monda lingvo

monda lingvo

viernes, 31 de octubre de 2025

 

CSIC po-monataj eventoj 2026



Januaro  - Tutmonda tago pri Malatentataj Tropikaj Malsanoj.

La Tutmonda Tago pri Malatentaja Tropikaj Malsanoj (ETD) estas memor-festata je ĉiu 30-a de januaro, ekde ĝia oficiala agnosko fare de la Monda Organizo pri Sano (MOS) en 2021. Ĝia celo estas videbligi aron da pli ol 20 infektaj malsanoj kaŭzataj de parazitoj, bakterioj, fungoj, virusoj kaj toksinoj, kiuj misproporcie afekcias la plej malriĉajn regionojn de la mondo. Laŭtakse, pli ol 1.500 milionoj da homoj bezonas prizorgon fronte al morboj kiuj koncentriĝas en tropikaj kaj subtropikaj regionoj de SubSahara Afriko, suda Azio, Latin-Ameriko kaj areoj de Oceanio, kie aliro al bazaj sanitaraj servoj, trinkebla akvo kaj sano-aĵoj restas nesufiĉa. Tiu ĉi tutmonda tago celas sentivigi pri la suferado okazigita, reliefigi la urĝon de investado kaj antaŭenigi kolektivan agadon por antaeniri ĉe ĝia regado, forigado aŭ elradikigado.
-------------------


Februaro - STEM Talent Girl 

STEM Talent Girl, iniciato de la fondaĵo ASTI, celas inspiri kaj instigi junajn inajn infanojn kaj knabinojn esplori kaj disvolvi alvokiĝon pri Scienco, Teknologio, Inĝenierio kaj Matematiko (angle, STEM). Ekde ĝia lanĉo en 2016, ĝi alvenis al pli ol 7000 partoprenantoj en la tuta Hispanio, ofertante senpagan edukadon adaptigitan al diversaj edukaj niveloj, ekde sekundara instruado ĝis universitato. La programo kombinas praktikajn atelierojn, mentorajn agadojn kun profesiuloj de ĉiu sektoro, vizitojn al entreprenoj kaj spertojn de reala laboro, impulsante aktivan lernadon kaj profesian orientiĝon. Aldone, ĝi kalkulas kun la kunlaborado de pli ol 500 fakulinoj kaj teknologiaj kompanioj, kontribuante redukti la genro-distancon ĉe STEM-aj karieroj, kaj favorante la egalecon ĉe oportunaĵoj. Pere de tiuj agadoj, STEM Talent Girls celas enpovigi junulinojn por ke ili iĝu estontaj sciencaj kaj teknologiaj gvidantoj.
--------------

Marto - Kolekto “Kion ni scias pri?” kaj prelegaro ligita prie

La kolekto “Kion ni scias pri?”, estigita de la Supera Konsilio de Sciencaj Esploroj (CSIC) kaj la eldonejo Catarata ekde 2009, ofertas mallongajn kaj alireblajn librojn kiuj proksimigas la plej nuntempan sciencan scion al ĝenerala publiko. Verkitaj de fakuloj, ĝia pli ol cento da volumoj pritraktas tre diversajn temojn, disde fiziko, biomedicino kaj natura medio ĝis sociaj kaj teknologiaj aferoj, celante diskonigi je maniero preciza kaj klara. Por plifortigi tiun iniciaton, en 2016 naskiĝis la ligita prelega serio, kiu transdonas la enhavon de la libroj al diskonigantaj paroladoj apertaj al publiko. Tiuj ĉi prelegoj, organizataj kunlabore kun delegitejoj de CSIC, muzeoj kaj municipaj institucioj, estas okazigitaj en diversaj hispanaj urboj, kontribuante malcentrigi sciencan kulturon kaj vigligi rektan dialogon inter esploristoj kaj civitanaro.

----------------

Aprilo - Programo Scienco far Virinoj

“Scienco far Virinoj” estas iniciato de la Fondaĵo Virinoj por Afriko (MxA) por apogi afrikajn sciencistinojn kiel gvidantojn en la kreado de scio kaj novigado. Tiu ĉi programo ofertas restadojn por esploro en hispaniaj eminentaj centroj cele helpi tiujn sciencistinojn alfronti defiojn tiajn, kiaj manko de resursoj kaj malegala aliro al infrastrukturoj de esploro. Al virinoj tiuj defioj estas pligravigitaj pro sociaj atendoj, malabunda videbleco kaj genraj antaŭjuĝoj. “Scienco far Virinoj” daŭre helpas superi tiajn barilojn kaj, ĝisnune, ĝi estas subteninta 171 sciencistinojn el 38 landoj, instigante avangardan esploron pri matematiko, sano, klimata ŝanĝo kaj agrokulturo. Pere de la rimarkigado de la afrikaj esploristinoj, la programo ankaŭ fortigas diversan kaj viglan sciencan komunumon kiu iĝas motoro por ŝanĝo kaj daŭripova disvolvo en la kontinento.

------------

Majo - Internacia Tago de la Fascino pri Plantoj

La Internacia Tago de la Fascino pri Plantoj festo-okazos denove la 18an de Majo de 2026 per centoj da aktivaĵoj organizataj ĉirkaŭ la mondo kaj la celo atingi tion, ke la plej ebla kvanto da homoj sciu pri la graveco de vegetaĵa scienco por hortikulturo kaj daŭrigebla produktado de nutraĵoj, kaj same por arbar-kulturo kaj la fabrikado de ne-nutraĵaj produktoj -kiel papero, lignaĵoj, ĥemiaĵoj, energiaj produktoj aŭ medicinaĵoj, inter aliaj. Impulsata de la Eŭropa Organizo pri la Planto-Scienco (EPSO, laŭ la anglalingva siglo) ekde 2012, ĝi estas okazigita en pli ol 60 landoj de la tuta mondo, estante Hispanio unu el tiuj kiuj kunigas pli da aktivaĵoj pri diskonigado ĉiujare. La Instituto pri Molekula kaj Ĉela Biologio de Plantoj (IBMCP, miksita centro CSIC-UPV) estas la kunordiganta centro je nacia nivelo.

---------------

Junio - Three Minute Thesis (3MT)

“Three Minute Thesis” (Tri-minuta disertacio, 3MT) estas internacia konkurso adresita al doktoriĝaj studentoj, kiu defias ilin klarigi la enhavon kaj gravecon de ilia esplorado en nur tri minutoj, uzante nur unu video-subtenilon. Estigita en 2008 en la Universitato de Queensland, Aŭstralio, ĝi disvastiĝis al pli ol 900 universitatoj en pli ol 85 landoj. La ĉefa celo estas disvolvi lertecojn pri scienca komunikado, ebligante tion, ke akademia esploro estu komprenebla al ĝenerala spektantaro kaj plifortigante la dialogon inter scienco kaj socio. Ĉiu partoprenanto devas kondensi siajn ideojn je maniero klara, konciza kaj alloga, evitante teknikajn vortojn. Aldone al lokaj konkursoj, tiuj gegajnintoj rajtas antaŭeniri al regionaj kaj internaciaj konkurso-ŝtupoj, plivastigante la videblecon de sia laboro kaj reprezentante siajn instituciojn kadre de tutmonda scienca diskonigado.

--------------------

Julio - “Scienco friskume 365”

La iniciato “Scienco friskume 365”, estigita de la Fondaĵo Malkovru en Andaluzio, estas programo de scienca diskonigado kiu startis disvolviĝi en someroj, sed etendiĝis al la tuta jaro, organizante aktivaĵojn precipe en municipoj je malpli ol 50.000 loĝantoj. Ĝia celo estas proksimigi sciencon al vilaĝoj kaj sociaj kolektivoj pere de senpagaj kaj alireblaj aktivaĵoj por ĉiuj publikoj, kiel trairantaj ekspozicioj, serioj da scienca kin-arto, praktikaj atelieroj, pritemaj itineroj kaj kafejoj kun scienco. Tiuj ĉi aktivaĵoj ampleksas diversajn fakojn, inkludante astronomion, biodiversecon, kristalografion kaj matematikon, kaj ili disvolviĝas en apertaj spacoj kiaj placoj, kulturaj centroj kaj subĉielaj ejoj. Aldone, la programo subtenas la partoprenadon de kolektivoj kiuj riskas socian ekskludon, kunlaborante kun specialaj fakaj asocioj kaj NRO-oj.

---------------

Aŭgusto - CSIC kinumas

“CSIC kinumas” estas iniciato de la Supera Konsilio de Sciencaj Esploroj (CSIC), kiu fandas kin-arton kaj sciencan diskonigon en serio da projekcioj en apertaj subĉielaj ejoj. Ekde ĝia lanĉado en 2022, ĝi okazas en Madrido kaj etendiĝis al Barcelono, ofertante senpagan programaron kiu inkluzivas nuntempajn filmojn antaŭiratajn de kolokvoj kun fakaj esploristoj pri aferoj pritraktataj en la projekcioj. La celo estas proksimigi sciencon al civitanaro pere de kin-arto, estigante spacojn por pripensado pri sciencaj kaj sociaj temoj. Seancoj estas inkluzivemaj, kun alirebla subteksto, mempriskribado kaj magneta buklo, cele garantii la partoprenon de homoj havantaj aŭdan aŭ vidan handikapojn. Aldone, estas ofertata el-distanca aliro per la kanalo de Jutubo CSIC Diskonigas.

--------------

Septembro - Science Truck

“Science Truck” estas iniciato de Hispana Fondaĵo por Scienco kaj Teknologio (FECYT), kiu celas proksimigi sciencon al juna publiko je distra kaj eduka maniero. Tiu ĉi vida projekto estas ĉefrolita de sciencaj jutubistoj kiel Inés Dawson, Javier Santaolalla aŭ Rocio Vidal. La epizodoj aliras gravajn aktualajn sciencajn temojn, kiajn bioteknologion, evoluon, robotikon kaj ekonomion, cele veki scivolemon kaj kritikan pensadon ĉe gestudantoj. Aldone, la programo instigas aktivan partoprenon kaj estigas sciencan alfabetigadon. “Science Truck” estas dissendata per Jutubo kaj disponeblas en diversaj bitaj platformoj.

--------------

Oktobro - “Virinoj Ilustras Botanikon”

“Virinoj Ilustras Botanikon” estas verko kiu eltiras el forgeso virinojn kiuj kunigis sciencon kaj arton pere de botanika ilustraĵaro. La libro, publikigita de Eldonejo CSIC, montras la laboron de sciencaj ilustristinoj ekde la 17-a jarcento ĝis hodiaŭ. Ĝi enhavas pli ol 50 verkojn faritajn per malsamaj teknikoj, kiaj desegno, gravuro, fotografio aŭ pentrarto, kaj tridekon da biografioj de aŭtorinoj. La verko estas agnoskita pro sia elstaraj ellaboriteco kaj dezajno, estinte premiita de la Ministerio de Kulturo kiel la Plej Bona Libro pri Arto eldonita en 2023. Paralele, estis okazigita samnoma ekspozicio kiu prezentas pli ol 600 verkojn de aŭtorinoj el 22 landoj ekde la 17-a jarcento ĝis la nuntempo, organizita kiel “desegnita vertikala ĝardeno”, kiu konektas arton kaj sciencon, kaj ĝi estis ekspoziciita en la Reĝa Botanika Ĝardeno de Madrido.

----------------

Novembro - Semajno de Scienco kaj Teknologio

La Semajno de Scienco kaj Teknologio estas unu el la ĉefaj iniciatoj de scienca diskonigado en Hispanio. De 2001, CSIC aktive partoprenas tiun ĉi eventon, organizante pli ol 300 senpagajn aktivaĵojn kiuj celas proksimigi sciencon al civitanaro. En la programaro estas enhavita la jeno, de atelieroj ĝis alparoladoj, sciencaj itineroj, ekspozicioj, ĝimkanoj, “eskapo-ĉambroj” kaj eĉ scenejaj spektakloj adresitaj al publikoj el ĉiuj aĝoj. Ĉiu eldono aliras diversajn kaj aktualajn temarojn tiajn, kiaj daŭripoveco, artefarita intelekto, biodiverseco aŭ teknologia novigemo, estigante intereson al esplorado kaj kritika pensado. La iniciato okazas samtempe en dekoj da urboj en Hispanio, kombinante ĉeestajn kaj retajn aktivaĵojn por plivastigi ĝian atingon.

---------------

Decembro - Falsaĵo-ĉasisto

La iniciato “Falsaĵo-ĉasisto”, instigita de CSIC kaj Big Van Ciencia, celas albatali sciencan misinformadon ĉe sociaj retejoj, ĉefe inter adoleskantoj jaraĝaj de 12 ĝis 14. Pere de reta edukado kaj videokonkurso, la programo instruas detekti kaj malmunti sciencajn falsaĵojn en platformoj kiel TikTok. La studantoj kreas mallongajn videaĵojn por refuti trompemajn enhavojn, vigligante kritikan pensadon kaj komunikilan alfabetigadon. Aldone, estas organizita spektaklo de scienco kaj humuro por alproksimigi la aferon je didaktika maniero. Partoprenado estas aperta al edukaj centroj el Hispanio kaj Latin-Ameriko, favorante internacian kunlaboradon ĉe la lukto kontraŭ misinformado. Falsaĵo-ĉasisto enpovigas junulojn por ke ili iĝu aktivaj agantoj por la identigado kaj korektado de malvera surlinea sciigo.






No hay comentarios:

Publicar un comentario