Kjara rakontas pri si mem
1.- Antaŭparolo
Je la komenco de 2019, en Esperantio aperis nova verda stelo. Ĉi-foje temis pri kantista kaj muzikista stelo: Kjara (adaptiĝo de ŝia itala nomo, Chiara Raggi). Ŝia muzika propono vere frapis min ekde la unua aŭskultado de ĉiu peco de Blua Horizonto, ŝia unua albumo en Esperanto. Baldaŭe, mi traserĉis interreton por trovi pli da informo pri ŝiaj vivo kaj kariero.
Dum la kronvirusa pandemio, same kiel okazis al aliaj artistoj, Kjara devis ĉesigi sian agadon antaŭ publiko. Tamen, Kjara regalis siajn fanojn per plurnombraj belegaj koncertetoj, elsenditaj perrete. Tio estis ja bona ŝanco aprezi ŝian elstaran talenton ĉe la kampoj de kanto, gitarludado kaj komponado de siaj propraj verkoj. Kaj ne gravas ĉu ŝi kantas en la itala aŭ en esperanto, ĉar tio tute ne malhelpas la ĝuadon de ŝia propono; cetere, ŝia prononcado de la Zamenhofa lingvo estas perfekta... Supozeble, ŝi ankaŭ utiligis tiun tempon de deviga hejmrestado por prilabori novajn projektojn, pri kiuj ŝi iom rakontos dum la suba intervjuo.
Du jarojn post sian eniron en Esperantujon, Kjara publikigis novan unuopaĵon (titolata Mozaiko, denove ĉe vinilkosmo). Kaj tiam mi aŭdacas peti intervjuon al ŝi. Tiun peton mi proponas pere de ŝia reprezentanto ĉe Esperantujo, Paola Nigrelli, kiun mi ege dankas pro ŝia afableco.
La respondoj donitaj de Kjara estas tiel bone esprimitaj kaj skribitaj, ke mia deziro verki apartan artikolon pri ŝi finfine estos plenumita per la simpla kopio de tio, kion ŝi respondis al miaj kelkaj demandoj. Mi aldonu kelkajn bildojn. Kaj jen: farite.
Koran dankon, Kjara, pro via talento kaj via afableco. Kun vi, Esperantujo estas eĉ pli bela kaj pli kompleta.
-------------------------------------------------------------------------------------------
2.- Intervjuo
- Kie vi naskiĝis? Kia
estis via infanaĝo?
Mi naskiĝis en Rimini,
itala urbo ĉe la maro en la regiono Emilia-Romagna. Mia infanaĝo estis paca, ĉirkaŭita
de la amo de mia familio. "Normala" infanaĝo en la plej bona senco.
Mi ŝatis lerni, mi fartis
bone en lernejo, mi praktikis naĝadon, kaj muziko tuj fariĝis parto de mia
vivo.
- Kiam kaj kiel vi
eklernis muzikon?
Mi kantadas tiel longe, ek
de kiam mi memoras. Kiam mi aĝis 7 jarojn, mia patrino
aligis min al prepara kurso en la Konservatorio de mia urbo. Ĝi estis enkonduka
muzika kurso kaj tie mi raviĝis. Tiam mi decidis ludi gitaron; mi
estis 10-jaraĝa. Ekde tiam mia aventuro en muziklando
komenciĝis.
Mi studentiĝis ĉe la
Konservatorio kiam mi estis jam 20-jaraĝa, sed mi ekverkis kantojn ekde la
16-jaraĝo. Kanti miajn kantojn estis la laboro, kiun mi volis plenumi, kiam mi
plenkreskos.
En 2001 mi aperis sur scenejo unuafoje
kun koncerto de miaj kantoj kaj mia profesia kariero komenciĝis tie.
- Kiuj estas viaj plej
ŝatataj artistoj? Estas
diversaj kantverkistoj, kiuj markis mian vojon. Unue: Joni
Mitchell. Ŝi ŝanĝis la historion de kantverkada muziko en la mondo: rafinita
kantisto, aŭtoro de gravaj tekstoj, pionira muzikisto kaj bonega gitaristo. Ŝi
revoluciigis la mondmuzikan scenon, en kiu la virino fine havis lokon ne nur
kiel kantisto, sed ankaŭ kiel muzikisto kaj produktantino. Mi ankaŭ ŝatas
Suzanne Vega kaj la novgeneraciajn kantverkistojn: Esperanza Spalding, Becca
Stevens, Gretchen Parlato; kaj ankaŭ plej multajn el la tradiciaj italaj
aŭtoraj muzikistoj.
- Mallonge rakontu pri
via muzika kariero (diskoj, koncertoj, ktp)
Mi povas resumi dudek
jarojn da kariero en 4 albumoj: tri en la itala kaj unu en Esperanto.
Lastatempe aperis mia nova unuopaĵo “Mozaiko” en Esperanto, kiu temas pri
kunpartigo kaj espero. Dum la lasta jaro mi ankaŭ fariĝis muzikentreprenisto.
Mi kreis muzikeldonejon, interretan revuon kaj eventojn dediĉitajn al inaj
kantverkistoj.
Koncertoj estas multaj tra
la itala teritorio kaj ankaŭ eksterlande. Post jaro de pandemio mi povas diri,
ke mi tre sopiras vivi ludante, kun la publiko antaŭ mi. Estas signoj de
rekomenco kaj mi esperas, ke ĝi fariĝos ĉiam pli bona.
- Kiam vi
ekesperantiĝis?
En 2018 mi eniris en
esperantan kulturon per koncerto de miaj kantoj kantitaj en Esperanto (magistre
tradukitaj fare de Ĝanfranko Molle kaj Renato Korsetti) en la Itala Nacia Kongreso de Esperanto kiu
okazis en la Respubliko San-Marino. Ĝi estis koncerto, kiun mi neniam forgesos
kaj la esperanta publiko estis tiel varma kaj bonvena, ke mi decidis antaŭeniri
kaj lerni la lingvon por kombini du universalajn lingvojn: muziko kaj
Esperanto.
- Kiuj estas
viaj porestontecaj projektoj?
Unue mi koncertos por
prezenti mian plej novan albumon en la itala “La Natura e la Pazienza”.
Nun mi laboras pri du albumoj
en Esperanto: unu estos eldonita en 2022 kaj la alia en 2023. Du malsamaj
projektoj: unu el miaj kantoj, la alia estas tre ambicia projekto sed grava por
mi pri kiu mi ne povas ankoraŭ malkaŝi pli.
Mi daŭre produktos muzikon
por aliaj inaj kantverkistoj per mia muzikeldonejo “Musica di Seta”.
Mi partoprenos kun diversaj projektoj en la Itala Nacia
Kongreso en Assisi ĉisomere kaj mi vere ĝojas pri ĝi.
-----------------------------------------------------------------------------------------
Kovrilo de la dua albumo de Chiara Raggi
3.- Diskaro de Kjara (Chiara Raggi) en la itala lingvo, kaj jaroj de ĉiu publikigo:
- Molo 22 (Mar-kajo 22): 2009
- Disordine (Malordo): 2015
- Lacrimometro (Larmo-mezurilo): 2017
- La Natura e la Pazienza (Naturo kaj Pacienco): 2020
Aldone, direndas ke Musica di Seta (la nomo de la muzikeldonejo de Kjara) signifas en esperanto “muziko el silko” aŭ “silka muziko”.
Kaj en Esperanto: Blua Horizonto (2019)