monda lingvo

monda lingvo

sábado, 6 de febrero de 2021

 SAMIDEANO  (Nura trans-skribado de la teksto)

(Komponis, kantis kaj registris: Eterne Rima)

Hodiaŭ mi serĉis trarete la tekston de “Samideano”, fama kanto tre ŝatata de mi, kiun Eterne Rima publikigis per Vinilkosmo en 2010. Sed, post iom longa serĉado, ŝajnis ke neniu tiun skribadon iam faris!! Do, jen mi tion faris!

https://www.youtube.com/watch?v=PrHU_lICydA

--------------------------------------------------------------------------------------

Samideano, ĉu vi atendas ĝis la “Fina Venko”?
samideano, ni ĉiuj sidas sur la sama benko
samideano, ĉu vi laboras por pli bona mondo? Ho, jes!
samideano, kion signifas “familia rondo”?

Multaj homoj miras kaj miras kiam mi Esperanton parolas
la klarigo estas simpla: mi tiel volas
kaj mi ne vivas en histori’, nek venas de l’ futur’
mi ekzistas hodiaŭ, antaŭ mi nenia mur'
mi volas esti bona homo, kun amikoj en ĉiu domo
saluti esperantistojn en Ŝanhajo kaj en Romo
kaj en ĉiuj lokoj, kiujn ne eblas mencii
vi devas tion scii.

Samideano, ĉu vi atendas ĝis la “Fina Venko”?
samideano, ni ĉiuj sidas sur la sama benko
samideano, ĉu vi laboras por pli bona mondo? ho, jes!
samideano, kion signifas “familia rondo”?

Ĉu Esperanto iam venkos?
ne demandu min; eble ĝi jam venkis
sed oni ne sufiĉe tion prezentis
ĉar sentis homoj jam fari aferojn tute aliajn;
ne gravas. Mi ja havas amikojn miajn
por mi certe tio bonas, mi pli multe ne bezonas
bele estas tiel, mi nenion al vi ordonas
ne batalas, mondon ne ŝanĝas, ĉar ne eblas.
Tio ja kompreneblas!!

Samideano...(ree)







No hay comentarios:

Publicar un comentario