monda lingvo

monda lingvo

domingo, 21 de octubre de 2018

C.- MALAGAJ MUZEOJ.

  Ĉi tie oni iom raportos pri la plej gravaj muzeoj de Malago. Tiu ne estas facila tasko. Pensu ke en Malago estas nuntempe pli ol 30 muzeoj. Pro tio, Malago situas tria en la rangolisto de hispanaj urboj laŭ la nombro kaj kvalito de ties muzeoj.

    Tiuj pli vizitataj aŭ pli rilataj al Malago ricevos pli grandan atenton. Poste oni aldonos liston de aliaj menciindaj artgalerioj.


1.- MUZEO DE MALAGO.

     La konstruaĵo kie troviĝas la Muzeo de Malago datiĝas de la fino de la 18-a jarcento kaj la komenco de la 19-a. Verdire, ĝi estas unu el la plej imponaj konstruaĵoj de la urbo, dezajnita en nov-klasika stilo, sed samtempe kun kelkaj detaloj el la itala renesanco.  

    Dum multaj jaroj ĝi utilis kiel doganejo, pro tio ĝi estas kutime konata kiel Palaco de la Dogano. Sed ekde la jaro 2016 ĝi estas la sidejo de du gravaj Malagaj muzeoj, kunigitaj nun en la sama loko: La Arkeologia Provinca Muzeo (kiu enhavas pli ol 15.000 objektojn) kaj la Muzeo de Bel-artoj (kies kolekto estas pli ol 2.000 pentraĵoj).
    

      


   Cele kompreni kiom grava tiu institucio estas, oni diros ke temas pri la kvina plej granda muzeo en Hispanio, kaj la plej granda en Andaluzio.

     Ĉe la baza etaĝo estas videblaj la jenaj elementoj: halo, impona korto (kun arboj, fontano kaj kolonoj), kafejo, loko por dumtempaj ekspozicioj, kaj originala vizitebla magazeno, kie kuŝas multaj objektoj kaj verkoj kiujn, post restaŭrado, eble oni montros al la publiko en aliaj partoj de la muzeo.

   En la unua etaĝo troviĝas la bel-arta muzeo, kie oni povas vidi verkojn de gravaj hispanaj pentristoj de la periodo inter la 16-a kaj la 18-a jarcentoj, ekzemple la jenaj: Alonso Cano, Ribera, Zurbarán, Murillo kaj Goya. Sed ankaŭ troveblas verkoj de famaj pentristoj de la 19-a jarcento kiel Sorolla, Carlos de Haes aŭ Ramón Casas; kaj ankaŭ de la Malaga Skolo, kiel Enrique Simonet, aŭ Bernardo Ferrándiz, inter multaj aliaj.

   En la dua etaĝo admireblas miloj da objektoj kiu apartenas al multaj malsamaj civilizacioj kiuj, iamaniere, lasis siajn markojn en la urbo. Tiel, la periodo enhavita etendiĝas de la 8-a jarcento a.K. ĝis la Mezepoko. Do, estas restaĵoj el civilizacioj egipta, fenica, greka, romia, bizanca, islama kaj kristana. Menciendas la Mozaiko de Venuso, kiu estas granda mozaiko (6x4 metroj) el la 2-a jarcento p.K, tre bone konservita kaj  malkovrita en 1956 en la proksima vilaĝo Cártama.


2.- MUZEO CARMEN THYSSEN

   Sinjorino Carmen Thyssen estas la vidvino de grava germana arto-kolektisto,  barono sinjoro Hans Heinrich Von Thyssen. Post la morto de sia edzo, Carmen Thyssen daŭrigis la taskon konservi kaj plibonigi la heredaĵon ricevitan de la barono. Krom la impona Muzeo Thyssen de Madrido, ŝi akceptis prunte-doni centojn da verkoj al la projekto de nova muzeo en Malago, proponita al ŝi de la magistrato de la urbo. 
   La elektita konstruaĵo por loĝigi la kolekton estis la Palaco de Villalón, kiu datiĝis de la 16-a jarcento kaj  kiu estis tute restaŭrata por ĝia nova celo. La muzeo estis malfermita en 2011.

             

   Kvankam en la muzeo aperas kelkaj pentraĵoj de artistoj de la baroka epoko, verdire la plej granda parto de la kolekto rilatas al hispanaj pentristoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj kiel, ekzemple, Joaquín Sorolla, Mariano Fortuny, Ramón Casas, ktp. La stiloj montrataj estas, tiel, la jenaj: romantikismo, realismo, simbolismo, pejzaĝoj, kaj, precipe, “morismo”, t.e. verkoj kiuj montras ĉiutagajn scenojn kaj tradiciajn popolajn morojn kaj kutimojn.

3.- MUZEO DE POPOLAJ ARTOJ KAJ MOROJ.

Tiu muzeo estis inaŭgurita en 1975. Ĝi situas en antikva gastejo de la 17-a jarcento, oportune riparita kaj adaptita. La konstruaĵo estas duetaĝa domego kies arkitekturo kaj dekoracio estas tute tradiciaj. Ekzistas centra korto kie troviĝas akvo-puto kaj fontano. Apud ili estas ĉevalejo kun antikvaj kaleŝoj.



   La ĉefa intenco de la muzeo estas rekonstrui elementojn de la ĉiutaga vivo de la loĝantoj de Malago dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj. Tiucele, tra la diversaj partoj de la muzeo oni povas ĝui multajn kolektojn da laboriloj, plugiloj kaj ĝeneralaj ilaroj de kamparanoj kaj fiŝkaptistoj. Videblas ankaŭ vinkeloj, ĉambroj, mebloj kaj tiuepokaj vestaĵoj, inkluzivante tiujn de bandoleros (andaluziaj monto-banditoj) .

   Gravas kolekto da vazoj kaj potpecoj, ĉar estas granda ekspozicio de potistartaĵoj bele pentritaj kaj ornamitaj.

   Apartan mencion meritas la Arkivo de Narciso Díaz Escovar, renoma Malaga verkisto kiu kunigis grandan kolekton de materialoj pri la urba vivo de la 19-a jarcento.  


4.- LA MUZEO PICASSO

   En la jaro 2003, danke al la klopodoj faritaj de la Malaga aŭtoritataro kaj de Chistine Picasso (bofilino de la artisto) finfine oni inaŭguris tiun renoman muzeon, unu el la plej gravaj en la mondo rilate al la verkaro de Pablo Picasso.

   La konstruaĵo kie troviĝas la muzeo estas 16-a jarcenta domego kiu apartenis al nobela familio kaj kiu estis konata kiel Palaco de la Grafoj de Buenavista. Temas pri duetaĝa konstruaĵo de sobra itala renesanca arkitektura stilo. Tamen kelkaj mudeĥaraj detaloj videblas ĉe la ornamaĵoj kaj ankaŭ mudeĥara konsidereblas la ort-angula turo kiu situas flanke de la ĉefa enirejo.



   Reliefiĝas interna belega korto kun ĉirkaŭa arkado de kolonoj kun korintikaj kapiteloj kaj duaetaĝa balustrado.


  Pri la kolekto mem kiun enhavas la muzeo, mi diru ke temas pri pli ol 250 verkoj, kiuj etendiĝas tra ĉiuj la diversaj kreivaj etapoj de la artisto, ekde 1901-a pentraĵoj  ĝis la Jacqueline sidanta de 1954 kaj sinbananto de 1971. Inkluziviĝas ne nur pentraĵoj sed ankaŭ desegnoj, skulptaĵoj, ceramikaĵoj kaj gravuraĵoj.


5.- MUZEO REVELLO DE TORO.

   Tiu muzeo malfermiĝis en la jaro  2010 kaj celas enhavi la verkaron de Félix Revello de Toro, kiu estas pentristo naskiĝinta en Malago en 1926. Dum multaj jaroj li vivis en Madrido, Romo kaj, precipe, Barcelono. Tamen, sia rilato al Malago estis ĉiam granda.

  La konstruaĵo elektita por instali tiun muzeon estis antikva domo kaj ateliero de la fama skulptisto Pedro de Mena, kiu, kvankam naskiĝinta en Granado, li pasigis grandan parton de sia vivo en Malago. Pedro de Mena elstaris kiel skulptisto de religiaj figuroj en la 17-a  jarcento.

             

    La pentrarto de Revello de Toro estas realisma kaj elspiras elegantecon kaj romantikecon. Ĝia ĉefa temo estas la virinaj portretoj.

   Parto de la muzeo estas dediĉita al la revigligado de la arta heredaĵo de Pedro de Mena.


 6.- ALIAJ ARTGALERIOJ

- La Muzeo Jorge Rando (en Strato Cruz del Molinillo, 12), dediĉita al la pentristo kaj skulptisto naskiĝinta en Malago en 1941. Temas pri la plej grava galerio pri ekspresionismo en Hispanio. Ĝi montras ankaŭ verkojn de aliaj ekspresionismaj artistoj.

- Rusa Muzeo de Sankt-Peterburgo - Malago.  Ĝi kuŝas en la bela antikva konstruaĵo de la Fabriko de Tabako de la urbo. Ekde 2015 ĝi eksponas pli ol 100 verkojn de famaj rusaj artistoj, kiel Kandinsky, Vladimiro Tatlin aŭ Marko Ĉagall.

- Muzeo de la Aŭtomobilo kaj de la Modo. Ĝi situas en la sama konstruaĵo kiel la Rusa Muzeo. Temas pri tre interesa kolekto de antikvaj aŭtomobiloj el la unua duono de la 20-a jarcento. Oni aldonas vestaĵojn kaj aliajn elementojn de la modo de tiuj jaroj.

- Centro de Nuntempa Arto (hispane:CAC). La ĉefa celo de tiu muzeo estas disvastigi la avangardajn artistojn. Ĝia permanenta kolekto havas pli ol 400 verkojn. Samtempe oni organizas multajn diversajn artajn agadojn, ĉiam subtenante novajn tendencojn.









  

sábado, 1 de septiembre de 2018



KAFUMI...KIA VORTO!!

   Kafumi...Kia vorto !! Jen bela ekzemplo pri kiel E-o funkcias. Kiel diri tion en la hispana...au en la angla...au en la germana...?
Ni, esperantistoj, ne trinkas  kafon. Ni, tute simple, kafumas...

jueves, 30 de agosto de 2018

ALIAJ PLANLINGVOJ: ĈU INTERESAJ?

   Ĉiu esperantisto scias ke Esperanto ne estas la sola lingvo kiu estas “kreita” per "artefaritaj" rimedoj. Fakte, estas preskaŭ 1.000 registrataj planlingvoj, kaj ĉiujare almenaŭ unu nova lingvo estas diskonigata al la mondo. Sed, ĉu tiuj lingvoj (aŭ almenaŭ unu el ili) estas lernindaj por ni, scivolemaj esperantistoj? Mi iomete studis iom pri tiuj lingvoj kaj, tre resume, verkos mian opinion pri tiu afero. Eble ĝi utilos al tiuj kiuj scias nenion aŭ tre malmulte pri tiu kurioza mondumo. 

  Por pli facila kompreno, la tekston mi dividos en 4 partoj. Mi sekvos kronologian ordon (laŭ tempo de apero) kaj oni elstarigos la du lingvojn kiujn mi konsideras la plej "interesaj" por esperantistoj: Volapuko kaj Tokipono.

1.- UNUAJ PROJEKTOJ 

   A. 1. - La unua provo konata estas tre malnova.  Ĉar jam en la mezepoko (je la 12-a jarcento) estis monaĥino kiu elpensis “sekretan lingvon” kiu estas konata kiel “lingua ignota” (latinaj vortoj por “nekonata lingvo”). Tiu virino nomiĝis Hildegard de Bingen kaj ŝi estis ja elstara homo, pro tio ke, krom abatino de ŝia monaĥejo, ŝi verkis pri muziko, medicino, mistikeco kaj multaj aliaj aferoj. Kaj ŝi eĉ elpensis propran alfabeton por ŝia lingvo. Tamen, tiu elpensaĵo estis nur skizo kiu ne plene konsistigis veran lingvan sistemon. 




A. 2.- Balaibalano (propra signifo: “lingvo de la Reviviganto”. Turke en ambaŭ skribsistemoj: باليبلن, Bâleybelen). Lingvo konstruita dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj meze de la islama sufisma tradicio, en diversaj lokoj inter la Otomana Turkio kaj Persio. Ŝajnas ke temis pri kolektiva kreitaĵo farita dum du jarcentoj. Temis pri apriora lingvo kiu ne celis la internacian interkomunikadon, sed pli ĝuste temis pri ia sekreta mistika lingvo por homoj kiuj apartenis al la sekto hurufismo. Kvankam principe apriora, balaibalano ĉerpas elementojn el la araba, la turka la persa lingvoj. Alvenis al la nuntempo nur unu granda vortaro (kvarlingva:balaibalano/ araba/ turka/ persa) kaj kelkaj trajtoj de la gramatiko. 
   

B.- Dum la 17-a jarcento, la tiuepokaj grandaj filozofoj (Descartes, Leibniz kaj aliaj), intencis krei "perfektan filozofan logikan lingvon" dividante la estaĵojn de la naturo en grupoj, tiel ke oni povus formi “logikajn” grupojn kaj trovi taŭgajn vortojn por nomi ilin. Tiuj kreotaj lingvoj devus esti "aprioraj" pro tio ke ili devus esti "perfekte logikaj". Tamen, preskaŭ neniu el tiuj projektoj finfine efektiviĝis en vera lingvo. Escepte, oni devas mencii la anglon John Wilkins, kiu elpensis grandan skizon de "analiza" lingvo, kvankam dividitan en du sistemoj, kaj skriba kaj parola. 

  Do, denove, temis nur  pri skizoj, ĉar, fakte, neniu el la dekoj da projektoj estis klare difinataj. Tempo pasis kaj pasis... 

  C.- Je la komenco de la 19-a jarcento la franco François Sudre kreis tre originalan lingvon, nomitan Solresol (1817), bazitan sur la muzikaj notoj. Post iom da sukceso kaj admiro dum kelkaj jardekoj, la projekto fine fiaskis. 

 Ĉ.- Menciendas la hispana pastro Bonifacio Sotos Oĉando, kiu en 1852 publikigis sian “Lengua Universal” (“Lingvo Universala”). Li prezentis sian projekton ankaŭ en Parizo, kie ĝi ricevis grandan laŭdojn pro siaj “logikaj trajtoj”. Verdire, ĝi sekvis la trajtojn pri logikeco serĉatajn de la filozofoj de la 17-a jarcento, kvankam estis ĝi tiom -kaj tiel- kompleksa gramatike ke, fakte, ĝi estas eĉ pli neparolebla ol Volapuko mem. 


Tiel, ekde unu baza radiko oni povis krei multajn derivaĵojn rilatajn al la radik-signifo. Ekzemple, ena: kapo; enari: buŝo; enaru: lipo, ktp. La artikolojn, substantivojn kaj adjektivojn de tiu ĉi “Universala Lingvo” oni deklinaciis per 5 gramatikaj kazoj. El leksika vidpunkto, tiu L.U. estas "apriora" lingvo. Ni vidu la 10 unuajn numeralojn por tion bone kompreni: siba, sibe, sibi, sibo, sibu, sibra, sibre, sibri, sibro, sibru. 

Tiu ĉi lingvo estis konata ankaŭ kiel Bonifaciano, kaj verdire atingis iom da sukceso ĉe hispanaj kleruloj. Tre eble, la posta alveno de Volapuko okazigis ĝian kompletan malaperon.
                                        
2.- VOLAPUKO (1879)

  Oni devas alveni al la fino de la 19-a jarcento por fine vidi kompletajn kreitaĵojn. Tiel, en la jaro 1879, la germana pastro Johann Martin Schleyer publikigis sian lingvon, kies nomo estas Volapuko (propranome, Volapük, kio signifias “lingvo de la mondo"). Schleyer asertis ke Dio mem inspiris lin por krei tiun lingvon. Ho, mia Dio...!


       

         

   Dum ĉirkaŭ dek jaroj, la lingvo de Schleyer atingis grandan sukceson: centoj da asocioj, miloj da lernantoj, grandajn laŭdojn far lingvofakuloj... Ĉe la tria kongreso de Volapuko, okazinta en Parizo en 1889, oni diras ke ĉiuj partoprenantoj uzis Volapukon. Ŝajnis ke, fine, la mondo akceptis tiun neŭtralan internacian lingvon. 

    Tamen, ekde tiu momento, ĉio ŝanĝiĝis. Kial? Nu, estis vere kelkaj kialoj por kompreni tion. Unue,  Multaj ekkonsideris ke Volapuko estis tro malfacila. Due, la kreinto de la lingvo ne akceptis iun ajn modifon sen sia aprobo. Schleyer volis esti la sola “mastro” de la lingvo. Kvereloj akraj inter parolantoj komenciĝis. Kaj trie, Esperanto naskiĝis...

    Sed, ĉu vere Volapuko estis tiel kaj tiom malfacila? Nu, Volapuko estas tre logika kaj tre interesa lingvo, kiu enhavas neniun escepton en siaj gramatikaj reguloj. Kaj, kompare al “naturaj” lingvoj, oni povas diri ke ĝi estas multe pli facila ol ili. Tamen, kompare al Esperanto, oni povas konkludi ke ĝi estas iom vera “volapukaĵo”. La bazoj de la lingvo estas tre klare germanaj. Jen kelkaj detaloj:

- Volapuko havas 8 vokalojn: a, e, i, o, u, ë, ö, ü. Tio estas, 3 vokalojn pli ol E-o;

- Volapuko havas 4 gramatikajn kazojn: nominativo, akuzativo, dativo kaj genitivo;

- Same kiel Esperanto, Volapuko estas aglutina lingvo. Kaj ĝi ankaŭ uzas la sistemon de afiksoj. Sed, kompare al la ĉirkaŭ 40 afiksoj de Esperanto, la lingvo de Schleyer enhavas... pli ol 120!!!

- Fine, la verba konjugacio de Volapuko estas tre, tre kompleksa. Kelkaj tiutempaj fakuloj asertis ke unu sola verbo povus havi pli ol 500.000 malsamajn formojn. Eble tro da formoj por ia internacia lingvo...

 - La vortprovizo de la lingvo devenas, precipe, el la germana kaj la angla, kvankam la vortoj estas tre malfacile rekoneblaj. Tio okazas tial ke Schleyer decidis distordi la vortojn por tio, ke oni supozus ke ili estis elpensitaj el nulo aŭ eble “neŭtralaj” formoj, ne prunteprenitaj el aliaj lingvoj. Tamen, tiu decido certe malfaciligas la lernadon de la lingvo. Ekzemple, "flen" signifas "amiko", kaj tre eble rilatas al la angla "friend" aŭ al la germana “Freund”. Kaj "bel" ("monto") rilatas al la germana "Berg", sed tre deformita, eble pro tio, ke Volapuko, en siaj unuaj versioj, ne inkluzivis la literon "r", pro la supoza malfacileco de  ĝia prononcado. 

    Aliaj ekzemploj de tia vortodeformado estas  la propraj vortoj kiujn konsistigas la nomon de la lingvo. Tiel, “vol” signifas “mondo”, eltirita probable el la angla “world”; kaj “pük” signifas “lingvo”, kvankam ties rilato al la angla “speak/speech” estas tute neklara.
   
   Ni vidu alian ekzemplon pri vortofarado: "gud" ("bona"); "gudik" ("bona"); "gudiko" ("bone"); "gudikükön" (bonigi"), ktp.
 


  Zamenhof multe aprezis Schleyer-n kaj ties lingvon. Sed ĝi, tre rapide, malkreskis ĝis sia preskaŭ tuta malapero. Tra la sekvantaj jardekoj, Volapuko estis multajn fojojn reformita. La plej grava modifo (precipe simpligante la lingvon) estis farata de la nederlandano Arie de Jong, en 1931. Ekde tiu momento, la versio de de Jong estas la nura uzata de volapukistoj.

   Hodiaŭe, nur kelkaj centoj da homoj konas la lingvon; multaj el ili estas, fakte, scivolemaj esperantistoj.


3.- KREITAĴOJ DUM LA 20-A JARCENTO.

   Tra la 20-a jarcento, pli ol 600 planlingvoj estis kreataj. Laŭ mia opinio, post la kreado de Esperanto, ĉiuj tiuj kreitaĵoj estis nebezonataj. Tamen, ŝajnas ke la homa estaĵo neniam deziras akcepti aliulan sukceson kaj serĉas sian propran gloron. Ĉiukaze, jen listo de la plej gravaj el tiuj kreitaĵoj:

A.- Latina Sen Fleksio (1903) (Propralingve: Latino sine Flexione). Ĝi estis kreata de itala matematikisto kiu nomiĝis Giuseppe Peano. Temis pri tre simpligita formo de la latina lingvo, sen la malfacilaĵoj kiuj aperas ĉe ĝiaj klasikaj deklinacioj kaj konjugacioj. Tiu lingvo iom post iom estis “plibonigata” de sia kreanto, sed ankaŭ far aliaj lingvistoj. Fakte, eĉ ĝia nomo estis anstataŭigita  per “interlingua”. 

  Sed, iom poste, kelkaj lingvistoj decidis krei sian propran version, kiel Edgar Von Wahl, kiu iam estis esperantisto, kaj kiu fine kreis la lingvon Okcidentalo (1922). Kurioze, Von Wahl poste nomis tiun sian lingvon per la nomo interlingue. Kaj, se tio ĉio ne sufiĉis, kelkajn jarojn poste, oni kreis alian trian lingvon kiu uzis preskaŭ tiun saman nomon (vidu malsupren). Kompleksa kaj konkurema mondo...

B.- Ido (1907). Ĝia iniciatinto estis la franca matematikisto kaj lingvisto (kaj eksa esperantisto) Louis Couturat. La rakonto pri kiel komenciĝis la vojo de Ido estas vere tro longa por esti skribita ĉi tie. Kvankam por Esperantujo Ido estas nur “perfidaĵo”, almenaŭ iom da ties trajtoj menciendas kaj klarigendas. 

   Unue, oni devas diri ke estas ankoraŭ dubinde ĉu la nomo de la lingvo Ido devenas el la inicialoj de “idiomo di omni”(= lingvo de ĉiuj), aŭ ĉu temas nur pri la esperanta sufikso “-ido”, pro tio ke tiu nova lingvo estis, fakte, projekto por la modifo kaj reformado de la lingvo de Zamenhof. Do, temis pri “esperantido” - kaj direndas ke Ido estas, fakte, nur unu el la multaj projektoj bazitaj sur Esperanto.

    Ido estas, en la historio de planlingvoj, la dua plej uzata, tuj post Esperanto. Dum ĝiaj unuaj jaroj, Ido kuntrenis ĉirkaŭ 20% el la esperantistaro. Tamen, hodiaŭe, la komparo kun Esperanto estas proporcie 1:100. Oni devas diri ankaŭ ke la literaturo en Ido estis iom grava kaj atingis altan nivelon, precipe dum la periodo inter 1910-1920.



  Pri ĝia gramatiko, mi diros -tre kurtigite- ke en Ido la akuzativo ne estas ĉiam deviga, ke la tabelvortoj estas forigitaj, kaj ke la freŝa anstataŭanta vortoprovizo devenas plej ĉefe el la franca. Aldone, la “ĉapelitaj” literoj estas anstataŭgitaj per normalaj literoj, kio i.a. okazigas ke aperas digramoj (sh, ch) kaj ke la sono /k/ estas prezentita de du literoj (q, k). Krome, Ido rompas la regulon “unu litero=unu sono" kaj ankaŭ la perfektan esperantan paroksitonecon (=akcento sur la antaŭlasta silabo) de la prononcado, ĉar, en ambaŭ kampoj, ekzistas kelkaj esceptoj.

C.- Menciindas, sed sen troa plia klarigo, Novial (1928). Temas pri lingvo kreitaj de dana lingvisto kiu, kelkajn jarojn antaŭe, subtenis la projekton de Ido, kaj kiu poste decidis forlasi ĝin kaj krei sian propran projekton.

Ĉ.- Interlingvao (1951). (Propralingve: Interlingua). Kreita de skipo de filologoj gvidataj de usona Aleksander Gode. Ĝi sekvas la ideon kiun iniciatis “Latina Sen Fleksio” kaj ties jam antaŭe menciitaj disvolviĝoj: simpligi la latinan ĝis la alveno al la plej bona solvo atingebla de ĝi. Do, unue kaj nepre, oni ne konfuziĝu pri iliaj tre similaj nomoj.

    Ĉiukaze, verdire tiu “interlingua” de s-ro Gode estas certe la plej sukcesa el tiuj ĉiuj similaj projektoj. Temas pri sintezo de angla, franca, itala, hispana kaj portugala. Interlingvao estas farita tiumaniere ke ĉiu homo kies denaska lingvo estas unu el tiuj 5 menciitaj , povus, tre facile, kompreni preskaŭ ĉion. Historie, Interlingvao estas la tria plej grava planlingvo, tuj post Ido kaj E-o. Ankoraŭ hodiaŭ ĝi estas uzata de kelkaj centoj da homoj, kvankam direndas ke, ankaŭ ĉi-okaze, multaj el ili estas, fakte, scivolemaj esperantistoj.


D.- Estas ankaŭ multaj lingvoj kreitaj por sciencfikciaj romanoj aŭ filmoj. Inter ili menciendas almenaŭ la jenaj: Kŭenja ("Quenya") kaj Sindarin (ambaŭ far J.R. Tolkien, ĉ. 1915-1930); kaj Klingon (por la Star Trek/Stel-Vojaĝo serio). Estas ja miloj da zelotoj de tiuj fikciaĵoj kiuj lernas tiajn lingvojn. Ĉu ni, esperantistoj, estas tiel kaj tiom strangaj homoj...? Ĉiukaze, jen la klingona alfabeto:




E.- Afrihili (1970). Kreita de ganaa historiisto cele de unuigi ĉiujn homojn el la Afrika kontinento. Afrihili estas bazita (vortoprovize kaj gramatike) ĉefe el la svahila sed ankaŭ el kelkaj okcidentafrikaj lingvoj, kiel la akana (kiu estis la gepatra lingvo de ĝia kreinto). Direndas ke, same kiel okazis al Guosa (kiu estis alia tutafrika planlingvo), Afrihili ege malsukcesis.

F.- Loglan (1955) kaj Lojban (1987) estis lingvoj kreitaj de usonaj filologoj cele krei “perfektan logikan lingvon” por la uzado en informadiko. Nuntempe Lojban estas la nura uzata . Ĝia vorto-trezoro estas eltirita de la 6 plej parolataj lingvoj en la mondo. Ĝi estas kutime skribita per la latina alfabeto, kvankam oni kreis ankaŭ versiojn en aliaj, kiel en la cirila, la japana aŭ eĉ en la tengŭara skribmanieroj. Tamen, verdire, tiuj versioj estas tre malofte uzataj. Ĉiukaze, eĉ la sekvantoj de tiuj du lingvoj asertas ke ili estas tre malfacile paroleblaj. La emo atingi “perfektan senambiguecon” okazigis ja malfacilecon. 




G.- Láadan (1982). Kreita de brita filologino Suzette Elgin. Mi inkluzivas tiun lingvon pro tio ke ĝia celo estas tre aparta, ĉar S-ino Elgin provis krei lingvon kiu ebligis al virinoj esprimi tiujn ideojn kaj sentojn kiuj ne estas esprimeblaj per la uzado de “normalaj kaj viraj” lingvoj. Estas ankaŭ dirende ke Láadan estas “apriora” lingvo, tio estas, ĝi ne eltiras siajn vortojn kaj regulojn el lingvoj jam ekzistantaj (kvankam kelkaj trajtoj de la lingvo estas, vere, “aposterioraj”).


4.- PROJEKTOJ PROPONITAJ ĈIRKAŬ LA NOVA JARCENTO

A) Folkspraak (1995). Jen la plej grava projekto krei planlingvon por esti ligilo inter ĉiuj ĝermanaj lingvoj. Tamen, tre baldaŭ aperis novaj proponoj surbaze de tiu unua (kvankam foje eĉ tute apartaj): Folkspraak, Folksprahk, Frenkisch... La listo estas longa.

B) Elefen (1998). Alinome, Lingua Franca Nova. Kreita de la nederlanda-usona psikologo C. George Boeree. Ĝia celo estas prezenti pli bonan proponon ol tiu de Interlingvao de Alexander Gode. La lingva rezulto estu taksita de interesitoj pri la afero. El sukcesa vidpunto, agnoskendas, ke Elefen rapide akiris iom fortan sekvantaron per interreto.  



C) Interslava (2006). (Propranome: Slovianski) . Lingvo elpensita de la nederlanda lingvisto Jan van Steenbergen, fakulo pri la pola lingvo. Kiel diveneble, temas pri propono esti interligilo inter la slav-devenaj lingvoj. Kiel kutime okazas, tuje novaj projektoj alvenis konkurenci Interslavan. la listo ankaŭ ĉi tie estas longa. La estonteco parolos kaj solvos prie.

Ĉ) Lidepla (2010) La nomo de tiu nova lingvo estas la kurtigita formo de “Lingwa di planeta”. Oni inkludas ĝin en tiu ĉi raporto pro tio, ke temas pri la plej konata propono en la mondumo de planlingvoj de antaŭ multaj jaroj. 

    Lidepla estas kreita de grupo de rusaj lingvistoj post kelkaj jaroj de laboro (2006-2010). La vorto-trezoro de la lingvo estas eltirita de 10 el la plej parolataj lingvoj de la mondo (inkluzivante la persan, la hindan kaj la germanan) cele prezenti Lideplan kiel la plej “internacia-devenan” lingvon. Kurioze, la varbado de la lingvo estis farita ankaŭ en Esperanto. Ĉu Lidepla sukcesos? Nur  tempo solvos tiun demandon.


5.TOKI PONA (2001) 

    Tiu ĉi lingvo (kies nomo estas kutime esperantigita kiel Tokipono) estis  kreata de kanada lingvistino kaj esperantistino kiu nomiĝas Sonja Lang. El ĉiuj lingvoj elpensitaj post la kreado de E-o, toki pona estas, laŭ mia opinio, la sola kiu meritas studadon. Ĉar temas pri tre originala kreitaĵo. La aŭtorino celis krei la “lingvon de bono” aŭ “feliĉeco”. Fakte, tiu estas la traduko de la vortoj “toki pona”. Jen ĝiaj precipaj trajtoj:

- La lingvo konsistas nur el 120 vortoj. Kaj, principe, oni ne permesas aldoni pliajn!! Do, temas pri tute "minimumisma" lingvo. Tamen, kaj bedaŭrinde, iom post iom oni aldonis kelkajn novajn vortojn, oni eliminis aliajn, kaj oni modifis la signifon de kelkaj aliaj. Plie, oni ankaŭ aldonis la eblecon nomi landojn kaj lingvojn, kreante, tiucele, novajn vortojn. Do, iamaniere, la lingvo iomete kompleksiĝis kaj perdis iom da sia admirinda “minimumeco”.



- Ĉirkaŭ 10% el la vortoj estas eltiritaj (aŭ almenaŭ “inspiritaj”) el Esperanto. Ekzemple: mi (=mi), suno (=suno), ilo (=ilo), pini (=fini), pona (=bona), ktp.

- La tokipona alfabeto enhavas nur 14 literojn: 9 konsonantojn (m, p, w, n, t, s, l, k, j) kaj 5 vokalojn (la samaj kiel en E-o). Tamen, kelkaj el la konsonantoj pronoceblas en pli ol unu maniero, por tio, ke azianoj ne havos malfacilecon prononci aŭ konfuzi sonojn. Ekzemple, “p” elparoleblas kiel /p/ aŭ /b/.

- Ĝi ne celas estis internacia planlingvo, sed nur “filozofia” kaj “luda” lingvo. La ĉina filozofio taoismo multe influis en la lingva sistemo de toki pona, inkluzive ĉe la elekto de la vortoprovizo.

- Male al E-o kaj al Volapuko (kiuj estas “aglutinaj” lingvoj), Tokipono estas ekzemplo de “izola” lingvo, same kiel la ĉina. Do, vortoj ne havas finaĵojn kiuj estos “modifeblaj” por marki ties rolojn en la frazoj. Ĉar en izolaj lingvoj (kaj tio okazas ofte ankaŭ eĉ en la angla), la rolo de vortoj estas montrita per la ordo de la frazo. Kaj tiu vortordo devas esti ĉiam respektata ĉar, alimaniere, stariĝus konfuzoj.  Ekzemple, en toki pona la vorto “moku” signifas en E-o jenajn eblecojn: manĝi, manĝado, manĝaĵo, manĝa, ktp. Do, se mi skribas “mi moku e moku” la traduko estas “Mi manĝas manĝaĵon”. Estas, do, la vortordo kiu markas la rolon de ĉiu vorto en la frazo. Aldonendas ke la vokalo “e” utilas kiel montrilo de akuzativo!!

- Aldonendas ke unu el la plej kuriozaj detaloj de la Toki Pona lingvo estas ke eblas skribi ĝin ne nur per la “latina” alfabeto, sed ankaŭ uzante aliajn skribmanieroj. Tiel, multaj alfabetoj estas uzataj por skribi ĝin, inkludante la tengŭaran sistemon ("tengwar" estas la alfabeto uzata en la tekstoj de la lingvoj  kreitaj de J.R. Tolkien, lingvoj kiuj aperas en liaj sciencfikciaj verkoj). Sed mi ĉefe reliefigas la hieroglifan skribsistemon nomitan “sitelen pona” (=bona skribo aŭ desegno), kreita de Sonja Lang mem.




(Por plia informo pli Tokipono, legu tiun mian artikoleton: https://pacamondo.blogspot.com/2020/02/mallonga-enkonduko-al-tokipono-kiel-jam.html)  

   Kaj jen la fino de tiu ĉi artikolo. Ne forgesu ke ĉiujare oni aldonas almenaŭ unu lingvon al tiu enorma amaso da lingvaj elpensaĵoj. Pri mia demando “Ĉu iu el ili vere interesas”?, mi respondus ke ne. Nur homoj , tute lingvemuloj, kiuj tre interesiĝas pri kuriozaĵoj kaj kiuj havas sufiĉan vakan tempon, povus eklerni iom de kelkaj el tiuj lingvoj. Sed por “normalaj” homoj, tio estus nur absurda malŝparado de tempo. Ĉar Esperanto, iumaniere, jam inkludas la plej elstarajn regulojn kaj detalojn de multaj el tiuj lingvoj. 

_______________________________________________________

DU ALDONAĴOJ POR LINGVEMULOJ

  A) Mi volas almenaŭ mencii la laborojn de la belgo Manuel Halvelik pri la kreado de iaj “Esperantidoj” kiuj, iamaniere, povas esti “komplementoj” uzeblaj en la Esperanta literaturo kiam necesos. Direndas ke 3 “lingvoj” estis kreitaj de li: “Popido” (“popola- dialekta” esperanta fikcia versio); “Gavaro”(ia “Esperanto-slango”); kaj Arcaicam Esperantom (fikcia antikva Esperanta lingvo). Tiu lasta, Arcaicam Esperantom, estas sendube la plej notinda. 

   La libro kie Halvelik verkas sian proponon estis eldonita en 1969. Arcaicam Esperantom prezentas modifojn en la finaĵoj kaj tabelvortoj, kaj ĉefe en la literumado kaj skribmaniero. Sed apenaŭ aperas modifoj en la vortaro nek en la gramatiko (kvankam, ekzemple, li aldonas du kazojn: genitivo kaj dativo).

   La rezulto estas pralingvo kiu aspektas kiel ia ”mezepoka“ lingvo, tre simila al la latina. Ĝi estas uzebla en verkoj kie oni bezonas ”imiti“ ian antikvan manieron skribi aŭ paroli.

Jen kelkaj frazoj:

- Tempom phughat: tempo fuĝas
- Amom cheyon wencat: amo ĉion venkas
- En mondod wenit unn novam sentom, tra mondom irat unn phortam wocom... : kompreneble, la unuaj frazoj de "La Espero".


-------------------------------------------------------------------------------------------

B) Jen nun mi skribos kelkajn frazojn en la (de mi konsiderataj) 3 plej gravaj el la lingvoj menciitaj supre: Volapuko, Ido kaj Tokipono. Ĉi-cele, mi tradukos al tiuj lingvoj la jenajn simplajn frazojn:

- Esperante: Saluton, mi nomiĝas Pipo. Mi parolas Esperanton kaj mi volas esti via amiko. Pacon por la mondo, mi petas! Dankon kaj ĝis.

- Volapuke: Glidis, nem obik binon Pipo. Spikob Sperantapüki e vilob binön flen olik. Püdi vole, begö! Danö ed adyö.

- Idolingve: Saluto. Me nomesas Pipo. Me parolas esperanto e me volas esar tua amiko. Paco por la mondo, me pregas! Danko e chao.

- Tokipone: toki. mi jan Pipo. mi toki e toki epelanto. mi wile kama e jan pona tawa sina. mi wile e utala ala tawa ma sike suli. pona. mi tawa.










viernes, 20 de abril de 2018

RAFAEL ZABALETA, ANDALUZA PENTRISTO.


   Rafael Zabaleta (1907-1960) estis hispana pentristo kiu naskiĝis kaj mortis en Kesado (hispanlingve: Quesada), kiu estas vilaĝo situanta ĉe la orienta parto de la provinco Ĥaeno (hispanlingve: Jaén), en la regiono Andaluzio sude de Hispanio. Tia detalema klarigo pri la situo de la loko kie Zabaleta naskiĝis estas grava, ĉar la plejmulto el liaj verkoj temas pri aferoj rilataj al la tradicia laŭmora vivado de Kesado kaj ties enloĝantoj.


  En 1925 Zabaleta vojaĝis al Madrido cele studi ĉe la Supera Lernejo de Belaj Artoj de San Fernando. Du jarojn poste li estis nomumata por la posteno de delegito de la Nacia Arta Trezoro.  





   Dum la Hispana Interna Milito (1936-1939) Zabaleta montris neŭtralan sintenon, kvankam li iom laboris por la registaro de la Dua Hispana Respubliko. Dum tiuj jaroj li verkis pli ol 50 desegnaĵojn kiuj temis pri la teruro (kaj la teroro) de la milito. Post la fino de la konflikto li estis arestata de la aŭtoritatuloj pro tio ke li posedis tiujn “kulpigajn” desegnaĵojn, pri kiuj oni menciis supre. Tiel, li estis akuzata pro suspekta “republikemeco”. Tial, li estis enfermata dum iom da tempo en koncentrejo kaj poste en prizono en la ĉefurbo de la provinco Ĥaeno. Bedaŭrinde, tiuj verkoj (kiuj konsistis ĉefe el desegnaĵoj) estis konfiskataj  kaj tuj poste detruataj. Laŭ la opinio de tiuj homoj kiuj vidis tiujn desegnaĵojn, temis, (pro ties forta “drameco”)  pri tre impresaj kaj estimindaj verkoj, almenaŭ el arta vidpunkto.

  Zabaleta vojaĝis en Parizon kaj tie li konatiĝis kun Picasso kaj kun aliaj gravaj tiuepokaj hispanaj pentristoj.



  Tra sia artista vivo, Zabaleta akiris kelkajn premiojn kaj artajn rekompencojn. Unu el la plej gravaj estis la premio de Unesko ĉe la Bienalo de Hispanamerika Arto en la jaro 1956. Tiun saman jaron li partoprenis la Mediteranean Bienalon de Aleksandrio ( Egiptio).
  
   Ankaŭ menciinde estas lia prezentado de 16 oleo-pentraĵoj kaj 10 desegnaĵoj ĉe la hispana pavilono okaze de la Bienalo de Venecio en la jaro 1960.


Elstaras ankaŭ la fakto ke Zabaleta ilustris , per multaj el siaj desegnaĵoj, libron titolitan La solulo kaj la sonĝoj de Kesado, verkita de la fama (kaj Nobel-premiita) verkisto Camilo José Cela.

Dum la jaro 1960 oni komencis la konstruadon  de la Muzeo Zabaleta de Kesado. Ĝi estis inaŭgurata en 1962, kaj poste estis ĝi rekonstruata (en alia parto de la vilaĝo) ekde 1993, por enhavigi la grandan nombron da pentraĵoj kiujn la muzeo  jam posedis tiutempe.

Oni devas aldoni ke, nuntempe, tiu municipa muzeo ankaŭ enhavas kolekton da memoraĵoj pri la vivo kaj verkaro de Miguel Hernández, fama hispana poeto (“La poeto de l’ popolo”) kiu, kvankam naskiĝinta en urbeto de la provinco Alikanto, multe rilatis a la provinco Ĥaeno. Krome. li edziĝis al virino de Kesada deveno.




   Ankaŭ rakontinde estas ke, omaĝe al Rafael Zabaleta, de antaŭ multaj jaroj oni organizas en Kesado internacian konkurson de pentrarto, per kiu oni aljuĝas multajn diversajn premiojn al junaj kaj profesiaj pentristoj el la tuta mondo. En la jaro 2017 oni okazigis la 47-an fojon de tiu konkurso.

    Se oni demandus kiu estas la stilo de la pentrarto de Zabaleta, oni povus respondi ke temas ĉefe pri la t.n. ekspresionisma stilo. Kelkaj fakuloj opinias ke Zabaleta estis reprezentanto de ia realisma ekspresionismo, ĉu “sombra”, ĉu “luma”. Direndas ke parto de la verkaro de Zabaleta povas esti ja difinita kiel postkubismo. Fakte, Zabaleta akceptis la artan influon de elstaraj pentristoj kiel Cezanne, Van Gogh, Matisse kaj, plej ĉefe, Picasso.




La plej ŝatataj temoj kiujn li priverkas ĉe siaj pentraĵoj estas la pejzaĝoj de lia naskiĝa regiono, scenaĵoj ĉerpitaj el ĉiutagaj moraj viveroj, kamparanaj laboroj, ktp. Ĉe sia verkaro, Zabaleta tre ofte figuras falĉistojn, oliv-rikoltantojn kaj tipajn homojn de lia regiono, inkluzivante portretojn kaj eĉ grandan nombron de nudaĵoj.

Nuntempe la pentraĵoj de Zabaleta estas ekspoziciitaj , krom en Kesado, en multaj aliaj muzeoj de Hispanio kaj de la tuta mondo. Tiel, oni povas ĝui liajn verkojn en muzeoj de Novjorko, Bonaero, Lisbono, Tokio kaj aliaj tra la mondo.

viernes, 6 de abril de 2018

 ASTERIKS

    Tiu ĉi artikolo temas pri la fama komiksa rolulo kiu nomiĝas Asteriks (franclingve kaj hispanlingve konata kiel Astérix). La kialo de mia decido verki iom pri tiu komiksa rolulo estas ke mi ekŝatis ĝin ekde mia infanaĝo (mi estis nur 9 jaraĝa!!) kaj ke tiu ŝatado daŭris dum pli ol 40 jaroj, ĝis mia nuntempa aĝo.





    La kreintoj de tiu komiksa serio estis du francoj: René Goscinny (mortinta en 1977), kiu estis la skriptisto;  kaj Albert Uderzo, kiu estis la desegnisto. René Goscinny estis ankaŭ la skriptisto de aliaj tre famaj franclingvaj komiksaj serioj kiel Lucky Luke, la “Eta Nikolaso” aŭ la “Granda veziro Iznogoud”. Siaflanke, Albert Uderzo, kiu ankoraŭ vivas, prenis la taskon fari la tekstojn de la libroj post la morto de Goscinny. Antaŭ nur kelkaj jaroj, li finfine cedis la taskon de la skriptado kaj desegnado de la “aventuroj de Asteriks” al aliaj pli junaj francaj aŭtoroj (s-roj: Jean Ferri kaj Didier Conrad).


  Sed, unue, por tiuj kiuj ne konas tiun komikson, kiu estas Asteriks? Nu, Asteriks estas la nomo de gaŭla heroo (fakte, militisto) kiu loĝis en vilaĝeto situanta en la nordo de Francio dum la tempoj de la romia registo Julio Cezaro, ĉirkaŭ la jaro 50 a.K. 

  Por tiuj kiuj ne scias kion signifas “gaŭlo”, mi klarigas ke per tiu vorto oni nomas keltajn loĝantojn de Francio dum antikvaj historiaj tempoj, precipe dum la jarcentoj kiuj situas antaŭ kaj dum la romia superrego.



   La ĉefa rolulo de tiuj bildrakontoj estas, kiel dirite, tiu malgranda gaŭla homo kiu nomiĝas Asteriks. Sed ankaŭ, kaj kune kun li, tre grave ĉefrolas aliaj “herooj”, kies nomoj estas jenaj: Obeliks (dika kaj tre malsprita homo kiu estas la plej proksima amiko de Asteriks), Miraklomiks (la druido de la vilaĝeto), Malmuziks (la vilaĝa poeto - muzikisto) kaj Moŝtiks (la ĉefo de la tribo). Ĉe la romia flanko elstaras Julio Cezaro, verhistoria persono kiu aperas en preskaŭ ĉiu numero de la komiksoj. Ankaŭ aliaj verhistoriaj personoj aperas en kelkaj libroj de tiu serio, kiel Vercingetoriks (gaŭla heroo) Kleopatro (egipta reĝino), aŭ Bruto (romia politikisto, kiun Cezaro konsideris “sian filon”).

    Dum la tuta serio ne mankas ankaŭ aliaj roluloj, kiuj kelkfoje ankaŭ havas gravan rolon ene de la rakontoj. Temas kutime pri homoj kiuj apartenas al aliaj antikvaj triboj kiuj loĝas en landoj kiuj estis ankaŭ invaditaj kaj okupitaj de la romiaj legioj. Asteriks kaj siaj amikoj estas ĉiam pretaj helpi tiujn “subprematajn” popolojn atingi ilian liberecon. Aparte menciindaj estas la “piratoj”, kiuj estas kompatindaj “aĉuloj” kies ŝipo, malbonŝance, ĉiam sinkas. Rimarkinda estas ke unu el tiuj piratoj (temas pri unuokula, lignakrura kaj tre “filizofema” maljunulo), ĉiam deklamas ian latinan frazon dum la pirata ŝipo estas sinkanta. Originaleco, spriteco, humureco kaj kler(ig)eco unuiĝas en tiuj mirindaj bildrakontoj.

  Dum la tuta serio, ekde la komenco, la romiaj legioj intencas konkeri la gaŭlan vilaĝon, uzante ĉiuspecajn rimedojn, ĉu perfortaj au inĝeniaj. Tamen, ciam  okazas ke danke al la “magia pocio” kaj al spriteco de Asteriks kaj aliaj roluloj, la romianoj estas ĉiam venkitaj. Do, tiuj malgrandaj, humilaj kaj liberecamantaj homoj venkas, fojo post fojo, la ĉiopovan romanan Imperion. Tra la vinjetoj ne mankas historiaj referencoj (kutime tre ĝustaj) latinaj frazoj kaj multe da humuro. Vere legindaj libroj.

   Do, la historioj rakontas la aventurojn de la loĝantoj de la gaŭla vilaĝeto, kiu neniam kapitulacis al “romia invadanto”. Do, okazis ke la tuta “Gaŭlujo“ (praa Francujo) estis konkerita de la romia armeo, escepte de tiu ribelema vilaĝo. Kompreneble, tiuj ribelemuloj ne povis rezisti la forton de la romianoj per sia ”naturaj“ rimedoj. Ĉar la vera armilo kiun ili havas estas sekreta kaj mirakla pocio (trinkaĵo) kreita de la druido Miraklomiks. Danke al tiu trinkaĵo, iu ajn homo kiu trinkas iom da ĝi, atingas ”superhoman“ forton kaj , tiel, la gaŭloj tre facile venkas la invadantojn romianajn en ĉiu fojo kiam ili frontas kaj batalas unuj kontraŭ la aliaj.

   La unuaj komiksoj de tiuj historioj estis publikigitaj dum la jaro 1959. Kiam la morto de Goscinny okazis en 1977, jam estis eldonitaj 25 numeroj de la serio. Poste, S-ro Uderzo daŭrigis la serion per aliaj novaj 10 libroj. Ekde 2012,(post longa periodo de trejnado kaj lernado gvidita de Uderzo mem) skriptisto Jean-Yves Ferri kaj desegnisto Didier Conrad daŭrigas la taskon krei novajn aventurojn.

   Tiuj "aventuroj de Asteriks" estas tradukitaj al pli ol 100 lingvoj, inkluzivante inter ili kelkajn lingvojn tiel "kuriozajn" kiel la latinan, la antikvan grekan kaj kelkajn kreolajn dialektojn.   

   Ĉu ankaŭ en Esperanto? Jes, kompreneble. De antaŭ multaj jaroj oni povas legi kaj ĝui tiujn mirindajn komiksojn en la internacia lingvo, kvankam, verdire, nur kelkaj numeroj estas ĝis nuntempe tradukitaj kaj eldonitaj kaj disponeblaj. Temas pri la jenaj numeroj: Asteriks la Gaŭlo (1979), Asteriks Gladiatoro (1994), Asteriks kaj Kleopatra (1995), Asteriks kaj la Normanoj (1996) kaj Asteriks ĉe la Olimpiaj Ludoj (1996). Eble pliaj aventuroj estos tradukataj en la zamenhofan lingvon. Ni esperu kaj atendu! Dume, ni ĝuu tiun senegalajn, originalajn kaj belegajn komiksojn. Eble, post iom da legado, ni ĉiuj povos diri, kune kun Obeliks, la faman frazon: “tiuj romianoj frenezas...!”