Mike Oldfield: Reveno al Ommadawn
-----------------------------------------------
Antaŭaj utilaj notoj
- Mallongigoj tra la teksto: MO: Mike Oldfield; TB: Tubular Bells. Cetere, romiaj ciferoj ne estos uzataj; do, ekzemple, mi skribos TB3, kio propranome estus Tubular Bells III.
- Pri la nomoj de verkoj: kelkaj titoloj de diskoj ne estos esperantigitaj, foje ĉar temas pri kvazaŭ-imagaj vortoj kiuj fakte ne havas tradukon al aliaj lingvoj (ekz. Ommadawn, Amarok), foje ĉar temas pri “universalaj” terminoj (ekz. Platinum, Taurus), kaj foje ĉar temas pri tre konataj aŭ facile tradukeblaj anglaj vortoj (ekz. Crises) aŭ eĉ geografiaj lokaj nomoj (ekz. Hergest Ridge). Ĉiel ajn, kiam necese, aperos esperantigo aŭ konvena komento pri la titolo.
- Vidu, ke la profesia muzika kariero de MO etendiĝis inter 1968 (dato de lia unua disko, registrita kun lia fratino) kaj 2023 (dato de la publika anonco de lia retiriĝo). Se ne paroli pri siaj multaj kunlaboraĵoj kun aliaj artistoj, MO publikigis unuope pli ol 30 albumojn, pere de la eldona laboro de kvar disko-eldonejoj (Virgin, Warner, Mercury, Virgin EMI). Temas, do, pri tre vasta kariero, kies simpla supraĵa pritraktado postulus enorman libron. Kiel sciate, la celo de tiuj miaj artikoloj en LF estas multe pli leĝera kaj tiel, kvankam mi iom trairos ĉiujn periodojn de la MO-a kariero, mia precipa atento kuŝos en kvar momentoj: 1975, 1979, 1990 kaj 2017.
- Pri la decido ree verki pri brita artisto. De antaŭ multaj jaroj mi konsideras ke tiuj artistoj (muzikistoj, aktoroj, verkistoj) kiu naskiĝas aŭ loĝas en anglaparolantaj landoj profitas nejustan avantaĝon kompare al tiuj aliaj artistoj kiuj ne apartenas al tiu lingva komunumo. Same, foje estas artistoj kiuj denaske ne apartenas al tiu komunumo, kaj tamen ili decidas uzi la anglan lingvon por krei kaj prezenti iliajn kreaĵon; ankaŭ tiuj ĉi homoj profitas tian nejustan avantaĝon. Tiu aserto estas evidenta kaj nediskutebla. Ekzemple, ABBA neniam estus atinginta tian grandan tutmondan sukceson kantante en la sveda lingvo... Kaj okazas ke, tre ofte, multaj el la anglalingvaj artaj produktoj kiuj estas vendataj kaj -furore- aĉetataj tra la mondo tute ne meritas tian sukceson kian ili ofte atingas. Pro tio, iom senkonscie, mi havas tendencon unuavide iom subaprezi multajn artaĵojn devenantajn el Britio, Usono, ktp. surbaze de la ideo: “Se tiu ĉi ulo ne estus brito aŭ usonano, ĝi ne estus atinginta tian nejustan famon...“. Malgraŭ tio, agnoskendas ke kelkaj anglalingvanoj estas ja geniaj kreantoj, kaj ili meritas nian atenton kaj nian aprezon. Kaj MO estas, sendube, unu el tiuj ekzemploj. Mi eĉ aŭdacas aserti ke, laŭ mia opinio, temas pri la plej talenta muzikisto en la mondo dum tiu pasinta jarcento, konsiderante entute ĉiujn stilojn.
-------------------------------------------------------------
Antaŭ kelkaj semajnoj, pli-malpli hazarde, mi trafis retan artikolon pri disko publikigita de Mike Oldfield en 2017, nome Return to Ommadawn (Reveno/u al Ommadawn). Kvankam siamomente mi jam aŭskultis ĝin, post la legado de tiu artikolo mi decidis reĝui ĝin; kaj tiam mi mense revojaĝadis al la tempoj kiam, junaĝe, mi kaj miaj amikoj de la “muzikema rondo” (pri kiu mi jam parolis en kelkaj aliaj kontribuoj ĉe LF), ĉirkaŭ 1985, ree kaj ree aŭskultadis kelkajn el la ĉefaj verkoj de MO. Direndas ke, fakte, neniu el la kvar-kvin amikoj de tiu rondo estis granda fano de MO; do, tre eble ni ne elektus lin kiel tiun nian plej ŝatatan artiston. Tamen, kiam ekzemple alvenis la momento elekti tiujn dek diskojn kiujn ni kunportus al imaga dezerta insulo (elekto-ludo kiun ni tre ofte ĝuis grupe) senescepte ene de tiuj dek diskoj ĉiam aperis du, foje tri, diskoj surbendigitaj de MO: TB, Ommadawn, Exposed... Dum tiuj pasintaj semajnoj mi tiom ĝuis la aŭskultadon de multaj el la verkoj de MO, ke mi decidis flanken-meti aliajn eblajn projektojn kaj unue verki pri li (kaj ekzemple iom prokrasti la artikolon pri la Andaluzia roka muziko, kiun mi estis jam plananta por LF). Kaj kvankam unuaplane mi celis ke la kerno de tiu ĉi artikolo estu la diskoj Ommadawn (1975) kaj Return to Ommadawn (2017), finfine mi ne povis eviti verki longan tekston (pri kiu la redaktoroj de la revuo decidu ĉu dividi ĝin en pli ol unu numero).
Michael Gordon Oldfield naskiĝis en Reading, suda Britio, en 1953. Liaj gepatroj apartenis al kuracistaj profesioj, do ne temis devene pri muzikista familio. Malgraŭ tio, kaj li kaj liaj du pli aĝaj gefratoj (Terry, flutisto; Sally, kantistino) dediĉis siajn vivojn al la muzika arto. Nur okjara MO konvinkis sian patron havigi gitaron al li, kaj jam dekjara li komencis krei siajn proprajn melodiojn kaj harmoniojn.
En 1968 MO kaj lia fratino Sally formis duon kiu kultivis folkloran proponon, nome Sallyangie, kiu registris unu albumon tiun saman jaron. Sed la duo baldaŭ disiĝis kaj MO komencis serĉi novajn fontojn por siaj muzikaj ideoj. Tiam li komencis lerni ludi multajn diversajn instrumentojn, kaj en registro-studioj kaj sur multaj scenejoj. Samtempe li iĝis provizora basisto kaj gitaristo en kelkaj tiutempaj ensembloj kaj projektoj, kaj konatiĝis kun gravaj muzikistoj, i.a. kun la pianisto kaj komponisto David Bedford. Inter la multaj influoj kiujn MO ricevis dum tiuj jaroj estas ankaŭ tiu de klasika muziko. MO ĉiam agnoskis ŝaton al la finna komponisto Johan Sibelius, precipe al ties 5-a simfonio.
Ĉirkaŭ 1971 (nur 18-jaraĝa!) li ekdisvolvis la projekton por sia unua eventuala unuopa verko, nome TB. Temis pri longa nurinstrumenta komponaĵo (dividita en du partoj, unu por ĉiu faco de la estonta vinila disko) tra kiu la komponisto-ludisto starigas sinsekvon da muzikaj inĝeniaj pecoj ligitaj je diversaj manieroj ĝis krei kompaktan tuton. MO mem ludis preskaŭ ĉiujn instrumentojn (pli ol dudek!) kaj iom post iom TB akiris sian definitivan formon. Sed estis grava malfacila tubero: neniu eldonejo volis ĝin publikigi, ĉar temis pri tute nekomerca kreitaĵo farita de nekonata juna muzikisto. Ŝajnis ke neniu volis apogi tian bizaran projekton. Tiam, mirakle, aperis la entreprenisto Richard Branson, kiu estis ĵus kreinta la eldonejon Virgin Records, kaj decidis forte apogi la proponon de MO. Tiel, TB iĝis la unua disko publikigita de Virgin, en majo de 1973. Tre baldaŭ la disko akiris grandan vendan sukceson, kaj la kritikistaro agnoskis la kvaliton kaj la originalecon de TB: “...temas pri tute ne-esplorata kampo en la moderna muziko...”. La posta utiligo de kelkaj minutoj en la fama filmo The Exorcist (premierita je decembro, 1973) igis la sukceson de TB eĉ pli granda. MO bezonis tempon por ĉion digesti...
La disko-eldonejo petis al MO novan projekton por esti publikigita kiel eble plej baldaŭ. Tiam MO decidis apartiĝi al lontana farmo-bieno (apud la suda Kimra landlimo) por komponi kaj surbendigi siajn novajn ideojn. Sekvante la ĉefajn karakterizojn de TB, sed alportante iom pli bukolikan etoson, MO prezentis la diskon Hergest Ridge (nomo de montento situanta apud tiu bieno). Denove li ludis preskaŭ ĉiujn instrumentojn kvankam kalkulis kun la helpo de kelkaj amikaj muzikistoj, i.a. tiu de sia fratino Sally por la voĉoj. La kritikista kaj vendo-kvanta sukcesoj okazis denove, kio ege surprizis MO-n mem. Verŝajne, komence de la 70-aj jaroj, MO antaŭ-inventis muzikajn stilojn kiuj iĝos tre famaj, multajn jarojn poste, nome la Nova aĝa muziko, kaj la Muziko de la mondo (New Age; Music of the World). Sed direndas ke la proponoj de MO ŝajnas al mi esti pli fortaj, pli progresivaj, pli aŭdacaj. La aŭskultantaro opiniu.
Tiam, oni baldaŭ decidis ludi la du albumojn en simfoniaj koncertoj, kiuj estus interpretitaj de la Londona Filharmonia Orkestro, aranĝita de David Bedford. Tiam alvenis la disko The Orchestral TB, kies komerca fiasko okazigis ke oni decidis ne publikigi la planatan kaj registritan The Orchestral Hergest Ridge.
Tiam alvenis 1975, jaro kiam MO celis pruvi ke lia talento tute ne jam elĉerpiĝis. Dum naŭ monatoj li denove spertis la situacion resti apartiĝinta disde la ekstera mondo. Ĉi-foje kunlaboris en la surbendigado i.a. liaj gefratoj Sally (voĉoj) kaj Terry (flutoj), la franca genia drumisto Pierre Moerlen (pri kiu mi poste ion komentos), afrika frapinstrumenta grupo kaj infana koruso. La rezulto estis grandioza: Ommadawn. La vendo-kvanto de tiu ĉi verko ne estis tiom granda kiom ĉe la du unuaj albumoj; tamen, tra la pasado de la jaroj, Ommadawn estas ĝenerale konsiderata la plej alta pinto en la kariero de MO, almenaŭ en la kampo de lia progresiva-instrumenta kreitaĵaro. La disko aperas plena je keltaj kaj afrikaj sonoj, kun mikso de akustikaj kaj elektraj instrumentoj. Noteblas ankaŭ iom da baroka influo en kelkaj detaloj (direndas, ke foje oni difinis la stilon de MO kiel kelta-barokan proponon).
Laŭ mia muzika analizo, dum la unuaj dek minutoj de la disko aperas sinsekvaj agrablaj melodioj, kiuj flue alvenas kaj foriras en diversaj momentoj, kaj kiuj alifoje kuniĝas en plaĉaj harmonioj. Ĉefan rolon ludas la akustika gitaro; fone ekaperas inaj voĉoj kaj barokeskaj orgenoj. Mi ĉiam pensis, ke tiuj unuaj minutoj celis prepari la animon de la aŭskultanto por la diversaj postaj momentoj kiam ĉio iompostiome enŝoviĝas kaj kupliĝas, formante kreskantan tuton kiu kondukas al fina muzika orgio. Tiel, la finaj sep-ok minutoj de la unua parto montras la plej impresan kresĉendon de mi iam aŭskultitan: inaj voĉoj, afrikaj tamburoj, fonaj trumpetaj kaj flutaj ekaperoj, elektraj klavaroj, elektra gitaro (atentu ties deŝirajn pinĉajn notojn!!) kondukas la aŭskultanton al iompostioma son-kresko kiu subite malaperos kun la sola restado de la afrikaj tamburoj, kio estigas ion tre similan al iu "spirita sona klimakso-rilakso". En la dua parto, la etoso estas iom pli milda, kun diversaj sinsekvaj partoj, orkestraj lantaj vojaĝoj, dolĉaj gitaraj arpeĝoj kaj akordoj, kalmaj sakflutaj melodioj, ĝis tiam, ke la atmosfero kaj la propono de la unua parto revenas (kvankam pli milde), kaj kondukas la pecon ĝis ties intensa fino. Post tiaj elstaraj muzikaj vojaĝoj, la disko finiĝas per neatendita tre infaneska kanto kie, ene de belaj fonaj notoj, vira voĉo rakontas kiel bele estas loĝi en kamparo, ĉefe kiam oni rajdas sur ĉevaleta dorso; infana koruso respondas je tre gaja maniero, en minutoj de spirita trankvileco. Tiu ĉi lasta kanto (On Horseback) aperos en unuopaĵo en decembro de 1975, kune kun In Dulci Jubilo, fakte versio de tradicia germana kristnaska kanto. Direndas, ke MO dum tiuj ĉi jaroj, de tempo al tempo kaj foje samtempe kun siaj grandaj verkoj, decidis aperigi ankaŭ pli simplajn kreitaĵojn, foje kun humura intenco, kio surprizis multajn siajn fanojn. Ĉi-rilate, aŭskultu lian registraĵon Don Alfonso, MO-a versio de satira tradicia angla kanto pri iu hispana toreadoro.
Ommadawn certe meritus pli longan analizon, sed almenaŭ mi volas klarigi la jenajn detalojn rilate la titolon. Kion, diable, signifas Ommadawn? Ĉu la kantataj partoj havas ian signifon en iu ajn lingvo? (Kiel sciate, en kelkaj diskoj de MO okazas ke kantoj ne utiligas konatajn vortojn, foje nur sonojn sensencajn, kaj eĉ foje temas pri vortoj de iu imaga lingvo ne-ekzistanta en la reala mondo). Dum multaj jaroj oni ne estis certa pri la vera signifo de tiu stranga vorto. Fine, MO mem klarigis ke temas pri irlanda-gaela vorto kiu pli-malpli signifus “frenezulo”. Li ankaŭ klarigis ke la inaj kantantaj voĉoj ripetas la saman tekston -ankaŭ en la irlanda lingvo- kiu proksimume rakontas la jenan kurtan historion: “Patro kuŝas sur-lite apud la kameno, kato trinkas lakton, kaj mi estas la kantanta frenezulo”. Direndas, ke la patrino de MO estis irlandanino -eĉ Sally Oldfield naskiĝis en Dublino- kaj ke tio multe influis en la muzikaĵoj kreataj kaj ludataj de MO tra sia tuta kariero.
Krom kelkaj etaj flankaj agadoj, dum preskaŭ tri jaroj MO restis silente en sia domo, provante retrovi mensan ekvilibron kaj komponante novajn muzikaĵojn. Fine de 1978 aperis Incantations (Sorĉaĵoj), duobla albumo kun similaj influoj al tiuj antaŭe viditaj, kvankam videblas pli da klasikema etoso, inkluzivante violonan orkestron, ksilofonon kaj pli klarajn ĉef-rolajn femalajn voĉojn, Entute, MO celis alporti ian religian, sorĉeman, mediteman enhavon al tiu sia nova albumo. La komerca sukceso montriĝis pli malalta ol ĉe liaj unua diskoj, tre eble pro tio, ke en tiu momento la punka stilo estis jam foriginta simfonian rokon el la brita muzika sfero. O tempora, o mores...
Malgraŭ tio, MO decidis preni la riskon fari sian unuan internacian turneon tra kelkaj Eŭropaj landoj, inter marto kaj aprilo de 1979. Tiucele, li arigis grandan trupon de muzikistoj kaj kantistoj, entute pli ol 50 artistoj; aldone, multaj aliaj homoj kaj rimedoj estis nepre dungitaj (nome, son-inĝenieroj, teknikistoj, kamionistoj, proviantistoj...). La rezulto de tiu ĉi turneo povas esti resumita tiele: granda publika kaj kritikista sukceso; enorma ekonomia fiasko. Feliĉe por la historio de la moderna muziko, diversaj partoj de tiuj koncertoj estis registritaj, kaj en la somero de 1979 estis eldonita duobla albumo kiu enhavis diversajn pecojn luditajn dum la turneo. Temas pri la disko nomita Exposed (Ekspoziciita/e), kiun mi konsideras la plej alta pinto de la vivaj albumoj en la sfero de la moderna muziko. Kaj la orkestro, kaj la koruso, kaj la roka ensemblo elstaras; MO montras sin sursceneje kiel sen-egalan gitariston, kiu samtempe estras kaj gvidas la tutan trupon. Inter ĉiuj partoprenantoj sur la scenejo, mi ege deziras elstarigi la francan drumiston Pierre Moerlen, membro de la tiutempa grava ensemblo Gong. Pierre kunlaboris kun MO inter 1978 kaj 1983, kaj sia interpretado ĉe Exposed montras talentoplenan unikan artiston. Fakte, la versio de TB kiu aŭskulteblas en la disko saĵnas al mi la plej rimarkinda el ĉiuj versioj faritaj de MO. La ĉefa motivo: la nekredeblaj druma lerteco kaj sprito de Pierre Moerlen akompanante la diversajn partojn de komponaĵo kiu, en ties unuaj versioj, apenaŭ inkluzivis frapinstrumentojn. Certe, kvankam foje troa drumo povas damaĝi muzikon, alifoje, male, drumo talente ludata povas vigligi kaj gapige riĉigi muzikan pecon. Antaŭ vi, ho granda Pierre, mi gratule kaj dankeme riverencas.
Exposed enhavas vivan ludadon de granda parto de la muziko de Incantations kaj de TB. Al tiu enhavo, oni aldonis la pecon Guilty (Kulpa) ĵuse komponitan, kaj kiu tute montras alian ĝenron de muziko, nome disko-danceman. Ja MO havis novajn planojn por la estonteco. Fakte, fine de tiu sama jaro estis eldonita Platinum, kvina studia albumo de MO. Platinum montras iom novan koncepton pri la maniero krei muzikan albumon. Ĉi-foje, la unua faco de la disko enhavas denove longan progresivan pecon (kvankam dividitan en kvar partoj) sed iom pli elektronikan kaj rapide viglan ol tiuj en la antaŭaj albumoj; siavice, en la dua faco aperos pli simplaj kaj orel-plaĉaj kantoj, kiuj celas pli vastan kaj ĝeneralan publikon. Dum la printempo de 1980, kaj dum 40 tagoj, MO okazigas novan turneon tra Eŭropo, ĉi-foje pli modestan, kun nur dek unu muzikistoj. Ĉi-foje, la sukcesa akceptado far publiko kaj kritikistaro, estos akompanata de sufiĉe bona ekonomia rezulto.
Nun komenciĝas tute nova etapo en la verkaro de MO. Aperos sinsekve albumoj kiuj sekvos la koncepton de Platinum, kvankam tiuj novaj diskoj montriĝos pli kaj pli komercemaj. Albumoj kiel QE2 (akronimo de “Queen Elizabeth Two”), Five Miles Out (Kvin miloj distance) Crises kaj Discovery (Malkovro) prezentos kantojn kiuj atingos la pinton de la furor-listoj de Britio kaj la tuta Okcidenta Eŭropo. La skota kantistino Maggie Reilly ludos gravan rolon en multaj el la tiutempaj famaj pecoj publikigitaj de MO. Ĉi-rilate, mi menciu nur la jenajn: To France (Al Francio) kaj Moonlight Shadow (Lunluma ombro, dediĉita al antaŭnelonge murdita John Lennon). Milionoj da ekzempleroj estis venditaj de tiuj ŝlagroj.
En 1984, MO komponis la son-bendon de la filmo The Killing Fields (La mortigantaj kampoj, brita filmo pri la milito kaj genocido en Kamboĝo). Temis pri tre komplika laboro, ĉar la reĝisoro petis modifi kelkajn pecojn de la muziko, kaj eĉ modifis la filmon en diversaj scenoj, kio implicis la reverkon de la sonbendo. MO kalkulis kun la helpo de sia jam menciita malnova amiko David Bedford, kiu -kiel fakulo pri la aplikado de klasikaj elementoj al moderna muziko- aranĝis la orkestrajn partojn, kaj eĉ komponis unu el la pecoj por la disko. Direndas, kiel kuriozaĵo, ke la lasta peco de la albumo, nome Étude, estis fakte moderna elektronika versio de la ege fama kreitaĵo Recuerdos de la Alhambra (Memoroj de la Alhambro), far Francisco Tárrega. Jen alia el la multaj omaĝoj de MO al klasikaĵoj, kvankam direndas ke foje tiuj ideoj ne estis ŝatataj de kelkaj fanoj kaj aŭskultantoj. Ĉiukaze, la tre komplika, longa kaj ĝena sperto por la kreado de tiu filma son-bendo okazigis ke MO neniam plu volos partopreni en filmaj projektoj.
En 1985 aperas The Complete Mike Oldfield, kompila duobla albumo kies nura vera allogaĵo estas la parto dediĉita al surscenejaj registraĵoj neniam antaŭe publikigitaj, precipe tiu el la elstara viva ludado de 14 minutoj el Platinum, interpretita en koncerto en Hanovro, Germanio. Poste, ekde 1986, alvenos diversaj projektoj kaj albumoj, iom similaj al tiuj laste jam viditaj. Sed mi ne volus fini tiun parton dediĉitan al la 80-a jardeko sen almenaŭ mencii la jenajn kunlaborantojn de MO en diversaj momentoj: Phil Collins, Jon Anderson, Bonnie Tyler, Anita Hegerland kaj -laste, sed plej grave- Simon Phillips, elstara drumisto, komponisto kaj sonproduktisto, kiu akompanis MO-n inter 1983 kaj 1991, en multaj diversaj taskoj. Kaj ankaŭ permesu ke mi citu la jenajn du rimarkindajn longajn komponaĵojn: The Lake (La lago, 1984, inspirita de la Ĝeneva lago Lemano) kaj Wind Chimes (Vento-sonoriloj, 1987, inspirita de la pejzaĝoj de la Indonezia insulo Balio).
Nun estas grave sciigi ke dum tiuj jaroj naskiĝis gravaj konfliktoj kaj disputoj inter la eldonejo Virgin kaj MO, tial ke ekzistis malsamaj opinioj kaj oni tute ne konsentis pri la diversaj projektoj kiujn la muzikisto celis fari dum tiu periodo. Virgin petis daŭrigi la komerceman tendencon en lia muziko kaj samtempe petis ke li preparu duan parton por TB. Tiaj disputoj ĝene daŭris dum jaroj, kaj tial MO decidis rapide kompletigi sian kontraktajn devojn kun Virgin, verki kaj publikigi tion, kio laŭ-kontrakte estis devigata, kaj tiam adiaŭi.
Kaj tiel, kiam alvenis la jaro 1990, viditaj la fortaj postuloj de Virgin supre komentitaj, MO -spiteme kaj ribeleme- prezentis al Virgin komponaĵon strangan, ekstravagancan, bizaran, el kiu oni neniel povis eltiri facile vendeblan komercan unuopaĵon. Temis pri Amarok, disko kiu enhavas nur unu pecon, longan je 60 minutoj kaj kiu fakte estas kolekto de etaj inĝeniaj pecoj kunigitaj pere de tre strangaj manieroj: bruskaj haltoj, neatenditaj bruoj, akraj voĉoj; eĉ imitado de Margaret Thatcher aperas je la fina parto. La tuto estigas ian konfuzon en la aŭskultanto. Sekve, oni povas diri ke oni troviĝas antaŭ la plej kurioza el ĉiuj verkoj faritaj de MO -kaj unu el la plej kuriozaj en la tuta historio de la moderna muziko. Tamen, la plimulto el la fanaro konsideras la diskon Amarok genia verko, nur komparebla al Ommadawn. Pri la diska titolo, Amarok estis motivo por longaj diskutoj inter la fanoj, ĝis kiam MO fine klarigis ke, kvankam tiu vorto havas aliajn eblajn signifojn (kiel ekz. "Am a Rock"), sia ĉefa celo estis elekti irlandan vorton por “mateno”. (Do, simile al Roma locuta, causa finita, oni povus diri: La majstro parolis, la dubo solviĝis).
Sed mankis ankoraŭ unu lasta disko por liberiĝi el Virgin. Tiam, en 1991, alvenis la disko Heaven’s Open (La ĉielo apertas). Temas pri iom ne-altvalora verko kiu -same kiel tiuj eldonaĵoj dum la 80-aj jaroj- estas dividita en du partoj; en unu el ili aperas pop-stilaj komercaj kantoj, kaj en la alia aŭskulteblas longa peco, pli malpli simfonieca. Direndas ke, je la unua kaj nura fojo, en la kovrilo de la disko aperas la nomo Michael anstataŭ Mike. Kaj ankaŭ direndas ke, je la unua kaj nura fojo, MO ludas la ĉefan kantantan voĉon en ĉiuj kantoj. Okazis ke dum multaj jaroj li ne aŭdacis tion fari, ĉar li konsideris ke estas pli bone inviti kanti pli kompetentajn kantistojn por liaj komponaĵoj; tamen, post jaroj da pripensado kaj trejnado, li finfine decidis montri al la mondo kia estas sia kantista voĉo. Miaopinie, temas pri sufiĉe kvalita kantisto, almenaŭ je meza nivelo, kiu eĉ superas multajn aliajn profesiajn kantistojn kiuj, fakte, havas malpli da kanta talento ol MO. Cetere, kelkaj kakofonioj -kaj eĉ kaŝitaj insultoj- troveblaj en la simfonia parto estas atribuitaj de la fanoj al speco de persona venĝo kontraŭ la kompanio Virgin. Ni lasu la tempon solvi tiajn demandojn...
Alvenas la jaro 1992 kaj nova etapo komenciĝas por MO je multaj diversaj kampoj. Ĵuse aliĝinte al Warner, MO publikigis la tre atenditan duan parton de TB, kiu atingis tre altan sukceson kaj en la publiko kaj en la fakaj recenzoj. En TB2 (same kiel en la posta TB3 kaj en la lasta kaj nefinita TB4) MO komponas kaj prezentas tute novan muzikon kiu havas la karaterizon ke, en diversaj momentoj, iom rememorigas pri kelkaj trajtoj iam troveblaj en la origina TB. Oni organizis longajn kaj sukcesajn turneojn por montri sursceneje la novan diskon, kiuj alportis la spektaklon eĉ al Usono, kie MO ne koncertis de antaŭ multaj jaroj.
En 1994 aperas The Songs of Distant Earth (La kantoj de lontana Tero), speco de elektronika simfonia epopeo bazita sur la ideo de tra-spacaj vojaĝoj. Tra la tuta disko, MO utiligas precipe eletronikajn kaj sintezilojn kaj drumojn, kio ege frapis siajn fervorajn tradiciajn sekvantojn. Ĉiel ajn la rezulto estas admirinda.
Tra la posta jardeko, MO surbendigos kaj eldonos (pere de Warner Music kaj poste pere de Mercury-Universal) naŭ novajn albumojn, kiuj meritus siajn proprajn recenzojn; li ankaŭ okazigis kelkajn gravajn turneojn kaj koncertojn. Sed pri tio ĉio mi nur supraĵe parolos. Ni vidu. Voyager (Vojaĝisto, 1996) revenas al keltaj atmosferoj, inkluzivante kelkajn tradiciajn kantojn el diversaj keltaj regionoj de Eŭropo. TB3 (1998) estas nova aliro al TB, ĉi-foje kun pli teĥna-sona influo. Guitars (1999) uzas nur gitarojn, kio implicas ke eĉ drumaj kaj blovinstrumentaj sonoj estis faritaj per la adaptado de sinteziloj al gitaroj.
Dum la somero de 1999, MO okazigis gravan turneon tra Eŭropo (Then & Now Tour) kaj poste -senhalte kaj iom rapide- registris The Millenium Bell (La Sonorilo de la Jarmilo, fine de 1999), kiu enhavas multajn diversajn muzikajn stilojn kaj ĝenrojn, en speco de muzika resumo de la historio de la homaro. Tiu ĉi albumo estis premiere prezentita en Berlino (apud la Brandenburga Pordego, dum la nokto de la alveno de la nova jarmilo) antaŭ ĉirkaŭ duonmiliono da spektantoj!
Komence de la nova jarcento, MO dediĉas sian tempon al kreado de virtualaj primuzikaj video-ludoj. En 2002 aperas nova albumo, nome Tres Lunas (Tri lunoj, hispanlingva titolo) disko kiu estas akompanata de KD kiu enhavas la video-ludojn pretigitajn de MO dum jaroj. En la albumo -en kiu post jardekoj denove kunlaboras Sally Oldfield- MO disvolvas muzikon proksiman al tiu konata kiel chill-out (rilaksema muziko). Sama stilo aperos en la duobla albumo Light+Shade (Lumo kaj ombro, 2005)
En 2008 estas eldonita Music of the Spheres, la unua kaj nura projekto de MO kiu montras puran klasikan muzikon. Lia inspira gvid-motivo estis trovi la rilaton inter la harmonio de la universo kaj tiu de la muzikaj notoj. Pri la pretigado de la verko, MO mem agnoskis ke li ne estas tro kompetenta rilate al la skribado de partituroj kaj liniaroj, kaj ke tiucele li bezonis la helpon de komputila programo kaj de Karl Jenkins, angla klasika komponisto. Entute, temas pri 45 minutoj dividitaj en 14 pecoj. La orkestra registrado estis farita en la Londonaj studioj Abbey Road en junio de 2007. La renoma ĉina pianisto Lang Lang partoprenis en la registrado de ses pecoj de la disko, kvankam tion li faris el Novjorko. La premiero estis farita en la Muzeo Guggenheim (Bilbao, Hispanio) de la Simfonia Orkestro de Eŭskio, kiu en tiu tago konsistis el 112 muzikistoj kaj aldona virina ĥoro. Mi aldonu ke kaj en la disko kaj en la premiero ankaŭ partoprenis la nov-zelanda soprano Hayley Westenra. MO mem ludis la klasikan gitaron en la koncerto. Tiu unika evento estis registrita en KD.
Post tiom da jaroj kaj tiom da laboro, MO decidis provizore retiriĝi serĉante ripozon, kaj volis dediĉi sian vivon al restado kun sia familio. De antaŭ multaj jaroj li jam tre ofte loĝis ekster Britio, ĉefe en la Hispaniaj Insuloj Balearoj kaj en la Karibaj Bahamoj, serĉante trankilecon kaj pli varman veteron. Lia lasta koncerta turneo estis tiu de 2007, kadre de la fama evento-serio Night of the Proms. Fakte, ekde tiam li ne plu turneos, kaj ne tro multe komponos. Tamen, restis ankoraŭ kelkaj gravaj okazaĵoj en lia biografio. Tiel, en 2012 oni invitis MO-n partopreni en la inaŭguraj celebradoj de la Olimpiaj Ludoj en Londono, kaj li volonte akceptis la peton. Milionoj da spektantoj ĝuis lian ludadon en tiu ceremonio. Tiu evento revigligis lian deziron reveni al la muzika laboro, kaj tuj li subskribis novan kontrakton kun la eldonejo Virgin, kiu tiutempe nomiĝis Virgin-EMI. Denove MO akceptis gazetarajn intervjuojn kaj kontakton kun la amaskomunikiloj. En 2014 li publikigas la albumon Man on the Rocks (Viro sur la rokoj), kiu konsistas el 11 kantoj, verdire en freŝa, vigla kaj alloga pop-roka stilo. En ili ĉiuj la ĉefa voĉo estas tiu de la angla kantisto Luke Spiller*.
*Mi multe parolus pri tiu ĉi kantisto, kiun mi ne konis ĝis antaŭ nelonge, sed kiu vere impresis min. Li havas enorman similecon al Freddie Mercury kaj al Mick Jagger, kaj en sia fizika aspekto kaj en sia kanta interpretado. Luke Spiller estas pianisto kaj kantisto, fondinta membro de la brita ensemblo The Struts, ne tro konata sed tamen vere rimarkinda pro ĝia originala freŝa propono, kiu -senĝene kaj sentime- kunigas la muzikon de la 70-a jardeko kaj tiu de la nuntempo.
La uzado de maskla ĉefa voĉo estis tre malofta tra la kariero de MO, sed persone mi ege ŝatas la rezulton. La interpretado de Luke tute kongruas kun la melodioj kaj harmonioj keitaj de MO por la disko. Verdire, por ekzemplo, la kantoj Sailing (Navigante) kaj Man on the Rocks estas du el tiuj miaj plej ŝatataj en la popa flanko de la komponisto. En la Luksa Eldono de la disko, aldoniĝis alia du volumoj, donacoj por la fanoj, KD-oj kie ĝueblas tut-instrumentaj versioj de ĉiuj la 11 kantoj, kaj provludoj faritaj de MO kie li mem kantas -ne elstare sed sufiĉe dece- ĉiujn la pecojn.
Meze de 2015, MO faras enketon tra la reto por demandi al siaj fanoj kiu estas tiu plej ŝatata, plej aprezata disko en lia tuta kariero. La celo estis scii kion vere sopiras liaj sekvantoj, rilate la eblon fari unu lastan verkon. La rezulto de la enketo estis klara: Ommadawn estas tiu plej amata verko en la diskaro de MO, kaj por la kritikistaro kaj por la fanaro. Verdire, MO mem pensis same, kaj li mem enkore deziris ke la rezulto de la enketo estus tiu, kiu fine montriĝis. Tiam, li decidas komenci krei duan parton por Ommadawn, iom simile al la jam viditaj TB2 kaj TB3. Post preskaŭ jarduono da trankvila sed intensa laboro, enfermiĝinta en la sona studio de sia domo en La Bahamoj, MO pretigis la diskon Return to Ommadawn (Reveno/u al Ommadawn), kiu estas la ĉefa motivo por tiu ĉi mia artikolo, kaj kiu meritas mian iom vastan recenzon.
Unue, direndas ke la plej aĝa filo de MO, nome Dougal, neatendite mortis en majo de 2015. La granda doloro ke tio estigis en la animo de la muzikisto de Reading certe influos en kelkaj aspektoj de la muzikaj planoj por lia estonteco. Tutcerte, li estis jam 62-jara kaj post longega kariero li sentis sin sufiĉe laca por decidi baldaŭ retiriĝi. Verŝajne tiam li planis fari unu lastan diskon, pere de kiu li volis “reveni” al siaj junaj jaroj, junaj memoraĵoj, junaj manieroj krei muzikon. Kaj same, li verŝajne volis iom repreni muzikajn kaj animajn atmosferojn jam lontanajn en la tempo. Tiel, Reveno al Ommadawn estas reveno ne nur al tiu disko de 1975, sed ankaŭ al tiu unua periodo (1972-1978) kie disko-registrado estis laboro pli manfarebla, pli nobla, pli senartifika -kvankam certe la komerca premo restas ĉiam ĉeestanta. Kaj mi aldonus ke MO volus diri al la muzika mondo: “Jes, mi trairis multajn stilajn vojojn tra mia kariero, sed tiu kiun mi vere elkore amas estas tiu ĉi, kiun mi ree montras en tiu mia lasta verko. Do, ni regaleme ĝuu tion ĉion denove”.
La disko komenciĝas per malproksimaj keltaj flutaj sonoj, tre similaj al tiu kiuj aŭskulteblas en la starto de Hergest Ridge. Baldaŭ alvenos la gitaraj instrumentoj (flamenka, klasika, elektra, mandolino, ukulelo) kiuj, kiel sciate, kutime konsistigas la bazan subtavolon kaj ankaŭ la ĉefan gvidilon en lia muziko. Tra la disko videblas la tendenco aperigi samtempe pli ol unu korda instrumento, kaj la dialogoj inter du-tri el ili estas ofta dum la 42 minutoj de la verko-daŭro. Tuj aperos la forta ĉeesto de la basgitaro, kiu ripeteme ludas sinsekvon da notoj, estigante ciklon tre similan al tiu kiu aperas ĉe la fino de la unua parto de TB. Elektraj orgenoj (ho, ĝuste tiaj el la 70-aj!) montriĝas vigle en diversaj momentoj; tamen, akustika piano kaj metala ksilofono (Glockenspiel) ludas nur duagradan rolon. Feliĉe, ne mankas la ĝuinda alveno de afrikaj tamburoj kaj femala koruso, kvankam malpli intensa ol en Ommadawn. Diversaj sonaj frazoj kaj temoj sinsekve venos, foriros kaj revenos, ĝenerale sufiĉe milde, kreante ĉiam la sensacon ke oni troviĝas en ia vojaĝo, (intima sed samtempe kolektiva; reala sed ankaŭ reva, mita, lontana) tra imagaj rakontoj pri frostaj kampoj, fridaj ventoj, brumaj etosoj. Certe, la kovrila bildo de la disko tre bone resumas la intencon kaj la enhavon celatajn de la aŭtoro. Kiel fina simbola palpebrumo al la sopirata estinteco, dum la lastaj minutoj fone aŭdeblas la teneraj infanaj voĉoj kiuj ankaŭ fermis la diskon de 1975, kvankam la supra gvidanta melodio estas tute alia. Entute: temas pri admirinda verko, donaco por revemuloj kaj amantoj de tratempaj spiritaj vojaĝoj.
Dum 2017 kaj komence de 2018, MO provis krei unu lastan verkon, eventuale TB4, kiu akompanus la planitan specialan eldonon okaze de la 50-a datreveno de la origina disko. Ja li agnoskis havi certan dumvivan malvirtan ĝuon ludi diversmaniere kun la unuaj famaj sonorilaj notoj de ĉiuj la projektoj nomitaj TB, kaj deziris tion okazigi unu lastan fojon. Tamen, post kelkaj semajnoj, li sentis sin senforta kaj senanima kaj nur kapablis komponi kaj registri ok minutojn, kiuj ja estis aldonitaj ĉe la jam menciita datrevena eldono. Temas pri lia lasta muzika komponaĵo, kiu restos nur komencita kaj nefinita.
Fine, direndas ke ekde 2021 turneas tra la mondo spektaklo nomiĝanta Tubular Bells 50th Anniversary, omaĝo al MO kaj al lia verkaro. Oni devas averti, ke MO tute ne partoprenas en tiuj koncertoj, kvankam konsentis kaj aprobis ilin. La organizanto kaj estro de tiu projekto estas Robin Smith, brita muzikisto kaj dirigento. La aklama akceptado far la kritikistoj kaj la spektantoj ebligas ke la spektaklo daŭre kaj senhalte okazas. Ni lasu la genion ripozi kaj ni volonte akceptu tiun longdaŭran koncertan eventon. Tre eble, la venontaj generacioj havos iliajn unuan kontakton kun la muzikisto de Reading pere de tiuj senĉesaj turneoj. Estu ili bonvenaj...