monda lingvo

monda lingvo

lunes, 3 de noviembre de 2025

 

CSIC majo po-tage




1- 1754 Estas publikigita Species Plantarum (Specioj de Plantoj) far Carl Linnaeus. Tiu ĉi verko estas konsiderata la ekir-punkto pri vegetaĵa taksonomio, kiu ankoraŭ uzatas hodiaŭe, laŭ la internacia kodo.

2- 1903 Naskiĝas la fizikisto Gladys Isabel Harper. Ŝi esploris X-radiojn kaj disvolvis teorion por analizi kunmetitan radiadon kaj krei unukolorajn faskojn, ŝlosilan en moderna spektroskopio.
 
3- 1945 Forpasas la naturisto kaj oceanografo Odón de Buen. Inter liaj nombraj kontribuoj, tiu kiu plej elstaras estas la kreado de la Hispana Instituto pri Oceanografio en 1914.

4- 1884 Naskiĝas la ĥemiisto Agnes Fay Morgan. Ŝia laboro rilatigis la malkreskon de la osta denso al la pligrandiĝo de aĝo, kaj interrilatigis la kolesterolajn sangan nivelon al la graso de iu dieto.

5- 2014 Forpasas la inĝeniero Sonny Jiménez de Tejada. Oni ŝin memoras pro ŝia kontribuo al la aliro de virinoj al la universitato de Kolombio, kie ŝi iĝis la unua licenciulo je civila kaj pri-mina inĝenierio.


6- 1912 Naskiĝas Elizabeth Joan Stokes. Ŝi disvolvis norman metodon por testi sentivecon pro antibiotikoj, la t.n. metodo de Stokes, kio estis la norma testo ĝis la 1980-a jardeko.


7- 1854 Naskiĝas la matematikisto Giuseppe Veronese. Li malkovris la “surfacon de Veronese”, ŝlosilan ideon en la geometrio kiu esploras la formojn en spacoj de pliaj dimensioj.

8- 2023 Forpasas la entomologo Yiau-Min Huang. Elstaras ŝiaj reserĉoj pri tiuj kuloj implikitaj ĉe la transmisio de dengo, ĉikungunjo, zikao, kaj flava febro.

9- 1930 Naskiĝas la virusologo Albert Kapikian. Li identigis la viruson de Norwalk (specon de noroviruso) kaj disvolvis la unuan vakcinon kontraŭ rotaviruso. Ambaŭ virusoj estigas gastroenteritojn.

10- 28 a.K. Astronomoj de la dinastio Han en Ĉinio ateste dokumentigas sunan makulon, unu el la unuaj skribitaj registroj pri tiu astronomio fenomeno.

11- 1933 Naskiĝas Anna Marguerite McCann. Ŝi estas pioniro en la subakva arkeologia fako ekde la 1960-aj. Ŝi komencis subnaĝi kun Jacques Cousteau, esplorante antikvajn romiajn vrakojn, proksime al Marsejlo.

12- 1950 Naskiĝas la filologo Ana María Cano González. Rimarkindaj estas ŝiaj studoj  pri la astura lingvo el la valo de Somiedo. Ŝi prezidis la Akademion de la Astura Lingvo dum 16 jaroj.

13- 2016 Estas lanĉita la sondo Marumasat I, kadre de la eduka projekto NOSA (Galegia Lerneja Pri-spaca Agentejo). La sondo ascendis ĝis 25.000 metroj kaj poste eblis ĝin sukcese rehavi.

14- 1988 Naskiĝas la geologo kaj astronaŭto de la NASA Jessica Watkins. En 2022 ŝi iĝis la unua nigra virino kiu faras long-daŭran mision ĉe la Internacia Spaca Stacio.

15- 1991 Forpasas la historiisto Amadou Hampâté Bâ. Li faris etnologiajn esplorojn kaj kompilis afrikajn tradiciojn, estas daŭre memorata lia frazo “Kiam oldulo mortas, biblioteko brulas”.

16- 1888 La inventisto kaj elektra inĝeniero Nikola Tesla prezentas sian sistemon, kiu celas generi kaj transmisii alternan kurenton, bazo por la grand-skala elektrizado.

17- 1912 Naskiĝas la inventisto Mary Kenner. Ŝi estas konata pro la disvolvo de sanitara rimeno alĝustigebla kun akvo-imuna poŝo por kompresoj, kiu celis eviti tion, ke menstrua sango makulu vestaĵojn.

18- 2026 Internacia Tago de Muzeoj. Temas pri taŭga tago por memor(ig)i tion, ke sciencaj muzeoj ludas fundamentan rolon por ke scienco alvenu al la tuta socio.

19- 1966 Oni aljuĝas la Premion pri Teknika Esplorado “Juan de la Cierva” al Piedad de la Cierva Viudes, pro ŝia laboro pri fabrikado de fajr-imunaj brikoj per rizo-ŝeletoj.

20- 1570 La kartografo Abraham Ortelius Publikigas Theatrum Orbis Terrarum (Teatro de la Teraj Cirkloj), la unuan modernan atlason kiu kunigis koherajn mapojn de la mondo, establante la komenciĝon de scienca kartografio.

21- 1904 Naskiĝas la paleobotanikisto Emily Dix, fakulino pri fosiliaj plantoj el la karbo-periodo. Ŝiaj esploroj sude de Kimrio helpis kompreni la formadon de karbo kaj la vegetaĵan historion de la Tero.

22- 2026 Oni festas la Internacian Tagon de Biologia Diverseco, kiu memorigas la gravecon protekti la diversecon en la Tera vivo kaj la ekosistemojn kiuj ĝin subtenas.

23- Forpasas la sciencisto Olumbe Bassir. Liaj ĉefaj reserĉoj centriĝis pri nutrado kaj nutraĵaj toksinoj. Li defendis sciencon kiel ilon por paco kaj disvolviĝo.

24- 1870 Naskiĝas la botanikisto Ynes Mexia. Ŝi rikoltis pli ol 145.000 plantojn en Ameriko. Ŝia laboro ebligis malkovri centojn da novaj specioj kaj grandigi la tutmondan botanikan scion.

25- 1919 Naskiĝas la matematikisto kaj logikisto Raymon Smullyan. Li estas fama pro siaj divenaĵoj, filozofio kaj magio, kombinante amuzon kaj racion per libroj kiuj inspiris generaciojn.

26- 1799 Naskiĝas la naturisto Felipe Poey Aloy. Li pristudis la fiŝojn de Kubo dum 50 jaroj. Lia verko Ictiologia Cubana (Kuba fiŝo-scienco) estas esenca al zoologio kaj estis integre publikigita en 2000.

27- 1332 Naskiĝas la historiisto, sociologo geografo kaj filozofo Ibn Ĥaldun. Oni lin konsideras la patron de sociologio, kaj lia verko Al-Muqaddimah (Prologo al sciaro) esploris kiamanere funkcias socioj, ekonomio kaj politiko.

28- 1927 Naskiĝas la kemiisto Xu Xiaobai. Ŝi esploris fluoreskajn materialojn kaj ĥemiajn kompleksojn, helpante antaŭeniri pri lampo-sciencoj, kaj pri la esplorado de aromaj hidrokarbonoj.

29- 1970 Forpasis la ekologo kaj akvo-sciencisto Kathleen E. Carpenter. Ŝi elstaris pro siaj esploroj de la efikoj de mineja poluo ĉe akvaj organismoj. En 1928 ŝi publikigis la unuan britan libron pri akvo-scienco.

30- 1963 Naskiĝas Helen Patricia Sharman, ĥemiisto kaj kosmonaŭto. En 1991 ŝi iĝis la unua brito kiu vojaĝas spacen, kaj la unua virino kiu vizitas la spacan stacion Mir.

31- 1887 Naskiĝas la fungo-sciencisto Ethel Mary Doidge. Danke al ŝiaj konoj pri bakterioj kaj fungoj, ŝi sukcese solvis gravajn problemojn pri agrikulturo.



No hay comentarios:

Publicar un comentario