monda lingvo

monda lingvo

lunes, 21 de enero de 2019

 MARCIAL VILLAMOR VARELA (1899-1937), GALEGA ANARKIISTO.(Kaj esperantisto).

   La 28-an de septembro de 1937 estis murdita Marcial Villamor Varela. Jen delikto kiu estis neniam enketita, kaŝita ekde la momento mem kiam ĝi estis malkovrita, kamuflata sub la raporto de morto pro cerba sanglo-elfluo.

   Jen mensogo kiun lia familio devis akcepti por eviti novajn reprezaliojn, kaj kiu estis parto de la strategio de la nova diktatora reĝimo, insistanta, fakte, neadi la ekzistadon de la agoj, tiel de la vivo kiel de la morto de miloj da homoj.

   

   Marcial Villamor naskiĝis en Vilouriz (Toques; prononcu:Tokes) en 1899, kvankam tre junaĝe li transloĝiĝis al Santiago de Compostela, kie li rezidos kaj disvolvos sian laboron kiel fajn-lignaĵisto kaj sian sindikatan agadon. Li estis, klare, filo de sia tempo, kaj frato de la ĝistiama plej bona generacio de hispanoj, al kiu la aŭdaco prirevi liberecon kostis la grandan doloron suferi perfortan jugon.

   Junaĝe li ekiris kiel sendita rekruto al Afriko, kie la ricevo surmane de pamfleto kontraŭ la hispana armea ĉeesto en la kolonio ekigis sian deziron cele koni kaj lerni. Hontinte pro sia stato de preskaŭ analfabeto, ekde tiu momento li iĝis fervora memlernanto, frekventulo ĉe Kompostelaj librovendejoj, ĝis kiam li kompletigis unu el la plej bonajn personajn bibliotekojn de la urbo, kiu atingis renomon inter la lokaj intelektularo kaj burĝaro.

   Lia pasio pri legado donis al li la eblecon konatiĝi kun Ortega y Gasset. Okaze de vizito de tiu ĉi al Kompostelo, Arturo Cuadrado Moure, posedanto de la librovendejo Niké -kie klientoj pagis la prezon kiun ili konsideris taŭga por la libroj- kaj membro de la komisiono kiu prezentis la Statuton de Aŭtonomeco de la jaro 1936 en la Parlamenton, rakontis al filozofo tion ke unu sia kliento, “la renoma anakiisto Marcial Villamor, pagis dek centonojn por libro lia... kaj je la sekvanta tago li reiris pase tien pagi aliajn dek centonojn pro tio ke ĝi entuziasmigis lin. Kiam mi rakontis tion al Ortega, tiu ĉi volis konatiĝi kun li, kaj la granda intelektulo iris en la hejmon de la lignaĵisto, kiu estis pafekzekutota en 1936”.




  La ebleco de persona plenumiĝo per kulturo kaj studado estos unu el siaj kredemoj pli profundaj kaj unu el la principoj de sia publika agado. Tiel, li estis unu el la iniciatintoj kaj elstara membro de la Kompostela Liberecana Ateneo, kiu havis ĝian adreson, komunikocele, en lia propra privata domicilo, en la numero 18 de la strato Olvido.

   Jam antaŭ la proklamado de la Respubliko, Marcial Villamor estas membro de la Regiona Galega Konfederacio (CRG) de CNT (hispana anarkiisma sindikato) reprezentante la “Sindikaton de Lignaĵistoj kaj similaj”, de Santiago ĉe la regiona tutasembleo okazigita en Korunjo (Coruña) en 1930. CRG, kies karakterizaĵo estis iom modera kondutonormo, kunlaboris, dum la lastaj monatoj de 1930 kaj la unuaj de 1931, kun la respublikemaj movadoj ĉe la primunicipa elektokampanjo kiu finiĝis je la starigado de la Respubliko la 14-an de aprilo.

   La iompostioma radikaliĝo de la sindikato, ŝuldita al la pliiĝo de la influo, ĉe la estraro, far elementoj kiuj devenis el FAI (Ibera Anarkiisma Federacio) kauzis tion ke Villamor Varela, kiu apartenis al la modera flanko de tiuj nomitaj “trentistoj” (moderuloj) -kvankam li ankaŭ aktivas en FAI dum la unua jar-duo de la 2-a Hispana Respubliko- iom post iom distanciĝas el la tezoj de CNT, kvankam li restas en la laborista lukto. Tiu distanciĝo estas signifa ekde 1933, la jaro kiam demisias la estraro ĉefdirektita de José Villaverde, kaj kiam fiaskis la insurekcia provo de ĝenerala striko deklarita en decembro post la elektada venko de la dekstrularo.

   En februaro de 1934 okazas du kontraŭaj faktoj kiuj samtempe evidentigas tiun distanciĝon. Samtempe kiam li partopenas kiel delegito de CRG ĉe la “Nacia Regionaj Tutasembleo” de CNT, li vizitas Angel Pestaña-n, fondinto de la Sindikatisma Partio, kaj homo inklina al prielekta partoprenado kaj al la kunlaboro kun maldekstraj partioj. Tiel, dum la tiujara somero, ĉirkaŭ Villamor kreiĝas la Santiaga reprezento de la Sindikatisma Partio, la plej densa de la partio en Galegio, kiu integrigas multajn kompostelajn sindikatajn kadrojn- precipe ekde la okazintaĵoj de oktobro- malkontentaj pro la sinteno de la anarkiisma sindikato. 

   La 10-an de oktobro li estis arestata je la unuaj horoj de la frumateno, kiam li enmane havis foliojn de propagando favore al amnestio de enprizonigitaj maldekstraj politikistoj, kaj ene de kiuj oni kritikis la liberigadon de la puĉismaj generaloj kiuj ribelis armile kontraŭ la Respubliko. Li estis juĝe procesigita de armea tribunalo pro la delikto de “ekscitado al armea ribelo provograde” kaj kondamnita al ses jaroj de prizono, kiujn li tute plenumis.
   En la raporto kiun la armea Juĝejo petas al la Ĝenerala Direkcio de Sekureco, la Kompostela Komisaro sciigis tion ke Villamor estis rigardata en la urbo “kiel unu el la plej gravaj gvidantoj de la laboristaj amasoj; li estis la fondinto de la Liberecana Ateneo, kiu nuntempe agadas kaŝe, kaj li ĉiam aktivis en ĉiuj socialaj movadoj deklaritaj en ĉi tiu urbo (...). Pri lia ebla partoprenado en la revoluciemaj agoj de aŭtuno de 1934, la raporto plu sciigas tion ke ”kvankam ne ekzistas nerefutebla pruvo pri lia partopreno, estas supozeble ki li estas unu el ties ribelestroj, pro tio ke antaŭ tiuj tagoj li elstaris kiel vera gvidanto, kaj inter la ĉi-urbaj laboristoj oni konsideras lin kiel unu el la ĉefajn organizantojn de la laboristaj amasoj“.

  Krom la taksado kiel akuzopruvo kiun tiu raporto meritas de ĉiu, estas evidente ke ĉirkaŭ 1934 Marcial Villamor Varela estis elstara homo ĉe la Kompostela laboristo-movado, kun publika influo kiu aparte reliefigis lin kaj kiu, poste, determinis sian tragikan finon.

   Dum la tempo kiun li pasigas en la karcero li komencas kunlabori kun la larĝaspektra semajna gazeto “SER”, sub la gvido de siaj amikoj Suárez Picallo kaj Arturo Cuadrado. Post kiam li plenumis sian punon, je la fino de 1935, li partoprenas en la preparado de la elektada procezo de 1936. Al tiu elektado, la Sindikatisma Partio alvenas integrita en la “Popola Fronto”. En la monato julio li partoprenas mitingon favore al Statuto de Aŭtonomeco, okazigita en Pontevedro.

                 



   Post la armea puĉo de la 17-an de julio de 1936, kiu fariĝis insurekcio la 18-an, Marcial Villamor Varela estas vokita partopreni la Defendo-Komitaton kiu la puĉon alfrontis en la urbo. Alia plia ekzemplo pri sia supreniro ĉe la Kompostela laborista movado, kaj alia kialo por tiuj kiuj decidis ekzekuti lin.

   En la kunveno kiu okazis en la Placo de Obradoiro kaj en la kunsidoj de la Defendo-Komitato oni diskutas pri kiu strategio estas sekvenda fronte al la puĉo, kaj oni komparas la diversajn ideologiajn sintenojn. Laŭ la historiisto Luis Lamela, nur la interveno de Villamor, de Fernando Barcia (socialisto, prezidanto de la Komitato) kaj de Germán Fernández, malhelpis la sturmon al la domo de la entreprenisto Olimpio Pérez (estis cirkonstance ke la bopatro de Marcial Villamor estis la ŝoforo de la familio Pérez) kaj la bruligon de kelkaj lokaj preĝejoj.

  Ĉi-rilate, kaj kiel montriĝas de atestoj de milit-konsiliĝoj, kaj per parola transdonado, ŝajnas esti pruvita tion ke Villamor ankaŭ malhelpis tion ke la Kompostela katedralo estus damaĝita. Laŭ-dirite de, inter aliaj, la jam forpasinta membro de CNT kaj loka entreprenisto Manuel Ceruelo, Villamor konis la projekton de delkaj flamiĝantaj frakcioj el la maldekstremaj membaroj kiuj celis dinamiti la katedralon.Tiel, en la nokto de la 18-a aŭ la 19-a de julio, li formis protekto-patrolon kiun li partoprenis, kune kun Ceruelo, kiu alfrontis frape tiujn kiuj intencis damaĝi la monumenton. Certe, la defendantoj venkis kaj la konstruaĵo eltiriĝis sendamaĝe el la certa risko de detruo kiun ĝi alfrontis, kaj kiu frapis aliajn hispanajn templojn dum la Enlanda Milito.
 
   Santiago restis lojala al la Respubliko eĉ la 20-an de julio, kiam grupo da volontuloj apogitaj de ministoj de Lousame direktiĝis al Korunjo cele defendi la Registaran Delegitejon kontraŭ la ribelantaj militistoj.

   Profitante la foreston de ia kontraŭstaro, la armea komandanto de la loko kaj de la artileria taĉmento, José Bermúdez de Castro, akiras la kontrolon de la urbo. Je la 12-a nokte la trupoj prenis la ŝlosilajn poziciojn kaj la Kompostelajn stratojn. La urbestro Casal estas devigita cedi la komandon al Bermúdez de Castro. Laŭ Fernández del Riego, je la momento de la kapitulaco oni promesis respekti la personajn vivojn, promeso kiu, kiel la historio rakontas al ni, ne estis plenumita.

    En tiu sama nokto, armita aro da falangistoj sturmis la domon de Marcial Villamor, kaj tiu estas devigita fuĝi, saltante la murojn de la hortoj kiuj konsistigas la malantaŭan parton de la dombloko, kaj kiu hodiaŭe estas parto de la Parko de Belvís. Li sukcese eskapis inter la pafado de la ribeluloj kaj rifuĝas ĉe la apuda strato de la Pexego, en la domo de amiko kaj laborista kompano, dum kelkaj tagoj.

   Dum tiu tempo atakoj kaj traserĉadoj al la domo estis senĉesaj, same kiel la suferoj de lia familio. Vizitoj je iu ajn horo tage kaj nokte, la detruado de meblaro, la disrabo de lia aprezata biblioteko, tute renversita kaj forprirabita, disdonita inter la atakantoj kaj parte bruligita en la strato mem, ĝis tio ke eĉ ne unu libro restis en la posedo de la familio, la angoro de la familio pro tio ke ili ne sciis en kiu stato Marcial estis, insultoj, ĉikanaĵoj, agresoj, kaj eĉ la forrabado de la bopatro de Marcial, Martín Castiñeiras, kies vivo estis savata nur pro la interveno de sia mastro, Olimpio Pérez, estis kelkaj el la suferaĵoj de tiuj tagoj.  La familio de Marcial, kiu rezidis en la familia domo de la strato Olvido, 18, konsistis el sia bopatro, sia edzino kaj 5 gefiloj, la plej aĝa de 12 jaroj kaj la plej juna de apenaŭ kelkaj monatoj aĝa.

                                         


    Marcial sukcesas eskapi disde siaj persekutantoj kaj, post malgaja adiaŭo, kie li nur transmetas sian rigardon al sia familio en San Lázaro, senvorte, li kaŝiĝas en la domo de siaj kuzoj en sia denaska vilaĝeto Vilouriz (Tokes). Tie li pasigas kelkajn monatojn dum kiuj la sieĝo ĉirkaŭpremiĝas kaj la serĉadoj reokazas sinsekve. Same kiel multaj aliaj tiuepokaj rifuĝintoj, li sukcesas resti kaŝita danke nur al la fortuno kaj al la klopodoj de tiuj kiuj gaste protektis lin, estante la ĉefrolulo en diversaj aventuroj kiuj, se ne estus pro la tiutempaj cirkonstancoj, estus ja samtempe nekredeblaj kaj dramegaj.

  La premo komprenigas al li tion ke li ree multe riskas, tiom li kiom tiuj kiuj protektas lin, kaj li decidas daŭrigi sian fuĝon al la plej proksima sekura teritorio, t.e. Asturio, ankoraŭ lojala al la Respubliko. Tiel, en septembro de 1937, kun pruntedonitaj dokumentoj, li forlasas sian kaŝejon. li estas arestita survoje, en Baralla. Komence, oni liberigis lin, ĉar lia alibio sukcesis. Tamen, elirante la arestejon, li renkontiĝis ĉe la elirejo kun ribelulo kiu devenis el Santiago kaj kiu tuj rekonis lin.

   Li estis tuj arestita, kaj oni ordonis sian translokon al la galega ĉefurbo. Dum la vojaĝo, en la municipo Guntín, li estas mortigita per surkapa pafo.

   Lia morto estis unu plia el la multaj kiujn okazigis la sistema subpremo farita de la ribeluloj kontraŭ tiuj kiuj dum la respublika jarkvino praktikis sian socialan kaj politikan aktivadojn en la kontraŭa tendaro; subpremo kiu sinkigis Hispanion en malprogreson dum jardekoj, rilate al Eŭropo. Ĝuste, pro tio ke la viktimoj estis parto de la ĝistiama plej brila, plej edukita kaj , kio estas la plej grava afero, plej engaĝiĝinta al la estonteco de la lando.
   Villamor estis unu el la unuaj celoj de la Santiagaj faŝistoj pro sia elstara laborista aktivado kaj pro sia sindikata agado, kiu naskis kontraŭ li la malamon de tiuj kiuj kontraŭstaris la progreson de la vivstatoj de la laboristoj. Lia postuloj inkuzivis aferojn kiuj hodiaŭe ŝajnas al ni tute akceptindaj, kiel la hora redukto de ekscesaj labortagoj, la dignigado de la laboraj statoj, la semajna ripozo aŭ la aliro de la laboristoj al la kulturo per ties disvastigo kaj la stimulo de la edukado.

   Lia afabla kaj trankvila karaktero kaj lia bonkoreco kondukis lin al la malakcepto de perforto kiu tuŝis grandan parton de la tiuepoka galega kaj hispana socioj. Ĉiam fidela al liaj ideoj, lia modereco kontraŭmetis lin kelkfoje kontraŭ liaj kompanoj de aktivado, sed tio, tamen, ne utilis al li eviti la malamon de tiuj kiuj mortigis lin. Lia kultura edukado portis lin al socia kaj teknika scio kiu ne estis propra de lia humila deveno. Tiel, li estis scianto de multaj el la tiutempaj teknikaj progresaĵoj kaj eĉ de kelkaj nuntempaj, pri kiu li ŝatis paroli, kaj li aliĝis al preskaŭ nekonataj movadoj kiel vegetaranismo, ĝis kiam li estis venkita de la nutraj antaŭjuĝoj de sia edzino. Malgraŭ lia sindikata kaj laborista aktivado, li praktikis rafinitan toleremon al la kredoj de aliuloj, komencante ekde la religiemo de sia familio kaj la konservativa penso de sia bopatro, dungito de la bankieroj Pérez.
  
  

domingo, 20 de enero de 2019


     
¿HAS ESCUCHADO ALGUNA VEZ HABLAR DEL ESPERANTO? 

   Puede que no. Y es normal que nunca hayas escuchado hablar de él, porque su repercusión en los medios generales de comunicación sigue siendo desgraciadamente escasa. Pero puede asegurarse que es difícil que quien lo estudie un poco no se enamore pronto de su gramática y de su ideal pacifista.

    Se ha definido al esperanto de muchas maneras, afirmándose cosas tales como que es la lengua de la paz, de la amistad, del amor; o que es un puente entre las culturas del mundo, una especie de "patria común" para todos los seres humanos con independencia de su origen. Lo cierto es que es difícil definirlo con una sola idea, pero está claro que proponerlo y usarlo como lengua internacional (aunque siga siendo una opción muy minoritaria) supone apoyar una solución más justa, más racional y más democrática que la opción de usar las grandes lenguas "imperiales" para la comunicación internacional. Y ello aunque a la mayoría de las personas, debido a la educación y a las "verdades" recibidas, les cueste trabajo comprenderlo.
  
     Y si eres de los que les gusta conocer gente diferente, hacer amigos, viajar, aprender idiomas y aprender cosas curiosas, a la vez que ayudas a conseguir un mundo mejor...entonces merece la pena que le eches un vistazo al esperanto.

         
                  ("No hay nada más bonito que ser joven y hablar esperanto")


                        Mas información en: 



                                              _______________________________________
   
   El esperanto es un idioma planificado creado en 1887. Su objetivo es servir de lengua auxiliar para la comunicación entre las personas y entre los pueblos que tengan lenguas maternas distintas.

    A lo largo de más de 130 años el esperanto ha sido tan amado y ensalzado por unos como prohibido y perseguido por otros. Circunstancias históricas de todo tipo han impedido que el esperanto obtenga el objetivo para el que se creó. Pero lo cierto es que forma parte del mundo contemporáneo, constituyendo un fenómeno lingüístico, cultural y social sin parangón en la historia de la humanidad. De otra manera no se podría explicar que el esperanto aparezca mencionado en cientos de obras literarias y en multitud de películas realizadas fuera del ambiente esperantista. Y que haya más de 1.500 calles y plazas de todo el mundo que reciben su nombre del esperanto.

                      
        ("El esperanto es preservación cultural", cartel de la Juventud Esperantista Brasileña)


    Pero hay más. Mucho más. Porque quizá te sorprenda saber cosas como que...

- Casi 2 millones de personas se han registrado en Duolingo para aprenderlo en apenas 3 años;
- Celebridades como Julio Verne, León Tolstoi, J.R. Tolkien y Juan Pablo II, entre muchos otros, han hablado en esperanto;
- La UNESCO aconseja su aprendizaje y ha apoyado la publicación de su revista oficial, desde 2017, también en esperanto;
- Casi un centenar de grupos musicales y cantantes de todos los estilos han grabado discos y hacen actuaciones usando el esperanto;
- Tiene una literatura de más de 35.000 obras y una Wikipedia de más de 250.000 artículos (Vikipedio);
- Desde 2018 la UNED lo ofrece en su oferta de idiomas. Se enseña igualmente en 110 universidades y en varias decenas de centros educativos de enseñanzas básicas y medias repartidos por una veintena de países (China, Reino Unido, Polonia, Hungría, Brasil, Togo, etc)
- Puedes examinarte y conseguir la titulación de B1, B2, C1 e incluso C2 de esperanto en el MCER; 
- Sólo en Facebook hay varios cientos de miles de usuarios y casi 800 grupos que usan el esperanto
- Puedes hacer amigos y hospedarte gratis en más de 120 países.

        
                  
                          (Undécimo Mandamiento: "Aprende esperanto")

- Además, aprender esperanto es una tarea divertida que desarrolla la inteligencia y facilita el aprendizaje correcto de otros idiomas. El mismísimo Umberto Eco alabó sus cualidades como instrumento didáctico.

- Desde el punto de vista lingüístico, podemos resumir diciendo que el esperanto es una lengua fácil, regular, lógica y sin excepciones gramaticales. Su vocabulario está sacado y adaptado básicamente a partir de las lenguas europeas, pero su  estructura gramatical es similar a la de las lenguas aglutinantes(turco, swahili, japonés) y aislantes (chino, vietnamita). También cuenta con palabras y elementos propios no tomados de  ninguna otra lengua.

-  Es alrededor de 10 veces más fácil de aprender que cualquier lengua "natural" y, pese a ello, pueden expresarse ideas con una precisión muy superior a la de cualquier otro idioma. Como alguien dijo en alguna ocasión, "con el esperanto se puede hacer magia".


- Aunque el esperanto lo han hablado y lo hablan personas de tendencias ideológicas muy diversas, lo cierto es que desde su nacimiento el movimiento esperantista ha estado siempre muy ligado al pacifismo, pero también a causas y movimientos tales como la preservación del medio ambiente, la justicia social, etc. Como ejemplo diremos que desde hace ya unos años el Partido Verde Europeo publica sus programas electorales al Parlamento de Estrasburgo también en esperanto.

- Y para terminar esta breve sinopsis, he aquí un par de palabras: "Hola" se dice SALUTON, y "gracias" es DANKON. ¿Quién más se anima?

                          
              








martes, 8 de enero de 2019

GRANADO

A) ĜENERALAĴOJ

  Granado (hispanlingve: Granada) estas hispana urbo kiu situas sude de Hispanio. Ĝi havas 232.000 loĝantojn, kvankam la tuta ĉirkaŭa areo de la urbo atingas la nombron de 500.000 loĝantoj.

  La plej gravaj ekonomiaj rimedoj de Granado estas turismo, komerco, agrokulturo kaj aktivecoj rilataj al publika administro. 

  La unuaj enloĝantoj de la urbo estis tiuj de antaŭromiaj triboj, konataj kiel “turduloj” kaj “bastetanoj”, ĉirkaŭ la 7-a jarcento a.K. Poste la urbo estis konkerita de la romianoj, kiuj nomis ĝin Iliberis.

  Post longa periodo de dekadenco, Granado fine iĝis grava urbo post la disfalo de la Kordova Kalifa Regno, dum la 11-a jarcento. Tiam, Granado iĝis ĉefurbo de islama regno, kies ekzistado daŭris ĝis la jaro 1492, kiam la kastiliaj trupoj konkeris  ĝin.

  Tiam komenciĝis la “kristana” epoko, tra kiu la urbo pli kaj pli kreskis politike kaj ekonomie. Dum la unuaj jaroj de tiu epoko, dum la regado de la “Katolikaj Gereĝoj”, Granado eĉ estis la ĉefurbo de Hispanio dum kelkaj jaroj. 


   
   Post kelkaj katastrofoj (inundoj, tertremoj, ktp), kaj la forpelado de la ribelemaj "moriskoj" (1609), la urbo perdis grandan kvanton da loĝantoj kaj ekis longa periodo de dekadenco. Tamen, la hispanaj registaroj ĉiam elektis Granadon kiel la ĉefan administran urbon de la orienta parto de Andaluzio. Tiel, Granado estis (kaj ankoraŭ estas) la kutima sidejo de tre malnova kaj prestiĝa universitato kaj de la plej altaj tribunaloj kaj armeaj kazernoj de la tuta regiono. Pro tio, multaj funkciuloj loĝas kaj laboras ĉi tie. Ankaŭ la religiaj aktivaĵoj estis kaj estas gravaj tra la pasado de la jarcentoj.

   Nuntempe, post longa periodo de forlaso, Granado ĝuas tre bonan transportan reton kiu ligas ĝin al aliaj gravaj urboj de Andaluzio kaj al Madrido. La urbo estas unu el la plej vizitataj de la turistoj en Hispanio kaj, krome, ĝi konservas grandan parton de sia “antikva prestiĝo”.


B) ĈEFAJ MONUMENTOJ

1.- LA “ALHAMBRO”

   Tiu vorto signifas en la araba lingvo “La Ruĝa”, pro la ĉefa ruĝa koloro de la konstruaĵo kiu devenas el la uzo de argilo kiel materialo.

   La Alhambro estis konstruita dum la 13-a kaj la 14-a jarcentoj. Temas pri la plej vizitata monumento en la tuta Hispanio, ĉar la monumento ricevas ĉiujare preskaŭ 3 milionojn de turistoj. Ĝi estis nomata de la Unesko “Kultura Heredaĵo” en 1984, kune kun la apudaj “Ĝardenoj de Ĥeneralife” kaj la “kvartalo Albaicín”.

          



   La Alhambro konsistas el 3 diversaj partoj :

a) Alkazabo (defendocela armea kastelo);

b) Nazariaj palacoj, inter kiuj mencieblas tiu de “Komares” kaj tiu de la “Leonoj”.("Nazario" estis la nomo de grava tiutempa islama dinastio);

c) La “ĜARDENOJ DE ĤENERALIFE”. Origine temis pri la “ĝardenoj de la arkitekto”, pro tio ke unue tiu loko estis ia “distrejo” por la arkitekto de la Alhambro. Sed iom poste, tiu belega loko estis uzata de la Granadaj Reĝoj. Tiu monumento enhavas malgrandan rezidejon, sed grandegajn ĝardenojn kaj eĉ iun legomĝardenon.

       


  Ankaŭ menciendas la “Palaco de Karolo la 5-a", kiu estis ”Reĝo de Hispanio“ kaj ”Imperiestro de Germanio“. Tiu palaco estas impona renesanca konstruaĵo, ene de kiu situas nuntempe la Muzeo de Belartoj de Granado.


2.- LA KATEDRALO ( kaj apudaĵoj).

  La Granada katedralo estis komencita en 1505, sur restaĵoj de antikva moskeo. Ĝi estas la unua renesanca katedralo en Hispanio. La vorkoj estis direktataj de pluraj arkitektoj inter kiuj reliefigindas Diego de Siloé kaj Alonso Cano. Tiu lasta estis la aŭtoro de la impona definitiva fasado, kiu inkluzivas kelkajn barokajn elementojn.


   La baza plano de la katedralo konsistas el 5 navoj. Admirendas la ĉefa kapelo, vera juvelo de la renesanca arto. 



LA REĜA KAPELO.

   Ĝi estis ekstarigata je la komenco de la 16-a jarcento samtempe kiel la katedralo. Ĝi enhavas la tombejojn de la “Katolikaj Gereĝoj”. Ene de ĝi situas ankaŭ grava muzeo kiu enhavas personajn objektojn de la Katolikaj Gereĝoj kaj multajn aliajn historiaĵojn kaj kuriozaĵojn de tia epoko (speguloj, kronoj, kofroj, ktp).

   La Reĝa Kapelo estas la dua plej vizitata monumento de la urbo, tuj post la Alhambro.


LA “MADRAZA”.

   La "Madraza" (araba vorto por "alta lernejo") estis la unua universitato de Granado. Ĝi estis fondita en 1349, dum la regado de la sultano Yusuf la 1-a. Ĝi situas tre proksime al la katedralo. Elstaras ĝiaj dekoraĵoj, kiuj estas tre similaj al tiuj de la Alhambro.


C) TIPAJ (KAJ FAMEGAJ) GRANADAJ KVARTALOJ.

    Estas pluraj la tre konataj, eĉ tutmonde, Granadaj kvartaloj. Tamen, en tiu ĉi mallonga raporto, oni mencios nun la du plej gravajn: la Albaicín kaj la Sacromonte.

   La ALBAICÍN estas la antikva araba kvartalo. Ĝi estas grava pro motivoj  historiaj, arkitektaj kaj pejzaĝaj. Tiu kvartalo ekkomencis ĝian ekzistadon dum la 11-a jarcento. Oni konservas partojn de ĝia gravaj arabaj muregoj. Tie estis la loko kie estis konstruita, dum la komenco de la 16-a jarcento la “Reĝa Chancillería” (prononcu : “ĉancijeria”), kiu estis la plej grava tribunalo de la tuta centro kaj sudo de Hispanio, ekde la 16-a jarcento ĝis la mezo de la 19-a jarcento. La konstruado estis direktata de Diego de Siloé, kaj ĝi montras belan renesancan stilon.

    Menciendas la du belvederoj, de kie oni povas admiri imponajn pejzaĝojn; temas pri la belvidejoj de Sankta Kristoforo kaj tiu de Sankta Nikolaso. 

     La SACROMONTE estas la tipa cigana kvartalo de la urbo. Tie ekloĝis la unuaj ciganoj kiuj alvenis en Granadon je la komenco de la 16-a jarcento. Tiu ĉi kvartalo situas apud monteto konata kiel Valparaíso. Estas ankoraŭ videblaj ĝiaj tre famaj “kalkitaj grotoj” kiuj estis la kutimaj loĝejoj de la loĝantoj. Tre apude troviĝas elstara abatejo kaj du gravaj antikvaj religiaj lernejoj.

     

   La Sacromonte estas tre pitoreska kaj tipa loko de la urbo. Ĝi estas tre vizitata de turistoj kiuj venas el la tuta mondo intence trovi tie la plej tipajn flamenkejojn kaj la radikojn de la cigana kulturo. 


Ĉ) ALIAJ VIDINDAĴOJ.

   Inter aliaj religiaj monumentoj, oni devas ankaŭ mencii la Monaĥejon de la Kartuzio, kiu datiĝas de la 17-a jarcento. Ĝi enhavas belegan sakristion kaj reliefigindajn barokajn ornamaĵojn.  

    Kaj ankaŭ mendiindas la “Kirko de Sankta Domingo” (1532) kie situis dum kelkaj jarcentoj la tribunaloj de la Hispana Inkvizicio.

  Inter la multaj muzeoj de la urbo (kaj krom tiuj jam menciitaj antaŭe), oni devas noti la jenajn: La Arkeologian Muzeon, kiu troviĝas apud la kvartalo Albaicín, en konstruaĵo de la 16-a jarcento (nomata “Domo de Kastril”). Ĝi enhavas restaĵojn el diversaj prahistoriaj kaj historiaj epokoj, ekde la paleolitiko kaj la bronza aĝo ĝis la arabaj tempoj. 

    Ankaŭ la “Parko de la Sciencoj” estas rimarkinda, ĉar temas pri la dua plej vizitata “scienca muzeo”de Hispanio, tuj post tiu de Valencio.

    Vizitendas ankaŭ la “Arkivo Manuel de Falla” (kreita en 1991), kiu kolektas grandan kvanton da materialoj pri la plej fama hispana muzik-komponisto, kaj kiu estas la nuntempa sidejo de la Municipa Orkestro. 

  Kaj oni ne forgesu la kulturejon “Centro Federico García Lorca” (2015), kie oni povas trovi ĉiuspecajn dokumentojn pri la vivo kaj la verkaro de la plej fama  granadano. Ĝi estas ankaŭ uzata por diversaj kulturaj aktivaĵoj.













lunes, 7 de enero de 2019

MALAGO, LA ĈEFURBO DE LA “COSTA DEL SOL”.

  Malago (hispanlingve: Málaga) estas urbo kiu situas je la sudo de Hispanio. La nombro de ĝiaj loĝantoj estas ĉirkaŭ 570.000. Temas, do, pri la sesa urbo pli loĝata en Hispanio. Ĝi estas la ĉefurbo de la t.n. “Marbordo de la Suno” ("Costa del Sol"), kiu enhavas preskaŭ unu milionon da loĝantoj.

  El ekonomia vidpunkto, la plej gravaj rimedoj de ĝia loĝantaro estas turismo kaj komerco. Direndas, ke la agrokultura sektoro ankoraŭ havas iom da graveco kaj ke, historie, en la pasinteco (precipe je la 19-a jarcento) Malago estis iom grava industria urbo. Tamen, post kelkaj gravaj krizoj kiuj multe damaĝis tiujn sektorojn, la nuntempa Malaga ekonomio baziĝas sur la jam menciitaj turismo kaj komerco. Tiel, Malago estas unu el la plej vizitataj urboj de Hispanio, kaj la Costa del Sol, (kiuj inkluzivas la famegajn vilaĝojn Torremolinos kaj Marbella, inter aliaj) estas konata ĉie tra la tuta mondo. La aktiveco de ĝiaj haveno kaj flughaveno estas senĉesa.




   Historie direndas ke Malago estis fondita de la fenicoj dum la 8-a jarcento a.K. En kelkaj partoj de la urbo kaj en apudaj lokoj oni trovis grandan nombron da restaĵoj de tiu fenica civilizacio. Kaj oni devas aldoni ke tra la ĉirkaŭaĵoj de la urbo estas ankaŭ troveblaj multaj restaĵoj de la antikva greka koloniado, kvankam grekoj ne rekte koloniis la urbon.

  El la romia epoko oni konservas la iom gravan teatron, kiu estis konstruita je la unua jarcento p.K. Bedaŭrinde oni ne trovis restaĵojn de la tiutempaj termobanejoj. Post la klino kaj posta disfalo de la Roma Imperio, la barbaroj (nome visigotoj) kaj la bizancanoj okupis la urbon sed ne lasis spurojn de iliaj ĉeestoj. 


 Dum la 8-a jarcento, Malago estis konkerata de la islamanoj, kiuj kreis kaj konservis dum preskaŭ 8 jarcentoj tipan islaman urbon. La alkazabo estas la plej grava restaĵo de tiu epoko, kvankam restas multaj aliaj malpli videblaj arabaj elementoj tra la tuta urbo.

  En la jaro 1487 la t.n. "Katolikaj Gereĝoj” konkeris la urbon al la Kastilia Regno. Ekde tiam, Malago daŭre restas “kristana” loko, kies evoluo sekvas tiun de la Regno de Hispanio ĝis la hodiaŭaj tagoj. La urbo ne multe elstaris dum la unuaj jarcentoj de tiu Kastilia regado. Sed menciendas ke Malago estis tre “liberalisma” urbo dum la diversaj revolucioj kiuj okazis dum la 19-a jarcento. Kaj direndas ke, dum la dua parto de la 19-a jarcento kaj la unuaj jardekoj de la 20-a, Malago iĝis la dua plej industria urbo de la tuta Hispanio (tuj post Barcelono), danke precipe al tekstila industrio kaj al tiu de alt-fornoj. Tio okazis pro la  daŭraj aktivaĵoj de kelkaj tre gravaj Malagaj burĝaj familioj, kiel Larios, Heredia, Temboury, Huelin, Loring, ktp. La legacoj de tiuj familioj ankoraŭ videblas ĉie tra la urbo.

miércoles, 14 de noviembre de 2018

ANTEKERO.

Multe pli ol la “Urbo de Preĝejoj”.

   Antekero (hispanlingve: Antequera) estas grava urbo kiu situas norde de la Provinco Malago, je 45 kilometroj for de la ĉefurbo. La loĝantaro atingas pli ol 40.000 homojn. Temas, do, pri la plej granda vilaĝo de la interna parto de la provinco, ĉar nur kelkaj apudmaraj loĝlokoj havas pli grandan nombron da loĝantoj.

  La urbo kuŝas sur ebenaĵo, ia fruktodona valo, flankita de du monto-ĉenoj. La plej alta kaj fama monto de la distrikto estas tiu nomata “Roko de la Enamiĝintoj”, je 880 metroj alta.



   Antekero estas tutmonde konata pro sia historia kaj monumenta heredaĵo. Ĝi estas aparte fama pro la grandega nombro de preĝejoj kiuj troviĝas en la urbo. Ĉar 33 kirkoj staras tie. Pro tiu fakto ĝi estas konata kiel la “Urbo de la Preĝejoj”. Tamen, multo pli estas vidinde. Ni pensu ke ĝi estas loĝata de homoj de antaŭ pli ol 5000 jaroj.

    Antekero situas centre de la regiono Andaluzio. Siatempe (ĉ. 1979) ĝi estis eĉ proponita esti la ĉefurbo de la regiono. Nuntempe ĝi estas grava nodo de aŭtovojoj kaj fervojoj de la tuta regiono kaj eĉ de Hispanio.

Historiaj datumoj.

  La unuaj spuroj de loĝantoj de la urbo kaj ties ĉirkaŭaĵoj okazis dum la prahistorio, precize dum la Bronza Epoko, ĉirkaŭ 3000-3500 a.K. Tiuj unuaj civilizacioj lasis tie la gravajn konatajn neolitikajn dolmenojn.

  Poste, kvankam ne tute precize atestita fakto, oni asertas ke keltiberoj, fenicoj kaj kartaganoj ankaŭ loĝis tiun areon. 

  Tamen, tre bone atestita estas la ĉeesto de romianoj. Pli ol 150 tiuepokaj vilaoj lasis restaĵojn ene kaj ĉirkaŭ Antekero. La fama "Efebo" ankaŭ apartenas al tiu epoko. Poste, dum la 8-a jarcento, la urbo estis konkerata de la islamanoj, kies regado daŭris 7 jarcentojn.

    Antekero estis “rekonkerata” de la Kastilia armeo, komandita de la Infanto Fernando de Antekero, en 1410. Ekde tiam, ĝi estis uzata de la kastilia regno por establi la ĉefan  kazernon por la definitiva reakiro de la Regno de Granado, kiu finiĝis en 1492.

    De tiu momento, la urbo Antekero iĝis pli kaj pli grava, ĉar komenciĝis tiam granda ekonomia kaj komerca aktivaĵoj. Multaj riĉaj nobeluloj alvenis al la urbo kaj tie ili konstruigis la imponan monumentan heredaĵon de la urbo. Tial, hodiaŭ, oni povas ĝui multajn renesancajn, barokajn kaj novklasikajn mirindaĵojn.

LA DOLMENOJ

  Tri diversaj lokoj konsistigas la kompleton de la “Dolmenoj de Antekero”: La Dolmeno de Menga, tiu de Viera kaj tiu de El Romeral. La tuto de tiuj arkeologiaj lokoj estis deklaritaj de Unesko kiel “Tutmondaj havaĵoj” en la jaro 2016.

- La Dolmeno de Viera. 

   Temas pri megalita monumento kreata dum la neolitiko, ĉirkaŭ la jaro 3000 a.K. Ĝi estas koridora tombejo. Oni povas ankoraŭ vidi tie kelkajn restaĵojn de surrokaj pentraĵoj. Videblas tie iom da ruĝeca farbo. La longeco de la koridoro estas 21 metrojn. La grando de la ena ĉambro estas iom malpli ol du metrojn larĝa kaj iom pli ol du metrojn alta.

    La tuta tombejo kuŝas sub tera monteto kies diametro estas 50 metrojn. Ĝia orientiĝo estas tiu “normala” ĉe tiuepokaj tomboj, t.e. direkte al matenkrepusko. Tio signifias, ke en la tagoj de la printempaj kaj aŭtunaj ekvinoksoj, la sunradioj eniras rekte, tra la koridoro, en la fundon de la groto.

La Dolmeno de Menga.

    Fakuloj asertas ke tiu dolmeno estis fosata proksimume je 3600 jaroj a.K. Do, estas ĝi ankaŭ neolitikaĵo. Temas ankaŭ pri “koridorstila” tombejo, konstruita per grandaj ŝtonoj enmetitaj horizontale kaj vertikale. La tuta loko estas pli ol 27 metrojn longa. Funde situas interesa funebra ĉambro de 6 metrojn larĝa. Estas menciinda specialaĵo ke je la fundo de la groto estas profunda puto.

    La specialaĵo de tiu loko estas ke ties orientiĝo estas malsama al tiuj konsiderataj “normalaj”. La kialo estas ke ĝi orientiĝas al la “Roko de la Enamiĝintoj”. Same kiel la Dolmeno de Viera, tiu de Menga ankaŭ kuŝas sub tera monteto de proksimume 50 metrojn je diametro. 



La Groto de El Romeral.

  Tiu konstruaĵo situas 2 kilometrojn disde la aliaj du dolmenoj ĵus priskribitaj supre. Verŝajne ĝi datiĝas de la jaro 2500 a.K. Do, ĝi estas iom pli nova ol la du aliaj. Temas pri koridoro lintelita de ŝtonoj kiuj estas metitaj sur flankaj ŝtonaj muroj. La koridoro  finiĝas per du cirklaj ĉambroj, unu pli granda ol la alia. Tiuj ĉambroj estis dediĉataj al la oferdonoj kaj funebraj ritaroj. Elstaras ĝia “falsa volbo” farita per malgrandaj ŝtonetoj.

  La orientiĝo de tiu tombejo estas ankaŭ nekutima, pro tio ke la eniro direktas al la montoĉeno de “El Torkal”. La tuto estas kovrita de monteto de 75 metrojn je diametro, ĉirkaŭita per cipresoj.


LA MUZEO DE ANTEKERO.

 La nuntempa Municipa Antekera Muzeo estas la sukcedanto de la origina Municipa Arkeologia Muzeo. Ekde 1966, la sidejo de tiu grava muzeo estas la Palaco de Nájera (pronocu Náĥera), kiu estas bela konstruaĵo kiu datiĝas de la 18-a jarcento, adekvate restaŭrita por sia nova muzea funkcio.               
          


  La muzeo montras al la vizitantoj la tutan kulturan historion de Antekero, prezentitan laŭ kronologia ordo. Tiel, jen mallonga listigita prezento de la muzea enhavo :

- Restaĵoj de la Prahistorio de la urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo.

- Gravaj specimenoj de la romia epoko, eltrovitaj post longaj arkeologiaj prifosadoj ĉe la kelkaj romiaj loĝlokoj de la zono. Tiel, oni povas vidi tie dekojn da mozaikoj, ĉiutagan ilaron kaj kelkajn skulptaĵojn. La plej grava elemento de tiu epoko estas la “Efebo”, kiu estas bronza tutkorpa statuo kiu prezentas nudan adoleskanton, eltrovita en 1955.

- Visigotaj, mezepokaj kaj renesancaj restaĵoj.

- Baroka ikonografio. Elstaras skulptaĵo de Pedro de Mena, famega hispana artisto pri religiaj temoj.

- Pentraĵoj kaj skulptaĵoj de la 19-a jarcento.

- Verkaro kaj kolektoj de la tri plej gravaj pentristoj de Antekero: Antonio Mohedano (17-a jarcento), José María Fernández kaj Cristóbal Toral (tiuj du lastaj devenas el la 20-a jarcento).


LA ALKAZABO

   La islamanoj invadis kaj konkeris la tutan Iberian Duoninsulon je la komenco de la 8-a jarcento. Tiuj kiuj konkeris Antekeron ekloĝis sur la restaĵoj de la romia urbo Antikarja (pranomo de Antekero) kaj la postaj visigotaj loĝejoj. La procezo de konstruado de la araba alkazabo estis tre longa, ĉar ĝi estis planata kaj modifata multfoje ĝis ties defintiva impona aspekto kiu videblas hodiaŭe. La plej grava momento de tiu procezo estis dum la 13-a jarcento, ĉar tiam la reĝoj de Granado konsideris Antekeron kiel esencan lokon por la defendo de la tuta regno.

   "Alkazabo" estas vorto el araba deveno kies signifo estas "palaco", kvankam tre ofte tiaj konstruaĵoj estis ankaŭ uzataj kiel armeaj fortresoj. Verdire tiu de Antekero temas pri tre fortika kastelo, kies plej gravaj elementoj estus la jenaj:

- Du tre fortikaj turoj: la ĉefturo kaj la “Blanka Turo”. 

   La ĉefturo estas 17 metrojn alta. Pro tio ke ĝia longo kaj larĝo mezuras ankaŭ 17 metrojn, la ekstera aspekto de la turo similas al impona kubforma koloso, la dua plej “dika” en la tuta islama Hispanio. Sur ĝi estis konstruita dum la 16-a jarcento eta templo kaj sonoril-turo. La “Blanka Turo" estas 19 metrojn alta kaj havas du etaĝojn.   
     

- Imponaj ĉirkaŭaj muregoj kaj remparoj.

- Ena cisterno kaj esplanado.

- Subtera prizono, aŭ pli ĝuste, “forges-kelo”, t.e. tiu speco de malliberejo kie prizonuloj restis ĝis kiam ilia morto alvenis.

- La Arko de la Gigantoj“ aŭ ”Arko de Heraklo“. Temas pri granda aperturo ĉe la kastela remparo. La alto de tiu enirejo estas 7 metrojn kaj ties diko estas 2 metrojn (kiuj konsistigas la dikecon de la murego). Tiu arko estis difinata en la 16-a jarcento por faciligi la eniron al la alkazaba areo. Apud kaj sur la arko oni metis diversajn kreitaĵojn el la romia epoko: statuon de Herkulo, surŝtonajn reliefojn kaj latinajn enskribaĵojn.


KRISTANAJ PREĜEJOJ.

  Kiel jam antaŭe dirite, Antekero estas urbo plena je preĝejoj. Entute, 33 kristanaj kirkoj dissemiĝas tra la urbo. Sed ekzistas ankaŭ aliaj religiaj lokoj. Tiel, estas ankoraŭ en Antekero pli ol deko da konventoj kaj monaĥ(in)ejoj. En kelkaj el ili, la monaĥinoj bakadas bongustajn dolĉaĵojn kiuj estas tre aprezataj de multaj homoj, eĉ ekster Andaluzio.

   Ni vidu nur la plej gravajn preĝejojn.

Kapitula Kirko de Sankta María la Maĵora.

    En la hispana lingvo tiu preĝejo estis nomata Colegiata (prononcu “koleĥjata”). Tio signifas ke ĝi estis konsiderata preĝejo pli grava ol “normala” kirko, kvankam pli malgrava ol katedralo. Tiel, la direktado de tiu templo estis komisiita al kapitulo (= kunsido) de kanonikoj preziditaj de dekano aŭ abato.

    
  Tiu grava preĝejo situas tuj apud la Alkazabo kaj ĝi estis konstruita je la komenco de la 16-a jarcento. La plej granda parto de la konstruaĵo apartenas al la renesanca stilo, kvankam videblas ankaŭ kelkaj gotikaj elementoj. La turo kiu staras je la dekstra flanko estis farita dum la 17-a jarcento, kaj direndas ke sia stilo ne kongruas kun la resto de la kirko.

 La teretaĝo konsistas el tri navoj apartigitaj per ionikaj kolonoj. Menciendas ankaŭ la belega mudeĥara kasonaro.

            

Kapitula Kirko de Sankta Sebastián.

    Kvankam je la komenco de ĝia ekzistado tiu kirko estis nur konsiderata kiel “paroka”, ekde 1692  ankaŭ tiu ĉi preĝejo estas “colegiata”. Ĝi estis starigita dum la dua parto de la 16-.a jarcento. Tiu ĉi kirko situas centre de la urbo, ĉe la grava Placo de Sankta Sebastián. La vorkoj estis direktitaj de la fama eŭska arkitekto Diego de Vergara, kiu multe kunlaboris por la konstruado de la katedralo de Malago.

    La fasado estas tute en renesanca stilo kun detaloj de la hispana “platereska” stilo. La flanka turo estas el baroka stilo , farita el brikoj. La vorkoj por konstrui ĝin finiĝis en 1706. Tiu turo estas 60 metrojn alta kaj ĝi estas unu el la emblemoj de Antekero. 

           


  Pro tio ke en 1690 okazis granda eksplodo kiu detruis la tutan ĉefan kapelon kaj aliajn partojn de la kirko, oni devis denove konstrui tiujn partojn. Tiam oni elektis rekrei tion ĉion per novklasika stilo, kiu eble okazigis tion, ke la etoso ene de la preĝejo estas tro sobra.

    Ene de la templo ekzistas kelkaj interesaj kapeloj kie oni povas ĝui belajn retablojn kaj arĝentaj artaĵojn. 


Preĝejo de Nia Sinjorino de la Karmena.

   Tiu kirko estis konstruita dum la fino de la 16-a jarcento kaj la komenco de la 17-a. Ĝi troviĝas en la plej alta areo de Antekero, je la orienta parto, de kie oni povas vidi belan urban panoramon. Fakte, temas pri antikva monaĥejo apartenanta al la ordeno de la Senŝuaj Karmelanoj. Kvankam la plej granda parto de tiu monaĥejo malaperis pro sia malbona stato, la preĝejo restas konservita.

   La ekstera aspekto de la preĝejo ne estas tro speciala. Tamen, la ena parto estas admirinda. Temas pri ununava templo kies plej grava elemento estas la 3 imponaj retabloj en baroka stilo, precipe tiu de la ĉefa kapelo. Miriga estas ankaŭ la mudeĥara kasonaro kaj kelkaj pentraĵoj ĉe la ĥorejo kaj en flanka volbo.


NATURA REZERVEJO EL TORCAL (prononcu: torkal’)

  Temas pri natura parko kie abundas kalkŝtonoj, kavoj, grotoj kaj aliaj apartaj geologiaj elementoj. Sed tiu loko ankaŭ havas grandan valoron el zoologia kaj botanika vidpunktoj. Ĝi troviĝas je ĉirkaŭ 15 kilometroj ekster la urbo.
  
  De 1929 ĝi estis la unua “andaluzia protektata natura loko”. Ekde 1978 ĝi estas “parko de la natura rezervejo”. 

  Tiu rezervejo enhavas pli ol 120 speciojn de faŭno ( reptilioj, birdoj, mamuloj, ktp) kaj pli ol 600 diversajn speciojn de flaŭro.

   

   Tamen, ĝi estas aparte fama pro la diversaj tipoj de rokoj kiuj, pro la agado de multaj eroziaj faktoroj, formiĝis tra la pasado de la tempo. Tiuj kapricaj ŝtonaj figuroj  allogas milojn da vizitantoj de la tuta mondo.