝadas tramonde al domoj de aliaj homoj, ili konatiĝas pli bone kaj ili ege, ege amikiĝas...

...Ĉiuj tiuj, kun la revo konstrui pacon, ĉar... “kie estas AMIKECO, ne estas militoj”.

Kaj ĉu vi konas la plej bonaĵon de tiu ĉi historio? Ke tio ne estas elpensita historio, sed estas ĝi vera; kaj Bob ekzistis, kaj ankaŭ Ester; BOB LUITWEILER, pli ol 50 jarojn poste...

Kaj sia amikino ESTHER HARLAN.

Kaj ni estas en unu el tiuj listoj kaj ni gastigas hejme homojn el multaj partoj de la mondo, kaj tion ni ŝategas. Kaj ankaŭ estas ni konstruantoj de paco.

“Ĉar kie estas AMIKECO, ne estas militoj”. FINO.
 
Bob Luitweiler, fondinto de Servas


(La videofilmeto estas kreita de Amparo Fernández Cano kaj Luis Miguel Avendaño por SERVAS Hispanio)













No hay comentarios:

Publicar un comentario