monda lingvo

monda lingvo

viernes, 15 de mayo de 2020

EKOLOGIAJ HAJKOJ

(Sekvantaj la tradician normon pri 5-7-5 silaboj; rimiĝoj aperus nur en kelkaj el ili. La subaj hajkoj estas verkitaj dum la koronvirusa pandemio de 2020)


Ni tro veturas
multe aŭtomobilas
Ter’ sufokiĝas

         Naturo plendas
         pro homa detruado
         io farendas

Printempaj floroj
Sciu, ke vi postvivos
Dank’ al pandemi’

        Tago alvenas
        homoj ne detruadas
        Naturo ĝojas



Kampara aer’
pura kaj karesema
ĝuindas, la Ter’

            Koronviruso
            multaĵojn vi mortigis
            aliajn savis

Muzik’ aperas
tial ĝojo alvenas
ĉagreno svenas

           Jam nova sento
           nepre devas okazi
           ĉe ĉiu gento


Marojn, ĉielojn
fihoma progresaĉo
ne plu poluu!

          Estu pluvo nun
          freŝa aero ĉie
          tuj iru for fum’

Kongresumu ni
estu tio per-rete
ret-Esperanti’

          Futur’ estas jam
          kaj ŝanĝoj tute nepras
          ne pli da malam’


(La hajkojn verkis: Juan García del Río. Noto: La du aperantaj naturemaj bildoj estas elkajeraj mandaloj kolorigitaj de mi dum tiuj pasintaj tagoj)







No hay comentarios:

Publicar un comentario