monda lingvo

monda lingvo

martes, 9 de junio de 2026

 JRJ: la poeto, antonomazie...

(Facila kaj panorama enkonduko al la vivo, verkaro kaj epoko de la hispana poeto Juan Ramón Jiménez)

Mogero

Temas pri la naskiĝ-urbo de JRJ. Tie situas kelkaj domoj, muzeoj, monumentoj kaj eĉ la tombejoj de la poeto kaj ties edzino. Ni iom vidu.



Mogero (Moguer) situas sudoriente de la provinco Onubo (Huelva). Ĝi situas je 50 metroj sur la mara nivelo, je 20 kilometroj disde la marbordo kaj je pli-malpli la sama distanco disde la ĉefurbo Onubo. Ankaŭ la famega kirko-sanktejo El Rocío kuŝas proksime. Nuntempe Mogero enhavas preskaŭ 25000 loĝantojn. Partoj de la municipa teritorio kuŝas apud la marbordo (vilaĝo Mazagón) kaj aliaj partoj ene de la grava natura parko Donjana (Doñana). Mogero kuŝas apud la rivero Tinto, kaj ec havas riveran havenon ekde antikvaj epokoj.

La plej gravaj monumentoj, memoraĵoj kaj restaĵoj rilataj al JRJ estas la jenaj:

- Naskiĝ-domo: temas pri mudeĥara domo el la 19a jarcento. Tie li naskiĝis kaj loĝis dum kvin jaroj;

- Domo Fuentepinja (Fuentepiña). Temas pri kampara domo, kie la poeto pasigis multajn belajn momentojn;

- Muzeo-domo Zenobia kaj JRJ: temas pri duetaĝa domego el la 18a jarcento, kaj estis la kutima domo de la familio. Ene troveblas la muzeo, fondita en 1956 -kiam ankoraŭ Zenobia vivis. Aldone, troviĝas la sidejo de la Fondumo JRJ, publika konsorcio fondita en 1987, kies tasko estas prizorgi la tutan heredaĵon de la poeto. Ekde 1981, la Fondumo atribuas la Hispanamerikan premion pri poezio JRJ;

 
Muzeo-domo pri JRJ kaj Zenobia

- 
Skulptaĵoj tra la urbo. Ĝisnune videblas kvar statuoj rilataj al la vivo kaj la verkaro de la poeto: tiu de li mem, tiu de Zenobia, tiu de Platero, kaj tiu de du infanoj ludantaj kun la azeno.

- Tombejo. La mortintaj restaĵoj de la poeto kaj de Zenobia estis alportitaj en 1958 elde Porto-Riko. De tiam, ili restas en familia tombo-kelo (speco de eta maŭzoleo), ĉe la paroĥeja tombejo de Mogero.


Baza biografio

Juan Ramón Jiménez Mantecón (1881-1958) naskiĝas en Mogero, vilaĝo de la provinco Onubo, sudokcidente de Hispanio. Li apartenas al ekonomie bonhava familio (lia patro estas komercisto de vinoj). Li faras siajn unuajn studojn en Mogero mem, en ĉefurbo Onubo kaj en Puerto de Santa María, urbeto kie li bakalaŭriĝas. 

En 1896 li vojaĝas al Sevilo kaj tie li ekloĝas kaj komencas studojn pri juro. Aliflanke, ŝajnas ke dum tiuj unuaj jaroj JRJ deziras iĝi pentristo. Tamen, en Sevilo li malkovras poezi-arton: Rubén Darío, Baudelaire, Rimbaud... kaj ĉefe Gustavo Adolfo Bécquer, kiun li unuamomente beletre sekvos.

1900: unuafoje li vojaĝas al Madrido; sed tiun saman jaron lia patro mortas. Ekde tiu momento, la poeto deprimiĝas, forte, profunde, daŭre. En Bordozo (Bordeaux, Francio) li eniras hospitalon psikiatran je la unua fojo. Kelkajn jarojn poste, li enhospitaliĝas ankaŭ en Madrido. Kaj estas en tiu ĉi urbo kie li konatiĝas al krausismo (tiutempa grava moderna didaktika skolo hispana), la Rezidejo de Studentoj, la ILE (Libera Institucio pri Instruado), ktp.

Tiun saman jaron 1900 li publikigas siajn unuajn poemarojn, nome Ninfeas (Nimfeoj) kaj Almas de Violeta (Animoj de violo), kie li kreas kaj sekvas poezian vojon difineblan kiel dekadencan modernismon. Baldaŭ poste aperas Rimas (Rimoj, 1902, titole memore al la fama libro de Bécquer), Arias tristes (Malgajaj arioj, 1903) kaj Jardines lejanos (Lontanaj ĝardenoj, 1904). En 1905 JRJ revenas al sia denaska vilaĝo, kvankam sufiĉe ofte li ripete vojaĝos kaj loĝos en Madrido.



Inter 1908 kaj 1913 li publikigas naŭ novajn poemarojn, ekde Elegías puras (Puraj elegioj) ĝis Laberinto (Labirinto), en intensa kreema kariero. Estas en tiu sama jaro 1913 kiam JRJ konatiĝas kun Zenobia Camprubí. Zenobia estas intelektulino kiu naskiĝis en Katalunio, kvankam havis fortan rilaton al Usono, kialo pro kiu ŝi estis amike konata kiel “La amerikanineto“; temas pri virino praktikema, rezoluta kaj aktiva, kontraste al la melankolia tendenco de JRJ.

Dum la postaj jaroj ekde ilia renkontiĝo, Zenobia tradukas 22 volumojn el Rabindranath Tagore (Barata poeto, premiita per la Nobel-premio en 1913. La tradukado -kies rezultaj tekstoj estos reviziitaj de JRJ- estis farita el la anglaj tekstoj kiujn la bengala aŭtoro mem faris de siaj propraj verkoj).


En 1914 aperas  la unua eldono de Platero y yo (Platero kaj mi, tradukita al Esperanto de Liven Dek, kaj publikigita de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo en 2009). Direndas, ke Platero y yo iĝis kaj restas la plej fama verko de JRJ, kaj Hispanie kaj tutmonde. Kurioze, ĝi ne konsistas el versoj, ĉar temas pri proza kolekto de kurtaj tekstoj, kie la aŭtoro rakontas historietojn kiuj okazis en sia vilaĝo, okazintaĵoj en kiuj partoprenas multaj el la lokaj loĝantoj, kaj ĉefe, la azeno, nome Platero. Entute, temas pri omaĝo al la freŝa naturo, al la besta regno kaj al la emocia valoro de simpla vivo.
 
Hundeto, poeto, azeno

Baldaŭ poste (1916) alvenas la geedziĝo de la paro JRJ-Zenobia, okazinta en Nov-Jorko. El tiu sama jaro menciendas Estío (Somero, 1916), libro kie la poeto decideme distanciĝas el modernismo; tiel, malaperas nostalgiaj etosoj -antaŭe daŭre elvokataj kaj revataj- favore al pli konkreta realo.

Dum la vojaĝoj (ire kaj revene) al Usono por la nupto, surŝipe, JRJ preparas la enhavon por Diario de un poeta recién casado (Taglibro de ĵus-edziĝinta poeto, 1917), verko kie li serĉadas nudan poezi-arton, ekstere de “nebezonataj ornamaĵoj”; libro en kiu la maro iĝas simbolo de eterneco kaj absoluteco, kaj tra kiu ĉefrolas liberaj kaj senrimaj versoj. Direndas, ke Diario... estos republikigita en 1948 sub la titolo Diario de un poeta y mar (Taglibro de poeto kaj maro), tiel inkluzivante la duan famili-nomon de Zenobia (nome, Aymar).

Tiu epoko estas ja vera kirlo de eventoj por la poeto. Vidu, ke en tiu sama jaro 1917 aperas la definitiva versio de Platero y yo; kaj ankaŭ lia kompilaĵo Poesías escojidas (lia unua poezia antologio). Kaj vidu, ke en la periodo 1917-1923 aperas ses novaj poemaroj, ekde Sonetos espirituales (Spiritaj sonetoj) ĝis Poesía (Poezio) kaj Belleza (Beleco). Aldone, inter 1918 kaj 1930, serio de gravaj okazintaĵoj alvenas al iliaj vivoj, nome, i.a. la jenaj:

- Zenobia kaj JRJ vojaĝadas tra multaj regionoj de Hispanio. Kaj, ekde 1929, tion ili faros per aŭtomobilo. Kiel supozeble, la stiristo estos Zenobia, unu el la unuaj virinoj kiuj en Hispanio akiris la stir-licencon;

- Zenobia kutime tajpadas la poemojn kiujn li verkas; ŝi ankaŭ revizias ĉion (inkluzive ĉe la hejmaj aferoj) kaj pretigas la libro-eldonojn; 

- Zenobia iĝas membro de la Lyceum Club Femenino (Feminisma Liceo-Klubo) institucio fondita de la intelektulino María de Maeztu en 1926, kaj en kiu partoprenos ankaŭ aliaj gravaj tiutempaj virinoj: Victoria Kent, Clara Campoamor, Elena Fortún...

- Zenobia iĝos ankaŭ ano de aliaj por-virinaj asocioj; bedaŭrinde, ĉiuj ili malaperos dum la Enlanda Milito (1936-1939);

- 1919: JRJ konatiĝas kun Federico García Lorca, kiu estas ĵus alveninta al la Rezidejo de Studentoj en Madrido. Tiu rezidejo (1910-1939), fondita de Francisco Giner de los Ríos (pedagogo, eseisto), estas ja grava loko por la historio de la hispana progresema kulturo. Temis pri institucio kiu funkciis kiel loĝejo kaj samtempe kiel eduka komplemento al universitato. Tie, loĝis, vivis kaj verkis, aldone al Lorca kaj JRJ, homoj tiaj gravaj kiaj Salvador Dalí, Luis Buñuel, Miguel de Unamuno, Severo Ochoa... Marie Curie kaj Albert Einstein estas kelkaj el la gravaj vizitintoj al la Rezidejo.

- 1922: aperas Segunda antolojía poėtica (Dua poezia antologio), vasta kompilaĵo kiu ege influis en la poezia sfero de Hispanio dum la postaj jaroj.

- 1928: okazas la mortoj de la patrino de JRJ (karesnome: mamá Pura) kaj de la patrino de Zenobia;

- Inter 1920 kaj 1935 la poeto pli kaj pli diskonigas siajn kreitaĵojn pere de diversaj revuoj, foje ĝeneralaj, foje specife beletraj (kelkaj el tiuj lastaj estis eĉ fonditaj, redakciitaj aŭ direktitaj de li mem: Índice, Sí, Unidad...). Tie estos publikigitaj poemoj, prozaĵoj, recenzoj, kritikaj artikoloj, prisociaj opinioj, ktp. JRJ, iom post iom, pli ofte preferos revuojn ol libroj por montri publike siajn ideojn kaj verkojn.
 
Generacio de 1927, kun kelkaj "Senĉapelulinoj" (prie, legu pli sube)


Direndas ke, kvankam JRJ apartenis al la t.n. Generacio de 1914 (kune kun la filozofo Ortega y Gasset, la ĵurnalisto kaj politikisto Manuel Azaña, la historiisto Américo Castro, ktp), tamen, li sendube iĝis vera mentoro de la tuje naskiĝonta Generacio de 1927, al kiu apartenos la plej konataj poetoj hispanaj de tiuj jaroj: Lorca, Rafael Alberti, Pedro Salinas, Vicente Aleixandre, Luis Cernuda, Jorge Guillén...

Vizito al Granado. Somero de 1924. Alvenas al Granado JRJ kaj Zenobia (kvankam ŝi baldaŭ devos forlasi la urbon). Belegaj vivo-spertoj dum kelkaj semajnoj inter JRJ, Federico, Isabelita (juna fratino de Federico), Francisco (frato de Federico, siavice poeto kaj diplomato), Manuel de Falla (elstara komponisto)... Sekve de tiu vizito, JRJ verkos la poemon Generalife, dediĉita al la aminda Isabel. Kaj ankaŭ Federico dediĉos poemon al JRJ, ĉe sia Romancero gitano (verko esperantigita de Fernando de Diego, Cigana romancaro, 1972, eldonita de Stafeto). Post la morto de JRJ, en 1960 estos eldonita la libro Olvidos de Granada (Forgesoj pri Granado), bazita kaj inspirita de tiuj neforgesablaj historiaj tagoj.



 
Tristega kaj neatendita okazaĵo. Julio de 1932. Marga Gil Roësset, genia juna skulptistino kaj desegnistino, kiu iom antaŭe amikiĝis al JRJ kaj al Zenobia, mortigas sin, nur 24-jara. La motivo: ŝajne, ŝi forte enamiĝis al JRJ, sed li ne reciprokis ŝian senton. Tiu terura afero ege afliktis la poeton, kiu konservis ŝian taglibron (donacitan al li de ŝi mem) dum sia tuta vivo. Estas fama la busto kiun Marga faris pri Zenobia.

Delive: JRJ, Zenobia, Marga


Finaj jaroj

Baldaŭ post la eldono de Canción (Kanto, 1935), komenciĝos la Enlanda Milito (1936-1939). Tiam JRJ interkonsentiĝas kun Manuel Azaña (tiutempa Prezidanto de la Hispana Respubliko) esti sendita al Usono kiel kultura ataŝeo (=adjunkto, asistanto). Tie, li prelegas en Usono, Kubo, Porto-Riko. Tra tiuj jaroj, Zenobia iĝas profesorino en la Universitato de Marilando, dum li restadas deprimiĝinta en hospitaloj. Tiam, JRJ komencas konsideri ke la vera kaj definitiva funkcio de poeto estas "vorte prezenti kelkajn eternaĵojn kaj konstantecaĵojn de la homa animo. Ja ideoj alvenas kaj malaperas; sed eterneco estas la celo..."

1942: aperas la libro Españoles de tres mundos (Hispanoj el tri mondoj, Bonaero). Temas pri proza verko, preparita dum jarcenta kvarono, fakte kolekto de kurtaj biografiaj portretoj pri gravaj homoj kiuj vivis en la samaj tempoj de la poeto (kelkaj el ili persone konataj de li, kelkaj aliaj nur pensataj kaj admirataj). Unuaversie, aperis la "lirikaj karikaturoj" de 61 homoj; postaj versioj -faritaj de esplorintaj fakuloj- inkludos pli ol  130 el tiuj portretoj. Tre probable, temas pri lia plej grava proza verko poste de (kaj tempe kaj range)  Platero y yo.

Inter 1945 kaj 1957 aperas sep novaj poemaroj, ekde Voces de mi copla (Voĉoj de mia koplo) ĝis Espacio (Spaco, 1954); tiu lasta, fakte, temas pri longa proza poemo kiu, en kelkaj eldonaĵoj, okupas ĉirkaŭ 100 paĝojn. Al tiu ĉi epoko apartenas ankaŭ La estación total (La totala sezono, Bonaero, 1946) kiu enhavas poemojn skribitajn inter 1923 kaj 1935. Poste menciendas Romances de Coral Gables (1948) verko kiu enhavas kolekton da poemoj faritaj dum la kelkaj jaroj kiam la paro loĝis en la Florida urbo Coral Gables (1939-1942). Temas pri epoko plena je melankolio, sendube pro la katastrofo de la hispana milito kaj la devigo ekziliĝi kaj porĉiame vivi ekster ilia denaska hejma lando. Direndas, ke de antaŭ kelkaj jaroj oni organizas jaran konkurson pri poezio, nome Internacia Premio pri Poezio Juan Ramón Jiménez Coral Gables, omaĝe al JRJ kaj ĝenerale al la poezia arto hispanlingva. 




Kaj estu almenaŭ citita Animal de fondo (Funda besto, 1949, Bonaero), kies definitiva versio nomiĝos Dios deseado y deseante (Dio-n dezirata kaj deziranta, 1953), kies titolo jam montras la ĉefan temon de la enhavo. Ĉirkaŭ tridek poemoj je liberaj versoj, aperantaj kiel unuiĝinta kontinua teksto. Speco de interna dio aperas kiel la esenco de beleco; kaj la poeto kunfandiĝas al pejzaĝo, maro, aero, ĉiutagaĵaro...


1956. Nobel-premio. Kaj, tuj poste, morto de Zenobia. Post ŝia morto, JRJ iras preskaŭ ĉiutage al la tombejo por “paroli al ŝi”. Vidinte tion, kaj timante profundan depresion al la vidvo, la familia kuracisto fine preskribis al li maksimumon de unu fojo ĉiusemajne. 


1958: la poeto mortas. Baldaŭ komenciĝos la porĉiama atenta analizo de lia intensa vivo kaj lia vasta verkaro (laŭ la poeto mem, li skribis ĉirkaŭ du mil poemojn). Ni troviĝas antaŭ veraj spiritaj puto kaj fonto por ŝatantoj de poezio, sentemo kaj beleco. El mia vidpunkto, JRJ estas La Poeto, antonomazie...

--------------------------------------------------------

Aldonaĵoj

1.- Revizioj. JRJ tre ofte reviziis siajn poemojn, modifante specifajn detalojn, vortojn kaj esprimojn. Li konsideris tiun daŭran -preskaŭ senfinan- reviziadon esti lia “paŝanta verkaro”, ĉiam serĉe de la plej ĝusta, plej ekzakta vorto. La modifitaj poemoj aperos kutime en la sinsekvaj Antologioj publikigitaj de li mem tra lia vivo.

2.- Kompilaĵoj post-mortaj. Ekzistas almenaŭ kvar tiaj kompilaĵoj, ĉiuj sufiĉe gravaj. Eble tiu plej rimarkinda estas Leyenda (Legendo, 1978), eldonita de la fakulo Antonio Sánchez Romeralo, homo kiu ankaŭ rolis kiel testamenta administranto de la beletra heredaĵo de JRJ. Tiu kolekto havos reeldonon en 2006, kun reviziaĵoj far María Estela Arteche.

Aliaj gravaj kompilaĵoj:

- Por el cristal amarillo (Tra la flava vitro); eldonejo Aguilar, 1961. Ĝi enhavas poezian prozon, memoraĵojn kaj leteroj;
- Libros inéditos de poesía (Neeldonitaj poeziaj libroj, 2 volumoj); eldonejo Aguilar, 1964;
- Una colina meridiana (Meridiana holmo); diversaj eldonejoj, 2003. Ĝi enhavas tesktojn skribitajn en la periodo 1942-1950.




3.- Reformemulo pri ortografio. Dum la dua etapo de sia vivo (precipe post Poesías escojidas, 1917), JRJ daŭre uzas alternativajn ortografiajn regulojn por kelkaj literoj de la hispana lingvo:

- j anstataŭas ĉiam la fortan g. Ambaŭ havas la saman sonon /x/ (esperanta litero ĥ)
- kelkaj neprononcataj literoj malaperas en liaj tekstoj. Do, anstataŭ septiembre, obscuro, éxito, li skribos setiembre, oscuro, ésito. 

(Ni memoru ke kelkaj aliaj gravaj verkistoj provis efektivigi ortografiajn modifojn en iliaj lingvoj. Estu cititaj Gabriel García Márquez kaj Bernard Shaw. Malsukcesintaj proponoj...)

- La unua poezia revuo en kiu JRJ partoprenis nomiĝis Helios (1903-1904). Temis pri revuo kiu deziris subteni kaj impulsi la literaturan modernisman skolon. Aldone al JRJ, ankaŭ multaj aliaj aŭtoroj publikigis poemojn en ĝi, ekz. Antonio Machado kaj Rubén Darío.
 
 


- La libro Laberinto (1913) inkluzivas la faman Letero al Georgina Hübner en la ĉielo de Limo, kie la poeto kondolencas pro la morto de virino kun kiu li kelkfoje (1904-1905) korespondadis. La historio meritus apartan rakonton, ĉar fakte Georgina Hübner ne ekzistis; temis nur pri imaga virino keita de grupo de gejunuloj el Peruo, kiuj deziris ricevi libron de JRJ. Por eviti tion, ke la poeto iru al Peruo por renkonti la fikcian virinon, la junuloj anoncis -pere de la konsulo de Peruo en Sevilo- al la poeto la morton de tiu sinjorino. JRJ (tre trista, jam enamiĝinta al ŝi kaj jam deziranta ŝin renkonti en Peruo) verkis kelkajn jarojn poste tiun adiaŭan poemon. En tiu momento JRJ jam konas la veron pri tiu ĉi kurioza historio kaj estas pardoninta la kulpulojn de tiu anekdota ŝercema trompo.




---------------------------------------------------------------------


Kelkaj tradukaĵoj miaj

- Traduko de octubre (1914-1915 publikigita en Sonetos espirituales, ankoraŭ sent-ema etapo). Rimo kaj metriko ne estos observataj en tiu ĉi mia tradukaĵo .

"Mi estis kuŝanta surtere, fronte
al la senfina kamparo de Kastilio
kiun la aŭtuno envolvis en la flava 
dolĉeco de sia sun-kuŝejo (Okcidento, sun-falejo)

Lante, la plugilo, paralele
malfermis la obskuran kampon, kaj la simpla
malfermita mano lasis la semon
en ĝia dividita sino, honeste

Pensis mi ŝire eltiri koron, kaj ĝin ĵeti
plena de ties alta kaj profunda sento
sur la ruĝan sulkon de la tenera tero

Eble post ĝin rompi kaj semi (la koron)
la printempo montrus al la mondo
la puran arbon de la eterna amo"

 
-El El viaje definitivo (La definitiva vojaĝo, 1910-1911)

“Kaj mi iros for. Kaj restos la birdoj kantantaj
kaj restos mia horto kun sia verda arbo kaj kun sia blanka puto
Je ĉiu vespero, la ĉielo estos blua kaj serena
kaj sonoros, kiel en tiu ĉi vespero sonoras, 
la sonoriloj de la kampanilo

Kaj mortos tiuj, kiuj min amis
kaj la vilaĝo iĝos nova ĉiujare...

Kaj mi iros for, kaj mi estos aliulo, sen hejmo
sen verda arbo, sen blanka puto
sen ĉielo blua kaj serena...
kaj restos la birdoj kantantaj...”


- El Espacio (1954, proza poemego)

“Kiu scias, plie ol mi, kiu, do?
kiu homo, aŭ kiu dio, povas, povis, povos diri al mi
kio, do, estas mia vivo kaj mia morto; kio, do, tiuj ne estas?

La dioj ne havis pli da substanco ol tio, kion mi mem havas;
mi havas, kiel ili, la substancon de ĉio jam vivita, kaj de ĉio vivota
mi ne estas nur nuntempo, sed torenta fuĝo, disde eko ĝis fino...

Kaj tio, kion mi vidas, je unu kaj alia flanko,
en tiu ĉi fuĝado, rozoj, restaĵoj de flugiloj
ombro kaj lumo, estas nur mia...”



- El Verbena francesa (Franca kermeso)

. Kvankam la vorto verbeno ekzistas ankaŭ en E-o, en la internacia lingvo ĝi aplikeblas nur al nomo de specifa planto -verbena officinalis. En la hispana, verbena iĝis uzata kutime por nomi vilaĝan aŭ popularan feston. Mi preferis elekti kermeson por traduki ĝin.

 . Verkita en 1900 en Bordozo, publikita en 1953. Uzata -kvankam kun kelkaj postaj modifoj- de la roka andaluza ensemblo Alameda, sub la titolo Bajo la sombra y el sueño (1983).

“Sub la ombro kaj la sonĝo*
de la dorminta arbetaro
ĉio plenas je lumoj
je suspiroj kaj esencoj...
Vi jam scias, ke miaj doloroj
volas serenajn kvietecojn...
Ĉio tiel plena je lumo!
kaj meze de la festa krio-bruo
ili ne vidas, ke mia animo kaj mia korpo
estas mortantaj pro malgajo...”

* Verdire, la hispana vorto sueño povus esti tradukita per iu el la jenaj esperantaj vortoj: sonĝo, revo, dormo, dormemo, dormado... Eĉ la kunteksto foje ne klarigus la signifon. Kaj fakte tio okazas en tiu ĉi poemo.
--------------------------------------------------------------

Etapoj en la poezio de JRJ

1.- Simbolisma aŭ sentema (1898-1916)
La ĉefaj influoj ricevitaj de JRJ estas Bécquer (romantikisma aŭtoro), parnasismo, simbolismo kaj modernismo.

2.- Intelekta (1916-1936)
Poezio sen la ornamaĵoj de modernismo. Liberaj versoj. Serĉado de sublimaj spertoj. Nura, pura, skemisma poezio.

3.- Sufiĉa aŭ vera (1937-1958)
La poeto serĉas dion, “senripoze kaj sentediĝe”. Temas pri ena dio, kiu ekzistas en la poeto mem, dio kiu estas kaŭzo kaj celo de beleco. Finpunkte, ni memor(ig)u ion jam diritan: “La tasko -funkcio- de poeto esta vorto-prezenti kelkajn verajn eternaĵojn kaj konstantecaĵojn de la homa animo...”



---------------------------------------------------

Specifaj Hispanaĵoj

- La “tri generacioj de intelektuloj”. Tradicie oni klasifikis la hispanian intelektularon de la periodo inter la fino de la deknaŭa jarcento kaj la Interlanda milito en tri apartaj grupoj, nome: Generacio de 1898 (Miguel de Unamuno, Pío Baroja, Antonio Machado...) / Generacio de 1914 (JRJ, Américo Castro, Gregorio Marañón...) / Generacio de 1927 (F.G. Lorca, Jorge Guillén, Rafael Alberti...).

(Oni devus ankaŭ mencii iun kvaran generacion, tiun de 1950, jam postmilitan, inter kies aŭtoroj meritas esti cititaj la jenaj: Ignacio Aldecoa kaj lia edzino Josefina Aldecoa, la fratoj Juan kaj Luis Goytisolo, Juan Marsé, Francisco Umbral, Ana María Matute).

- La Senĉapelulinoj ("Las Sinsombrero").Oni nomis tiel la grupon de virinoj kiuj devus esti inkluzivitaj en la Generacio de 1927; tamen, pro la patriarkeca kaj masklisma aliro al tiuj temoj, oni decidis apartigi  (kaj eĉ forgesigi!) tiujn virinojn. Feliĉe, la pasado de la tempo ne povis  forigi iliajn grandajn talentojn, kaj oni juste povis rekuperi ilian memoron. Mi menciu kelkajn el ili: Concha Méndez, María Zambrano, Rosa Chacel, Maruja Mallo (desegnistino), Marga Gil Roësset (pentristino, jam supre pritraktita), Josefina de la Torre (verkistino, aktorino), ktp.

Desupre, delive: María Zambrano, Concha Méndez, Maruja Mallo, Marga Roësset; sube, delive:  Rosa Chacel, Josefina de la Torre...


- Institución Libre de Enseñanza (ILE) . Privata kaj laika eduka centro de la unuaj jardekoj de la pasinta jarcento. Post kelkaj jaroj, aldone al universitataj studoj, oni ankaŭ povis sekvi primaran kaj sekundaran edukajn kursojn.

- Residencia de Señoritas (1915-1939). Centro kun similia funkcio al tiu de la Rezidejo de Studentoj (1910-1939), kaj ankaŭ ligita al la Libera Institucio pri Instruado (ILE, supre menciita).

 

--------------------------------------------------------------------

Ĝenerala aliro al la beletraj (kaj kulturaj) movadoj de ĉirkaŭ 1900

(Konsiderante, ke JRJ iamaniere kaj en iuj momentoj - precipe dum la unuaj periodoj de sia vivo- trapasis multajn poeziajn stilojn kaj influoj, estus interese almenaŭ prezenti tiun ĝeneralan panoramon)

-  Pro tio, ke preskaŭ ĉiuj aliaj belartaj movadoj de la fino de la deknaŭa jarcento aperos kiel reago fronte al romantikismo, kiel punkto por komenci ni iru al romantikismo (= romanismo). Ĝi regis ĉefe dum la unua duono de la 19a jc, estis kontraŭa al klasikismo, kaj difineblus kiel belarta kreemo sentimentala, sentema, pasia kaj subjektiva; en ĝi pli gravas pasio ol racio, prudento kaj realo. La listo de gravaj romantikismaj aŭtoroj tra Eŭropo kaj Ameriko estus longega; tamen permesu al mi ke estu menciitaj la jenaj: Robert Burns, Lord Byron, Adam Mickiewicz, Aleksander Puŝkin, Victor Hugo, Edgar Allan Poe, G, Adolfo Bécquer, José de Esproneda, Rosalía de Castro, Giacomo Leopardi, Johann W. Goethe, Heinrich Heine...

 - Kiel reago alvenis, iom post iom kaj al la tuta ĝenerala mondo de arto, realismo, naturalismo, impresismo...

- Mi uzos la esperantan vorton novismo (laŭ mi, pli taŭga vorto ol junstilo, novarto, secesio) por indiki tion, kio en aliaj eŭropaj lingvoj kaj landoj estas konata kiel Art Nouveau, Jugendstil, Nieuwe kunst, Stile Liberty, Sezesion... iam bone konata de ĉiuj kaj kiuj disvolviĝis dum la t.n. Bela Epoko (Belle Époque). Esence, temas pri movado kiu ne multe influas al la beletra mondo.

Novismo arkitektura

- El filozofia vidpunkto, la vorto modernismo estus difinebla kiel sinteno favora al raciismo kaj al progresismo, kontraŭa al tradicioj. Tamen, en la hispanlingva literaturo, la hispana vorto modernismo rilatas al latinamerika poezia skolo, kiu emas al ekzotemo, mezepoko, mitologio, erotismo, kaj eskapemo al tiuj imagaj mondoj. Inter ĝiaj reprezentantoj menciendas Rubén Darío, José Martí, Delmira Agustini, kaj la hispano Francisco Villaespesa.

Fine, kaj nun tute specife por beletro, aperis la jenaj du skoloj:

- Parnasismo (1850 - 1880), kiu proponas sin kiel tendenco kiu diras ne al sentemismo kaj al romantikismo; kiu celas krei nure “arton pro arto”, kaj kiu serĉas formalan perfektecon. Ekzemplo: Théophile Gautier. Kaj en Esperantujo, en kelkaj momentoj, Kaloĉajo kaj Varengjeno.

- Simbolismo (1880 - 1910), kiu serĉas mistikajn temoj, metaforojn, sinestezojn (miksado de du aŭ pliaj sensoj). Por simbolismaj verkistoj, la mondo estas “malĉifrinda mistero”. Charles Baudelaire, Arthur Rimbaud.

Resume, parnasismo, dekadencismo (kiun mi ne pritraktis ĉi tie), simbolismo kaj modernismo, ĉiuj tiuj tendencoj ekstaras kontraŭ pozitivismo, materialismo kaj burĝa realismo. 

 
Urbodomo de Mogero



 
 







 











martes, 19 de mayo de 2026

 Franz Schubert: tiel frue, tiel genia

Ĉirkaŭ la somero de 1995 mi decidis aĉeti etan kolekton de diskoj pri klasika muziko. Temis pri brokantaĵoj je sufiĉe bona prezo, en tempo kiam lumdiskoj (K-diskoj) jam estis venkantaj la batalon kontraŭ kasedoj kaj vinilaĵoj. Aldone, mi sentis ke miaj konoj pri la sfero de klasika muziko estis ankoraŭ tro febla, kaj mi konsideris tiun momenton en mia vivo oportuna por mia esploro, jam de longe planita. Entute, temis pri dudeko da unuoj, longdaŭraj vinilaĵoj (kiom mi ŝatis/ŝatas aŭskulti tiajn antikvaĵojn!). Dum monatoj, mi ree kaj ree aŭskultadis kaj ĝuis la plejmulton el ili; Bach, Mozart, Haydn, Beethoven kaj aliaj sonis en la hejma diskilo. Post kelkaj semajnoj, aperis klare ke Tchaikovski kaj Schubert estas tiuj miaj plej ŝatataj. La ruson mi jam sufiĉe konis de mia junaĝo, sed pri la aŭstro mi sciis preskaŭ nenion, kaj liaj kreitaĵoj surprizis min kaj ege kaptis mian atenton. La menciita kolekto inkludis du diskojn kun muziko komponita de li: unu pri kanzonoj aŭ lidoj (Lieder, ĉefe el la serio La bela muelistino), kaj la alia kun la Oka simfonio (kia impreso!) kaj la muziko por la teatraĵo Rosamunda. Baldaŭ poste, mi pli esploris kaj akiris aliajn lumdiskojn kun la Naŭa simfonio, la Kvinteto de la truto, pliaj lidoj... Definitive, Schubert eniris mian selektitan aron da plej amataj ĉiuj-epokaj muzikistoj kaj komponistoj, kaj daŭre tie li restas. Kvankam li mortis tre junaĝe (nur 31-jara) la verkaro lasita de li estas ege vasta, ampleksante multajn diversajn ĝenrojn; sed estas rimarkinde, ke granda parto el lia verkaro restis perdiĝinta kaj nekonata de la publiko dum kelkaj jardekoj; kaj ke iom granda nombro da pecoj restis nefinitaj pro diversaj kialoj. Tiel, lia produktaĵaro estas certe svarmo, iom ĥaosa, kie foje eĉ fakuloj ankoraŭ misorientiĝas. Ĉiukaze, miaflanke, mi sentas ke pere de miaj modestaj scioj mi povas doni al li omaĝeton en tiu ĉi nia revuo. Tro frue li forpasis, kaj probable tro genia li estis en sia epoko. Nur la pasado de tempo lokas lin tie, kie li meritas porĉiame resti.

Lia vivo. Franz Schubert (elp. franc ŝubert, 1797-1828) naskiĝis kaj mortis en Vieno. De tre juna aĝo, tiuj kiuj ĉirkaŭis lin aprezis lian talenton. Inter 1813 kaj 1818 li kompletigas ses simfoniojn, aldone al centoj da aliaj pli kurtaj komponaĵoj. Lia patro (amatora muzikisto) estis instruisto en ĝenerala lernejo, kaj volis ke sia filo Franz havu la saman profesion. Fakte, Franz iĝis instruisto, sed ne pro alvokiĝo al tiu nobla okupado, sed celante eviti esti rekrutigita por la aŭstra armeo en tiu periodo de oftaj militoj. Liaj planoj por la estonteco havis nur unu direkton: iĝi muzikisto. Ankoraŭ adoleskulo, ŝajne Schubert enamiĝas al najbarino, iom pli juna ol li, nome Therese Grob, kiu posedas belan sopranan voĉon, kaj kies frato Heinrich estas kompetenta muzikisto. Franz komponis voĉan muzikon (fakte, religian) kiu estis kantata de Therese en preĝejoj; kaj ankoraŭ donacis (1816) al Heinrich kolekton da pecoj por interpretado. Tamen, la ekonomiaj rimedoj de ambaŭ familioj (kvankam mez-bonhavaj) ne permesis tion, ke la am-rilato finiĝas en geedziĝo. Eĉ ekzistis leĝo -probable instigita de Metternich- kiu malhelpis geedziĝon se oni ne povis pruvi posedi sufiĉajn rimedojn por starigi familion. Tiel, tiu afero forvaporiĝis kaj apenaŭ lasis spuron.

 


Ŝajnas ke fine de 1822 Schubert malsaniĝis pro sifiliso. Ekde tiu momento li suferadis pro febla sano ĝis sia forpaso en novembro 1828. Li ankaŭ estis miopulo, suferis tendencon al obezeco kaj estis iom drinkema. La sifiliso kiu trafis lin ege afliktis lin kaj lian karakteron, kaj tio senteblas en la mornaj partoj de liaj kreitaĵoj. Tamen, tio ĉi ne malhelpis ke li daŭre havas diboĉan kaj bohemian vivmanieron.

Pri siaj sociaj rilatoj, Schubert konatiĝis kun la tiutempaj muzikistoj de Vieno, ekzemple kun Antonio Salieri kaj kun Beethoven mem. Ne estas pruvite ke la genio de Bonn kaj Schubert iĝis veraj amikoj, kaj direndas ke la plejmulto el la novaĵoj kaj diraĵoj ĉi-rilate estas nur fabelaĵoj kiuj neniam vere okazis. Tamen, permesu ke mi alportu ĉi tien du el tiuj supozataj komentoj. Certe, ambaŭ admiris unu la alian, kaj tradicie oni asertas ke Beethoven baldaŭ aprezis la “dian kreeman sparkon” de Franz; kaj ke ĉi-lasta iun tagon diris: “...mi ege ŝatus estontece krei ion grandan el muzika vidpunkto. Sed, ĉu vere oni povus krei ion grandan post Beethoven...?” 

La ekonomia nivelo de Schubert ne ebligas al li publikigi ĉion, kion li komponas, nek ludi en teatroj kaj gravaj scenejoj. Sed almenaŭ li havas kelkajn bonhavajn amikojn kiuj organizas specojn de koncerto-renkontiĝoj, kie amikoj kaj muzik-ŝatantoj alvenas kaj ĝuas la etoson de babilado, amikeco kaj ludado de muzikaĵoj, de Schubert sed ankaŭ de aliaj muzikistoj. Tiaj renkontiĝoj startis en 1821 kaj estis populare nomataj “Ŝubertaĵoj” (Schubertiaden). Nuntempe, tiu vorto estas uzata por nomi diversajn muzikajn spektaklojn, organizatajn omaĝe al Schubert (aŭ al aliaj gravaj komponistoj) tra diversaj landoj de Eŭropo, precipe en Aŭstrio kaj Germanio.

Lia verkaro. Direndas, ke verŝajne li produktis ĉirkaŭ 1200 komponaĵojn, inter kiuj citeblas: 600 kanzonoj (Lieder), 8 simfonioj (plus du nur komencitaj), 10 operetoj (Sing-spiel), 20 sonatoj por piano, granda kvanto da ĉambro-muziko; kaj ankaŭ multaj religiaj muzikaĵoj (kantikoj, mesoj, ofertorioj), kvankam li estis absoluta agnostikulo.

Oni povas facile kompreni ke, same kiel okazas pri la plejmulto el la klasikuloj, necesis ordigi kaj numeri la tutan verkaĵaron de Schubert. Tiu aranĝo plej akceptata estas tiu farita de la aŭstra jud-devena muzikologo Otto Erich Deutsch (1883-1967), kiu en 1951 publikigis sian kompletan katalogon de la kreitaĵoj de Schubert. Pro tio, la litero D (pro Deutsch) aperos apud ĉiu specifa verko. Ekzemple, la Naŭa simfonio: D. 944. Kiel sciate, kutime por klasikaj komponistoj oni uzas la vorton opus (op.) por numeri iliajn verkojn. Tamen, ekzistas ankaŭ aliaj apartaj kazoj kiel tiu de Schubert. Tiel, la litero K esta uzata por la katalogo de Mozart (el Köchel, la katalogisto); kaj la trio BWV por tiu de J.S. Bach (el Bach Werke Verzeichnis, far Wolfgang Schmieder, kio estigas ke ankaŭ la litero S de lia familia nomo estas uzata).




Rilate la plej gravan konatan ĝenron prilaboritan de Schubert (la lidoj aŭ kanzonoj), direndas ke tiuj kanzonoj estis prezentitaj kiel aroj respondantaj al poemaroj de iu grava poeto. Do, Schubert komponis muzikon (foje nur piana, foje por korda kvartero) por tekstoj jam skribitaj de poetoj. Tiel, la cikloj (aŭ kolektoj) La bela muelistino (1823) kaj Vintro-vojaĝo (1828) estis kreitaj sur tekstoj de Wilhelm Müller; Lago-damo sur tekstoj de Walter Scott (tradukitaj al la germana); kaj la lasta ciklo, tiu nomata Cigno-kanto (1828) sur poemoj de du aŭtoroj, unu el ili estas Heinrich Heine (1797-1856). Ege famaj iĝis kelkaj el la lidoj enhavitaj en tiuj kolektoj. Por ekzemplo, el Cigno-kanto elstaras ĝia Serenado (Ständchen D. 957); kaj el Lago-damo estas tutmonde konata la t.n. Ave Maria. Ĝia teksto, fakte, origine estis tute ne-religia, sed en iu posta momento iu religiulo (oni fakte ne scias kiu) anstataŭigis ĝin per tiu jam konata preĝo Ave Maria. La originala nomo de tiu peco estas Tria kanto de Ellen (Ellens Gesang dritte, D. 839).

Pri la simfonioj, direndas ke la ses unuaj (1813-1818) sekvas klasikajn modelojn iam fiksitajn de Mozart kaj Haydn. La Kvara (la "Tragedia", lia unua en minora modo) enmetas kelkajn freŝajn trajtojn en la sono kaj en la strukturo, sed ĝi ankoraŭ estas kvalifikita kiel tradicia-skola. Tuj post 1818, li komencas, laŭvice, tri novajn projektojn de simfonio, sed neniu el ili estis kompletigita. Fine, inter 1825 kaj 1826 Schubert planas, dezajnas kaj komplete skribas la partiturojn de sia plej ambicia verkaĵo, la Naŭa simfonio, “La Granda“. Temas pri do-maĵora simfonio, kun kvar movimentoj (alegro, andante, skerco, alegro), denove kun granda rolo por blovinstrumentoj (ĉefe fagotoj, hobojoj, kornoj). Dum preskaŭ unu horo la Granda prezentas impresan mozaikon pri la tiutempaj muzikaj aspiroj, jam plene ene de romantikismo. Tamen, kiel okazis kutime al Schubert, ne estis facile trovi eldonejon por ĝin presi kaj publikigi, nek orkestron por ĝin premiere prezenti. Tiel, oni devas atendi ĝis 1839 kiam, danke al la streboj de Robert Schumann (kiu ricevis kopion de la simfonio flanke de Ferdinand Schubert, frato de Franz) la premiero efektiviĝis en Leipzig, per tiu-urba orkestro estrita de Felix Mendelssohn. En artikolo por tiutempa revuo, Schumann recenzas la ĵuse premieritan simfonion (hodiaŭ numeratan la “Naŭa” en preskaŭ ĉiuj katalogoj) uzante, i.a. la jenajn priskribojn: “...Temas pri long-daŭra simfonio... speco de dika kvar-voluma romano, kiun la aŭtoro deziris neniam fini...”

La 8a simfonio, la “Nekompleta”. Kvankam almenaŭ du aliaj simfonioj de Schubert ne estis kompletigitaj, la publiko, la recenzistoj kaj la muzik-historiistoj aludas per la epiteto “La nekompleta“ al la kutime katalogita kiel 8a simfonio. Ĝi estis ŝajne komponita dum la jaro 1822, sed la motivoj kial ĝi restis preskaŭ sekrete konservata restas mistero pri kiu oni tre multe diskutas. Estas fakto ke, kiam la Muzika Asocio de Graz akceptis Schubert-n kiel honoran membron (1823), li sendis al tiu asocio -kiel dankema gesto- la manuskriptojn kiujn li ĵus pretigis kelkajn monatojn antaŭe. Entute, temis pri la du unuaj movimentoj kaj parto de aldona skerco (nur en piana redukto, du paĝoj) supozeble planita estonta tria movimento. Anselm Hüttenbrenner -direktoro de tiu muzika societo kaj grava amiko de Franz, laŭlitere enmetis la partiturojn en tirkeston kaj forgesis pri ili. Tempo pasis, kaj en 1865 (pli ol kvar jardekoj pasis!) Anselm montris la tekstojn al la dirigento Johann von Herbeck kiu, post penigaj demarŝoj, atingis efektivigi la premieron de tiuj du geniaj movimentoj. La tiutaga ĉeestanta publiko montris grandan entuziasmon post la koncerto. La demandoj kaj la eterna diskutado komenciĝis... Kial nur du movimentoj anstataŭ la kutimaj kvar? Ĉu Schubert ne kuraĝis fini ĝin? Ĉu li konsideris ĝin jam kompleta? Ĉu la skerco celis daŭrigi ĝin?... Sed, preter tiuj ĉiuj demandoj, tio kio vere igis tiun simfonion legenda verko estas la aŭdaca sona propono, kiu sendube rompis la korsetojn kaj limojn de la momento kiam ĝi estis verkita (1822) kaj kiu, eĉ en 1865, sonis kiel freŝa, originala, novigeca, admirinda majstra kreitaĵo. Ni iom analizu ĝin. Unue, la tonalo si minora, malofte uzata de Schubert (kaj ĝenerale de klasikuloj) situigas la tuton en ia melankolia etoso. Strukture, la unua movimento konsistas nur el tri melodiaj temeroj, saĝe intermetitaj kaj ree prezentitaj kune kun diversaj variacioj, kaj sonaj kaj strukturaj. La unuaj momentoj sentiĝas tute tragediaj, kiam kontrabasoj kaj violonĉeloj sonigas tre basajn maltrankviligajn notojn. Preskaŭ nepercepteble, sur bazaj violonaj flirtoj, naskiĝas bela sed trista melodio, farita de hobojo kaj klarneto. La posta tria temero estas milda valso, iom pli optimisma, ludata de violonoj kaj vjoloj. Miaopinie, tio kio vere frapas la aŭskultanton (je har-hirtiga maniero!) estas la faloj kaj rekomencoj de  la tuto, per akordoj plenaj je dramo kaj forto. Estus kiel vojaĝo tra la spirita stato de homo kiu ege suferas pro siaj vivaj kondiĉoj sed kiu, samtempe, klopode sopiras akiri trankvilecon. Unu longa impresa si-minora korda akordo finas la pecon. La dua movimento komenciĝas per “lirika sentima akcepto de realo”, kvankam intermiksaj entrudaj streĉoj baldaŭ aperos. Sekvas armeeska marŝo kaj ribelemaj revenoj, ĝis tio, ke la finaj kaj fajnaj plukadoj de la violonaj kordoj estigos serenajn lastajn takto-mezurojn. Kalmo definitiva.

Siatempe, Schubert strebe gajnis sian panon kaj iom da renomo per siaj belegaj lidoj kaj kelkaj inspiritaj kvartetoj. Sed la pasado de tempo malfermis aliajn kaŝitajn trezoraĵojn, kiuj ankoraŭ hodiaŭ ravas nin. Tro frue, tro genia...





martes, 7 de abril de 2026

 Per Malaika al Afriko

La elektado de popola kanto

Dum tiuj pasintaj semajnoj, preskaŭ hazarde, mi multe aŭskultis pri popolaj kantoj, t.e. tiuj kreitaĵoj kiuj, kvankam apartenantaj al iu difinita regiono, lando, historia evento aŭ kultura fako, tamen akiris tiom da populareco ke, iamaniere, apartenas al la tutmonda heredaĵo. Tiam, mi ekpensis: kial ne elekti unu el tiuj popolaj muzikaĵoj, surbaze de kiu mi disvolvos novan artikolon por LF? La ideo ŝajnis al mi taŭga, kvankam la procezo por elekti nur unu kanton iĝis ege malfacila pro tio ke, fakte, multaj el ili ege plaĉis al mi kiel bazo por artikolo.

Tiel, dum kelkaj tagoj mi listigis kelkajn dekojn, inter kiuj mi citu la jenajn: Gaudeamus igitur, Adeste fideles, Guantanamera, Bésame mucho, Kalinka, O sole mio, La Bohème, O kaimós (Ο καημός)... Post kompleksa kribra procezo, estis elektita kvaropo el kiu, en speco de finalo, mi elprenus tiun plej interesan por mia artikolo. Nur por scivolemuloj, sciu ke la kvar finalaj pecoj estis la jenaj:

1.- El cóndor pasa. Fakte temas pri marŝa instrumenta peco el perua opereto de 1913. Eble neniu aliaj muzikaĵo povas tiel profunde elvoki la spiritan etoson de Sud-Ameriko.
2.- Dorogoi dlinnoyu, “Tra la longa vojo”, muzikaĵo de Boris Fomin, de ĉirkaŭ 1925. Temas pri ege fama rusa melodio, kies teksto estis tradukita (kaj adaptita) al centoj da versioj tra la mondo. Povas esti ke tiu plej fama estus la anglalingva Those Were the Days (Mary Hopkin, 1968).
3.- Tián mì mì, pinjinaĵo por “dolĉa mielo”, registrita en 1977 de la admirinda tajvana kantistino Teresa Teng (1953-1995). Verdire, temas pri versio de pli malnova tradicia indonezia kanto de 1940, nome Dayung Sampan. Direndas, ke Tián mì mì estis diskonigita en diversaj aziaj lingvoj kaj temas, tre probable, pri la plej populara muzika peco en ekstrem-orienta Azio.
4.- Malaika, kanto el Kenjo, bela specimeno de la afrika kulturo. Tiu ĉi estis mia definitiva elektitaĵo. Kial? Tre eble pro tio ke mi sentas ke, verko-rilate, mi ankoraŭ iom ŝuldas al la afrikaj muziko kaj kulturo. Ni vidu.



En mia pasinteco

Mi iru al la jaro 1980. En leciono de solfeĝo en la urba konservatorio, unu el la lernantoj aŭdacas demandi al la instruisto kian muzikon li plej ŝatas. La profesoro iom pripensas dum kelkaj sekundoj kaj fine respondas: “En la muzika kampo, tio kion mi plej ŝatas estas la afrikaj tamburaj ensembloj; kiamaniere la ludantoj atingas perfektan enŝovadon kaj alĝustigas diversajn ritmojn...”. Tiu respondo surprizis nin, la lernantojn, ĉar ni atendis pli “klasikan” ŝaton flanke de nia instruisto. Tamen, li insistis kaj eĉ, iun postan tagon, alportis diskon kaj iom aŭskultigis ĝin al ni.

Al ni -ankoraŭ infanoj- ne estis facile trovi tiajn diskojn. Tamen, estis proksima ekzemplo konata de ni, ankaŭ menciita de nia profesoro: la peco de Boney M kiu titoliĝas No More Chain Gang (1979) tra kiu gapigaj tamburaj sonoj alkroĉas la atenton de la aŭskultantoj: intensaj taktoj, sorĉaj plur-ritmoj, krucaj tamburaj fluoj... Fone, la voĉoj. Dankon al perkutila majstro Keith Forsey kaj ties skipo. Ravega rezulto.

Aldone, okazis ke en la somero de 1981 alia disko de Boney M (kiel sciate, ege sukcesa german-devena muzika projekto dum tiuj jaroj) surmerkatiĝis sub la titolo Malaika. La unuan fojon kiam mi ĝin aŭskultis, mi ege surpriziĝis: kia muziko estas tio ĉi?; en kiu lingvo estas la teksto? Prie ni vidos sube.

Ĝenerale, pri la afrika muziko mi baldaŭ lernis ke ĝia influo estis enorma en la plejmulto el la stiloj naskitaj en la amerika kontinento ekde la tempoj de la alportado de sklavoj el Afriko. Tiu influo estas pli evidenta en landoj kiel Usono, Brazilo kaj la karibia regiono. Ĉi-rilate, estu almenaŭ menciitaj la jenaj ĝenroj: ĵazo, soŭlo, bluso, rokenrolo, ska, regeo, salsa, rumbo, kalipso, batukado... Ne-neglektebla heredaĵo.

Postaj esploroj miaj

Ĉirkaŭ la jaro 2010 -kiam interreto populariĝis, almenaŭ al mi- mi revenis al la afrikaj muzikaj sferoj. Resume, ĉi tie mi volus almenaŭ sciigi pri la ĉefaj trajtoj. Certe, el la tri bazaj elementoj kiuj konsistigas la muzikan arton (melodio, harmonio, ritmo) sendube estas ritmo tiu plej grava por afrikanoj, kaj perkutiloj (ĉiu-specaj!) ludas gravegan rolon. Tamen, direndas ke eĉ per frapinstrumentado afrikaj muzikistoj kreas melodiaĵojn kaj harmoniaĵojn; kaj oni aldonu ke ja ekzistas kaj estas ofte uzataj gravaj kordaj kaj blovaj instrumentoj. Ekzemple, en la blova sfero mencieblas la grava fluto nomiĝanta fula (aŭ tambin, en diversaj regionoj); kaj ankaŭ trumpetoj kaj muzik-kornoj faritaj el bestaj tuskoj kaj kornoj. Apartan spacon meritas la t. n. kakaki, ege longa speco de trumpeto (ĉ. tri metrojn!) uzata nur por ceremonioj.

En la fako de kordaj instrumentoj oni nepre konu pri la t.n. kora, speco de harpo-liuto kies reson-skatolo estas farita el kukurbo kaj kiu kutime havas ĉirkaŭ 21-25 kordojn. Ankaŭ korda estas la t.n. ngoni. La plejmulto el tio ĉio ĵus menciita devenas origine el la landoj de okcidenta Afriko.

Enirante en la frapinstrumetaro, tamburoj -tiuj membranaj muzikiloj- ludas precipan rolon. Menciendas djembé (ĝembe’), antikva instrumento je pli ol 700 jaroj, kaj kies sona amplekso oscilas inter 65-1000 hercoj. Djembé estas ankaŭ nomata tam-tam (atentu, ĉar per tiu ĉi lasta vorto oni ankaŭ nomas ĉinan specon de gongo!). Alia tipo de tamburo estas tama, la “parolanta tamburo”. Temas pri ambaŭ-flanka tamburo kies tonoj povas esti agorditaj por imiti homan prozodion.

En la sfero de ksilofonoj elstaras kalimba (aŭ mambira), devenanta el Zimbabvo kaj Sud-Afriko. Temas pri speco de malgranda mana ksilofono. Alia tre disvastigita muzikilo estas marimbo, vibrafono kun aluminiaj lamenoj.

Estas grave sciigi ke en sub-Sahara Afriko, dum multaj jarcentoj, mesaĝoj estas kutime senditaj pere de muzikaj instrumentoj al pli ol 30 kilometroj je distanco. La mesaĝoj estas kompreneblaj laŭ la taktoj kaj la tonoj, imitante konversaciojn. Ĉi-rilate, ni ne forgesu pri la multaj tonalaj lingvoj ekzistantaj en tiuj regionoj; oni asertas, ke la tonoj de la tamburoj (kiuj, kiel dirite, estas agordeblaj per flankaj ŝnuroj) rilatas al la tonoj de la lingvoj.

Malaika

Temas pri la plej konata afrika muzikaĵo, kantata ĉiam en la svahila (eĉ kiam la versioj estas faritaj en aliaj kontinentoj). Ne estas kompleta konsento pri kiu estas la origina aŭtoro de Malaika. Kelkaj diras ke temas pri la tanzania komponisto Adam Salim, kiu ŝajne verkis ĝin ĉirkaŭ 1945. Tamen, estas pli akceptata la propono ke la aŭtoro estas la kenjano Fahili William, kiu surbendigis ĝin en 1961 kun la kenja ensemblo The Jambo Boys. Fakte, la laŭleĝa registro de la kanto apartenas al li.

El muzika vidpunkto temas pri milda melodio kun simpla strukturo (refreno/ instrumenta ponto/ strofo/ refreno) kie noteblas ĉefa voĉo kune kun akompanantaj voĉoj kiuj faras belajn kontrapunktojn. Instrumente, aperas kontrabaso kaj du elektraj gitaroj: unu ritma, kiu faras bazan akompanajn akordojn (ja maĵoraj, sed kiuj varias laŭ versioj); la alia gitaro kontrapunkte pluke sonigas la kordojn, eble per plektro. Plie, fone, aperas tra la peco ritmo de marakoj kaj tintiloj.

Malaika estas svahila vorto -el arabalingva deveno- kies signifo estas anĝel(in)o. Mi legis ke la vorto estas ofte uzata kiel sinonimo de “mia kara”, “mia amo”, plej kutime adresata al knabinoj. La teksto estas lamentema rakonto pri neebla amrilato pro malriĉaj kondiĉoj: “Ho, mia anĝelino, mi fiaskis, mi malriĉiĝis... mi edziĝos al vi... mono mankanta tristigas min... kion mi faru, junulino mia...?”
Pere de la kunligado de la diversaj versioj de Malaika far aliaj artistoj, oni povas alveni ĝis la kono de aliaj gravaj kantistoj, inkluzive de kelkaj el aliaj kontinentoj. Por ekzemplo, en Barato tre gravas tiuj versioj surbendigitaj de Lata Mangeshkar (Bombajo, 1929-2022) kaj de Usha Uthup (Goao, 1947). Sed ni enfokusiĝu nun al Afriko, kie sendube elstaras du figuroj, pri kiuj nepre mi iom rakontu.



Miriam Makeba (1932-2008), kies kromnomo estas Mama Africa (Panjo Afriko), naskiĝis en Johanesburgo kaj mortis apud Kaserto, Italio. Krom la sud-afrikan, Miriam ankaŭ posedis la ŝtatanecojn alĝerian kaj gvinean (konakrian). Ŝi estis kantisto, aktoro kaj komponisto. Tra ŝia vivo, Miriam iĝis simbolo kontraŭ Apartheid kaj favore al homaj rajtoj. En 1959 ŝi forlasis Sud-Afrikon kaj iris al Venecio, kaj tuj poste al Londono, kie ŝi renkontis Harry Belafonte-n. Ambaŭ decidis ekloĝi en Usono, kie ege sukcesa kuna kariero atendis ilin, ĉefe pro la albumo An Evening with Harry Belafonte / Makeba (1965, RCA Victor). Tiu ĉi disko atingis la premion Grammy de 1966 ĉe la kategorio pri “plej bona folklora albumo”; inter aliaj kantoj, en ĝi estis inkluzivita versio de Malaika. Direndas, ke en 1963 Belafonte kaj Makeba partoprenis la oficialan celebradon de la kenja sendependeco, kaj ke tiu-okaze sursceneje ili kune kantis kelkajn pecojn. Kvankam mi ie legis ke Malaika estis unu el la kantoj interpretitaj en tiu festa momento, post kelkaj esploroj mi ne povis konfirmi tiun informaĵon. Ĉiel ajn, la unua unuopa versio de Malaika registrita de Makeba estis en 1971. 

Inter aliaj sukcesaj kantoj de Makeba, estu nepre citita Ngqothwane (1960) kutime konata kiel “La klako-kanto” pro tio ke aŭskulteblas la tipaj klakaj sonoj de la sud–afrika kosa lingvo. Ankaŭ meritas atenton Pata Pata (tuŝu tuŝu, 1963) je la stilo Afro-pop.

Angélique Kidjo (Benino, 1960) estas sendube la muzika kaj ideologia posteulino de Miriam Makeba. Fakte, en 2006, iom antaŭ sia morto, Makeba asertis en koncerto: “La nuna vera reĝino de la afrika kantaĵaro estas Angélique Kidjo!!”; kaj nune tiu ĉi kutime estas tre ĝuste nomata la nova Mama Africa.

Angélique elmigris al Parizo en 1982 kaj posedas, kune kun la benina, la francan ŝtatanecon. Tra sia kariero kaj ĝis nun, ŝi publikigis 13 albumojn kaj atingis kvin premiojn Grammy. En ŝiaj kantoj aŭskulteblas diversaj lingvoj: fona, joruba, franca kaj angla. La svahila estis nur uzata por ŝia versio de Malaika (1992). Aliaj gravaj mejlŝtonoj ŝiaj estas la jenaj: Batonga (1991), vorto kiu apartenas al lingvo kreita de ŝi mem, kio signifus pli-malpli “lasu min sola, mi faros tion, kion mi volos!”; la peco We we (1992); la kanto Agolo (el la albumo Ayé, 1994) utiligata en Ĉilio por populara televida serio, nome Oro verde... Kidjo estis unu el la partoprenantoj en 2021 en la omaĝo al Steve Biko, grava sud-afrika aktivulo, kune kun Peter Gabriel kaj multaj aliaj artistoj. Temis pri nova registraĵo kaj filmeto de la mita kanto Biko (1980). Entute, tra sia kariero Angélique kunlaboris kun multaj aliaj artistoj: Carlos Santana, Bono, la niĝeria kantisto Davido...

Finaj aldonaĵoj

Mi ne volus fini tiun ĉi artikolon sen la mencio de almenaŭ du gravaj nomoj ene de la sfero de la t.n. Afro-pop. Unue, la niĝeria kantisto Wizkid (n. 1990) kaj lia tre renoma furor-kanto Joro (“ni ĝoju” en slanga joruba, 2019). Due, la kenja bando Sauti Sol (“voĉo-suno”) kaj ilia furoraĵo Sura Yako (“mia vizaĝo”, 2015). Cetere, kio pri nomoj de ensembloj de tambur-muziko tra Afriko? Nu, oni bezonus tutan libron por nura aliro al la temo, sed mi volus minimume mencii la burkinajn fratinojn Melissa kaj Ophelia Hie. Kaj kio pri afrika muziko en esperanto? Jes, certe ne tro grava, kvankam ĝi ja ekzistas kaj kun kelkaj respektindaj kreitaĵoj. Jen tri specimenaj albumoj, ĉiuj eldonita de Vinilkosmo: Originoj (2012, de Zhou-Mack Mafuila); Kiu lingvo? (2009, far la muzikistaro Konga Espero); kaj, pli freŝe, MemFarito, de la senegalano Samba Boozy Bouzot. Elkoran dankon, Afriko.