monda lingvo

monda lingvo

viernes, 7 de junio de 2024

Se Dio aŭskultus muzikon... 

Vespere, iu tago, dum la printempo de 1990. Kiel kutime en la vesperoj, mi renkontiĝas kun kelkaj amikoj en nia plej ŝatata loko, iu ĉambro en malnova konstruaĵo. Tie, oni babilas, oni aŭskultas muzikon, oni iom drinkas, oni ridas... La konversacio alvenas baldaŭ al muzikaj aferoj. Kaj tiam, unu el la partoprenantoj proponas la jenan demandon: “Se Dio ekzistus, kian muzikon ĝi aŭskultus?" Post kelkaj sekundoj de pripensado, alvenas la unuaj respondoj. Unu el la kunvenantoj asertas: ”Mi pensas, ke la Dia plej ŝatata artisto estus Pat Metheny, tiu usona gitaristo kiu, kune kun la klavaristo Lyle Mays, registris tiujn belegajn albumojn kiuj -kunfandiĝeme- situas en la ondoj de progresiva ĵazo kaj de la t.n. stilo Nova aĝo (New age)". Tamen, alia el la amikoj refutis tiun opinion, dirante: “Laŭ mi, Dio pli bone aŭskultus la muzikon de Lito Vitale, tiu argentina pianisto, kiu registras diskojn kun aliaj gravaj sudamerikaj muzikistoj”. La diskuto daŭris dum la tuta vespero. Eĉ dum la postaj tagoj oni daŭre pritraktis la aferon. (Direndas, ke la muziko de la genia Petro Ĉajkovski estis ankaŭ proponita kandidato por la fina elekto. Sed ni koncentriĝu en la du artistoj de la 20-a jarcento).

Mi agnoskas ke en tiu 1990 mi apenaŭ iom konis pri Pat Metheny kaj, aliflanke, mi neniam antaŭe estis aŭdinta pri tiu Lito Vitale. Do, fakte, mi prudente preferis ne priopinii en la amik-ronda diskuto ĝis kiam mi almenaŭ iom pli profunde scias pri la kreitaĵoj de ambaŭ muzikistoj. Tamen, ni pensu ke en tiuj jaroj interreto ankoraŭ ne ekzistis kaj ke trovi informojn pri io ajn estis kutime ege malfacila afero. Malgraŭ ĉio, post kelkaj monatoj da intensa serĉado, mi akiris registraĵojn de ambaŭ kaj provis elekti unu el ili kiel tiun plej proksiman al la supozata "dia gusto". Principe, pro diversaj kialoj, unuavide ŝajne mi preferis -kaj eble ankoraŭ preferas- la argentinan pianiston. Kaj precipe pri li mi verkos tiun ĉi artikolon, kvankam unue mi iom skribos pri la usonano. Tamen, je la fino de tiu ĉi rakonto mi donos mian definitivan respondon al tiu grava demando proponita en la tiama amikara kunveno.

Patrick Metheny naskiĝis en Misuri, Usono en 1954. Kvankam li ludas ankaŭ aliajn instrumentojn, li estas konsiderata, antaŭ ĉio, ĵaza gitaristo. En 1974 li partoprenis en la unua albumo de la legenda basisto Jaco Pastorius. Tuj poste, en 1976, Pat publikigis sian unuan personan albumon, kaj en 1977 li konatiĝis kun la pianisto Lyle Mays, kun kiu li kunlaboros -ene de la Pat Metheny Group- dum ĉirkaŭ 30 jaroj. Tra sia kariero, Metheny registris pli ol 40 albumojn (foje unuope, foje ene de triopo, kvaropo, ktp; ankaŭ filmaj sonbendoj) kaj ricevis 20 premiojn Grammy. Ene de tiu enorma verkaro, mi almenaŭ menciu la jenajn diskojn, elektitajn laŭ mia persona gusto: Wichita Falls (nomo de urbo en Teksaso, 1981), Travels (Vojaĝoj, duobla viva registraĵo, 1983) kaj Letter from Home (Elhejma letero, 1989).

Siaflanke, Héctor Facundo -Lito- Vitale naskiĝis en la provinco Bonaero en 1961. Li estas frato de la pianistino Liliana Vitale (n. 1959), edzo de la kantistino Verónica Condomí (n. 1960) kaj patro de la aktorino Emma Vitale (n. 1982). Lito registris siajn unuajn verkojn ene de la grupo MIA, speco de sendependa muzika kooperativo kreita, i.a., de lia fratino Liliana en 1974. 

Inter 1985 kaj 1986, li estis ano de la elstara triopo Trio Vitale - Baraj - González, kiu publikigis du gravajn albumojn, ene de kiuj la tri artistoj (piano-saksofono- gitaro) kreas muzikon kiu sekvas la liniojn establitajn Chick Corea, Pat Metheny kaj Keith Jarret.

Inter 1987 kaj 1993 Lito ĉefrolas en la t.n. Lito Vitale Cuarteto, ene de kiu menciendas la admirinda perua blov-instrumentisto Manuel Miranda (1959-2022), kiu alportos al la diskoj de Vitale propran indiĝenan atmosferon en multaj trakoj. La kvaropo navigas tra la maroj de la t.n. muziko de la nova aĝo, atingante kulminajn nivelojn en la stilo.

En 1994 Vitale starigas kvinopon, nome Lito Vitale y los Argentinos, kiu registros nur unu diskon: Cuentos de la Media Luna (Rakontoj de la duonluno, 1994), eble tiu plej ŝatata de mi ene de lia tuta verkaro, kiu enhavas ĉirkaŭ 50 diskojn. Tiu vasta verkaro levis la bonaeran pianiston al la podio de la ricevado de multaj gravaj premioj, kaj en Argentino kaj tutmonde.

Lito Vitale kunlaboris kun multaj muzikistoj, ĉefe el Sudameriko. La listo estus tre longa, sed mi almenaŭ volas mencii lian kunlaboron kun Juan Carlos Baglietto (Rosario, Argentino, 1955), tre konata en multaj landoj pro lia grava albumo Tiempos Difíciles (Malfacilaj tempoj, 1982). Vitale kaj Baglietto kutime registras kaj ludas tangojn, zambaojn kaj aliajn tradiciajn argentinajn muzikajn stilojn, atingante grandan sukceson en la sialanda publiko.

La spaco de tiu ĉi artikolo ne estas tiom longa por disvolvi tro longan prezentadon de tiaj gravaj artistoj kiaj tiuj pritraktitaj en la hodiaŭa kontribuo mia pri la afero de la “Dia muziko”. Sed permesu al mi unu finan komenton kaj rekomendon. Aŭskultu la pecon Ese amigo del alma (Tiu elanima amiko, iom longa: 12'50" -sed tute ĉiela), kiu fermas la samnoman albumon publikigitan en 1988 de Lito Vitale Cuarteto. Mi tiom ŝatas ĝin, ke de antaŭ multaj jaroj mi mense zumas ĝin por trankviliĝi kaj endormiĝi. Povas esti ke Ese amigo del alma estas tiu plej karakteriza peco de la tuta verkaro de Vitale kaj ties kunlaborantoj. Kaj ne hazarde, Vitale dediĉis ĝin al Lyle Mays, la jam menciita usona pianisto kiu akompanis al Pat Metheny dum 30 jaroj. La dediĉaĵo aperas skribita en la diska reversa kovrilo, kaj montras ke, en la mondo de artistoj, la influo estas reciproka, dankema, kaj elkora. Kaj ke, tre eble, Dio aŭskultas pli ol unu nuran artiston... 



Lito Vitale



No hay comentarios:

Publicar un comentario