Eivør, Feroa sorĉo
Estas mia deziro dediĉi unu el miaj artikoloj por LF al artistino ne tro konata mondskale, ne tro populara ekster fakaj rondoj, sed kies muziko sorĉe allogis min ekde la unua aŭskultado. La kreitaĵaro de tiu knabino portas onin, rave kaj revige, rekte al mondo de la nordiaj etosoj, mitologioj, atmosferoj... Temas ja pri veraj vojaĝoj tra la tempo kaj la spaco, al epokoj kaj lokoj kutime neatingeblaj de ordinaraj okcidentuloj. Mi parolas pri Eivør.
Povas esti ke la leganto demandu al si ĉu aliaj originalaj artistoj el Nordio kun folkloraj radikoj kaj tendencoj ne havas pli-malpli la samajn trajtojn kaj allogaĵojn ol Eivør. Nu, verdire, miaj konoj kaj scioj pri la muzika panoramo de la skandinavia kaj nord-atlantika areoj ne estas certe tiom profunda, ke mi rajtas aserti tion, ke ŝi estas la plej atentinda. Tre eble temas nur pri persona altiro pro emociaj motivoj, ke mia inklino iris rapide al Eivør, antaŭ ol al aliaj. Kaj ĉiukaze, la celo pretendi fari ĝeneralan panoramon pri la nordia folklora muziko estus tute ekster -kaj preter- miaj kapabloj kaj la spaco de tiu ĉi rubriko. Do, permesu la leganto al mi, ke nun mi almenaŭ menciu aliajn skandinaviajn artistojn kiuj iamaniere ankaŭ altiris mian atenton. (Kiel supozeble, principe ne estos konsiderataj de mi por la venonta listo tiuj artistoj kaj kreitaĵoj kiuj uzas la anglan lingvon kiel ĉefan aŭ nuran esprimilon. Verdire, Britannia rule the waves ne apartenas al mia primonda koncepto...).
Tiel, estu cititaj la jenaj: el Finnlando, la ina grupo Värttinä; el Svedio, la ensembloj Triakel, Garmarna kaj Änglagård (ĉi-lasta precipe pro ilia impresa unua albumo, nome Hybris); el Danio, la mitaj Gasolin’; el Norvegio, la kantistinoj Gunnhild Eide Sundli kaj Siri Nilsen, ne forgesante la folklora-rokan grupon Gåte; fine, el Islando, estu cititaj la ensemblo Sigur Rós kaj sendube la tre fama kantistino Björk, kies sukceso tutmonda ja meritigus tutan artikolon pri ŝi.
Mi ŝatus ankaŭ enmeti en tiu ĉi listo la germanan grupon Faun pro ĝia interesplena propono, mikso de nord-Eŭropaj folkloroj kun elementoj barokaj, paganaj kaj mitologiaj. Cetere, pri la specifa panoramo en Feroio mi iom priparolos tra la artikolo. Kaj nun, mi enfokusiĝŭ al la kerno de tiu ĉi kontribuaĵo.
Eivør Pálsdóttir naskiĝis en 1983 en eta vilaĝo de la Feroa Insularo. Krom kantisto, tra ŝia vivo ŝi iĝis varia plur-instrumentisto; fakte, ŝi sufiĉe bone mastras gitaron, ukulelon, harpon kaj diversajn tamburojn. Jam nur 12-jara ŝi vojaĝis al Italio kun infana ĥoro. Unu jaron poste, ŝi unuafoje aperis ludante en programo de la feroa televido. En 1998 (15-jara!) ŝi aliĝis al la interesveka feroa ensemblo Clickhaze, kun kiu Eivør kunlaboris ĝis 2003. Sed jam en la jaro 2000 ŝi publikigis sian unuan unuopan albumon, Eivør Pálsdóttir (eldonis: Tutl Records), kie aŭskulteblas kelkaj tradiciaj kaj religiaj kantoj, miksitaj kun iom da ĵaza atmosfero. Spitante komercajn tendencojn, krom unu peco en la dana lingvo, ĉio cetera tra tiu unua disko estas kantata en la feroa lingvo.
Antaŭ ol definitive startigi sian individuan karieron, Eivør denove kunlaboris kun alia grava feroa ensemblo, nome Yggdrasil, en albumo de 2002. Mi iom parolu pri ĝi. (Direndas, ke ekzistas alia bando kiu havas la saman nomon; temas pri grava sveda metalroka folklora grupo. Oni ne prenu unu por la alia). Ŝajne, yggdrasil estas nordia vorto por speco de mita arbo -frakseno- kiu konektas ĉiujn la mondojn, kvazaŭ monda kaj viva akso. La feroa bando Yggdrasil estis fondita en 1981 de grava dana pianisto, nome Kristian Blak, kaj ilia kariero daŭre alvenas ĝis la nuna momento. Ĉirkaŭ dek du muzikistoj partoprenis en Yggdrasil en iu momento dum tiu periodo, publikiginte dek albumojn, kie ĝueblas elementoj klasikaj, ĵazaj, inuitaj kaj nordiaj. Aŭskultinda propono.
En tiu sama 2002, Eivør translokiĝis al Rejkjaviko por studi muzikon, kreskigante la islandan influon en ŝia verkaro, kio estigis tion, ke parto de la ĝenerala publiko rapide rilatas ŝin al la jam menciita Björk. En 2003, estis surmerkatigita la albumo Krákan (korvo), en kiu la feroa artistino estas akompanata de tri profesiaj muzikistoj (gitaroj, violonoj, frapinstrumentoj). Krákan temas pri tre inspirita verko, kiu iĝis ege sukcesa en Islando kaj kiu ricevis la plej altajn muzikajn premion de tiu lando. Tuj poste, en 2004 aperis tiu disko nomiĝinta simple Eivør, kiu enhavas tiun eble la plej konatan kanzonon de la tiam ankoraŭ junega artisto: Trøllabundin. Mi iom pritraktu tiun kanton.
Trøllabundin (Ensorĉita de trolo) enkondukas la aŭskultanton en la mondon de nordiaj magio kaj sorĉoj. La teksto -sufiĉe kurta kaj ripetema- estas metaforo pri la sperto esti forravita de potenca supernatura magiisto; oni sugestas fortan emocian konekton inter la “viktimo” (kies koro “brulas en fajro”) kaj la “fi-ĉarma” ravisto. Sed eĉ pli interesa ol la teksto estas la simpla kaj impresa interpretado. Tiel, dum la kantado, Eivør akompanas sin per lanta kaj tranciga frapado (per forta bastono) de granda fela tamburo kies membrano etendiĝas ĉirkaŭ la ronda framo. Aldone, la soprana voĉo de la kantistino montras ampleksan spektron de sonoj kiuj oscilas inter subtilaj melodioj, elprofundaj krioj kaj gorĝaj, raŭkaj eliraĵoj, variado kiu intencas montri la diversajn fazojn de ŝia spirita vojaĝo. Kvankam sursceneje foje ŝi estas akompanata de aliaj instrumentoj, la baza kaj plej amata versio estas tiu, kie la kantisitino akompanas sin nur de tiu tamburo.
(Fakte, tiu tamburo iom similas al tamburino de la speco de la irlanda bodhran)
Trøllabundin estas ankaŭ la nomo de ŝia posta disko, eldonita de la dania Cope Records en 2005. La disko, registrita el vivaj scenejaj ludadoj, montras kunlaboron inter Eivør kaj la Ĵaza Orkestro de la publika Dania Radio, kiuj kune interpretas dek tri pecojn jam konatajn de la fanoj de la feroa artisto: Rosufarið (Rosa veturo), Mín Móðir (Mia patrino), Fågeln (La birdo), Nú Brennur tú i mær (Nun vi brulas ene de mi)...
Ekde 2006 komenciĝas nova etapo en la kariero de Eivør. Fakte, estas la momento kiam ŝi decidas internaciigi sian proponon kaj komencas registri ankaŭ en la angla lingvo kaj en sonbendoj por filmoj kaj televidaj serioj. Ĉi-rilate, estu cititaj la duobla dulingva albumo Human Child / Mannabar (Homido, far la islanda eldonejo Sena, 2007), Larva (Larvo, pli elektronika aliro, 2010), Room (2012), God of War (Dio de milito, sonbendo por komputila ludo, 2016) kaj The Last Kingdom (La lasta regno, por brita televida serio, 2018).
En 2012 ŝi edziniĝas al Tróndur Bogason, feroa klasika komponisto kaj instrumentisto kiu studis en Danlando. Kun li, Eivør multe kunlaboras; ekzemple, tiun saman jaron, en la albumo Room, premiita en la Feroa Insularo pro diversaj motivoj, inter ili pri "Tiu plej bona albumo de la jaro".
En 2015 denove ŝi publikigas du albumojn, sed ĉi foje (male al la kazo de 2007) temas pri du apartaj verkoj kun diferencaj muzikoj kaj tekstoj. Temas pri Bridges (Pontoj, anglalingva, eldonita de Sena) kaj Slør (Vualo, feroalingva, eldonita de Tutl Records). En Slør aperas nova versio de Trøllabundin kaj gravaj novaj pecoj kiel Í tokuni (En la brumo) kaj Silvitni (Kalmo).
En 2020 aperas la albumo Segl (Velo) en kiu ŝi pritraktas aferojn kiel mem-regon kaj destinon, pere de la serĉado de nekonataj lokoj per navigado. Fine, en 2024, pere de Enn (Ankoraŭ) ŝi ree plene kunlaboras kun sia edzo, Tróndur Bogason, en la serĉado de bukolikaj atmosferoj de la Feroaj Insuloj, kun sonoj samtempe sintezilaj kaj klasikaj. La plejmulto el la tekstoj -ĉiuj denove en la feroa lingvo- estas ŝuldita al la feroa poetino Marjun Syderbø Kjelnæs.
Resume kaj konsile: se iun tagon oni ekemas komenci sonan vojaĝon tra la nordiaj mitologioj, la muziko de Eivør estas ja taŭga unua paŝo. Bonan ĝuadon.
No hay comentarios:
Publicar un comentario