monda lingvo

monda lingvo

domingo, 8 de diciembre de 2024

 Mi pardonpetas...

(Mi ne celas ke oni konsentu kun mi. Tamen, foje mi bezonas esprimi tion, kion mi sentas)

Tiuj kiuj konas min scias ke jam de antaŭ multaj jaroj mi vivas preskaŭ enfermita hejme, kun malofta kontakto kun la ekstera mondo. La procezo ĝis alveni al tiu ĉi punkto estis malrapida, kaj mi kalkulas ke ĝi komencis pli malpli antaŭ dudek jaroj. Tamen, mia izoliĝo ne estas kompleta, ĉar mi devas diri ke mi pagas miajn impostojn, (kion mi faras plezure), ke mi regule laboras en mia laborejo, ke mi tenas stabilan rilaton kun mia familia rondo, kaj ke mi ankaŭ havas sporadan kontakton kun kelkaj malnovaj amikoj miaj. Sed jam de antaŭ jardekoj mi ne kunestas en laborejaj kunvenoj, nek partoprenas en celebraĵoj, nek en sociaj kaj politikaj eventoj; kaj jam de antaŭ longe mi preferas ne vojaĝi kaj ne iri al hoteloj cele ne kontribuaĉi en la detruo de la natura medio; kaj de antaŭ ĉirkaŭ tri jaroj mi uzas amaskomunikilojn ege malofte. Se mi povus, mi iĝus nevidebla tiel, ke neniu povis min vidi.  Kaj ne tial, ke la homoj kun kiuj mi kundividas la mondon havas nenion utilan al mi, sed pli bone tial, ke mi estas certa ke mi havas nenion utilan por doni al ili. Mi volas ĝeni neniun. Mi tion diras humile kaj sincere. Kial, do, ni disipu nian tempon...?

Direndas, ke kiam mi estis juna mi ege ŝatis ĝui amikecajn rilatojn, socian vivon; mi ŝatis futbalon kaj la ceterajn sportojn; mi ege deziris vojaĝi, ŝategis legi, ekkoni novajn aĵojn...Hodiaŭe, male, mi preferas resti sola kaj dediĉi min -preskaŭ kaŝeme- al desegnado kaj al iu alia sporada ŝatokupo.

Tiu Lev Tolstoi el siaj lastaj viv-jaroj (kiam sia tuta junula idearo jam disfalis kaj tiam li alvenis ĝis ideaj pozicioj kiujn plejparte hodiaŭ mi kunsentas) iam diris ke la mondo ŝajnis al li tiom absurda kaj kruela, ke tutcerte, aŭ li estis frenezulo aŭ male estis frenezuloj tiuj kiuj estis kreinta tian mondon. En tiu ĉi momento de mia vivo -estante mi jam iom maljuna- mi ne ŝatas atribui ideologian etikedojn, kaj ankaŭ ne ŝatas atribui tiajn etikedojn al mi mem. Tamen, mi pensas ke -same kiel tiu lastamomenta Tostoi- mi navigas tra la maroj de anarkiismo kaj pacifismo*, kvankam, male al Tolstoi, mi ne turnas min al kristanaj idearoj nek al ali-religiaj idearoj, sed preferas ŝipiri tiujn marojn surbaze de la esplorado, analizado kaj komprenado de la kondutoj kaj de individuoj kaj de kolektivoj. Kaj por atingi la komprenadon de tiuj kondutoj mi turnas min precipe -fakte, preskaŭ ekskluzive- al scioj eltiritaj el kelkaj scienco-fakoj kiujn mi konsideras esencaj tiucele: psikologio, biologio kaj ĥemio**. Ho, kiom multe mi bedaŭras ne esti dediĉinta min iom pli al sciencoj kaj iom malpli al beletro! Ĉar, tutcerte, cele kompreni la mondon kiu ĉirkaŭas min, estis al mi tute senutilaj tiuj konceptoj enhavigitaj en fakaj libroj pri juro, filozofio, religio, etiko, historio... Male, estis al mi ege utile kompreni kio estas la bazaj instinktoj (precipe tiuj al postvivado, al adaptiĝo al la ĉirkaŭanta medio, al reproduktiĝo), kiamaniere funkcias lernado (kaj mallernado), kaj kian rolon ludas hormonoj kaj cerbaj konektoj en nia ĉiutaga konduto.

* Ni, tiuj kiuj navigadas tra tiom apartaj ideologiaj maroj, kutime ne trovas taŭgajn motivojn por partopreni en balotado kiam tio okazas en nia ĉirkaŭaĵo. Vidu, kie io simila okazus se al iu ulo ideologie kontraŭa al taŭro-luktado oni ofertus ricevi senpagan enir-bileton -laŭ sia prefera elekto- al unu el la taŭroluktaj spektakloj planitaj dum la lokaj festaj tagoj de lia urbo; tutcerte, tiu ulo elektos neniun el tiuj enir-biletoj, ĉar neniu el la spektakloj ofertataj plaĉus al li!

** Ja evidentas ke tiuj scio-fakoj kiuj pritraktas homan konduton tute ne takseblas kiel ekzaktaj sciencoj. Tamen, vidu ke ekzemple meteologio ankaŭ ne estas tia scienco kaj, malgraŭ tio, iu ajn inteligenta homo pli fidus je la veter-prognozo farita de la sialanda oficiala meteologia servo ol je la prognozo farita de iu amika najbaro. Ĉe tiu ĉi nia pritraktata afero, tiuj scienco-fakoj kiuj esploras homan konduton estas sufiĉe taŭgaj por proponi racian eksplikon al tiaj demandoj kiaj la jenaj: kial okazas seksaj agresoj, kial tiom multe da homoj suferas pro mania dependo al drogoj aŭ al vet-ludado, kial militoj eksplodas kaj daŭras, kial homoj kredas je dioj -aŭ je divenistoj- kaj kial okazas tiaj eŭforiaj celebradoj ĉe la sportaj sukcesoj de niaj preferataj teamoj. Aldonante alian ekzemplon, la tiel nomataj “ĉefaj pekoj” (avareco, pigreco, glutemo, seksemo...) havas biologian klarigon, kaj ne devas esti rigardataj el religia star-punkto, kie iu dio (kiu ne ekzistas...) donos al oni premion aŭ punon, depende de la specifaj konduto kaj persono. 

Mi pensas ke ne valoras la penon krei nek daŭre teni edukan kaj socian sistemon kie oni ne pridubos kelkajn “verojn” kiuj estas konsiderataj absolutaj kaj netuŝeblaj, sed kiuj, laŭ mia opinio, estas eraraj kaj kontraŭefikaj; precipe kaze ke ni vere deziras krei mondon regatan de inteligento kaj ne de senscio kaj fi-trompo, mondon kiu funkciu baze de sereneco kaj ne baze de nebridata kaj primitiva biologia impulso. 

“Mi pardonpetas...” estas la titolo de tiu ĉi mallonga artikolo, de tiu ĉi kvazaŭ ideologia testamento. Okazas ke mi pardonpetas tial, ke mi ne povas akcepti serion da veraĵoj kiuj estas transdonataj al  ĉiuj generacioj -foje eĉ dum jarmiloj. Mi pardonpetas pro tio, ke mi ne deziras partopreni en la socia vivo, nek deziras partopreni en babiladoj kaj kunvenoj, eĉ ne kun amikoj. Ĉar mi povas transdoni nenian utilan ideon al iu mondo kiu konsideras taŭgaj kaj netuŝeblaj -inter multaj aliaj- asertaĵojn kiel la jenajn:

- “Privata proprieto estas elnatura rajto”. Laŭ mia konsidero, post multaj jaroj da objektiva analizado, privata proprieto estas rabo aŭ, almenaŭ, ŝtelo. Kiun oni rabas, kiun oni ŝtelas? La tutan kolektivon. Ni imagu la diferencon inter mondo kun privataj plaĝoj kaj mondo kun publikaj plaĝoj. Kiu el ambaŭ opcioj ŝajnus al ni pli justa...?

- “Legi librojn kaj utiligi kulturaĵojn estas ĉiam utile kaj konvene”. Tio dependas. Ne ĉiam. Fakte, oni ne devus legi librojn nek oni devos konsumi kulturaĵojn kiuj subtenas opiniojn racismajn perfortemajn, pri-sciencajn negismajn, sklavismajn, ŝovinismajn... Ĉu estus konvene legi la Hitleran Mein Kampf? Verdire, mi pensas ke pli ol duono de la kulturaĵoj estas abomenindaj.

- “Konkurenco estas la baza principo por socia antaŭeniro”. Baza eraro kiu kondukas al kreado de socioj kaj homoj kiuj porĉiame suferas pro streĉo, maltrankvilo kaj angoro. Eraro kiu estos ankaŭ la kultiva buljono kiu okazigos ĉiuspecajn perturbojn kaj perfortojn. Kiam, do, estos instruata en lernejoj tio, ke kunlaboro estas ĉiam pli konvena ol konkurenco..? 

- “Konstanta ekonomia kreskado esta esenca celo ĉe ĉiu ajn ekonomia sistemo”. Jen ideo proksima al tiu vidita ĵus antaŭe, kaj same absurda kaj kontraŭefika kiel ĝi. Se celante daŭre kreski devas ni forhaki kaj/aŭ bruligi la tutan Amazonan foreston: ĉu ni daŭre kresku aŭ ĉu ni haltu kaj pensu...?

- “Sporto estas io bona, konsilinda kaj necesa por socia progreso kaj bonstato”. Ĉe tiu ĉi punkto ĉiuj konsentas, kaj dekstruloj, centruloj aŭ maldekstruloj; kaj norduloj aŭ suduloj. Oni multe parolas pri la t. n. “sporta etiko”, sed ŝajnas ke neniu haltas kaj ekpensas pri kio vere temas tiu ŝajne bonfaranta ideo. Por tiuj kiuj ankoraŭ tion ne rimarkis, tiu “sporta etiko” naskiĝas el la ideo ke la ĉefa celo ĉe ĉiu ajn sporto-farado (ĉe ĉiu ajn, eĉ ĉe ŝako) estas venki rivalon, estas provi ĉiam venki, kaj des pli bone se tion oni atingas per la montrado de granda supereco. Se ne estas rivalo, kiun oni devos superi, ne estas sporto. Temas pri nepra kondiĉo. Agnoskendas, ke ĉe la konkuro-luktado ja kelkaj reguloj devas esti respektataj, kaj ke oni instruas al sportuloj pri la konscienco de la t. n. “honesta ludado” kaj la respekto al kontraŭulo. Tamen, la nepra celo estas suriri la podion, pruvi tion, ke oni estas pli rapida, pli alta, pli forta ...ol la ceteruloj (citius, altius, fortius). Ni troviĝas antaŭ vanteco -en ĉiuj ties sencoj- uzata kiel institucio, vestita de ceremonia vesto kaj ricevanta la ĝeneralajn subtenon kaj aplaŭdon. Se ne paroli pri tio, ke sportoj kiaj boksado kaj aŭtomobilismo aspektas al mi veraj obscenaĵoj; sammaniere, obscenaj kaj neakcepteblaj aspektas al mi tiuj milionecaj profitoj akiritaj de kelkaj homoj per sporto, profitoj kiuj (ree kaj ĉiame) devenas el la kolektiva kaj socia havaĵo. Kiam, do, oni kontestos tiun kompletan absurdaĵon? Neniam.

- “Kelkaj militoj estas neeviteblaj”*; “fabriki kaj/aŭ vendi armilojn estas tiel respektinda negoco kiel iu ajn alia”; “se necese, oni turnos sin al uzado de perforto por defendi niajn landlimojn, kiuj estas sanktegaj”*. Malmulte direndas antaŭ tiaj asertoj, tiom stultaj, brutalaj kaj disvastigitaj, eĉ meze de “progresemaj” homoj. Mi apliku la samajn adjektivojn por tio, kio estis foje legita de mi: “fabriki armilojn estas bone, inter aliaj kialoj, pro tio, ke oni havigas labor-postenojn al homoj”. Nu, nenio aldonendas; ankaŭ ĉi tie mi pardonpetas, ĉar mi tion ne komprenas nek konsentas.

* Neevitebla estas tertremo, aŭ vulkana erupcio, aŭ cunamo. Tamen, ĉiuj ajn militoj povas esti evitataj; sufiĉus kompreni ke pacema solvo estas ĉiam preferinde, eĉ por tiu partio pli forta en la batalo. Rilate al landlimoj, kvankam oni provas nin konvinki alisence, temas pri imagaj linioj, tiel imagaj kiel dioj kaj diaĵoj. Ho, aj, kiom da morto kaj detruo -dum jarmiloj!- por (kaj pro) defendi tiajn senutilajn inventaĵojn, proprajn de sen-inteligenta mondo! Sed, ankaŭe kaj domaĝe, nenio el tio estas instruata en lernejoj.

La listo povus esti pli longa. Sed mi preferas ĉesi ĉi tie. Sufiĉas. Ĉe iu ajn amaskomunikila novaĵa programo aŭ debato, ĉe ĉiu ajn interamika babilado, preskaŭ ĉiuj partoprenantoj konsentas pri tio ĉio ĵuse vidita supre. Mi bone akceptas ke ili daŭre parolos kaj disputos. Mia opinio estas ke, fakte, ili pensas je tre similaj manieroj. Mi preferas teni min flanke, aparte, sendispute. Ili gajnis, mi malpravas.

Cetere, ŝajnas ke alvenas la momento por alia siesto... Mi salutas vin ĉiujn.


Simpla muta naturo. Ofte, "malpli estas pli..."







No hay comentarios:

Publicar un comentario