monda lingvo

monda lingvo

lunes, 1 de enero de 2024

 DIEM25 en Esperanto



Ĉefpaĝo


EŬROPO ESTAS REGATA DE OLIGARKOJ

Ili posedas la apartamentojn kie ni loĝas, la bankojn kiuj konservas nian monon, la medicinaĵojn kiuj savas niajn vivojn, la apojn kiujn ni bezonas por labori, la datenojn kiujn tiuj apoj kolektas pri ni, la nafton kaj gason kiuj varmigas nian planedon kaj la polikistojn kiuj supozeble nin reprezentas.

Nur unu aĵo povas tion ŝanĝi: demokratia revolucio. Kuniĝu al ni ĉe ties konstruado.

Aliĝu al la revolucio
Trovu nin ĉe Zoom

Legu pli

Eventoj
Iru al eventoj

Novaĵoj
Vidu ĉiujn novaĵojn


TROVU VIAN GRUPON, KIE AJN VI ESTAS...

DIEM25 estas antaŭenpelita de homoj kiaj vi. Ne gravas pere de kiom da tempo, lerteco kaj rimedoj vi povas kontribui, kuniĝu al ni!

AŬ KIU AJN AFERO PASIIGAS VIN

DIEM25 estas desuba movado kie ĉiuj decidoj kaj iniciatoj estas faritaj de ĝiaj anoj. Kuniĝu al niaj surretaj tasko-farantoj kaj kunhelpu disvolvi nian tagordon.

DIEM TV
Iru al DIEM TV

Menuo

Pri ni
Kampanjoj
Eventoj
Grupoj
Projektoj
Politikaj partioj
Vendejo
Aliĝilo
Donacoj
Serĉado
Gazetarejo
Anoj

Pri ni

Eŭropo estos demokratiigita tuj post kiam la oligarĥio estos faligita!

Eŭropo esta regata de oligarkoj. Ili posedas la apartamentojn kie ni loĝas, la bankojn kiuj konservas nian monon, la vakcinojn kiuj savas niajn vivojn, la apojn kiujn ni bezonas por labori, la datenojn kiujn tiuj apoj kolektadas pri ni, la nafton kaj gason kiuj varmigas nian planedon kaj -plej grave- ili posedas la politikistojn kiuj supozeble defendas nin fronte al ili. Ili estas la rezulto de iu terura sistemo, kie oni permesas la riĉulojn fari kion ajn ili volas, dum  ordinaraj homoj pagos tiam, kiam tiu “kio ajn ili volas” ne taŭge elfunkcias.

Ili pretendas prizorgi demokration, sed malantaŭ la kulisoj ili uzas ĉiun ilian povon kaj influon por certigi, ke vi ne rajtas ion diri pri kiel ili mastrumas la aferojn. La koŝmaro por oligarkoj estas iu vera demokratio.

Estas nur unu maniero for-rompiĝi disde tio: iu demokratia revolucio!

Ni povas ilin venki kaj ni ne haltos ĝis kiam nia vizio pri iu profunda demokratio disvastiĝos ene de la korporacia sistemo, nia ekonomio, niaj lokaj konsilioj, niaj parlamentoj kaj niaj institucioj.

Nia venko-tago alvenis. Kuniĝu al ni ĉe tiu lukto.


Niaj kampanjoj

Eŭropo suferadas nuntempe pri kvin krizoj: ŝuldo, bankoj, malriĉeco, malalta investado kaj migrado. DIEM25 estas la infrastrukturo kiun Eŭropaj demokratoj el ĉiuj politikaj sintenoj uzos cele al komuna disvolvado de respondoj al tiaj krizoj.

Ni ankaŭ postulas pli fundamentan ŝanĝon: la EU-aj institucioj, kiu dekomence estis fasonitaj por utili al industrio, nepre devas iĝi tute travideblaj kaj respondecaj fronte al la Eŭropa civitanaro. Nia long-distanca cela vizio estas, ke Eŭropanoj skribu demokratian konstitucio por EU.

Teknologia suvereneco

DIEM25 kredas ke Eŭropo povas iĝi lumturo de espero, se ĝi kapablas unuigi progresojn politikan, socian kaj teknologian, metante la bonstaton de ĉiuj homaj estaĵoj ĉe la centro de teknologia ŝanĝo. Tio povus havi transformantan influon je tutmonda skalo.

Eŭropa Nova Interkonsento

Eŭropo estas plage trafita de longedaŭraj krizoj: ŝuldo, bankoj, malriĉeco, investo kaj nedezirata migrado. DIEM25 celas unuigi progresemajn fortojn tra Eŭropo por disvolvi solvojn al tiuj krizoj kaj agadi por realigi ilin.

Travidebleco

DIEM25 celas eligi kaj fini la opakecon de la kunvenoj kaj pinto-kunvenoj de la Eŭropa institucioj, kaj ankaŭ celas igi publikaj ĉiujn gravajn dokumentojn kaj protokolojn de komercaj intertraktadoj.

Rifuĝintoj

Ni alvokas ĉiujn eŭropanojn kaj ties elektitajn reprezentantojn por renversi la Traktaton inter Turkio kaj EU, kaj forigi la EU-an efektivigadon pri oferi homajn vivojn kaj bazajn humanismajn principojn en la altaro de la kvietigado de ksenofoboj kaj ekstremaj naciistoj. Ni alvokas vin por fari tiun lukton ankaŭ vian!

La Verda Nova Pakto por Eŭropo

La Verda Nova Pakto por Eŭropo estas internacia kampanjo celanta lertan, justan kaj demokratian transiron al daŭripova Eŭropo. Fondita de DIEM25 en Aprilo de 2019, la kampanjo Verda Nova Pakto por Eŭropo  celas unuigi Eŭropajn komunumojn, sindikatojn, partiojn kaj aktivulojn malantaŭ komuna vizio pri naturmedia justeco. 




----------------------------------------


Kien, do, sen Esperanto?














No hay comentarios:

Publicar un comentario