monda lingvo

monda lingvo

jueves, 16 de abril de 2020

HO, DETRUEMA HOMAR’

Tiun mondon regas la homar’
pere de frenezaj reguloj
ĉu vere inteligentuloj?
ne, Panjo, temas pri stultular’

ĉieajn maljustecojn vidu!
ĉian problemon milit’ solvos
malriĉuloj plejeble mortos
konkurenc’ ĉion, ĉie, makulu!

kio pri interkomunikad’?
kion faros minoritatoj?
lernu la anglan! ĉiuj ŝtatoj
jen kio utilas al merkat’

detruas la homar’ la mondon
ĉiuj specioj: iru for jam!
naturon ni ne traktu per am’
oni forgesu la estonton

plendu, plendu multe, loĝantoj
kvankam tion ne solvos vento
estas ankoraŭ frua tempo
estu zorgemaj, la regantoj!







No hay comentarios:

Publicar un comentario