(Poemo verkita de Juan García del Río, dum la kvarenteno pro koronviruso, iun matenon de aprilo de 2020)
preskaŭ ĉio fermiĝis, ĉio ŝanĝiĝis
tamen, ĝojo de mi vere ne foriris
ĉar unu el miaj revoj mi atingis
estas mi ŝatanto de daŭra soleco
ĝojas mi hejmresti kiel en fortreso
ĉar, kio eksterdoma estas komplezo?
nenio, kio nomiĝeblus beleco
ĉi-tempe apudas libroj, poezio
alvenas al mi muziko, nostalgio
birdokantoj aŭdeblas, jen terapio
trankvileco kompareblas al nenio
kaj ĝis kiam normalaj tempoj revenos
ĉi tiujn plezurajn agadojn mi tenos
agrablajn memoraĵojn mi mense ĉenos
sed amikajn babiladojn mi reprenos.
No hay comentarios:
Publicar un comentario