monda lingvo

monda lingvo

viernes, 12 de enero de 2024

 Frandinda Nederland-lingvuja muziko (I)

Antaŭvortoj

Muziko estas io grava por multaj homoj. Jes ja. Ankaŭ mi ege ŝatas muzikon. Mi ŝatas kanti, lernis solfeĝon kaj amatore ludas iom da kelkaj instrumentoj, kvankam mi scias ke mia talento estas tro, tro baza en tiu ĉi afero. Do, mi prefere aŭskultadas tion, kion aliaj homoj faras. Kaj mi aŭskultas muzikon el multaj diversaj stiloj. Tre eble, tiuj kiuj plej plaĉas al mi estas la t.n. simfonia roko kaj ĵazo. Tamen, mi ankaŭ ĝuas la aŭskultadon de kantaŭtoroj, klasikaĵoj kaj popolaĵoj, eĉ se kreitaj por dancado. La temo kiun mi pritraktos en tiu ĉi verketo estas iom specifa: ni vidu kial kaj kiel mi alvenis al ĝi. Vivo turniĝas kaj turniĝas...

Kiam mi  estis adoleskanto kaj junulo mi konatiĝis kun Nederlando. Mi renkontis el-tieajn amikojn apud mia urbo en Hispanio, mi vojaĝis kun ili al Nederlando, kie mi restis kelkajn mallongajn periodojn tra kelkaj jaroj. En iu momento, komence de la 90-aj, mi eĉ pensis serĉi laboron kaj resti tie definitive. Fine, tio ne okazis kaj mia vivo daŭre disvolviĝis sude de Hispanio. Dum tiuj miaj junaĝaj kontaktoj kun Nederlandanoj mi ekkonis pri la landaj historio, moroj, kuirartaĵoj, urboj, pejzaĝoj kaj ankaŭ iom baze sufiĉe pri la lingvo. Tamen, mi apenaŭ aŭskultis la tipan landan muzikon, tre eble pro tio, ke la influo de la ĉirkaŭantaj “grandaj” kulturoj (franca, germana, foje hispana kaj itala, sed, ĉefe, angla) malhelpas tion, ke iu eksterlandano eĉ konsciu kaj sciu ke ja ekzistas propra Nederlanda kulturo kaj muziko.

Multajn jarojn poste, mi tuthazarde revenis al la sfero de Nederlando, sed ĉi-foje pere de interreto, tiu magia ilo kiu ebligas onin kontakti kun la tuta mondo. Mi hazarde aŭskultis unu kanton (nome Engelbewaarder, versiigita de Marco Schuitmaker) kaj mi tiom ŝatis kaj la muzikon kaj la filmeton, ke mi daŭrigis la serĉadon -kaj ĝuadon- de la Nederlanda moderna muziko. Post kelkaj monatoj de esplorado, mi ekpensis iom verki en Esperanto pri tiu tre nekonata afero; nekonata almenaŭ de la mondo kiu fluas ekster Nederlando, Belgio kaj ties proksimaj regionoj.

Mieke kaj Vader Abraham , ĉ.1975

La baza stilo kiun mi pritraktos estas tiu nomata Levenslied (t.e. vivo-kanzono), kiu fakte estas branĉo de la pli ĝenerala germana Schlager, kiu havas siajn radikojn en la 19-a jarcento. Tamen, direndas ke la influo de la franca chanson estas konsiderenda. Ĝenerale, temas pri melodiecaj, malkompleksaj, bongustaj kaj -unuavide- gajaj muzikaj pecoj, kutime facile danseblaj. En Nederlando aperis ankaŭ alia ĝenro pli specifa, nome smartlap (tristo-tuko), kiu fakte estas vivo-kanto kun pli melankolia kaj trista temo. Tion ni vidos en postaj paragrafoj. 

Tiu muzika ĝenro Schlager (elp. ŝlager, germana vorto por “frapo, sukceso”, radiko uzata por la Esperanta "ŝlagro") sterniĝis historie tra multaj nord-Eŭropaj landoj, precipe tiuj ĝermanaj kaj skandinavaj, inkluzive de Finnlando. En ĉiu lando la stilo disvolviĝis laŭ siaj propraj trajtoj, kaj ĉiu el ili meritus sian propran esploradon. Kompreneble, la temo povas atingi enormajn dimensiojn kaj, do, mi devas starigi limojn al tiu ĉi mia artikolo, kiun mi pretendas pli ol recenzo, sed malpli -multe malpli- ol enciklopedio... Pro tio, mi klarigas tion, ke:

- Mi limiĝos al Nederland-lingva muziko, ekde ĉirkaŭ 1965. Tio inkludas muzikon el Nederlando kaj Belgio, sed ne tian kantatan en aliaj regionaj lingvoj, kiel la frisa, la franca kaj la germana; ankaŭ ne en la Limburgaj dialektoj. Certe, foje oni mencios iun detalon aŭ datenon pri kantoj  faritaj en tiuj aliaj lingvoj, sed nur kiam ekzistos rekta rilato al la specifa nederlanda kanto pritraktita en iu konkreta punkto (ekz. versioj “el” aŭ “al” alia lingvo aŭ regiono).

Marco Borsato 

- Kvankam Levenslied estos la bazo de mia esplorado, mi ankaŭ prezentos aliajn stilojn uzatajn en la Nederlanda areo. Ĉar, fakte, ekzistas tre interesaj ensembloj kaj artistoj kiuj ne komponas aŭ kantas specife vivo-kantojn, sed kiuj estas ja parto de la popola kaj populara muziko de la regiono. Ekzemple, estas neeviteble iom profunde paroli pri Marco Borsato aŭ pri la ensemblo Bløf.

- Kvankam en Nederland-lingvujo ekzistas dekoj da tre bonaj unuopaj artistoj kaj grupoj de ĵazo, simfonia-progresiva roko kaj eĉ de peza roko, mi ne pritraktos ilin. La kialo estas simpla: ili (preskaŭ ĉiuj;  povas esti ke ĉiuj ) uzas la anglan lingvon kaj por la titoloj de iliaj komponaĵoj kaj por iliaj eventualaj kantadoj. Do, laŭ mi, tiuj artistoj apartenas al la anglalingva kulturo. Tamen, en la kampo de progresiva roko, mi volas mencii almenaŭ du el tiuj ensembloj, kiujn mi ege ŝatas kaj aprezas: Kayak kaj Ekseption

- Pere de tiu ĉi artikolo, mi proponas bazan enkondukon al la afero. Do, principe, mi ne tro emfazos aŭ pridetalos datenojn rilate al naskiĝ-datoj kaj naskiĝlokoj de la artistoj, eldon-datoj de ĉiu kanto, komponistoj de la muzikaĵoj kaj la tekstoj, ktp. Cetere, tial ke en tiuj stiloj la baza unuo estas la unuopa kantaĵo, ne gravas la albumo kie ĝi inkluziviĝas ĉar, fakte, tre ofte okazas ke temas pri novaj versioj, re-registraĵoj, duetoj, ktp. 

- Mi ne celas elĉerpi la aferon. Do, multaj artistoj ne estos menciitaj de mi. Estas dekoj da miloj da kantoj kaj estas centoj da bonaj artistoj, kaj en la estanteco kaj en la pasinteco. Sed, kiel dirite, mi nur celas prezenti ĝeneralan enkondukon, por tiuj homoj kiuj neniam aŭskultis tian muzikon. Eble ili iĝos iom scivolemaj pri la afero kaj ĝin iom ĝuos iun tagon. Muziko kantata en “malgrandaj” lingvoj meritas iom da atento. Kaj estas por la mondo -tiu amikema mondo pri kiu mi revas- ke mi esperantigas mian esploradon. 

Fine, mi volas ion rimarkigi: tiu ĉi artikolo estos verkita, trankvile, senhaste, dum longa tempo, peco post peco, ĉapitro post ĉapitro, en procezo kiu, tre eble, daŭros longan tempon, eble monatojn. Entute, la artikolo enhavos du ĉapitrojn aŭ partaĵojn. En la unua parto aperos la antaŭvortoj, la plej popularaj kantoj kaj baza sciigado pri la diversaj stiloj. Siavice, la dua parto (kiu specife pritraktos Levenslied-on) montros kronologian prezentadon de la artistoj kiujn mi konsideras plej gravaj, kune kun iliaj bazaj biografioj. Mi deziras forĝi la artikolon lante, lernante prie iom pli ĉiutage, aldonante novajn datenojn al partoj jam skribitaj, ktp. Mia celo estas ĝui tiun muzikon kaj esperantigi miajn impresojn pri la temo, kiel amatora aŭskultanto kaj fervora esperantisto.

La ensemblo De Dijk, en 2021


-------------------------------------------------------------------------

1.-  Ege konataj kaj popularaj kantoj

Ne estas facile al mi elekti pere de kiu punkto komenci tiun ĉi esploron. Ĉu kronologie? Ĉu laŭ tiuj kantoj plej popularaj... aŭ eble laŭ tiuj plej ŝatataj de mi? Ĉu per la plej interesaj kantistoj, muzikistoj? Ĉu laŭ la diversaj stiloj...? 

Post longa pensado, mi decidis komenci ĝin per la prezentado de tiu aro da kantoj kiuj plej surprizis min, ĝojigis min, tiuj kiujn mi plej ofte zumas. Eble la leganto povos tiam iri al interreto, aŭskulti unu el tiuj pecoj kaj interesiĝi pri la afero. Male, eble la leganto tute ne ŝatos tian muzikon, kaj ne plu daŭrigos la legadon. Aŭ povas esti, ke li/ŝi (ri) daŭrigos la legadon serĉante aliajn detalojn (historiajn, kulturajn, ktp). Sed ne gravas kio okazos. Jen miaj plej ŝatataj -kaj samtempe ege popularaj- kantoj nederlandlingvaj, preskaŭ ĉiuj surbendigitaj post 1965.

1.- Engelbewaarder (Gardoanĝelo)

La originala versio estis surbendigita de la belga kantistino Mieke Gijs, kiu suferis trafikan akcidenton sed, mirakle, postvivis ĝin, kvankam ŝi pasigis iom da tempo en la hospitalo por sia resaniĝado. Mieke atribuis sian savadon al iu “gardo-anĝelo”. Surbaze de tiu historio, ŝia amiko, komponisto kaj kantisto Pierre Kartner (alinome Vader Abraham) skribis la kanton. Publikita en 1976, ĝi apenaŭ atingis sukceson. En 2012 la kanto estis republikigita, sed denove atingis malgrandan sukceson. Tiam, en 2022, la kantisto Marco Schuitmaker faris version, pli danceblan kaj ritman, kaj tiam alvenis neatendita ega furoro tra Nederlando. Kelkaj dekoj da novaj versioj far aliaj multaj artistoj estis faritaj dum la postaj monatoj. Mieke aprobis kaj benis tiun okazon kaj dankis kaj gratulis Marco-on pro lia sukceso. 


2. Daar in dat kleine café aan de haven (Tie, en tiu eta kafejo havena)

Ĉi tiu kanto estas speco de himno, ĥore kaj ĝoje kantata tre ofte en okazoj kiam Nederlandanoj unuiĝas. Ĝi estis komponita, kantita kaj registrita de Vader Abraham kaj publikigita en 1975. Tre eble temas pri la plej versiigita Nederlanda kanto en la mondo, ĉar almenaŭ dudeko da versioj en aliaj lingvoj estis registritaj. Eble la plej famaj estas tiuj de Joe Dassin (Le café des Trois colombes) kaj de Peter Alexander (Die kleine Knape). La teksto parolas pri la etoso kiun oni trovas en eta kafejo kie kuniĝas homoj post dura labortago, kafejo kie “kiom da mono vi havas kaj kiu vi estas, tute ne gravas”. Ankaŭ en la Nederlanda lingvo aperis multaj registraĵoj, i.a. tiu de John de Bever en 2016, kiu prezentas pli gajan, bruan kaj danceblan ritmon ol la lanta milda ritmo de la originalo.

3.- Zij  (Ŝi)

Registrita kaj publikigita en 2002 de Marco Borsato, eble la plej fama kaj furor-vendanta kantisto en la lando dum la lastaj 30 jaroj. Temas pri tre romantika peco, kiu enhavas fragmentojn pli dramaj kaj laŭtaj, ene de tuto kiu impresas pro ĝiaj mildo kaj samtempa forto, ankaŭ en la instrumentaj bazoj. Zij estis komponita de la kutima produktoro de Borsato, nome John Ewbank kaj, kiel kuriozaĵo, ni diru ke ekzistas versio en la Afrikansa lingvo (ĉi-kaze, kantata de virino kaj kun la titolo Hy, t.e "li").

4.- Huilen is voor jou te laat (Plorado estas por vi to malfrua)

Simpla bela melodio surdiskigita en 1970, fare de junulara ensemblo, kies nomo estis Corry en de Rekels (“Corry kaj la Friponoj”). Eble ne temas pri ilia plej bona kreitaĵo, tamen mi enmetas ĝin en tiu ĉi listo pro la granda vendo-sukceso atingita, kio igis ĝin parto de la Nederlanda muzika historio. La kantistino, Corry Konings, baldaŭ komencis sian propran unuopan karieron, kun sufiĉe granda sukceso tra sia vivo. 


5. Wat zou je doen? (Kion vi farus?)

Peco ege ŝatata de mi, pro ĝia forto, altir-hoko kaj sona allogo, atingitaj pere de granda kontrasto inter la strofaj kaj la refrenaj partoj. La refreno estas ja kantata -homamasa ĥore- per preskaŭ kriantaj voĉoj kaj iom nedeca lingvaĵoj. Bløf estas bando kreita en 1992 de la basgitaristo Peter Slager en la regiono Zeeland, sud-okcidente de Nederlando. Bløf estas tre respektata ensemblo, kiu ankaŭ kunlaboris kun aliaj gravaj eksterlandaj artistoj. La bando ankoraŭ ekzistas hodiaŭe, post kelkaj modifoj en ĝia anaro. 

6. Donkere dagen (Obskuraj tagoj)

Jen tipa bela melankolia vivokanto, kun agrablaj mildaj strofoj kaj orel-flata refreno. La teksto rakontas pri manko de amo kaj soleco. Registrita en 2016 de Sieneke, juna kantistino el Nejmego, kiu partoprenis kaj venkis ĉe kelkaj televidaj konkursoj.

7.  Telkens weer (Ĉiufoje denove)

Tiu ĉi kantaĵo apartenas al la sona bendo de la filmo Rooie Sien (Ruĝhara Sien, 1975), kie ĉefrolas kaj kantas Willeke Alberti, kantistino kaj aktorino naskiĝinta en 1945, kaj filino de la ankaŭ grava kantisto kaj aktoro Willy Alberti. Telkens weer estas elstara melankolia muzika komponaĵo, kun impona drameca interpretado, kiu meritas esti inter tiuj plej belaj kaj kortuŝaj iam aŭskultitaj de mi. 



8. ’k heb je lief (Mi amas vin)

Duonskribita, registrita kaj publikigita de Paul de Leeuw en 1997, tiu ĉi kanto pri-ama havas multajn versiojn, faritajn de multaj diversaj artistoj. Mi rekomendas tiun faritan de la junuloj kaj produktoroj de la televida Belgia programo #LikeMe, kune kun la filmetoj kiuj akompanas ĝin. Altnivela, delica, frandinda prezentado.

9. Goeie morgen, morgen (Bonan matenon, matenon)

Tiu ĉi gajiga kanto reprezentis Belgion ĉe la Eŭropa Festivalo de 1971. Ĝi estis surbendigita kaj daŭre surscenigita de la belga duo Nicole & Hugo. Ankaŭ ĉi-kaze, mia plej ŝatata versio estas tiu farita de la gejunuloj de LikeMe. Gustuminda.

10. Zullen jij en ik wat drinken gaan (Ĉu vi kaj mi iru ion trinki)

Surdiskigita de la kantistino Tamara Tol en 2022, temas pri ege sprita, altkvalita komponaĵo, kun tre orel-plaĉa refreno. La tuto ege memorigas pri la stilo diskonigita de la svedoj ABBA. La fina rezulto estas laŭdinda, kaj pruvas ke ne necesas la angla lingvo por atingi tiajn kvalitaĵon. 

11. Afscheid van een vriend (Adiaŭo de amiko)

Peco publikigita de la belga ensemblo Clouseau en 1992. Temas pri aflikta kanto pri la malapero/forpaso de amiko. Daŭre surscenigita de tiu brava grupo (kies nomo devenas el la fama fikcia inspektoro Clouseau). Aŭskultinda estas ankaŭ la versio farita de la belga kantistino Dana Winner. Ne estas facile al mi elekti kiun version estas pli aminda.


12. Zomertijd (Somer-tempo)

Jen ekzemplo de kunlaborado inter Vader Abraham kaj unu el liaj disĉiploj, ĉi-kaze la tiu-momente tre juna belga kantistino Mieke. Simpla bela komponaĵo pri la beleco de la someraj tagoj, kantita duete. La postan jaron ili surbendigis analogan pecon pri vintro (Wintertjd is de mooiste tijd; Vintro estas la plej bela tempo), kiu konsistis en la sama melodio, sed kun vintro-rilata teksto.

13.- Eviva España (kaj vivu Hispanio)

Komponita kaj surbendigita en Belgio en 1971, interpretita unuavice de la belgino Samantha, tiu ĉi kanto atingis egan internacian sukceson, kaj estis versiigita en multaj lingvoj, kompreneble ankaŭ en la hispana far Manolo Escobar. En Hispanio  ĝi estas iome konsiderata kvazaŭ la dua oficiala himno de la lando...

14. ’t Is moeilijk bescheiden te blijven (Estas malfacile resti modesta), surbendigita en 1981 de la Roterdama poeto kaj muzikisto Peter Blanker. Fakte, temas pri versio de kanto farita de la usona kantisto Mac Davis, sed mi decidas ĝin enmeti en tiu ĉi listo pro la granda resono kiun ĝi okazigis en Nederlando. La teksto, sprite satira kaj ŝerca, rakontas pri la problemoj havataj de iu homo kiu konsideras sin tiel talentoplena, ke foje lia vivo iĝas malfacile vivebla, ĉirkaŭata de “normalaj homoj”. 

15.- Zet de tijd stil (haltigu/silentigu la tempon) publikigita en 2001 de la tre malordinara ensemblo Pater Moeskroen. Temas pri speco de himno -belega himno- kiu pritraktas la neceson kapti la ĉiutagajn momentojn kaj profiti tion kion ni ĉiutage havas apud ni. Se foje oni povus haltigi la tempon...

16.- Als ik de golven aan het strand zie (Dum mi vidas la ondojn en la plaĝo), registrita de Ria Valk en 1965. Temas pri la tipa kanto de la jaroj 60-aj, gaja, orel-plaĉa, facila, sed samtempe plena je orel-allogo kaj ritmo-hoka. Ria Valk estas talenta virino kiu agis kiel kantisto, radia- kaj televida parolisto, aktoro kaj pentristo. Ŝi komencis sian karieron tre junaĝa, kaj aperigis sian unuan albumon en 1961, nur 20 jara. 

17.- (Eble la listo estos iam daŭrigita...)


2.- Pri la diversaj stiloj 

Apudmetante la precipan stilon -pritraktenda en la dua parto de tiu ĉi eseo (nome, vivo-kanto), ni menciu kaj almenaŭ iom diru pri la aliaj stiloj uzataj de la nederland-lingvaj artistoj:

a)Folklora muziko

Same kiel okazas pri la nederlanda progresiva roko kaj pri aliaj stiloj, ankaŭ ĉe la folkloraj kreitaĵoj la plejmulto el la artistoj preferis uzi fremdan lingvon (ĉefe -sed ne nur- la anglan) por iliaj kreitaĵoj. Estas ja esceptoj, kaj tute meritas nian atenton almenaŭ la jenaj ensembloj:

Fungus (aktiva 1972-1979). Fungus publikigis kvin albumojn kaj eĉ atingis iom gravan komercan sukceson en kelkaj liaj kantoj, kiel pere de tiu nomata Kaap’ren varen (kapere navigi). Aŭskulteblas en iliaj diskoj tradiciaj nederlandaj kantoj, luditaj per instrumentoj kaj modernaj (elektraj gitaroj, drumoj) kaj tradiciaj (akordiono, violo, mandolino). 



- Wolverlei (aktiva 1977-1981). Ensemblo starigita en Utreĥto, kaj enhavanta membrojn el aliaj antaŭaj grupoj. Iliaj du albumoj estas konsiderataj kiel la pinto de la nederlandlingva folklora muziko. Kiel specimeno, aŭskultu la kanton Drie Zusters (Tri fratinoj) de la albumo de 1981 Wind Tegen (Vento kontraŭa). 

- Pater Moeskroen (elp: muskrun'; aktiva ekde 1986). Tiu ĉi malordinara kaj aparta bando ne estas facile klasebla. Mi enmetas ĝin ene de la grupo pri folklora muziko tre eble pro tio, ke ili kutime uzas tipajn folklorajn instrumentojn, nome akordionon, flutojn, sakŝalmojn. Pater Moeskroen pritraktas ĉiajn aferojn, foje el satira vidpunkto, foje plendeme, sed ankaŭ foje ĝi kapablas krei belegajn komponaĵojn pri la ĉiutagaĵoj. Indas almenaŭ citi la albumojn Aan de macht! (Ek al la povo!; 1991) kaj Heimwee (Hejmsopiro; 2001).


b) Pop-roka muziko

Inter dekoj kaj dekoj da artistoj kaj ensembloj, mi volas enlistigi la jenajn: 

De Dijk : Amsterdama ensemblo, aktiva inter 1981 kaj 2022. Dum tiuj multaj jaroj ili surbendigis ĉirkaŭ dudekon da albumoj, en tre freŝa, alloga kaj talentoplena roko. Sursceneje kaj diske, ili kutime uzadis instrumentojn kiel akordionon, saksofonon kaj trumpeton. Se vi devas citi nur unu kanton, estu tiu Als ze er niet is (Se ŝi ne estas tie, 1994). Indas aŭskulti ilin. 

- Bløf naskiĝis en la provinco Zeeland (sudokcidente de la lando) en 1992, sub la gvidado de la basgitaristo Peter Slager. Ene de la muziko de Bløf troveblas stiloj diversaj, kiel roko, bluso kaj soŭlo. Ĝis hodiaŭ ili estas publikigintaj 14 albumojn. La unua el ili (Naakt onder de Hemel; Nuda sub la ĉielo, 1995) estis registrita en apenaŭ unu semajno kaj la grupo mem distribuis la ekzemplerojn. Recenzistoj aprezis la diskon kaj ankaŭ la publiko ŝatis ĝin. 

Bløf estas tre aprezata ensemblo eĉ ekster Nederlando, kaj kunlaborado kun alilandaj artistoj estas ofta, ekzemple tiu kun la usona bando Counting Crows kaj la dulingva kanto Holiday in Spain (Ferio en Hispanio). Mi menciu almenaŭ kelkajn iliajn kantojn: Aan de Kust (Ĉe la marbordo), Zoutelande (Sudalando) kaj la jam supre pritratktita Wat zou je doen?(Kion vi farus?)

- Guus Meeuwis & Vagant naskiĝis dum la mezo de la jaroj 90-aj kaj havis ilian unuan sukceson per la kanto Het is een Nacht... (Estas ia nokto...), kiu iĝis speco de himno inter la tiutempa junularo. La ensemblo registris tri albumojn ĝis la jaro 2001, kaj poste Guus Meeuwis komencis sian propran karieron kiel unuopa artisto, ene de kiu li publikigis pli ol dek albumojn.

- Drukwerk estis kreita ĉirkaŭ 1980, surbaze de la Amsterdama kantisto Harry Slinger. Ĝia unua registraĵo, Je loog tegen mij (Vi mensogis al mi) atingis la unuan pozicion en la nederlandaj furor-listoj. Poste alvenis iom longa kariero ĝis 1990, kaj postaj reunuiĝoj. Ĝia stilo situas inter konvencia roko kaj folkloraj influoj. Drukwerk motris grandan kapablon reinventi sin tra la jaroj. 

Drukwerk kun André Hazes (dekstre) en 1982

- Clouseau estas belga ensemblo formita fine de la 80-aj jaroj. Ĝiaj unuaj du albumoj estis publikigitaj en 1989 kaj 1990. Poste, ili registris ankaŭ en la angla, sed baldaŭ decidis ne plu fari tion kaj surbendigas nun en la nederlanda. Clouseau kelkfoje partoprenis en la procezoj por la Festivalo Eurovizio kaj eĉ unufoje ili reprezentis Belgion, en 1991. Clouseau furoris dum multaj jaroj kaj en Belgio kaj en Nederlando, kaj estas daŭre famaj iliaj hom-amasaj koncertoj en la Palaco de Sportoj de Antverpeno. Kelkaj sinsekvaj ŝanĝoj okazis en ĝia anaro ĝis la apero de ĝia lasta KD en 2007. De tempo al tempo ili reunuiĝas por diversaj eventoj.

- Ne eblas dece fini tiun ĉi resumon de la nederland-lingva pop-roka muziko sen mencii la kantiston Marco Borsato. Li estas filo de italo kaj de nederlandino. Li naskiĝis en 1966 en Alkmaro, sed poste li translokiĝis al Italio, kie li vivis dum jaroj. Li gajnis konkurson de kantoj en 1990 kaj surbendigis tri diskojn en la itala lingvo. Sed en 1994 li decidis komenci kanti kaj registri en la nederlanda lingvo, kaj tiam alvenis enorma furoro, kiu daŭris ĉirkaŭ 30 jarojn. Lia unua furor-venda kanto estas Dromen zijn bedrog (Sonĝoj estas trompo, 1994) kaj sekvis multaj aliaj sukcesoj: Je hoeft niet naar huis vannacht (Vi ne devas iri hejmen ĉi-nokte), Zij (Ŝi), De Bestemming (La destino)... ĝis la pli freŝa Hoe het danst (Kiel ĝi dancas, 2019). 

Direndas ke multaj el la kantoj registritaj kaj kantataj de Marco Borsato estas fakte versioj de italaj kantoj, tradukitaj en la nederlandan. Ĉi-afere, menciendas almenaŭ la ege furora Margherita, kies originala itala versio apartenas al Riccardo Cocciante (1976).

Marco estas ja tre talenta kantisto; sed estas menciendaj la imponaj koncertoj kiuj estis organizitaj ĉirkaŭ li, kun elstaraj muzikistoj, belegaj scenejoj kaj stadionoj plenaj je hom-amasoj. La lastatempaj akuzoj pri strupo al ne-plenaĝulino makulas sian karieron, sed Marco Borsato estas, tre eble, la plej grava disko- kaj koncerto-furolulo de Nederlando tra ties tuta historio.


c) Aliaĵoj

- Germanoj en la nederlanda. Estas ja eksterlandanoj (precipe germanoj) kiuj kantis en la nederlanda kaj, tiel, estas parto de la objekto de tiu ĉi eseo. Ekzemple, Dennie Christian, kiu ekde la jaroj 70-aj registris multajn kantojn en la nederlanda kaj kiu tre ofte akompanis al Mieke kaj al aliaj nederland-lingvaj kantistoj. Kaj por ekzemplo ankaŭ la germanino Nicole Hochlog, kiu venkis en la Festivalo de Eurovision de 1982 per la kanto Ein bißchen Friede (Iom da paco) kiu estis baldaŭ versie nederlandigita kiel Een beetje Vrede kaj atingis grandan sukceson. Poste, Nicole registris kelkajn aliajn kantojn en la nederlanda (same kiel en aliaj Eŭropaj lingvoj), inter kiu mi volas citi Vlieg nooit te hoog (Neniam flugu tro alte) kaj Als de bloemen huilen konden (Se floroj povus plori).

(Direndas ke, je la alia flanko de la monero, tre ofte nederlandaj kantistoj kantis kaj registris kantojn en la germana lingvo. La listo estas ja longa: Heintje, Wilma Landkroon, Vader Abraham, Mieke, Frans Bauer, Tamara Tol...)

- #LikeMe estas televida serio por gejunuloj kreita en Belgio, kiu dum jaroj -ekde 2019- furoras en la tuta lando kaj en Nederlando. La junuloj kiuj aktoras en la serio ankaŭ kantas kaj dancas, kaj registris tre belajn versiojn de klasikaj kantoj konataj de la publiko. Ekzemple, la jam menciitaj de mi Ik heb je lief, Goeiemorgen, morgen, Afscheid van een vriend, kaj multaj aliaj. Aldone, kaj la koreografiaĵoj kaj la surscenaj koncertoj meritas ankaŭ gravan laŭdon. Gratulon al ili.




- Famaj koncertejoj

Inter la plej renomaj koncertejoj en Nederland-lingvujo, ni menciu almenaŭ la jenajn:

- Paradiso, en Amsterdamo. Temas pri malnova kerko de la 19-a jarcento kiu -ekde 1968- utilas kiel halo por koncertoj de alternativaj stiloj, kvankam ĝenerale de ciu ajn moderna stilo. Ĝia spaco estas tre malgranda (apenaŭ 1.500 homoj povas ĉeesti), sed ĝia akustiko estas tre bona. Ensembloj tutmonde tre gravaj kiel Rolling Stones, Pink Floyd, U2, ktp, ludis tie. Kaj, kompreneble, ankaŭ ludis tie la plej gravaj nederlandaj ensembloj.

- Ahoy Arena en Roterdamo. Temas pri tegmentita sporta stadiono kiu havas spacon por 16.500 homoj, kaj kie ankaŭ ludas la plej famaj artistoj. Ahoy Roterdamo estis ankaŭ la sidejo por kelkaj gastigadoj de la Festivalo Eurovision.

Sportpaleis (Sport-palaco) en Antverpeno. Tiu plur-funkcia ejo estis konstruita ĉirkaŭ 1933, kaj ĝi servas kaj por sportaj eventoj kaj por muzikaj koncertoj. Temas pri unu el la plej vizitataj eventejoj de la mondo. Ĝia spaco por publiko dependas de ĉiu okazaĵo, sed kutime ĝi povas gastigi 20.000 homojn. Inter multaj aliaj eventoj, menciendas ke tie okazis dum jaroj la plej gravaj koncertoj de la tre populara belga ensemblo Clouseau. 

- De Kuip (la “Ban-kuvo”), en Roterdamo. Temas pri la futbala stadiono de la klubo Feyenoord de Roterdamo, kiu foje estas uzata por koncertoj. Ĝia spaco por publiko estas je pli ol 50.000 sidlokoj. Marco Borsato prezentis tie siajn plej gravajn koncertojn. Vidu la videojn de tiuj spektakloj; ili ja impresas.

---------------------------------------------------------------------------------------------------


 
















No hay comentarios:

Publicar un comentario