monda lingvo

monda lingvo

viernes, 6 de abril de 2018

 ASTERIKS

    Tiu ĉi artikolo temas pri la fama komiksa rolulo kiu nomiĝas Asteriks (franclingve kaj hispanlingve konata kiel Astérix). La kialo de mia decido verki iom pri tiu komiksa rolulo estas ke mi ekŝatis ĝin ekde mia infanaĝo (mi estis nur 9 jaraĝa!!) kaj ke tiu ŝatado daŭris dum pli ol 40 jaroj, ĝis mia nuntempa aĝo.





    La kreintoj de tiu komiksa serio estis du francoj: René Goscinny (mortinta en 1977), kiu estis la skriptisto;  kaj Albert Uderzo, kiu estis la desegnisto. René Goscinny estis ankaŭ la skriptisto de aliaj tre famaj franclingvaj komiksaj serioj kiel Lucky Luke, la “Eta Nikolaso” aŭ la “Granda veziro Iznogoud”. Siaflanke, Albert Uderzo, kiu ankoraŭ vivas, prenis la taskon fari la tekstojn de la libroj post la morto de Goscinny. Antaŭ nur kelkaj jaroj, li finfine cedis la taskon de la skriptado kaj desegnado de la “aventuroj de Asteriks” al aliaj pli junaj francaj aŭtoroj (s-roj: Jean Ferri kaj Didier Conrad).


  Sed, unue, por tiuj kiuj ne konas tiun komikson, kiu estas Asteriks? Nu, Asteriks estas la nomo de gaŭla heroo (fakte, militisto) kiu loĝis en vilaĝeto situanta en la nordo de Francio dum la tempoj de la romia registo Julio Cezaro, ĉirkaŭ la jaro 50 a.K. 

  Por tiuj kiuj ne scias kion signifas “gaŭlo”, mi klarigas ke per tiu vorto oni nomas keltajn loĝantojn de Francio dum antikvaj historiaj tempoj, precipe dum la jarcentoj kiuj situas antaŭ kaj dum la romia superrego.



   La ĉefa rolulo de tiuj bildrakontoj estas, kiel dirite, tiu malgranda gaŭla homo kiu nomiĝas Asteriks. Sed ankaŭ, kaj kune kun li, tre grave ĉefrolas aliaj “herooj”, kies nomoj estas jenaj: Obeliks (dika kaj tre malsprita homo kiu estas la plej proksima amiko de Asteriks), Miraklomiks (la druido de la vilaĝeto), Malmuziks (la vilaĝa poeto - muzikisto) kaj Moŝtiks (la ĉefo de la tribo). Ĉe la romia flanko elstaras Julio Cezaro, verhistoria persono kiu aperas en preskaŭ ĉiu numero de la komiksoj. Ankaŭ aliaj verhistoriaj personoj aperas en kelkaj libroj de tiu serio, kiel Vercingetoriks (gaŭla heroo) Kleopatro (egipta reĝino), aŭ Bruto (romia politikisto, kiun Cezaro konsideris “sian filon”).

    Dum la tuta serio ne mankas ankaŭ aliaj roluloj, kiuj kelkfoje ankaŭ havas gravan rolon ene de la rakontoj. Temas kutime pri homoj kiuj apartenas al aliaj antikvaj triboj kiuj loĝas en landoj kiuj estis ankaŭ invaditaj kaj okupitaj de la romiaj legioj. Asteriks kaj siaj amikoj estas ĉiam pretaj helpi tiujn “subprematajn” popolojn atingi ilian liberecon. Aparte menciindaj estas la “piratoj”, kiuj estas kompatindaj “aĉuloj” kies ŝipo, malbonŝance, ĉiam sinkas. Rimarkinda estas ke unu el tiuj piratoj (temas pri unuokula, lignakrura kaj tre “filizofema” maljunulo), ĉiam deklamas ian latinan frazon dum la pirata ŝipo estas sinkanta. Originaleco, spriteco, humureco kaj kler(ig)eco unuiĝas en tiuj mirindaj bildrakontoj.

  Dum la tuta serio, ekde la komenco, la romiaj legioj intencas konkeri la gaŭlan vilaĝon, uzante ĉiuspecajn rimedojn, ĉu perfortaj au inĝeniaj. Tamen, ciam  okazas ke danke al la “magia pocio” kaj al spriteco de Asteriks kaj aliaj roluloj, la romianoj estas ĉiam venkitaj. Do, tiuj malgrandaj, humilaj kaj liberecamantaj homoj venkas, fojo post fojo, la ĉiopovan romanan Imperion. Tra la vinjetoj ne mankas historiaj referencoj (kutime tre ĝustaj) latinaj frazoj kaj multe da humuro. Vere legindaj libroj.

   Do, la historioj rakontas la aventurojn de la loĝantoj de la gaŭla vilaĝeto, kiu neniam kapitulacis al “romia invadanto”. Do, okazis ke la tuta “Gaŭlujo“ (praa Francujo) estis konkerita de la romia armeo, escepte de tiu ribelema vilaĝo. Kompreneble, tiuj ribelemuloj ne povis rezisti la forton de la romianoj per sia ”naturaj“ rimedoj. Ĉar la vera armilo kiun ili havas estas sekreta kaj mirakla pocio (trinkaĵo) kreita de la druido Miraklomiks. Danke al tiu trinkaĵo, iu ajn homo kiu trinkas iom da ĝi, atingas ”superhoman“ forton kaj , tiel, la gaŭloj tre facile venkas la invadantojn romianajn en ĉiu fojo kiam ili frontas kaj batalas unuj kontraŭ la aliaj.

   La unuaj komiksoj de tiuj historioj estis publikigitaj dum la jaro 1959. Kiam la morto de Goscinny okazis en 1977, jam estis eldonitaj 25 numeroj de la serio. Poste, S-ro Uderzo daŭrigis la serion per aliaj novaj 10 libroj. Ekde 2012,(post longa periodo de trejnado kaj lernado gvidita de Uderzo mem) skriptisto Jean-Yves Ferri kaj desegnisto Didier Conrad daŭrigas la taskon krei novajn aventurojn.

   Tiuj "aventuroj de Asteriks" estas tradukitaj al pli ol 100 lingvoj, inkluzivante inter ili kelkajn lingvojn tiel "kuriozajn" kiel la latinan, la antikvan grekan kaj kelkajn kreolajn dialektojn.   

   Ĉu ankaŭ en Esperanto? Jes, kompreneble. De antaŭ multaj jaroj oni povas legi kaj ĝui tiujn mirindajn komiksojn en la internacia lingvo, kvankam, verdire, nur kelkaj numeroj estas ĝis nuntempe tradukitaj kaj eldonitaj kaj disponeblaj. Temas pri la jenaj numeroj: Asteriks la Gaŭlo (1979), Asteriks Gladiatoro (1994), Asteriks kaj Kleopatra (1995), Asteriks kaj la Normanoj (1996) kaj Asteriks ĉe la Olimpiaj Ludoj (1996). Eble pliaj aventuroj estos tradukataj en la zamenhofan lingvon. Ni esperu kaj atendu! Dume, ni ĝuu tiun senegalajn, originalajn kaj belegajn komiksojn. Eble, post iom da legado, ni ĉiuj povos diri, kune kun Obeliks, la faman frazon: “tiuj romianoj frenezas...!”

 


3 comentarios:

  1. Dankon, belega noto!!!! Brakumon el Argentino.

    ResponderEliminar
  2. Bela artikolo! Mi ankaux tre sxatas Asteriks-n, bedauxrinde mi neniam legis la esperantajn versiojn cxar nun oni ne plu povas acxeti ilin. Mi havas unu "Tincxjo"-n, "Spiru"-n kaj la mangaon "Flambirdo" sed estas tre malfacile trovi aliajn

    ResponderEliminar