monda lingvo

monda lingvo

martes, 7 de abril de 2026

 Per Malaika al Afriko

La elektado de popola kanto

Dum tiuj pasintaj semajnoj, preskaŭ hazarde, mi multe aŭskultis pri popolaj kantoj, t.e. tiuj kreitaĵoj kiuj, kvankam apartenantaj al iu difinita regiono, lando, historia evento aŭ kultura fako, tamen akiris tiom da populareco ke, iamaniere, apartenas al la tutmonda heredaĵo. Tiam, mi ekpensis: kial ne elekti unu el tiuj popolaj muzikaĵoj, surbaze de kiu mi disvolvos novan artikolon por LF? La ideo ŝajnis al mi taŭga, kvankam la procezo por elekti nur unu kanton iĝis ege malfacila pro tio ke, fakte, multaj el ili ege plaĉis al mi kiel bazo por artikolo.

Tiel, dum kelkaj tagoj mi listigis kelkajn dekojn, inter kiuj mi citu la jenajn: Gaudeamus igitur, Adeste fideles, Guantanamera, Bésame mucho, Kalinka, O sole mio, La Bohème, O kaimós (Ο καημός)... Post kompleksa kribra procezo, estis elektita kvaropo el kiu, en speco de finalo, mi elprenus tiun plej interesan por mia artikolo. Nur por scivolemuloj, sciu ke la kvar finalaj pecoj estis la jenaj:

1.- El cóndor pasa. Fakte temas pri marŝa instrumenta peco el perua opereto de 1913. Eble neniu aliaj muzikaĵo povas tiel profunde elvoki la spiritan etoson de Sud-Ameriko.
2.- Dorogoi dlinnoyu, “Tra la longa vojo”, muzikaĵo de Boris Fomin, de ĉirkaŭ 1925. Temas pri ege fama rusa melodio, kies teksto estis tradukita (kaj adaptita) al centoj da versioj tra la mondo. Povas esti ke tiu plej fama estus la anglalingva Those Were the Days (Mary Hopkin, 1968).
3.- Tián mì mì, pinjinaĵo por “dolĉa mielo”, registrita en 1977 de la admirinda tajvana kantistino Teresa Teng (1953-1995). Verdire, temas pri versio de pli malnova tradicia indonezia kanto de 1940, nome Dayung Sampan. Direndas, ke Tián mì mì estis diskonigita en diversaj aziaj lingvoj kaj temas, tre probable, pri la plej populara muzika peco en ekstrem-orienta Azio.
4.- Malaika, kanto el Kenjo, bela specimeno de la afrika kulturo. Tiu ĉi estis mia definitiva elektitaĵo. Kial? Tre eble pro tio ke mi sentas ke, verko-rilate, mi ankoraŭ iom ŝuldas al la afrikaj muziko kaj kulturo. Ni vidu.



En mia pasinteco

Mi iru al la jaro 1980. En leciono de solfeĝo en la urba konservatorio, unu el la lernantoj aŭdacas demandi al la instruisto kian muzikon li plej ŝatas. La profesoro iom pripensas dum kelkaj sekundoj kaj fine respondas: “En la muzika kampo, tio kion mi plej ŝatas estas la afrikaj tamburaj ensembloj; kiamaniere la ludantoj atingas perfektan enŝovadon kaj alĝustigas diversajn ritmojn...”. Tiu respondo surprizis nin, la lernantojn, ĉar ni atendis pli “klasikan” ŝaton flanke de nia instruisto. Tamen, li insistis kaj eĉ, iun postan tagon, alportis diskon kaj iom aŭskultigis ĝin al ni.

Al ni -ankoraŭ infanoj- ne estis facile trovi tiajn diskojn. Tamen, estis proksima ekzemplo konata de ni, ankaŭ menciita de nia profesoro: la peco de Boney M kiu titoliĝas No More Chain Gang (1979) tra kiu gapigaj tamburaj sonoj alkroĉas la atenton de la aŭskultantoj: intensaj taktoj, sorĉaj plur-ritmoj, krucaj tamburaj fluoj... Fone, la voĉoj. Dankon al perkutila majstro Keith Forsey kaj ties skipo. Ravega rezulto.

Aldone, okazis ke en la somero de 1981 alia disko de Boney M (kiel sciate, ege sukcesa german-devena muzika projekto dum tiuj jaroj) surmerkatiĝis sub la titolo Malaika. La unuan fojon kiam mi ĝin aŭskultis, mi ege surpriziĝis: kia muziko estas tio ĉi?; en kiu lingvo estas la teksto? Prie ni vidos sube.

Ĝenerale, pri la afrika muziko mi baldaŭ lernis ke ĝia influo estis enorma en la plejmulto el la stiloj naskitaj en la amerika kontinento ekde la tempoj de la alportado de sklavoj el Afriko. Tiu influo estas pli evidenta en landoj kiel Usono, Brazilo kaj la karibia regiono. Ĉi-rilate, estu almenaŭ menciitaj la jenaj ĝenroj: ĵazo, soŭlo, bluso, rokenrolo, ska, regeo, salsa, rumbo, kalipso, batukado... Ne-neglektebla heredaĵo.

Postaj esploroj miaj

Ĉirkaŭ la jaro 2010 -kiam interreto populariĝis, almenaŭ al mi- mi revenis al la afrikaj muzikaj sferoj. Resume, ĉi tie mi volus almenaŭ sciigi pri la ĉefaj trajtoj. Certe, el la tri bazaj elementoj kiuj konsistigas la muzikan arton (melodio, harmonio, ritmo) sendube estas ritmo tiu plej grava por afrikanoj, kaj perkutiloj (ĉiu-specaj!) ludas gravegan rolon. Tamen, direndas ke eĉ per frapinstrumentado afrikaj muzikistoj kreas melodiaĵojn kaj harmoniaĵojn; kaj oni aldonu ke ja ekzistas kaj estas ofte uzataj gravaj kordaj kaj blovaj instrumentoj. Ekzemple, en la blova sfero mencieblas la grava fluto nomiĝanta fula (aŭ tambin, en diversaj regionoj); kaj ankaŭ trumpetoj kaj muzik-kornoj faritaj el bestaj tuskoj kaj kornoj. Apartan spacon meritas la t. n. kakaki, ege longa speco de trumpeto (ĉ. tri metrojn!) uzata nur por ceremonioj.

En la fako de kordaj instrumentoj oni nepre konu pri la t.n. kora, speco de harpo-liuto kies reson-skatolo estas farita el kukurbo kaj kiu kutime havas ĉirkaŭ 21-25 kordojn. Ankaŭ korda estas la t.n. ngoni. La plejmulto el tio ĉio ĵus menciita devenas origine el la landoj de okcidenta Afriko.

Enirante en la frapinstrumetaro, tamburoj -tiuj membranaj muzikiloj- ludas precipan rolon. Menciendas djembé (ĝembe’), antikva instrumento je pli ol 700 jaroj, kaj kies sona amplekso oscilas inter 65-1000 hercoj. Djembé estas ankaŭ nomata tam-tam (atentu, ĉar per tiu ĉi lasta vorto oni ankaŭ nomas ĉinan specon de gongo!). Alia tipo de tamburo estas tama, la “parolanta tamburo”. Temas pri ambaŭ-flanka tamburo kies tonoj povas esti agorditaj por imiti homan prozodion.

En la sfero de ksilofonoj elstaras kalimba (mambira), devenanta el Zimbabvo kaj Sud-Afriko. Temas pri speco de malgranda mana ksilofono. Alia tre disvastigita muzikilo estas marimbo, vibrafono kun aluminiaj lamenoj.

Estas grave sciigi ke en sub-Sahara Afriko, dum multaj jarcentoj, mesaĝoj estas kutime senditaj pere de muzikaj instrumentoj al pli ol 30 kilometroj je distanco. La mesaĝoj estas kompreneblaj laŭ la taktoj kaj la tonoj, imitante konversaciojn. Ĉi-rilate, ni ne forgesu pri la multaj tonalaj lingvoj ekzistantaj en tiuj regionoj; oni asertas, ke la tonoj de la tamburoj (kiuj, kiel dirite, estas agordeblaj per flankaj ŝnuroj) rilatas al la tonoj de la lingvoj.

Malaika

Temas pri la plej konata afrika muzikaĵo, kantata ĉiam en la svahila (eĉ kiam la versioj estas faritaj en aliaj kontinentoj). Ne estas kompleta konsento pri kiu estas la origina aŭtoro de Malaika. Kelkaj diras ke temas pri la tanzania komponisto Adam Salim, kiu ŝajne verkis ĝin ĉirkaŭ 1945. Tamen, estas pli akceptata la propono ke la aŭtoro estas la kenjano Fahili William, kiu surbendigis ĝin en 1961 kun la kenja ensemblo The Jambo Boys. Fakte, la laŭleĝa registro de la kanto apartenas al li.

El muzika vidpunkto temas pri milda melodio kun simpla strukturo (refreno/ instrumenta ponto/ strofo/ refreno) kie noteblas ĉefa voĉo kune kun akompanantaj voĉoj kiuj faras belajn kontrapunktojn. Instrumente, aperas kontrabaso kaj du elektraj gitaroj: unu ritma, kiu faras bazan akompanajn akordojn (ja maĵoraj, sed kiuj varias laŭ versioj); la alia gitaro kontrapunkte pluke sonigas la kordojn, eble per plektro. Plie, fone, aperas tra la peco ritmo de marakoj kaj tintiloj.

Malaika estas svahila vorto -el arabalingva deveno- kies signifo estas anĝel(in)o. Mi legis ke la vorto estas ofte uzata kiel sinonimo de “mia kara”, “mia amo”, plej kutime adresata al knabinoj. La teksto estas lamentema rakonto pri neebla amrilato pro malriĉaj kondiĉoj: “Ho, mia anĝelino, mi fiaskis, mi malriĉiĝis... mi edziĝos al vi... mono mankanta tristigas min... kion mi faru, junulino mia...?”
Pere de la kunligado de la diversaj versioj de Malaika far aliaj artistoj, oni povas alveni ĝis la kono de aliaj gravaj kantistoj, inkluzive de kelkaj el aliaj kontinentoj. Por ekzemplo, en Barato tre gravas tiuj versioj surbendigitaj de Lata Mangeshkar (Bombajo, 1929-2022) kaj de Usha Uthup (Goao, 1947). Sed ni enfokusiĝu nun al Afriko, kie sendube elstaras du figuroj, pri kiuj nepre mi iom rakontu.



Miriam Makeba (1932-2008), kies kromnomo estas Mama Africa (Panjo Afriko), naskiĝis en Johanesburgo kaj mortis apud Kaserto, Italio. Krom la sud-afrikan, Miriam ankaŭ posedis la ŝtatanecojn alĝerian kaj gvinean (konakrian). Ŝi estis kantisto, aktoro kaj komponisto. Tra ŝia vivo, Miriam iĝis simbolo kontraŭ Apartheid kaj favore al homaj rajtoj. En 1959 ŝi forlasis Sud-Afrikon kaj iris al Venecio, kaj tuj poste al Londono, kie ŝi renkontis Harry Belafonte-n. Ambaŭ decidis ekloĝi en Usono, kie ege sukcesa kuna kariero atendis ilin, ĉefe pro la albumo An Evening with Harry Belafonte / Makeba (1965, RCA Victor). Tiu ĉi disko atingis la premion Grammy de 1966 ĉe la kategorio pri “plej bona folklora albumo”; inter aliaj kantoj, en ĝi estis inkluzivita versio de MalaikaDirendas, ke en 1963 Belafonte kaj Makeba partoprenis la oficialan celebradon de la kenja sendependeco, kaj ke tiu-okaze sursceneje ili kune kantis kelkajn pecojn. Kvankam mi ie legis ke Malaika estis unu el la kantoj interpretitaj en tiu festa momento, post kelkaj esploroj mi ne povis konfirmi tiun informaĵon. Ĉiel ajn, la unua unuopa versio de Malaika registrita de Makeba estis en 1971. 

Inter aliaj sukcesaj kantoj de Makeba, estu nepre citita Ngqothwane (1960) kutime konata kiel “La klako-kanto” pro tio ke aŭskulteblas la tipaj klakaj sonoj de la sud–afrika kosa lingvo. Ankaŭ meritas atenton Pata Pata (tuŝu tuŝu, 1963) je la stilo Afro-pop.

Angélique Kidjo (Benino, 1960) estas sendube la muzika kaj ideologia posteulino de Miriam Makeba. Fakte, en 2006, iom antaŭ sia morto, Makeba asertis en koncerto: “La nuna vera reĝino de la afrika kantaĵaro estas Angélique Kidjo!!”; kaj nune tiu ĉi kutime estas tre ĝuste nomata la nova Mama Africa.

Angélique elmigris al Parizo en 1982 kaj posedas, kune kun la benina, la francan ŝtatanecon. Tra sia kariero kaj ĝis nun, ŝi publikigis 13 albumojn kaj atingis kvin premiojn Grammy. En ŝiaj kantoj aŭskulteblas diversaj lingvoj: fona, joruba, franca kaj angla. La svahila estis nur uzata por ŝia versio de Malaika (1992). Aliaj gravaj mejlŝtonoj ŝiaj estas la jenaj: Batonga (1991), vorto kiu apartenas al lingvo kreita de ŝi mem, kio signifus pli-malpli “lasu min sola, mi faros tion, kion mi volos!”; la peco We we (1992); la kanto Agolo (el la albumo Ayé, 1994) utiligata en Ĉilio por populara televida serio, nome Oro verde... Kidjo estis unu el la partoprenantoj en 2021 en la omaĝo al Steve Biko, grava sud-afrika aktivulo, kune kun Peter Gabriel kaj multaj aliaj artistoj. Temis pri nova registraĵo kaj filmeto de la mita kanto Biko (1980). Entute, tra sia kariero Angélique kunlaboris kun multaj aliaj artistoj: Carlos Santana, Bono, la niĝeria kantisto Davido...

Finaj aldonaĵoj

Mi ne volus fini tiun ĉi artikolon sen la mencio de almenaŭ du gravaj nomoj ene de la sfero de la t.n. Afro-pop. Unue, la niĝeria kantisto Wizkid (n. 1990) kaj lia tre renoma furor-kanto Joro (“ni ĝoju” en slanga joruba, 2019). Due, la kenja bando Sauti Sol (“voĉo-suno”) kaj ilia furoraĵo Sura Yako (“mia vizaĝo”, 2015). Cetere, kio pri nomoj de ensembloj de tambur-muziko tra Afriko? Nu, oni bezonus tutan libron por nura aliro al la temo, sed mi volus minimume mencii la burkinajn fratinojn Melissa kaj Ophelia Hie. Kaj kio pri afrika muziko en esperanto? Jes, certe ne tro grava, kvankam ĝi ja ekzistas kaj kun kelkaj respektindaj kreitaĵoj. Jen tri specimenaj albumoj, ĉiuj eldonita de Vinilkosmo: Originoj (2012, de Zhou-Mack Mafuila); Kiu lingvo? (2009, far la muzikistaro Konga Espero); kaj, pli freŝe, MemFarito, de la senegalano Samba Boozy Bouzot. Elkoran dankon, Afriko. 
 





No hay comentarios:

Publicar un comentario