CSIC januaro po-tage
1- 1943 Nakiĝas Montserrat Soliva Torrentó. Ŝi estis fakulo pri kompoŝto kaj pri la uzado de organikaj forĵetaĵoj cele konservi la naturan medion, protekti la grundon kaj kreskigi la agrokulturan produktivecon.
2- 1938 Naskiĝas la informadikisto, inventisto kaj aktivulo Lynn Conway. Ŝia novigecema laboro ĉe la dezajno de komputila aparataro estigis revolucian impreson ĉe la tuta informadika industrio.
3- 1972- Forpasas la genetikisto Elisabeth Schiemann. Ŝiaj verkoj pri evoluaj rilatoj de gravaj cerealoj kiaj tritiko kaj hordeo havas grandan influon en la nuntempa vegetaĵa biologio.
4- 1981 Naskiĝas la aerspaca inĝeniero Diana Trujillo Pomerantz. Ŝi laboras en la Laboratorio pri Ŝpruca Antaŭenpelo, kie ŝi estras ĉe la respondeca skipo de la robota brako de la astro-veturilo Perseverance.
5- 1984 Richard Stallman komencas la disvolvon de la operacia sistemo GNU. Tiu ĉi programisto kaj aktivulo estas konsiderata la formala fondinto de la movado pri libera softvaro.
6- 1948 Naskiĝas la kuracisto María Castellano Arroyo. Fakulino pri leĝa kaj jura medicino, kaj pri labora medicino, ŝi iĝis la unua universitata ĉef-profesoro en iu fakultato de medicino en Hispanio (Zaragozo).
7- 1972 Naskiĝas la inĝeniero Bisi Ezerioha. Li komencis sian karieron en la farmacia industrio kaj poste dediĉiĝis al aŭtomobilumo. Li estas konstruinta kelkajn el la plej potencaj motoroj de Honda.
8- 1907 La naturisto Odón de Buen priskribas du novajn tipojn de izopodoj (krustacoj) kaj du gobiojn (fiŝoj) en la Balearaj Insuloj.
9- 1932 Naskiĝas la historiisto kaj dramaturgo Djibril Tamsir Niane. Li trans-skribis kaj studis la epopeon de Sundiata, epika poemo mandinga. Li estis unu el la editoroj de la Ĝenerala Afrika Historio far la UNESKO.
10- 1909 Naskiĝas la bioĥemiisto Filomena Nitti. Ŝi esploris aktivajn substancojn pri la nerva sistemo, kunmalkovris la rolon de histamino ĉe alergiaj reakcioj kaj disvolvis la unuan antihistaminaĵon (kontraŭalergiaĵon).
11- 2001 Forpasas la epidemiologo kaj virusologo Dorothy Millicent Hortsmann. Ŝia esplorado pri propagado de polioviruso ĉe sanga fluo estis esenca por disvolvi vakcinon kontraŭ poliomjelito.
12- 1799 Naskiĝas la botanikisto kaj scienca ilustristo Priscilla Susan Falkner Bury. Ŝi publikigis unu el la plej belaj verkoj pri lilioj de la 19-a jarcento.
13- 1930 Naskiĝas la astronomo Waltraut Seitter. En Münster ŝi organizis la Projekton por dismetado al la ruĝo de Münster (MRSP) kaj la Münster Red Sky Survey (Esploro de Münster-a Ruĝa Ĉielo), katalogo de galaksioj de la suda Hemisferio.
14- 2026 Tutmonda Tago pri Logiko. Ĝi reliefigas la gravecon de logiko ĉe la disvolvado de kono, kaj omaĝas la logikistojn Kurt Gödel (kiu forpasis en tiu dato) kaj Alfred Tarski (naskiĝinta tiun tagon en 1901).
15- 1985 Naskiĝas Aitor Villafranca Velasco, Nacia Premio de Esploro 2024. Li reserĉas pri integra optiko kaj estas unu el la fondintoj de PRISMA, asocio kiu laboras favore al la rajtoj pri GLAT-uloj en scienco.
16- 1932 Naskiĝas la fizikisto Phyllis Bolds. Ŝia laboro pri vibrada frekvenco de helikopteroj helpis demonstri tion, ke la kurbo por vibrado-provo de helikopteroj uzita en 1970 estis neadekvata.
17- 2005 Forpasas la sciencisto Albert Schatz. Li estis kunmalkovranto de streptomicino, antibiotiko izolite eltirita el la bakterio Streptomyces griseus.
18- 2024 Lesley Lokko estas la unua afrik-devena arkitektino ricevinte la Oran Medalon de la Reĝa Instituto de Britaj Arkitektoj. Ĝi agnoskas ŝian kontribuon al justeco kaj demokratiigo de arkitekturo.
19- 2023 La teoria kemiisto kaj Nobel-premiito Roald Hoffmann vizitas MUDIC-on (hispana scienca muzeo). Elstaras ankaŭ lia poeta faceto, esplorante la limojn de scienco kaj la belecon de beletro kaj molekuloj.
20- 2013 Esplorantoj el la Universitato de Kembriĝo publikigas artikolon kiu konfirmas la ekzistadon de DNA kun kvaropa helico ĉe homaj ĉeloj.
21- 1894 Naskiĝas la geologo Edelmira Inés Mórtola. Ŝi esploris en la mineralogia fako kaj havis longan karieron kiel docenton. Inter ŝiaj publikaĵoj elstaras la libro Nocioj pri Mineralogio.
22- 1476 La humanisto, leksikografo kaj gramatikisto Antonio de Nebrija ekposteniĝas ĉe la katedro Prima de Gramática (Unua libro de gramatiko) de la Universitato de Salamanko.
23- 1916 Naskiĝas la fizikisto Elizabeth Riddle Graves. Ŝi estis pioniro pri fiziko de neŭtronoj kaj pri la detektado kaj mezurado de rapidaj neŭtronoj.
24- 2020 Forpasas la fizikisto Li Fanghua. Ŝi dediĉis sin precipe al fiziko pri difraktado, al elektronika mikroskopio je alta resolucio kaj al esplorado pri kristalografio.
25- 1957 Forpasas la bakteriologo Kiyoshi Shiga. Li malkovris la bakterion “Shigella”, la kaŭzanta aganto de ŝigelozo, speco de disenterio kiu transmisiiĝas je feka-buŝa vojo.
26- 1839 Naskiĝas la kemiisto Rachel Lloyd. Ŝia laboro cele determini la koncentriĝon de sakarozo ĉe la sukera beto helpis la disvolvon de komerca sukera industrio en Nord-Ameriko.
27- 2021 Forpasas la teknologo pri nutraĵoj Nunuk Nuraini. En 1982 ŝi kreis la sekan gustigilon de mi goreng (indonezia manĝaĵo) por la marko Indomie. Temas pri unu el la plej famaj en la mondo gustigiloj por tujaj vermiĉeloj.
28- 1915 Naskiĝas la paleontologo Andreína Celeste Marina Bocchino. Ŝi estas konata pro ŝia laboro ĉe paleontologio de vertebruloj.
29- 2018 Estas aprobita la Statuto de la Afrika Spaca Agentejo (AfSA). Ĝia sidejo estas en Kairo (Egiptujo), kaj ĝi celas antaŭenigi kaj kunordigi la disvolvadon de spacaj aktivaĵoj en Afriko.
30- 1899 Naskiĝas la virusologa kuracisto Max Theiler. En 1951 li ricevis la Nobel-premion pri Fiziologio kaj Medicino pro sia pionira laboro cele la disvolvon de vakcino kontraŭ la flava febro.
31- 1929 Naskiĝas la fizikisto Rudolf Ludwig Mössbauer. Li ricevis la Nobel-premion pri Fiziko pro sia esplorado de la sorbo de resonanco de la gamma radiado kaj pro la malkovro de la efiko kiu nomiĝas laŭ lia nomo.
No hay comentarios:
Publicar un comentario