monda lingvo

monda lingvo

martes, 16 de mayo de 2023

 Tria parto. Tiam alvenis kristanismo. Kaj ĉio ŝanĝiĝis

Mi decidis dediĉi tiun ĉi trian ĉapitron al kristanismo pro la precipa kialo, ke ĝia “fina venko” sur paganismo kaj aliaj religioj rezultigis tre gravan modifon en la maniero vidi, kompreni kaj komprenigi la mondon. Kaj ne nur en mitologiaj kaj religiaj aferoj. Ankaŭ en filozofio, kutimoj, moroj scienco kaj kalendaroj. Ni pensu nur pri la fakto, ke la tuta mondo starigas la unuan jaron de la kalendaro en la momento de la supozata naskiĝo de Jesuo, akceptante tion - almenaŭ implice- kiel centron de la historia rakonto. Tutcerte, tio ne signifas nek implicas ke la tuta mondo estas -nek estos- kristana. Mi estas certa ke oni daŭre uzas tiun historian punkton ĉar reanstataŭigi ĝin per alia historia dato aŭ fakto igus la librojn pri historio - jam difinitajn sur tiu tempa kalkulbazo-  pelmeloj nemastrumeblaj kaj senfina fonto de konfuzoj kaj kapdoloroj. Do, tre pli bone oni lasu tion daŭre tiel, kaj oni ne komplikigu pli la aferojn...


Tiel mi desegnis Jesuon kaj la kristogramon

 

 
Sekvante la hebrean tradicion

La unuaj kristanoj estis judoj kiuj pensis ke Jesuo estas la Mesio, t.e. reĝo kiu devenas el Davido kaj kiu, en konvertita mondo, liberigos la hebrean popolon kaj starigos la Regnon de Javeo. Tutcerte, temas pri malsama vidpunkto pri la afero de mitologio, ĉefe pro la fakto, ke temas pri monoteisma aliro. Tamen, la fantaziaj rakontoj, la mitaj bazoj sur kiu ĝi staras estas fakte tre similaj al tiuj de la tradicioj jam ekzistantaj en la antikvaj tempoj. Do, en la rakonto aperas ĉiopova estaĵo (“La Eternulo”) kiu povas ĉion kontroli, puni tiujn kiuj ne obeas ĝin kaj premii tiujn bonulojn kiuj plenfide kredas en ĝi. 

Okazas, ke tiu nova mesaĝo estis disvastigita ene de semida popolo kiu jam en tiu tempo estis sufiĉe helenigita en diversaj aspektoj. Tiam, la apostolo Paŭlo, romia civitano, prenis la rudron, alportis la mesaĝon tra la imperio kaj al Romo -tiutempe centro de la mondo- kaj firme asertis, ke la Evangelio estas por ĉiuj popoloj, ne nur por la hebreoj. 



Surmura desegna epigrafo en mia urbo Malago


Ĝi venis, suferis, venkis...

La alveno de iu nova profeto al la juda mondo estis tute sensignifa okazo por la ĉirkaŭantaj civilizacioj. Fakte, judoj vivadis sian propran vojaĝon tra la historio kaj ili ne estis sufiĉe fortaj el milita vidpunkto por tro atenti ilin. Tamen, ĉi-foje okazis ke la mesaĝo de tiu nova profeto estis alprenita kaj sekvata ankaŭ de helenigitaj judoj. Kaj la tuta afero alvenis al Romo, kie la indiĝena tradicia diaĵaro estis jam afekciita de aliaj orient-devenaj kultoj, nome la t.n. misteraj kaj ekstazaj kultoj. Tiel, komence de la imperia epoko multaj romiaj civitanoj aliĝis al religiaj tendencoj kies diaĵoj estas Mitrao, Iziso, Mazdao, Cibelo... Kristanismo estis nur unu plia en tiu pelmelo kiu staris apud la Kapitolia triopo. 

Oni povas diri ke, ĝenerale, la tiutempaj romianoj sekvis ian sinkretisman aliron rilate al tiuj aferoj. Do, ili samtempe kultis kaj la tradiciajn diojn kaj tiujn ĵuse alvenitajn. La aŭtoritatoj ne tro zorgis pri tiu afero kaj, kvankam iom persekutis kelkajn tendencojn (bakĥanalioj, maniĥeismo, druidaĵoj...), oni ĝenerale akceptis ilin, se la publika ordo ne estis tro tuŝita. 

Eĉ judaismo estis pli-malpli respektata. Kvankam estas ja konata la detruo de Jeruzalemo far la Titaj legioj (70 p.K.), fakte la malpermesaĵoj al judoj estis kutime nur partaj kaj ne permanentaj. Tamen kristanismo estis vidata kiel io iom pli danĝera por la interna paco. La motivo estas ke, male al judaismo, kristanoj praktikis prozelitismon kaj daŭre serĉis novajn adeptojn ene de ĉiuj sociaj kaj kulturaj tavoloj. 


“La venko de la fido” (kristanoj atendantaj la  morton en la cirka prizono), far la irlanda  pentristo Saint Georgo Hare ĉ. 1900. 


Estas sciate ke, ekde la Nerona epoko, kristanoj estis daŭre persekutataj en multaj diversaj kampoj kaj kruele mortigitaj ene de la Roma cirko. Eble la plej akra kaj sovaĝa persekutado okazis dum la tempo de Diokleciano, fine de la tria jarcento. Tamen, tiam okazis ke Konstantino la Granda, okaze de enlanda milito kontraŭ Majencio, ŝajne ricevis la helpon de la kristana Dio. Kaj ke la patrino de Konstantino -nome Helena- estis ankaŭ adepto de tiu Dio. Tiam, pere de la Edikto de Milano (313) oni akceptis ĉiujn religiojn; kaj, kvankam kristanismo ne estis elektita kiel tiu “oficiala”, oni respektis ĝin iom pli ol la aliajn fidojn. Kaj tre baldaŭ eĉ oni ordonis detrui paganismajn templojn tra la Imperio... 


Tiam kristanismo persekutis ĉion alian

Kvankam estis iom da rezisto al la altrudado de kristanismo -kiel tiu mallonga periodo de Juliano la Apostato (361-363)- fakte la eventoj direktiĝis al la fina devigo de la kristana fido en la tuta Imperio. Tiel, Teodozio la Unua dekretis la Edikton de Tesaloniko (380) kiu deklaris kristanismon la oficiala religio de la ŝtato. Ekde 391, sub la forta influo de la ĉefepiskopo de Milano, nome Sankta Ambrozio, oni persekutis ĉiujn spurojn pri paganismo (tiel, oni eĉ malpermesis la Olimpiajn ludojn en Grekujo). Kaj en la orienta kaj en la okcidenta partoj de la Imperio ne plu estis permesataj aliaj dioj ol tiu “vera”.

Ene de la afero pri la rilatoj inter fido kaj scienco, la demando povus esti tiu ĉi: kial la Eklezio ne havis -ĝenerale- bonajn rilatojn kun scienco? Unue, pro tio ke iamaniere scienco rilatis al la paganismaj tempoj. Certe, post Sankta Aŭgusteno oni ĝin akceptas kiel komplementa parto de teologio. Tiel, oni celas alveni al “la Vero” per duobla vojo: tiu indikita de la vera fido kaj tiu vidita de scienco. Tamen, oni nepre devis akcepti tion ke, se estus diferencoj inter la solvoj proponitaj de ambaŭ, la vojo indikita de la fido estos ĉiam tiu preferata. Nur matematiko estis iom akceptata, tre eble tial ke temis pri abstrakta scio kiu ne tro rilatis al la teraj realaĵoj. Tamen, eĉ tio ĉi ŝanĝiĝis kiam Koperniko kaj ties posteuloj utiligis matematikon por alveni al la konkludoj kiuj post la Mezepoko revoluciis la tutan sciencan sintenon. 

Post kondamni la teoriojn de Koperniko, Keplero kaj Galileo, la Eklezio daŭre kondamnis aliajn postajn sciencajn proponojn kaj malkovrojn kune kun ties subtenantojn. Tiel, la malbeno de la kristanaj religiaj aŭtoritatoj falis sur la mekanika fiziko de Kartezio, la atomismo, la teorioj pri la evoluo de specioj, la geologiaj eltrovoj, kaj ankaŭ kontraŭ ĉiu ajn mezuro de la historiaj tempoj kiuj ne akordiĝus al tiu proponita de la Sanktaj Skriboj. Eĉ en 1907 okazis ĝeneralan kondamnon al ĉiu moderna vidpunkto...
 
Feliĉe, iom post tiu momento tiu adversa sinteno komencis ŝanĝiĝi, kaj la papo Pio la 12a agnoskis sian simpation al la scienculoj. Oni devis atendi ĝis 1982 por vidi la pardonpeton faritan de la papo Johano Paŭlo la Dua pri la afero Galileo. Kio okazos prie en la estontenco? Oni vidos.

La kalendaro kaj la “Jaro de la Sinjoro” (Annus Domini)

Ĉirkaŭ la jaro 330 la papo Julio la Unua fiksis la naskiĝon de Jesuo je la 25a de Decembro, koincidigante tion kun la paganismaj Saturnaj festoj kaj tiuj de Sol Invictus ("suno nevenkita") festitaj je la sama dato de Decembro. Ĉirkaŭ la jaro 450, la papo Leono la Unua deklaris la kristnaskan tagon “grava festo katolika”. En 529, la orienta Romia imperiestro Justiniano deklaris tiun feston kiel “oficialan” tra la imperio. 

"En la Jaro de la Sinjoro 1931"


Kutime la antikvaj civilizacioj ne tro atentis pri la fakto kiam komenci kalkuli la jarojn ene de iliaj kalendaroj. La ekiĝo de la periodo de iu dinastio, la okazigo de la unuaj Olimpiaj ludoj, iu fama regnestro, jen tio kio markis la komencon de la diversaj eraoj kaj epokoj. 

La papo Johano la Unua (m. 544) komisiis al la monaĥo Dionizo la Malgranda (Dionysius Exiguus) la laboron komputi la datojn de la Paskoj celebrotaj dum la sekvantaj jaroj meze de la sesa jarcento. Post iom da laboro, Dionizo decidis ne plu uzi la tiutempan kutiman Dioklecianan eraon (kiu ekiĝis memore al la unua jaro de la regado de la Romia imperiestro Diokleciano) tial, ke fakte tiu imperiestro estigis la plej kruelajn persekutojn kontraŭ la kristanoj. Tial, Dionizo decidis fiksi la paskajn datojn komisiitajn asignante al ili -kiel jara indikilo- tiu de la supozata dato de la naskiĝo de Jesuo. La unua nomo asignita al tiu kalkulo estis la Enkarniĝa erao, poste konata kiel “Dioniza erao” kaj historie rekonata kiel Annus Domini

La akceptado de tiu ĉi nova starta punkto por la nombrado de la jaroj ne estis tuj sekvata. Tamen, oni ne tro atendis ĝis kiam la angla Beda la Respektinda (Beda Venerabilis, m. 735) komencis ĝin uzi. Aldone, la historiaj libroj rakontas ke Karolo la Granda estis surtronigita la kristnaskan tagon de la jaro 800. Poste, la eklezia kancelario ĝenerale uzis ĝin ekde la komenco de la deka jarcento. 

Fakte, la determinado de tiu lia kalkulo ne estis tro ekzakta, ĉar tre eble li tion fiksis kvar kvin jaroj antaŭ la ĝusta dato. Tamen, tiu kalkulo estas la bazo por la ĝenerala mezuro de la Kristana erao, uzata nuntempe en la tuta mondo

Iom rilatas al tio la fiksado de la t.n. Annus Mundi (Jaro de la mondo) far la judaj saĝuloj fine de la Mezepoko. Sekvante la Biblian spurojn kaj datenojn, oni establis ke la mondo estis kreita en la jaro 3761 antaŭ la naskiĝo de Jesuo. Tiel, la jaro 2020 estas la ekvivalento al la juda jaro 5781. Verdire, tiaj kalkuloj estis farataj de multaj kleruloj (ankaŭ kristanaj) ekde la 2a jc. Eĉ la jam menciita Beda faris unu sian propran. Pro tio ke la rezultoj de tiuj ĉiuj enketoj estis inter si sufiĉe malsimilaj, finfine oni preferis alpreni nur la ideon de la Anno Domini kaj flankenmeti tiun pri la kreado de la mondo far Dio. Nur en la ortodoksa hebrea tradicio oni konservas la kalkulon kiun Majmonido aprobis kiel "ĝustan" fine de la 12-a jarcento. Sed, fakte, jen alia temo por alia prelego... 

Fine, oni aldonu ke la Julia kalendario estis iom modifita dum la regado de la papo Gregorio la 13a. Ekde tiam oni aldonas unu suplementan tagon ĉiun kvaran jaron por pli precize alĝustigi la sunan jaron al la kalendara kalkulo. Tiel, ekde 1582 estos la “Gregoria kalendaro” tiu uzata en multaj el la kristanaj landoj, kvankam ĝi ne atingis universalan observadon ĝis la komenco de la 20a jarcento. 



Vidu la salton inter la 4a kaj la 15a de Oktobro...



-----------------------------------------------------------

- Noto al la eblaj legantoj: pro diversaj personaj motivoj, mi devas haltigi ĉi tie la daŭrigon de tiu ĉi projekto. Eble estontece mi reprenos ĝin. Ni vidos. 



 
Promenante tra la stratoj de Malago mi fotis tiun ĉi kuriozan fasadon, en iom nuba tago. Mi ne scias kial, sed ĝi memorigas al mi tiun miksaĵon inter homaĵoj kaj diaĵoj kiu tiel ofte aperas tra la homara historio. Mi uzos ĝin por la ebla estonta kvara parto de tiu ĉi eseo, kie mi celas ankaŭ enkonduki la nocion pri katasterismo (t.e. la nomado de la astroj laŭ mitaj roluloj kaj eventoj).

No hay comentarios:

Publicar un comentario