Sed, ĉu vere ili tion ne vidas...?
Jam de antaŭ iom longa tempo mi ne publikigas; kaj timinde, ke pli kaj pli mi malpli publikigos. Mi pigras pri tio. Estas io kiel prediki en la dezerto, sed grandigite je la sesa potenco. Aldone, mi ne ŝatas ripeti min nek iĝi tedulo. Tion, kion mi devis diri, mi jam diris kelkajn fojojn kaj servu kiel resumo kion mi enhavigis en mia pasinta artikolo “Mi pardonpetas...”, verkita jam antaŭ kelkaj monatoj. Tamen, hodiaŭ mi emas sidiĝi kaj denove iomete verki. Ŝajnas kiel deziro fari ion kio helpu min senti min pli senpezigita, kaj intelekte kaj morale.
Ĉi-foje mi decidis enfokusiĝi en demando kiun mi faras al mi de mia junaĝo: por kio utilas, ke scienco antaŭeniras, ke pozitivaj aĵoj estas konstruitaj, ke oni celas krei pli justan kaj pli belan mondon se, iam ajn, povos alveni “malamika” armeo kaj ĉion detruos en tre kurta tempo? Por kio utilas tiom kaj tiom da jaroj da strebo, da progreso, da celo, ke kaj racio kaj bono venku sur intelekta blindeco, se ankoraŭ restas perfekte laŭleĝe, ke bomboj estu faligitaj sur loĝantaroj, loĝejoj kaj kamparoj...? Kiucele oni volas sendi spacan ŝipon al Marso, se ĉi tie ni estas tute nekapablaj solvi eĉ ne unu solan militon? Ĉu vere registraranoj kaj mezaj civitanoj - ĉu riĉaj aŭ malriĉaj- tion ne vidas...?
Ie, pro iu grava kialo...
Ja evidentas, ke la mondo iĝas ofte neloĝebla loko kaj ke estas neeviteblaj tiuj naturaj katastrofoj kiujn ni ĉiuj konas. Sed tio, ke aviadilo malŝarĝu bombon sur “celo” (ĉu civila, ĉu armea, ĉar fine la viktimoj estos ĉiukaze homoj), jen io tute evitebla. Se ni tion ne vidas tiel, oni devas esti certaj ke ni estas tre sensciaj kaj ke, kiel intelekta specio, ni tute fiaskis. Kaj hodiaŭe, al mi tio malplej bona ne estas ke la homaro kreis strukturon socia-politikan absurdan, kruelan kaj memdetrueman; tio malplej bona estas ke ŝajnas ke neniu (eĉ ene de “progresemaj” sintenoj) kapablas vidi ke por eliri tian situacion alia konstruaĵo devas nepre esti farita, sur aliaj bazoj. Ni iru ĝis la komenco.
Vivo en nia planedo aperas post longa evoluo kiu povas nur esti komprenata sin turnante al tiuj streboj kiujn scienco daŭre faras -tra generacioj kaj jarcentoj- celante doni racian respondon al tiuj duboj kiujn iu ajn mortonta estaĵo starigas al si tra sia vivo. Kaj ĉio estas tiel kaj tiom kompleksa, ke eĉ scienco ne kapablos klarigi nek solvi multajn el la duboj kiujn ĉi-rilate ni starigas al ni. Laŭ geologia kronologio, la homo sapiens (ĉu vere sapiens signifas saĝan...?) aperas je la fino de la rakonto. La ekzistado de tiu ĉi nova specio estas verdire tre simila al tiu de iu ajn alia vivanta estaĵo havinta iom da intelekto kaj iam ekzistinta. Tio estas, per granda peno ĝi provas kompreni kiun rolon ĝi faras ĉi tie, kaj provas adaptiĝi al la medio kiu ĉirkaŭas ĝin, kaj luktadas direkte al sia postvivado. Post longa evoluo, ĝi fine vivas en socio kaj starigas politikajn instituciojn kiuj celas reguli la internan kunvivadon ene de ĉiu grupo kaj ankaŭ establi la rilatojn al aliaj eksteraj grupoj. Kun la celo helpi sin ĉe la lukto al postvivado, ĉiu nova socio kiu naskiĝas -aŭ, se prefere, ĉiu nova civilizacio- sentas ke oni bezonas helpon de transcendaj superaj estaĵoj (gedioj, gediaĵoj, ĉiuspecaj fantomoj); kaj ĝi ankaŭ sentas ke oni bezonas forĝi la ideon de grupa unueco fronte al eventualaj eksteraj malamikoj kiuj povus ataki ĝin. Tiamaniere stariĝas la kastoj pastra kaj milita. Kaj ĉio povus esti resumita pere de devizoj kiaj “Dio, patrujo, reĝo”, Ĉio por la patrujo“, “Patrio aŭ morto”, “Patrio, socialismo kaj venko” kaj aliaj similaj trempitaj de grandaj vortoj kiuj havas ion komunan: oni avertas kaj oni pravigas ke, se la kazo alvenos, oni uzos perforton por venki tiun kiu pensas malsame ol ni, por venki, do, nian malamikon.
Sed, kiu estas tiu malamiko? Jes, mi jam scias ke eblas multaj specoj de malamikoj, dependante ĉu oni staras antaŭ batalo nacio-identiga, religia, ekonomia, socia, sporta... Kaj jen mi alvenas al tiu punkto kiun mi celas atingi, kaj mi starigas novan demandon, kiu fakte enhavas kelkajn kunigitajn: Ĉu vere ni ne povas vidi ke oni povas konstrui nenion (tutcerte nenion) pere de luktado de iuj kontraŭ aliuloj; ke absolutaj veraĵoj -tiuj kiuj ŝajne pravigas perforton- ne ekzistas; ke se oni ne remas je la sama direkto oni ne povas alveni ĝis la haveno celata?
Malfeliĉe, la historia socialismo (je ties diversaj tendencoj kaj manieroj aplikiĝi ĉe la praktiko) malkapablis liberiĝi el certaj ŝarĝoj kaj balastoj, kio senrajtigas ĝin plue sin proponi antaŭ la homara historio kiel decan opcion por la estonteco. Efektive, tiuj socialismaj landoj daŭre stimulis patriotismon kaj daŭre fabrikis armilojn. Kaj, kvankam principe oni ne plu kredis je Dio, oni igis marksismon religio, kaj ĉiu alineo el Das Kapital iĝis absoluta vero. Oni interŝanĝas iun blindecon por alia; sed oni daŭre restas blinda. Ĉar ni daure ne rimarkas ke niaj plej radikaj instinktoj, se ne sufiĉe regataj, alvenigos nin al perforto, detruo kaj verŝado de sango (aliula, sed foje ankaŭ propra sango) cele defendi tre justajn proponojn pri kiu ni estas ege konvinkitaj. Sed oni devas klare kompreni, ke tiu nura revolucio kiu validos estos tiu kiu baziĝos sur racio, rezonado, modereco, amo kaj deziro pri paco. Se tiuj elementoj ne estos uzataj, tiu revolucio ne validos. Punkto!
Ĉiutage mi tristiĝas pro tio, ke mi vidas ke eĉ tiuj plej progresemaj NRO-j ne kapablas vidi preter siaj nazoj. Por ekzemplo, Kuracistoj sen landlimoj (france: Médecins sans Frontières) petas ke oni ne bombu hospitalojn, se mi vidas nenion rilate la eblecon bombi aliajn celojn; Save the Children (angle por: Savu la infanojn) ege emfazas tion, ke infanoj ne estu viktimoj ĉe militaj konfliktoj, sed mi ne vidas ke ili menciu aliajn eblajn viktimojn; kaj ĉiuj organizoj kiuj luktas kontraŭ subgrundaj minoj aŭ kontraŭ atomaj armiloj ŝajne forgesas ke ankaŭ normalaj armiloj mortigas kaj detruas egalmaniere aŭ je tre simila maniero. Sed, ĉu vere ili ne vidas tion...? La solvo kiun oni proponu devas esti -almenaŭ teorie- ĝenerala kaj por ĉiuj. Ĉar se ĝi ne estas tia, ĝi ne taŭgos.
Mi ege deziras ke iun tagon la organizo Unuiĝintaj Nacioj alrigardu tiajn aferojn same kiel mi ilin alrigardas. Kaj ke ĝi eknomiĝu io kiel Organizo de Unuiĝintaj Homoj; kaj ke ni komprenu ke tiuj popoloj iel subpremataj ne ĉesos esti tiaj pere de la kreado de nova ŝtato, kun ties landlimoj, armeo, leĝoj pri eksterlandaneco kaj seĝo ĉe UN. Ne plu estos subpremataj popoloj kaj ne plu estos maljustaj kaj senutilaj mortoj (inkluzivante tiujn de tiuj migruloj kiu mortas dum la vojo por alveni al pli bona vivo) tiam, kiam pere de la edukado oni malmuntu la absurdan konstruaĵon kiu kondukis nin al tiu loko kie ni restas de antaŭ miloj da jaroj, kaj kiu ŝajnas ne havi eliron.
Kaj al tiuj grandaj imperioj, ne gravas je kiu speco ili apartenas, mi memorigas la konatan latinan proverbon, kiun mi ege ŝatas: Sic transit gloria mundi (Tiel preter-iras la monda gloro). Tiuj imperioj neniam devus esti ekzistintaj, sed ili ne pridubu la jenon: ili falos.
Mi salutas vin ĉiujn ĝislarevide. Mi revenas al mia ĉambro-angulo, kun miaj kvar kolorkrajonoj kaj miaj malmultaj libroj.
Ĉu ne estas pli bone tiel...?
---------------
Teksto en la hispana: https://sicmihiplacet.blogspot.com/2025/08/pero-de-verdad-que-no-lo-ven.html
No hay comentarios:
Publicar un comentario