monda lingvo

monda lingvo

lunes, 1 de enero de 2024

 MANIFESTO POR DEMOKRATIIGI EŬROPON

Eŭropo estos demokratiigita post kiam ĝia oligarĥio estos renversita!

(Por la Ĉefpaĝo, iru al https://pacamondo.blogspot.com/2024/01/cefpago-europo-estas-regata-de.html)



Ŝulde al ĉiuj ĝiaj zorgoj pri inflacio,  migrado, popolismo, klimata ŝanĝiĝo, pandemioj, sekureco kaj terorismo, nur unu perspektivo teruras la povojn de Eŭropo: demokratio! Ili parolas je la nomo de demokratio, sed nur por ĝin nei, ekzorci kaj forigi en la praktika agado. Ili serĉadas koopti, fraŭdi, korupti, mistifiki, uzurpi, manipuli demokration, celante rompi ties energion kaj haltigi ties  kapablojn. 

Ĉar la regado far la Eŭropaj popoloj, regado far popolaj manifestacioj, estas la komuna koŝmaro al:

 · Grandaj teknologiaĵoj, grandaj farmaciaĵoj, bankistoj daŭre savitaj, prifondusaj manaĝeroj, asekuraj entreprenoj, la milita-sekureco industria komplekso, la renaskiĝanta reto de karteloj porĉiame malestimantaj la majoritatojn kaj ties organizitan esprimadon

· Ilia armeo de neelektitaj burokratoj, teknokratoj kaj prem-grupanoj kiuj movas la fadenojn de la registaroj ĝenerale, kaj aparte tiuj de la EU-aj institucioj 

· Politikaj partioj alvokantaj liberalismon, demokration, liberecon, medio-protektadon kaj socialan justecon, ktp, nur por perfidi ĝiajn plej bazajn principojn kiam ili alvenas ĉe povaj postenoj

· Registaroj kies politikoj de socialismo-por-la-financuloj kaj akra aŭstereco por ĉiiuj aliaj homoj ekbruligas indiĝenan popolismon kiun tiuj samaj registaroj pretendas kontraŭstari

· Korporacioj kiuj uzas terminojn kiel “daŭripoveco” kaj “neto nulo” por daŭrigi la tipan “negocoj kiel kutime”, verde-lavante ĝian tutmonda-skalan vandalismon

· Amaskomunikilistaro kiu normaligas misinformadon kaj uzadas timigajn novaĵojn kiel armilojn

Ĉe la kerno de la revigliĝanta aŭtoritatismo, duope “liberala” kaj “popolisma”, kuŝas kulpa trompo: la alte politikema, desupra, opaka procezo por fari decidojn estas prezentata kiel “nepolitika”, “teknika", ”procedura”, “neŭtrala” kaj, jes, “demokratia”. Ĝia vera celo estas malhelpi tion, ke la Eŭropa loĝantaro efektivigu demokratian kontrolon rilate al iliaj komunumoj, laborejoj, medioj, mono, teknologioj kaj influo-povo sur la resto de la mondo. Kruda ekspluatado de homoj, bestoj kaj de nia planedo iĝas la kaŝita celo, la sola motivo, la nura kompaso.

La prezo de tiu ĉi trompo ne estas nur la fino de demokratio, sed ankaŭ la permanenta ekonomia febliĝo, socia stagnado, teknologia retroiro, ksenofobio kaj klimata detruado, jen terura pogranda fiasko de la Eŭropa civilizacio.

Devas esti alia vojo. Kaj ĝi ja ekzistas! Temas pri tiu, kiun la sola “oficiala Eŭropo” kontraŭstaras per ĉiu tendeno de sia aŭtoritatema pens-maniero: iu demokratia revolucio!

Nia movado, DIEM 25, estis formita en Berlino la 9-an de februaro de 2016, cele alvoki al tiu revolucio. Ni alvenadis el ĉiu parto de Eŭropo, kaj el pli malproksime. Ni estas unuigitaj de malsamaj kulturoj, lingvoj, akĉentoj, aliĝoj al politikaj partioj, ideologioj, haŭt-koloroj, genraj identecoj, kredoj, kompetentecoj kaj opinioj pri bona socio. La nura, simpla, radika ideo kiu unuigis nin iĝis la fondado de DIEM25: Eŭropo demokratiiĝos aŭ ĝi diseriĝos!

De tiam, la sukceso de niaj regantoj ĉe la evitado de la Eŭropa demokratiiĝo konfirmis nian antaŭvidon: la Briteliro, la nova eosta-uesta divido kiu emerĝis dum la fendo norda-suda pliprofundiĝis, la malhumana traktado de la rifuĝintoj, la forlasado pri junularo kaj maljunularo, la patriarkeca forigado de la virina kaj GLAT-a rajtoj al mem-difinado kaj libereco, la verda-lavado de la praktikoj faritaj de la industrio pri fosilia fuelo - jen la legaco de la tuteŭropa demokratia malvenko.

Demokratio signifas “regado far la multoj”, kiuj estas, laŭdifine, tiuj pli malriĉaj. Ĝia kontraŭo estas oligarkio, kiu signifas “regado far la malmultoj”, laŭdifine la riĉuloj. Al la Eŭropanoj oni diris ke oni vivas en demokratioj, male al tiuj kiuj, je nia oriento, estas sub la prema polekso de slavaj oligarkioj. Tio estas mensogo. La regado far juro estas - dankinde- pli bone establita en Eŭuropo sed, fakte, la Eŭropanoj loĝas en oligarkiujoj kiuj iam okazigas elektadojn, kies rezultoj estas ignorataj se ili kontraŭfrapas la interesojn de la Eŭropaj oligarkoj.

En la ombro de tiu ĉi bedaŭrinda legaco, DIEM25 estas nun ĝisdatiganta nian radikan simplan ideon: por demokratiigi Eŭropon, la popoloj devas faligi ĝian unuiĝintan oligarkion!


Kiel Eŭropo iĝis sendemokratia zono

Gvidata de la Usona hegemonio kaj subtenata de la landaj indiĝenaj oligarkioj,  la post-milita okcidenta Eŭropo kapitulacis antaŭ kartelo de financaj institucioj kaj pezaj industrioj (poste altirantaj farmo-bienulojn), kies dekomenca celo estis fiksi prezojn kaj redistribui la oligopolajn profitojn pere de burokratio kies bazo estas Bruselo. La emerĝinta kartelo, kaj ties EU-aj administrantoj, timadis la popolajn manifestaciojn kaj disdegnis la ideon pri regado far la popolo.

Pacience kaj laŭmetode, jen procezo pri sen-politikigado de la decido-farado estis efektivigata. La rezulto? Gravaj decidoj de niaj parlamentoj por iu sendemokratia Eŭropa zono estis decidoj kovritaj per ia trempanta pseŭdo-teknokrata fatalismo. Naciaj politikistoj estis malavare rekompencitaj pro ilia komplica konsento. Iu ajn kiu oponas al tiu sen-politikiga procezo estas enklasigita “mal-eŭropeca” kaj traktata kiel minaco por la Eŭropa unuiĝo!

La kreado de la monunuo eŭro montris historian momenton: neniam antaŭe, de kiam kapitalismo enradikiĝis, neniu oligarkio atingis, tiel decide, senigi registarojn de la iloj pere de kiuj esence redistribui enspezon kaj riĉecon. Jen monunua unio de la oligarkoj por la oligarkoj, kie neniu ŝtato rajtas tuŝi ilian pririĉecan akumuladon, jen iu oligarka revo iĝinta vero. La timo de Margaret Thatcher, ke eŭro estis “federacio tra la malantaŭa pordo“, estis tute mismetita. Kial endanĝerigi ilian imunecon disde demokratio pere de la konsiderado de federacia registaro demokratie elektita?

La kraŝo de 2008 ekellasis bankan senbremsan falon por kiu la oligarkia eŭro ne estis fasonita. Kiam la tutmondaj bankistoj unuiĝis por devigi registarojn savi ilin, kontinentaj Eŭropaj registaroj direktiĝis por transdoni la bankistajn perdojn al la plej feblaj Eŭropanoj: socialismo por fibankistoj, akra aŭstereco por la homamasoj. La rezulto? Enorma revigliĝo de la antaŭekzistantaj fendoj inter norda kaj suda Eŭropo, inter orienta kaj okcidenta Eŭropo, inter Bruselo kaj Londono kaj -kompreneble- inter la posedantoj kaj la neposedantoj en ĉiu lando.

Tiel baldaŭ kiel la Eŭropa krizo eksplodis, la Brusela kartelo, la ECB, ĉiuj potencoj de Eŭropo, kune kun la Internacia Mona Fonduso (IMF), sendis armeojn de burokratoj por konfiski la propraĵojn, la pensiojn kaj ĉiujn restantajn havaĵojn de la plej feblaj homoj. Ili maskovestis la egan bankan elsavadon kiel solidarecon al la grekoj, la irlandanoj, la portugaloj, ktp, kiam, fakte, temis pri solidareco al fibankistoj, la plej bankrotaj kaj koruptaj de la banka sektoro.

Kiam la grekoj surscenigis ilian grekan printempon kaj balotis por diri “Ne” a la transnacia oligarkaro, ilia demokratio estis forbalaita. Ekde tiu momento en 2015, la skribaĵo daŭre restas surmure: demokratio ne povas esti permesata por ŝanĝi ion ajn, kion la oligarkioj volas konservi!

Por tiu ĉi celo, niaj oligarkioj-sen-landlimoj estas daŭre kunlaborantaj por turni fierajn pacemajn popolojn kontraŭ ĉiu el la aliaj: nordaj kontraŭ sudaj Eŭropanoj, orientanoj kontraŭ okcidentanoj, ĉiuj kontraŭ la fremdaj “aliuloj”. Eĉ ene de la politika maldekstro, granda divido stariĝis inter tiuj kiuj volas forlasi la eŭron, aŭ EU-on, kaj tiuj kiuj tion ne volas. La familiara strategio “dividu kaj regu” permesis al la oligarkaro, kiu kaŭzis la krizon, eblon prezenti sin kiel la solan savanton kaj rimedon.

Oligarkiaj potencoj pliprofundiĝas per la rekrutigado de nubaj korporacioj, artefarita inteligento, teknologioj celantaj privatigi sano-servojn, edukadon kaj ĉiujn restantajn komunaĵojn, tute male ol alpremi teknologion en la socian servadon. Neniam maltrafante iun ajn eblon ekspluati krizon (ekz. pandemion, militon ĉe la Eŭropa periferio) nia Eŭropa-oligarkio trovas manieron grandskale por altigi elspezojn pri iliaj plej ŝatataj malhumanaj teknologioj (de kontrol-inspektado ĝis milit-armado) samtempe altrudante akran aŭsterecon sur la plimulto de la Eŭropanoj kaj sur nia natura medio.

Unujare kaj ĉiujare la triumfanta oligarkio montras sin preta kaj deziranta ĉion ŝanĝi, se tio estas kio necesas por certigi ke ĉio... restos same!


Kial DIEM?

DIEM  emerĝis kiam la Eŭropaj krizo kaj deklivo iĝis neeble ignoreblaj: la fibankistoj unuiĝis tra la landlimoj por certigi ilian mon-savadon. La Eŭropaj politikaj registoj estis komplotantaj por pagi tiujn mon-savojn pere de altrudado de tut-Eŭropa ĝenerala aŭstereco. Rasistoj, eĉ absolutaj faŝistoj, estis re-levantaj iliajn turpajn kapojn . Cele ilin haltigi kaj eviti tion, ke la Eŭropaj potencoj neinversigeble dividu kaj regu sur la Eŭropaj popoloj, la 9-an de Februaro 2016 ni starigis DIEM25-on, la unuan transnacian movadon en la Eŭropa historio. Nia ideo estis evidenta: financuloj, burokratoj kaj ekstremuloj unuigis iliajn manojn tra la landlimoj. Alvenis la momento por ke progresemuloj faru same.

Nia 2016-a Manifesto estigas radikan eliron disde la pigra kaj ege ofendema rakonto pri iu kolizio inter la Germanioj kaj la Grekioj de Eŭropo, inter la nordaj “formikoj” kaj la sudaj “cikadoj”. Anstataŭ tio, ĝi klarigis tion, ke Eŭropo estis dispeciĝanta (prognozo kiun la Briteliro konfirmis monatojn poste) ĉar iu ĉiopova alianco de la oligarkiaj cikadoj (kaj nordaj kaj sudaj) estis malŝarĝantaj iliajn vetludajn perdojn sur la febligitaj ŝultroj de la tut-laborantaj formikoj (kaj nordaj kaj sudaj).

Nia 2016-a Manifesto klarigis, ke ksenofobio estis la spegulado de la klasa milito deĉenigita de la transnacia Eŭropa oligarkio kontraŭ tiuj neprivilegiaj rezidantoj el ĉiu Eŭropa lando. Ĝi priskribis kiamaniere tiuj ekstrem-dekstruloj kaj la oligarkiaj pajlohomoj estis la kontraŭaj facoj de la sama monero. Ĝi montris, ke ili bezonis unuj la aliajn, tiel, ke la oligarkiaj pajlohomoj altrudadis la aŭsterecon kiu naskis la malkontenton kiu nutris la ekstrem-dekstrularon, dum la antaŭvido, ke ekstrem-dekstruloj atingos registarajn postenojn okazigis tion, ke balotantoj daŭre balotis favore al la oligarkiaj pajlohomoj.

Nia 2016-a Manifesto provizis la fondadon de diversaj ŝlosilaj novaĵoj kiuj igis DIEM25-on novigema movado.

Aktivanta transnaciismo - Ĉiu politiko, eĉ se temas pri io specifa al unu regiono aŭ lando, estas decidota de voĉdonado far tut-Eŭropa tut-membraro, igante DIEM25-on vera unuigema transnacia movado

Konstruema malobeo - Ni devontigas nin malobei ĉiujn etike kaj politike neakcepteblajn politikojn aŭ direktivojn de la status quo (= nuna stato de aferoj); ekz. aŭsterecon, elfosadon kaj bruligadon de fosiliaj fueloj, sed ni ankaŭ engaĝas nin por surtabligi alternativajn direktivojn, politikaĵojn kaj proponojn kiuj estas konstruemaj (t.e. raciaj, moderaj) kaj havos la eblon, eĉ ene de la nuntempa kadro, ver-pragmate plibonigi la vivojn de la multoj; ekz. la DIEM25-a tutampleksa Nova Verda Pakto por Eŭropo, kiu estis disvolvita kiel kunlaborema strebo de sennombraj Eŭropanoj kontribuantaj el multaj malsamaj landoj.

Racia furiozo - Ĉu ni atendu ke la Eŭropa oligarkio subtenu niajn konstruemajn proponojn; ekz. la DIEM-an Novan Verdan Pakton por Eŭropo? Certe ne! Do, kial ilin proponi? Tial, ke estas grave demonstri al la Eŭropaj homoj, ĉefe al tiuj kiuj suferas en la hodiaŭa reĝimo, ke ekzistas ver-realigebla alternativo al ilia suferado - alternativo kiun iliaj registoj kaj iliaj “negocoj-kiel-kutime-aj” gvidantoj blinde preterlasas. Nur armitaj per tiu ĉi ver-realigebla alternativo, la koroj kaj mensoj de la multoj estos plenigitaj de la racia furiozo kiu estas antaŭkondiĉo de la politika revolucio kiun Eŭropo bezonas.

Transformo, ne reformo - Reformismo estas alia vorto por komplica konsento aŭ kosmetika ŝanĝo, sen vera ŝanĝo. La hodiaŭa Eŭropo ne povas esti reformata, sed ĝi ja povas esti transformata pere de kolizio kaj renversado de ĝia oligarkio, antaŭ ol konstrui aŭtentan demokration.

DIEM25-a tasko

Multaj Eŭropanoj malakceptas la ideon pri federacio. Ili malcedas pri la kunuzado de suvereneco. Ili timas ke allasi pli da integrado ne estas favore al ilia intereso. Tiel longe kiel povo restos en la manoj de iu eta transnacia oligarkaro, ili pripravas. Ĝis la hodiaŭo, tiuj kiuj alvokas al “pli da Eŭropo” preskaŭ ĉiam fakte celis diri pli da centralizita povo favore al la interesoj de la Eŭropa oligarkiaro.

La DIEM25-a tasko estas ilin konvinki, ke la solvo ne estas hermete sigeli niajn naciajn landlimojn, ĉar tion fari ne evitos la perdon de ilia daŭranta povo.

La DIEM25-a devo estas ilin persvadi, ke la solvo estas la renversado de la Eŭropa oligarkio pere de la for-ronĝado al ilia suvereneco, aŭtonomeco kaj libereco, rilate al la elekto de iliaj projektoj kaj partneroj.

La DIEM25-a responso estas forĝi transnacian aliancon tra Eŭropo -kaj pli malproksimen - kiu kapablos faligi la oligarkion kaj starigi instituciojn de iu aŭtenta, malcentralizita, partoprenema demokratio.


DIEM25-a rigardo

Tradiciaj verdaj kaj livaj partioj limigas sin mem al mistraktado kaj alĝustigado de la nuna sistemo. Multaj eksaj radikalaj partioj hodiaŭ konsideras virto la evitadon de grandaj alrigardoj kaj, sialoke, koncentriĝas pri demonstri ke ili estas pli taŭgaj mastrumantoj de la nuna sistemo, kies mastrojn ili serĉas trankviligi. DIEM25 ne celas prizorgi tion.

Por demokratiigi Eŭropon, DIEM25 celas transformi la oligarkan sistemon sub kiu la homoj sufer-laboras.  Por tia transformado, kvar aferoj necesas. Plena kompreno pri kiel la nuna sistemo funkcias. Antaŭvido de iu alternativa ekonomia sistemo, kiun oni substituos al la alia. Ĝenerala plano por demokratia regado. Projekto por altrudi nian planitan transiron al iu post-kapitalisma socio sur la kontraŭstarantan Eŭropan oligarkion.

Nia nuna sistemo - Ni travivas tempon de transiro disde renta kapitalismo al io eĉ pli malbona, iu speco de teknologia feŭdismo: teknika-feŭdismo.

Nia ekonomia rigardo - Ni antaŭvidas tute malcentralizitan ekonomian sistemon kiu baziĝos sur kunlaboranta baza mastrumado (surbaze de la principo de unu homo - unu akcio - unu  voĉdono), antaŭenigante: (1) malkreskigon ĉe sektoroj kiuj malutilas al homoj, aliaj animaloj kaj natura medio (ekz. limigante poluadon, fabrikan farmo-kulturon, la reklaman industrion, la produktadon de cemento, la nombron de privataj aŭtomobiloj, la pormilitan industrian komplekson). (2) La kreskadon de renovigebla energio, publika sanitara sistemo, mensa san-sistemo, sociala zorgo, nelimigita edukado kaj kulturo. (3) Iun garantion pri nekondiĉa baza enspezo kaj laborposteno, provizitaj de demokratiigitaj centraj bankoj, en ia mondo kie internaciaj komercaj kaj monaj fluadoj estu regataj tiel, ke bilancoj estu forgladitaj (ekz. komercaj deficitoj/plusvaloroj) kaj, dum la procezo, financi verajn verdajn kaj socialajn publikajn investojn en la plej maldisvolviĝintaj partoj de la planedo.

Nia politika rigardo - Ni agnoskas, ke Eŭropanoj jam ĉesis fidi siajn politikistojn, kaj ili pravas! Cele enpovigi la Eŭropajn homojn, ni antaŭvidas novajn tavolojn de interdecida demokratio (ekz. konsiliojn de demokratia interkonsiliĝo, kiuj inkluzivos lotumite elektitajn loĝantojn) inter la voĉdonantoj kaj la elektitaj reprezentantoj (ekz. parlamentaj, lokaj kaj naciaj registaroj). Je tut-Eŭropa skalo, DIEM25 engaĝas sin por serio da konstituciaj popolaj asembleoj - laŭ la sama principo de la t.n. konsilioj de demokratia interkonsiliĝo - kiuj forĝos demokratian konstitucion de iu Eŭropa Respubliko.

Nia cifereca rigardo - Ni antaŭvidas bitan komunaĵon kie homoj plene posedas iliajn datenon kaj tion, ke platformoj kiuj kutime funkcias kiel bitaj feŭdoj, estos socialigitaj, komercaj servoj estos aĉetitaj kontraŭ moderaj sumoj (metante finon al tiuj “senpagaj” servoj kiuj kutime igas nin varoj de Grandaj Teknologiaĵoj) kaj Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj, kiu malpermesos ĉiajn aŭtonomajn armilojn bazitajn sur Artefarita Inteligento (AI), dum ĝi protektos ĉiun homan dignon kaj rajton.

Nia kultura rigardo - Ni agnoskas, ke kulturo kaj ĉiuj ties esprim-formoj pere de arto, muziko, penso kaj sporto, povas esti potenca ilo por ŝanĝo. Ni vidas kulturon kiel nepre partopreneman kaj inkluziveman ilon por socia transformado. mεta: la Centro por Post-kapitalisma Civilizacio estas la internacia platformo pri arto kaj kulturo por DIEM25, en kunordigado kun MeRA25 kaj la Progresema Internacio. Pere de arto kaj esploro, argumentado kaj poezio, mεta klopodas helpi socion por rompe disiĝi el sombra nuntempo por imagi la mondon denove. Kun la ideoj kaj misioj de DIEM25 metitaj antaŭe, mεta engaĝas sin en la diagnozo de nia nuna erao kaj proponas rigardon por post-kapitalisma estonteco pere de arto-rimedoj kaj pere de iĝado al platformo por agadoj, kampanjoj, paroladoj kaj konversacioj.

Nia plano por ŝanĝo - DIEM25 devontigas sin forĝi ampleksajn aliancojn kun movadoj kiuj kunhavas nian metodon pri Konstruema Malobeo celante enmeti la popolajn manifestaciojn en demokratiojn, ĉie. Ni tion faros en ĉiu kvartalo, laborloko, urbo kaj regiono. Tamen, por ŝanĝi Eŭropon oni devas ŝanĝi ankaŭ la registarojn kiuj priservas la oligarkiajn interesojn. Kie ajn tio estas bezonata, DIEM25 starigos sian propran politikan partion (MERA25) por partopreni ĉe ŝlosilaj elektadoj. En aliaj landoj, ni kontribuos al por-elektaj aliancoj kongruaj al tiu ĉi Manifesto. Pri-programe, DIEM25 baziĝos sur nia mezlonga-tempa politika tagordo (la Nova Verda Pakto por Eŭropo) kune kun nia pli longa rigardo pri iu demokratia, feminisma, pacema, ne-ekspluatema sistemo, kiu estu libera disde kapitalismaj mastroj, dominantaj ŝtataj burokrataroj kaj ĉia ajn tendenco al koloniismo. 

Nia alvoko

Ni alvokas homojn el Eŭropo kaj el ekstere por aliĝi al ni, tiel ke, kune, ni haltigu la alsturmon de aŭtoritateco, en la du variantoj, kaj “liberala” kaj popolisma.

Ni invitas konsciencajn homojn agnoski tion ke, kune, ni povas faligi la paperan tigron kiu konstituas la hodiaŭan ŝajne nevekeblan Eŭropan oligarĥion.

Ni proponas al homoj kiuj kundividas nian vid-punktaron senlace labori ĝis Profunda Demokratio sternos sin ene de la korporacia sistemo, nia mona kaj kredita sistemo, niaj lokaj konsilioj, niaj parlamentoj, niaj registaroj kaj ĉiuj niaj institucioj, kaj kulminos en iu transformita Eŭropa Unio.

Ni pet-instigas la publikon vidi tion ke, tio kio komenciĝas kiel simpla oponado al socialismo-por-bankistoj kaj aŭstereco-por-la restantoj okazigos mondon kie nia alt-grada teknologio funkcias por nin helpi regi niajn vivojn, mastrumi niajn korporaciojn surbaze de la ideo unu membro - unu akcio - unu voĉdono, por fondi Demokratiajn Prikonsiliĝajn Konsiliojn kiuj antaŭredaktos leĝaron por ke niaj parlamentoj ĝin aprobu; kaj eĉ por entute taksi la socian kaj ekologian indecojn de korporacioj kaj aliaj institucioj.

Nia alvoko al senpovigitaj kaj ekspluatitaj homamasoj kiuj estas konstante neglektitaj estas tiu ĉi: unuiĝu por agi! Ni havas nenion gravan por perdi. Sed ni havas kontinenton gajneblan!

Nia mem-devontigo

Ni estas inspiritaj de alrigardo por iu ne-ekspluatema Eŭropo kiu nutras Racion, Liberecon, Toleremon kaj Imagopovon, ebligitajn de vera Solidareco, ampleksiĝanta Travidebleco, kaj aŭtenta Demokratio. Ni aspiras al:

1. Demokratia Eŭropo, kie ĉiuj politikaj aŭtoritatoj devenas el la Eŭropaj suverenaj popoloj

2. Post-kapitalisma Eŭropo, kiu efektivigu demokration ĉe la laborejoj kaj ĉe ĉiuj aspektoj de vivo, kaj ne nur okaze de por-balotaj politikoj

3. Sociala Eŭropo, kiu aprezu ne nur liberecon disde ekstera interveno, sed ankaŭ bazajn enspezon, asiston kaj varojn kiuj igas onin liberaj el bezono kaj ekspluatado

4. Daŭripova Eŭropo, kiu vivas ene de la planedaj resursoj, mimimumigante sian ŝokon pere de harmonia kunvivado kun ĉiuj vivantaj estaĵoj, konservante kaj renovigante biodiversecon, forigante poluadon, kaj lasante ĉiujn fosiliajn fuelojn profunde subtere.

5. Ekologia Eŭropo, kiu ĉef-gvidu verdan kaj justan transiron tutmonde

6. Internaciema Eŭropo, kiu traktu ne-Eŭropanojn kiel celojn en si mem, kaj laboru per aktiva solidareco al ekspluatitaj popoloj tra la mondo

7. Unuiĝinta Eŭropo, kies popoloj montru tiom da solidareco transnacie kiom ene de si mem

8. Plureca Eŭropo de regionoj, etnoj, nacioj, lingvoj, filozofioj kaj kulturoj, kie oni povas esti, samtempe, kaj Eŭropa kaj patriota

9. Bunta Eŭropo, kiu pri-ĝoju diferencon kaj finu ĉian diskriminacion kiu baziĝas sur socia klaso, edukado, genro, haŭt-koloro, aĝo, nacia deveno, filozofio, kredo, invalideco aŭ seksa orientiĝo

10. Malcentralizita Eŭropo, kiu uzu centran povon por maksimumigi demokration en urboj, urbegoj, regionoj kaj ŝtatoj

11. Transnacia Eŭropo, kie politika reprezentado transiru naciajn limojn

12. Travidebla Eŭropo, kie ĉiu decid-farado okazu sub la ekzameno de la civitanoj

13. Suverena Eŭropo, kiu puŝu siajn teknologiojn serve al solidareco

14. Honesta Eŭropo, kiu serĉu brilan estontecon sen kaŝiĝi el sia imperiisma pasinteco

15. Kulturita Eŭropo, kiu unuigu sian popolan riĉan kulturan mozaikon kaj antaŭenigu ne nur sian nekalkuleblan kulturan heredaĵon, sed ankaŭ la verkaron de Eŭropaj disidentaj artistoj, muzikistoj, verkistoj kaj poetoj, kiuj kontribuas al progresema demokratio

16. Kreema kaj teknologie suverena Eŭropo, kiu publikigu kaj protektu la iniciatemajn kapablojn de sia civitanara imag-kapablo

17. Pacema Eŭropo, kiu maleskaladigu streĉojn en siaj Orienta, Mediteranea kaj Egea regionoj, ĉesigante siajn koloniismajn projektojn en Mez-Oriento, Afriko kaj aliloke, samtempe agante kiel remparo kontraŭ la sirenoj de militismo kaj ekspansiismo ĉie

18. Aperta Eŭropo, kiu estu vivanta kaj alloganta pri ideoj, homoj kaj inspiraĵoj el la tuta mondo, agnoskante palisarojn kaj landlimojn kiel signojn pri febleco kiuj, tiel, disvastigas malsekurecon je la nomo de sekureco

19. Bonveniganta Eŭropo, kiu agnosku ke, post jarcentoj dum kiuj Eŭropanoj koloniis aŭ dominis la politikon en la resto de la mondo, nun estas necese bonvenigi migrantojn kaj rifuĝintojn

20. Liberigita Eŭropo, kie privilegio, antaŭjuĝo, senigado kaj la minaco de perforto velku, ebligante homojn el Eŭropo kaj eksterlande naskiĝi ene de pli malmultaj kliŝaj roloj, por ĝui eĉ oportunojn disvolvigi iliajn potencialojn kaj esti liberaj por elekti pli el iliaj partneroj en ĉiuj kampoj de vivo, laboro kaj socio

Carpe DIEM25 (kapto-ĝuu DIEM25-on)


..........


Kien, do, sen Esperanto?





No hay comentarios:

Publicar un comentario