Panoramo al la turka muziko
Noto: tiuj fakaj aŭ nekutimaj turkaj vortoj kies tradukoj ankoraŭ ne aperas en la Esperantujaj referencaj vortaroj (t.e. PIV kaj tiuj kelkaj aliaj jam konataj de ni) aperos tra tiu ĉi artikolo en la turka lingvo, kursive, kune kun eventuala traduko aŭ baza difino
Mi ĉiam pensis ke, iamaniere, la Anatolia duoninsulo situas “je la centro de la mondo”. Kiel jam sciate de ni ĉiuj, Anatolio estis la loĝ-loko de multaj diversaj civilizacioj kaj la tjurka okupacio estis nur la lasta kiu alvenis kaj -definitive- restis en la regiono. Kaj tiuj tjurkoj origine devenis el Turkestano, Centra-Azia regiono. Post longaj vojaĝoj -plenaj je militoj kaj ĉiuspecaj eventoj- kelkaj el tiuj triboj alvenis al la nuna Turkio, alportante kun si kulturajn elementojn eltiritajn el la diversaj lokoj kiujn ili trapasis. La rezulto devas nepre esti bunta. Ankaŭ en la muzika kampo. En 2013 mi faris mian nuran vojaĝon tien, kaj la lando ravis, fascinis min. Kelkajn jarojn poste, mi revojaĝis al Turkio, sed, ĉi-foje, temis pri intelekta kaj spirita “vojaĝo", elhejme pli-detale studante la historion kaj kulturon de Anatolio kaj ties najbaraj regionoj. Kompreneble, ankaŭ muziko altiris mian atenton. Kaj jen mia resumo pri tio, kion mi malkovris tra mia esplorado. Kiel supozeble, tiu ĉi artikolo estas, fakte, tre mallonga prezentado de temo kiu postulus kompletan vastan enciklopedion; temas, do, pri kelkaj elektitaj gutoj eltiritaj el granda oceano. Kaj tiuj gutoj estas elektitaj laŭ mia persona vidpunkto. Jen la rezulto.
Instrumentoj
De antaŭ multaj jarcentoj, muzikistoj el Anatolio uzas kelkajn proprajn instrumentojn por krei kaj ludi siajn muzikojn. Certe, kelkaj el tiuj muzikiloj devenas el landoj najbaraj aŭ iam konkeritaj de la tjurkoj; tamen, kiel ajn, ili apartenas nuntempe al la enhavo de la spirita kaj fizika turka kulturo. Jen kelkaj el tiuj instrumentoj:
- saz, bağlama: temas pri du specoj de liutoj, iom similaj al mandolino
- ney: kana fluto; mey -ankaŭ nomata duduk: speco de eta hobojo
- darbuka: baza tradicia tutregiona tamburo
- kabak kemane aŭ kemençe: speco de liuto ludata per violoneska arĉo
- kanun: instrumento de granda formato, kiu iom similas al citroj kaj liroj. La muzikisto devas sidi kaj meti ĝin sur siaj malfermitaj gamboj; tiel, oni povas ĝin ludi, kutime per plektroj.
- turca klarneto, kiu ricevas multajn diversajn nomojn. Ĝi eble devenas el Eŭropa influo, aŭ eble rekte el la madjara-hungara kulturo; kelkaj fakuloj eĉ atribuas al ĝi originan antikvan persan devenon...
Tia oni konsideras tiun luditan en la otomana (osmanida) kortego. Antaŭ ol mencii kelkajn gravajn komponistojn, ni vidu nun du fakajn elementojn, esencajn en la Proksim-orienta muziko:
- makam, kiu povas esti araba, persa aŭ turka, sed kiu ĉiukaze ĉiam aludas al specifaj skaloj kaj gamoj, nekonataj en Okcidento. Fakte, ekzistas pli ol cent specoj de makam. Ĉiu konsistas el aro da akordoj aŭ tonoj (aŭ duon-tonoj). Ene de ĉiu speco de makam rimarkeblas sonaj haltoj, tensioj kaj streĉoj, kiuj donas al la muzikaj kreitaĵoj de tiuj regionoj ĝian tipan ekzotan sonan karakterizon.
- Taktoj: kune kun la tipaj jam konataj taktoj, (2/4, 3/4, 4/4) aperas tre ofte aliaj malpli uzataj aŭ eĉ ne uzataj en Okcidento: 5/8, 7/8, 12/8, 5/4...
La alveno de la respublika reĝimo sub la gvidado de Mustafa Atatürk (1923) okazigis ankaŭ signifajn ŝanĝojn en la muzika kampo de la lando. La unuaj konservatorioj de Turkio estis tiu de Istanbulo (1917, refondita en 1926) kaj tiu de Ankara (1936). Inter la diversaj komponistoj de la otomana periodo, menciendas Dede Efendi (1778-1846), kiu komponis la unuan turkan valson kaj kreis novajn stilojn por la danco Sema (prie, legu poste). Li mortis dum pilgrimado en Meko. Post 1923, elstaras la t.n. “Grupo de la Kvin Turkoj” (paralele al la famaj “Kvin Rusoj”), inter kiuj merite citeblas Ulvi Cemal Erkin (1906-1972) kaj Ahmet Adrian Saygun (1907-1991); tiu lasta estis la aŭtoro de la unuaj turkaj operoj kaj -same kiel la aliaj membroj de la “Kvin Turkoj”- studis en Parizo, kaj ricevis la subtenon de Atatürk por modernigi kaj laikigi la muzikan sferon de Turkio.
Kvankam iom aparta, mi inkluzivu en tiu ĉi ĉapitro la milit-armean muzikon. Direndas, ke ĝi iom influis en Okcidento ekde la 18-a jc. La instrumentado de la armeaj bandoj konsistas precipe el klarnetoj, timbaloj, sonoriloj, cimbaloj kaj homa voĉo. La armeaj muzikistaroj aŭ bandoj estas nomataj per la vorto mehter. Nuntempe ankoraŭ ekzistas unu el tiuj bandoj, nome Mehter Takım, tre fama en la lando, kaj kies origino fontas el la janiĉaroj (yeniçeri, t.e. membroj de la persona gvardio de la sultano ekde la 14-jarcento ĝis 1826, kiam abolitaj pro tro oftaj kaj danĝeraj komplotaj kondutoj...).
“Alla turca”
La itala esprimo alla turca (turkeske) estas uzata por tiuj komponaĵoj faritaj de Eŭropaj klasikaj aŭtoroj kie aperas turkeskaj elementoj, kutime frap-instrumentoj kaj ekzotaj melodiaj duon-tonoj. Ni vidu kelkajn specimenojn prie:
- Mozart: opero “La forkapto el la serajlo”(Die Entführung aus dem Serail), premierigita en 1782;
- Mozart: la ege konata tria movimento de la sonato por piano n-ro 11, nome “Rondo alla turca” aŭ “Marcia a la turca“, tre eble de 1778;
- Beethoven: ”Marcia alla turca“ (turkeska marŝo), 1811;
- Joseph Haydn: en sia simfonio n-ro 100 (”la militeska“, premiero en Londono, 1795), li utiligas turkajn elementojn, ĉefe ĉe la frap-instrumentado. Detaloj pri turka influo ankaŭ aŭdeblas en la simfonio n-ro 96 (Das Wunder, ”la miraklo“, premiero en Londono, 1791).
Dancoj
Danco-arto ludas gravan rolon en la turka kulturo. Kaj direndas ke ekzistas pli ol 400 malsamaj stiloj. Do, mi nur menciu kelkajn el ili. Laŭ mia gusto, estas du elektindaj: tiu nomata halay, uzata por nuptaj festoj kaj aliaj celebradoj, kie dekoj da gedancistoj unuiĝas kaj moviĝas tre simile al tiuj tipaj grekaj komunaj dancoj; kaj tiu konata kiel kaşik (kulero) kie paroj de dancistoj ludas per la kunuzado de kulero inter ili. Tamen, tre eble tiu plej konata turka danco estas la famega sema, turniĝanta meditema danco ludita de la derviŝoj, tiuj vagantaj monaĥoj kiuj apartenas al la ordeno fondita de Mevlana Rumi (1207-1273), sufisma mistikulo naskiĝinta en Afganio kaj mortinta en Konya, turka urbo kie troviĝas lia tombo kaj muzeoj dediĉitaj al lia memorigo. La danco sema (aŭ sama) estas akompanata de sobra muziko de fluto (ney) kaj tamburo.
Popola muziko kaj Kâtibim
Kiel facile kompreneble de la leganto, la popola muziko ene de Anatolio kaj ĉirkaŭaĵoj prezentas vastan varion tra la diversaj regionoj de Turkujo. Ankaŭ la stiloj varias laŭ la celo de la komponaĵo: nupta aŭ labora celebradoj, lokaj festoj, lamentema kanto, epopea celo... Trobadoroj ludis gravan rolon en tia muziko tra la jarcentoj, foje per kantoj, foje per senvoĉaj kreitaĵoj. Ĉiu trobadoro (aşık) akompanis/as sin per iu tipa regiona instrumento, de inter tiuj jam cititaj supre: saz, bağlama, ney, darbuka, kemenĉo...
Ene de tiu ĉi paragrafo, almenaŭ unu kanto meritas nian atenton. Temas pri Kâtibim (Mia oficisto), ankaŭ konata kiel Üşküdar’a (Dum la vojaĝo al Üskudar). Kvankam ĝia oriĝino ne estas klara, ŝajnas ke la melodio naskiĝis de nekonata kreinto en Istanbulo, iam meze de la 19-a jarcento, kaj ĝi disvastiĝis tra multaj landoj en multaj lingvoj, ekde Hungario kaj Balkanoj, tra la tuta Azio ĝis Indonezio; eĉ en Usono kaj Jamajko aperas versioj. Aldonendas -kiel kuriozaĵo- ke multaj fakuloj asertas ke parto de la melodio de Rasputin (far Frank Farian por Boney M, 1978) devenas el Kâtibim; tiu aserto estis siatempe neita de la aŭtoroj de Rasputin, sed montras kiel fama Kâtibim fariĝis. La unua registraĵo aperis en Usono, en 1924. Temas pri instrumenta versio, farita de Naftule Brandwein, juda ukraina elmigrinta muzikisto. En Turkio, la unua versio (jam kun teksto) estis registrita en 1949 de Safiye Ayla, grava pianistino kaj klasika kantistino. La peco aperas ankaŭ en filmoj, televidaj serioj kaj klasikaj operoj.
Moderna muziko
Mi volas provi resumi la vastan turkan moderna-muzikan panoramon pere de la jenaj nomoj:
- Selda Bağcan (1948). Kantaŭtorino. Menciendas la ege populara kanto ŝia Gesi Bağları (La vitejoj de Gesi, 1973). Tiu ĉi kanto iĝis ankaŭ tre fama en kelkaj regionoj de Centra Azio danke al la registraĵo farita de Dimash Kudaibergen (1994), tre populara kaj elstara kazaĥa plurinstrumentisto kaj kantisto. Tiu sukceso estas specimeno de la ankoraŭ ekzistanta inter-rilato inter la diversaj tjurk-devenaj popoloj.
Bariş Manço (1943-1999). Rokisto, komponisto, kantisto, aktoro kaj vaganta poeto (aşik). Ekde 1972, Bariş publikigis ĉirkaŭ 20 albumojn. Unu el liaj kanzonoj, Gül Pembe (Rozkolora rozo), iĝis vera himno en Turkio.
Kayahan (1949-2015). Rokisto, folkloristo, kantaŭtoro, produktisto, gitaristo. Inter 1975 kaj 2011 li publikigis 18 albumojn. En 1991 li komponis kaj kantis la turkan kanton por la festivalo Eurovision.
Ebru Gündeş (1974). Kantistino, aktorino, tre konata en la lando ankaŭ pro ŝiaj laboroj en televido. Ekde 1993, ŝi registris 16 albumojn, kie aŭskulteblas "korŝiraj arabeskaj muzikaj proponoj", kutime rilataj al amaj suferoj.
Mehmet Erhan Tanman (1989). Pianisto, komponisto de nuntempa klasika muziko. Li tre famiĝis pro The Traffic (2012) kie li provas (sukcese) permuzike montri la bruan etoson de la ĉiutaga aŭtomobila trafiko en Istanbulo. Tra la jaroj, oni komisiis al Mehmet multajn projektojn en Germanio, Aŭstrio kaj Turkio. Li ricevis kelkajn gravajn premiojn, kiel la faman Donizetti (Bergamo, Italio, 2013) en la kategorio “juna klasika muzikisto de la jaro”. Li ankaŭ verkas artikolojn por muzikaj revuoj kaj prelegas prie.
Majnoon: ensemblo pri mistika rilaksa-tradicia-progresiva muziko. Aŭskultinde.
Tarkan
Li meritas sian propran paragrafon pro sia enormaj komerca kaj populara sukcesoj, kaj en Turkio kaj eksterlande. Vidu, ke la usona ĵurnalo The Washington Post konsideris lin tiel grava kiel Elvis Presley-n; kaj ke li vendis pli ol 15 milionojn de diskoj ĝis 2024.
Tarkan Tevetoğlu naskiĝis en Germanio en 1972, sine de elmigrinta familio, kiu post kelkaj jaroj fine revenis al Turkio en 1986. Pere de la eldonejo Istanbul Plak, Tarkan registris kaj publikigis sian unuan albumon Yine sensiz (Denove sen vi, 1992) el kiu vendiĝis 700.000 ekzempleroj, sufiĉe alta kvanto por debuta albumo de eksa elmigrinto el modesta familio. En 1997 li starigas sian propran eldonejon, nome Hitt Müzik, pere de kiu li publikigas sian trian albumon Ölürüm sana (Mi mortus por vi) atingante la rekordan vendo-kvanton je 3’5 milionoj de ekzempleroj. El tiu albumo estis eltirita la unuopaĵo Şımarık (Dorlotita), kiu atingis la unuan vic-pozicion en la furor-listoj en Belgio kaj kiu ankaŭ iĝis tre fama en Francio, Svisio, Norvegio, Svedio... Şımarık estis la unua el kelkaj sinsekvaj internaciaj ŝlagroj, kiuj estis kompilitaj en du gravaj kolektoj: Tarkan (1998) kaj Come Closer (2006) ambaŭ eldonitaj de Universal. Ĉiu el tiuj du albumoj enhavas ĉirkaŭ 15 pecojn, kantitajn, en la unua kazo en la turka lingvo, kaj en la dua kazo precipe en la angla. En 2001 aperis lia kvara albumo Karma -konsiderata de la kritikistoj lia plej bonkvalita verko- kune kun la sukcesega unuopaĵo Kuzu kuzu (Ŝafido ŝafido). Entute, ĝis 2024 Tarkan publikigis 13 albumojn, tiu lasta el kiu nomiĝas Quantum 51. Direndas, ke kaj lia muzika kariero kaj lia persona vivo (ekz. problemoj pri la deviga turka armea servo, diversaj aliaj komercaj projektoj, geedziĝo, ktp) enhavas ja multajn aliajn rakontindajn aferojn. La samo estus direbla pri la aliaj paragrafoj el tiu ĉi artikolo. Sed por tiu ĉi “enkonduka panoramo”, sufiĉas.
No hay comentarios:
Publicar un comentario