monda lingvo

monda lingvo

martes, 4 de noviembre de 2025

 CSIC junio



1- 1922 Naskiĝas la virusologo Laura Ayres. Ŝi kunordigis la unuan Nacian Serologian Enketon de Portugalio, cele determini la trafo-proporcion de malsanoj en la lando.

2- 2014 Inĝenieroj de la Instituto KAIST (Suda Koreio) disvolvas roboton, inspiritan en la dinosaŭro velociraptor, kiu kapablas kuri je 46 km/h. Ili montris kiel la besta biomekaniko povas progresigi modernan robotikon.

3- 1983 Naskiĝas la kemia inĝeniero María Escudero Escribano. Ŝi esploras novajn procezojn kaj materialojn por konvertado de renovigebla energio kaj produktado de verdaj brulaĵoj kaj daŭripovaj produktoj.

4- 1783 La fratoj Montgolfier realigas en Annonay (Francio) la unuan publikan montron de sia aerostatika balono de varma aero, stampante la starton de la aviada erao.

5- 1981 La scienca komunumo konigas la unuajn kvin kazojn pri aidoso en Usono. Postaj esploroj malkovris multajn antaŭajn kazojn.

6- 1910 Naskiĝas la historiisto Jaume Vicens Vives. Lia esplorado fokusiĝis al la Katalunio de la Baza Mezepoko, estante konsiderata aŭtoritato en la fako pri ekonomia kaj socia historio.

7- 2017 La arkeologoj Abdelouahed Ben-Ncer kaj Jean-Jacques Hublin prezentas la malkovron de la plej antikvaj fosilioj de Homo sapiens en Jebel Irhoud (Maroko).

8- 1922 Naskiĝas Zoraida Luces, pioniro pri botaniko en Venezuelo. Fakulino pri la esploro de gramineoj, ŝi laboris en la Botanika Instituto de Venezuelo, institucio kiun ŝi ankaŭ atingis prezidi.

9- 1904 Naskiĝas William Joscelyn Arkell, fakulo pri fosilioj el la ĵurasia periodo. Lia libro de 1956 kunigis kaj analizis studojn pri tiu periodo, ŝlosila verko kiu organizis kaj unuigis la sciojn pri Ĵurasio.

10- 1941 Naskiĝas la biokemiisto Norah Olembo. Ŝi estis pioniro ĉe la afrika bioteknologio kaj fondis la Bioteknologian Truston Afriko, cele progresigi la uzadon de novigaj agrokulturaj bioteknologiaj produktoj.

11- 1907 Naskiĝas la pioniro pri kemio kaj farmacio Josefa González Aguado. Ŝi laboris pri la determinado de la kvantaj analizaj strioj de kelkaj metaloj. Ŝia kariero tranĉiĝis pro la hispana enlanda milito.

12- 1912 Naskiĝas la nuklea fizikisto Eva Crane. Ŝi ricevis abelujon kiel nupto-donacon kaj elfiniĝis dediĉante 60 jarojn de esplora kariero al studado de abeloj.

13- 2016 La inĝeniero Arthur Zang atingas la Premion Afriko pri Inĝenieria Novigado pro sia Cardio-Pad, medicina tabuleto kiu faras kaj sendas elektrokardiogramojn en nure 20 minutoj.

14- 2000 Forpasas la nutradisto Elsie Widdowson. Ŝi esploris pri misnutrado kaj dum la Dua Mond-milito ŝi inspektis la aldonadon de vitaminoj al nutraĵoj kaj la porciumado en Britio.

15- 1934 Naskiĝas la informadikisto Hu Qiheng. Ŝi impulsis la artefaritan intelekton kaj la rekonadon de etalonoj, kaj atingis tion, ke Ĉinio konektiĝu al interreto unuafoje en 1994.

16- 1915 Naskiĝas la esploristo pri nuklea medicino kaj biokemiisto Katherine Austin Lathrop. Ŝi estis ano de la Projekto Manhattan kaj ŝi estis pioniro en la esplorado de la efiko de radiado en vivuloj.

17- 1987 Mortas la lasta birdo de la specio Ammospiza maritima nigrescens, ankaŭ nomata obskura malborda pasero, stampante ĝian definitivan malaperon.

18- 1928 Amelia Earhart iĝas la unua virino kiu transiris la Atlantikon per aviadilo. Kvankam ĉi-foje ŝi ne povis piloti, ŝia prodaĵo iĝis simbolo pri aviado kaj genra egaleco.

19- 1957 Naskiĝas la virusologo Susana López Charretón. Ŝi estas agnoskita pro siaj esploroj pri rotaviruso kaj pro sia diskoniga laboro en virusologiaj temoj.

20- 2016 Ĉinio prezentas Sunway TaihuLight, la plej rapida superkomputilo en la mondo siamomente, kun rendimento pli alta ol 125 petaflopsoj.

21- 2006 La Internacia Astronoma Unuiĝo donas la nomojn Nix kaj Hidra al la satelitoj de la duopa sistemo konsistanta en Plutono kaj Karonte.

22- 1037 Forpasas la kuracisto, filozofo kaj astronomo Ibn Sina (Aviceno), konata kiel la princo de kuracistoj. Li priskribis multajn malsanojn kaj proponis kuracaĵojn bazitajn sur precizaj diagnozoj.

23- 1973 Forpasas la kardiologo Germán Somolinos. Post la Hispana Enlanda Milito, li ekziliĝis al Meksikio. Tie li elstaris kiel historiisto per valoraj esploradoj pri la kuracista agado de la 16-a jarcento.

24- 1921 Naskiĝas Rosemary Lowe-McConnell, agnoskita pro siaj studoj pri tropikaj fiŝoj danke al ekspedicioj en Afriko kaj Sud-Ameriko. En 1977 ŝi ricevis la Medalon Lineannan (Londona) pro sia scienca kariero.

25- 1903 Marie Skłodowska-Curie defendas sian doktoriĝan disertaĵon (titolitan Esploroj pri radioaktivaj substancoj) en la pariza Fakultato de Sciencoj. Ŝi atingis la mencion cum laude.

26- 1976 Malfermiĝas al publiko la turo CN de Toronto (Kanado). Ĝi iĝis la plej alta memportanta strukturaĵo en la mondo, je 553 metroj.

27- 2014 Oni priskribis novan specion de elefanta soriko: Macroscelides micus. Kun pezo de ĉirkaŭ 28 gramoj, oni konsideras ĝin la plej malgranda el la elefantaj sorikoj.

28- 1825 Naskiĝas la kemiisto Emile Erlenmeyer. Li sintezis guanidinon kaj tirozinon kaj klarigis la strukturon de kunmetaĵoj kiaj laktono, sed li estas tutmonde konata pro la matraso kiu havas lian nomon.

29- 2021 Forpasas la ornitologo kaj edukisto Audrey Msimanga. Ŝi esploris kiel instrui sciencon ĉe surlokaj kuntekstoj diversaj kaj plurlingvaj, kaj ŝi direktis lernejojn en Sud-Afriko.

30- 2016 La organizo UN deklaras la Internacian Tagon de Asteroidoj. Brian May, gitaristo de Queen kaj astrofiziko, instigis tiun daton cele atentigi pri la risko de elspacaj kolizioj.


No hay comentarios:

Publicar un comentario