monda lingvo

monda lingvo

sábado, 25 de abril de 2020

S-RO ANTONIO UCEDA, LA “INSTRUISTO DE L’ VILAĜO”

(Mallonga rakonto pri iu hispana rura instruisto kaj e-isto)

   Kiel sciate, dum la unua triono de la 20-a jarcento, same kiel en multaj aliaj mondo-areoj, ankaŭ en Hispanio la esperanta movado kreskis rapide. Tiel, oni facile trovas rakontojn pri homoj kiuj, disde diversaj profesioj, dediĉis la tutan aŭ parton de sia tempo al la disvastigado de la lingvo internacia ene de siaj sociaj rondoj. Ekster tio oni povus ankaŭ mencii tiujn kiuj, kvankam ja parolis E-on, ili ne agadis aktive por la Movado kiel, ekzemple, Blas Infante.

  Tiamaniere, oni memoru pri sciencistoj (i.a. Leonardo Torres Quevedo), inĝenieroj (i.a. Ricardo Codorníu), militistoj (i.a. Julio Mangada), politikistoj (Francisco Azorín Izquierdo), terkulturistoj (kiel la fama Francisco Máñez en Ĉeste, Valencio), plurfakuloj (kiel Emilio Herrera Linares, samtempe sciencisto, inĝeniero, militisto kaj politikisto). Kaj ankaŭ, kompreneble, estis lernejo-instruistoj kiujn oni povas -kaj ankaŭ eĉ oni devas- memorigi.

  Tute hazarde, antaŭ iom da tempo, mi eklegis libron eldonita de Andaluzia Esperanto Unuiĝo, kies titolo estas “Apud centjara oliv-arbo”(hispane: Junto a un olivo centenario). Tiu libro rakontas la vivon de elstara instruisto kaj muzikisto, nome Alfonso Escamilla Roa, kiu pasigis la pli grandan parton de sia labora vivo en la ĥaena municipo Pegalajar (prononcu: pegalaĥar'). La sola ekzemplero kiun mi havis de tiu verko estis donacita de mi al la Huesa Municipa Biblioteko antaŭ kelkaj jaroj.

                                   
kovrilo de "Apud centjara oliv-arbo", kie la fratoj Uceda estas kelkfoje menciitaj

   Legante tra la unuaj paĝoj de tiu ĉi libro, mi eklernis ke ĉirkaŭ 1930 okazis en la ĉefurbo de la provinco Ĥaeno (hispanlingve: Jaén, oriente de la Andaluzia regiono) iom grava movado favore al Esperanto, precipe ĉe la tiea “Altlernejo de Instruisto-scienco”. Kaj mi eksciis ke, inter tiuj favorantoj de la Zamenhofa lingvo, aperis du fratoj, S-roj José Uceda Flores kaj S-ro Antonio Uceda Flores, kiuj kune kun S-ro Alfonso Escamilla kaj kelkaj aliaj junuloj, multe agadis favore al E-o. (Aldonendas, ke antaŭ nelonge, konata samideano sciigis al mi tion, ke alia frato de José kaj Antonio, nome Francisco Uceda Flores, estis instruisto en la Ĥaena urbo Baeza kaj  estis li ankaŭ esperantisto. Eĉ oni scias ke tiu Francisco partoprenis kongreson en Kordovo en 1983. Eble li meritus alian artikolon).

   Okazas ke, pro familia deveno, mi havas fortan rilaton al iu ĥaena vilaĝo, nome Huesa, kie, kiel sciate de mi, estis grava homo kies profesio estis lernejo-instruisto, kaj kiu nomiĝis Antonio Uceda; sed: ĉu lia dua familia nomo estis Flores? Jen kion tuj mi demandis al mi: ĉu eble tiu Antonio Uceda estas la sama kiu estas tre konata de ĉiuj loĝantoj de Huesa? Cele malkovri tiujn dubojn, mi demandis interrete al kelkaj el miaj konatoj tie, ĉu iu el ili konis S-ron Uceda kaj pliajn datumojn pri lia vivo. Feliĉe, unu el tiuj amikoj tuj sciigis al mi tion, ke S-ro Uceda estis preskaŭ familiano lia, kaj tion, ke vere tiu elstara homo ja parolis Esperanton! Fakte, tiu amiko mia memoras tre bone ke foje li estis parolanta kun li pri Esperanto, kaj vidis poŝtkartojn ricevitajn de S-ro Uceda, venantajn de multaj landoj de Eŭropo. Tio vere dolĉe surprizis mi! Tamen, mi ne plu enketis pri tiu afero kaj preskaŭ forgesis pri ĝi. Kaj tempo pasis...

                                    
                                    D. Antonio Uceda Flores

       Post kelkaj jaroj, kaj vidite ke kutime ĉe la Andaluziaj periodaj Esperanto-gazetoj oni publikigas biografiojn de pli-malpli elstaraj esperantistoj en la historio de la movado en nia regiono, mi decidis ke, eble, S-ro Antonio Uceda, homo bone konata de mi dum mia infana kaj juna aĝoj, meritis almenaŭ artikoleton pri sia vivo. Tiucele, mi kontaktis lian filon, S-ro Pepe Uceda, kiu tre afable donis al mi kelkajn datumojn pri la vivo de sia patro.

   Tiel, oni povas rakonti ke S-ro Antonio Uceda naskiĝis en Ĥaeno (Jaén), la 12-an de februaro de 1914. Lia patro, S-ro Antonio Uceda de Vargas, estis juĝisto de la Provinca Ĥaena Tribunalo; lia patrino, S-rino Elisa Flores Conheim, estis profesorino de la Supera Lernejo de Lingvoj. Entute, naskiĝis 6 gefratoj de tiu geedzo-paro. 

  S-ro Antonio Uceda tre june interesiĝis pri Esperanto, kaj ankaŭ pri la germana lingvo. (Plejeble, tiu intereso pri la germana devenis de la fakto ke lia avino estis germana-devena virino). Estante ankoraŭ tre juna, li estis postenigita kiel instruisto en diversaj vilaĝoj de la provinco Ĥaeno, ĝis kiam li definitive labor-posteniĝis en Huesa, malgranda vilaĝo kiu havas ĉirkaŭ 3.000 enloĝantojn, kaj kiu situas sude de la distrikto konata kiel “Montaro de Cazorla”.

  Tamen, pro la Hispana Enlanda Milito (1936-1939) li devis aliĝi al Regimento de Regululoj n-ro 3 de Ceuta (hispana urbo kiu situas norde de Afriko). Post la militfino, li revenis al Huesa, kie li restis ĝis sia emeritiĝo.

  S-ro Uceda edziĝis al S-rino Carmen Fages Segura, filino de la loka kuracisto, kaj do, ŝi apartenis al iom influa familio de la vilaĝo. Tiu geedzo havis 6 gefilojn, el kiuj, bedaŭrinde, du el ili mortis tre frue. 

                    
La vilaĝo Huesa ĉirkaŭ 1970

  S-ro Antonio Uceda estis alta kaj korpulenta viro. Li ekzercis sian postenon kiel instruisto dum ĉirkaj 50 jaroj, iĝante grava referenco en la vilaĝo pro sia bona agado kaj personeco. Krome, estis li ankaŭ injektisto-praktikisto (kio en Hispanio estas homo kiu injektas kaj efektivigas malgrandajn kuraco-flegadojn). Por atingi tiun postenon -kiu estis ja grava tasko en la tiutempa vilaĝo- li devis trapasi kurson kaj atingi titolon ene de la Sanitara Provinca Oficejo.

   S-ro Antonio Uceda mortis decembre de 1995, kiam li preskaŭ aĝis 82 jarojn. Tiutempe li jam vidviĝis dum 10 jaroj. Tra la tuta vilaĝo Huesa kaj ties ĉirkaŭaĵoj, li estis -kaj daŭre restas- tre respektata kaj estimata homo. Ĉiuj ankoraŭ nomas lin Don Antonio (t.e.”S-ro Antonio“), pro tio, ke li vere estis la ”instruisto -aŭ eble pli ĝuste, la majstro- de ĉiuj“.

   Oni ne tro scias pri sia E-a agado dum la multaj jaroj kiam li loĝis kaj laboris en Huesa. Oni estas certaj ke li ja sendis kaj ricevis oftajn poŝtkartojn kaj leterojn venantajn el diversaj landoj. Tre eble, li ankaŭ aliĝis al iu Esperanto-asocio (kio certe okazis dum sia junaj jaroj). Sed almenaŭ oni ja memoras pri iu certa frazo kiun li ofte eldiris: "Mi ja parolas E-on; jen lingvo universala... sed malfeliĉe parolata de neniu". Se S-ro Uceda ankoraŭ vivus, li povus konstati tion, ke Esperanto, pro la interreta erao, ja refloris!! 

No hay comentarios:

Publicar un comentario