monda lingvo

monda lingvo

sábado, 6 de febrero de 2021

 

GLORKANTO AL ESPERANTO


   Ĉi tie mi simple kopias unu el miaj plej ŝatataj poemoj, kiu estas dediĉita al la lingvo Esperanto kaj al ties sen-egala “spirita valoro”. Dankon, Nadija.


Nadija Andrianova (1921-1998)



GLORKANTO AL ESPERANTO

Ho, mia kara lingvo Esperanto,
miraklo vera kaj neripetebla,
ŝlosil' magia, kiu malfermadas
de ĉiuj landoj, kontinentoj pordojn,
kaj same -de la bonaj homoj- korojn.
Vi, mia amo, mia vivo kaj konsolo,
multfoje savis min de malespero
dum krudaj, tristaj, dolorigaj horoj,
kiam mi pensis min jam forlasita plene
de ĉiuj karaj kaj amataj homoj,
kaj vivo ŝajnas perdi celon kaj valoron...
Nur sola vi dum tiuj tristaj horoj
helpadis min retrovi ekvilibron
animan kaj plenigi kor-vakuon
per viaj sonoj melodiaj, belsonoraj,
kaj per ideoj plej humanaj, kiuj
kunigas la bonvolajn pac-amantojn
el ĉiuj anguletoj de l' planedo
en unu grandan rondon familian.
Ho, kara, nobla lingvo Esperanto,
mirakla ilo por interkompreno!
Ĝis lasta spiro kun fervoro
mi gloros, benos vin
el tuta mia koro...



Poemo eltirita el la libro de Ukraina verkistino Nadija Hordijenko-Andrianova: "Vagante tra la mondo maltrankvila". (Budapest, 1987)

 


No hay comentarios:

Publicar un comentario