monda lingvo

monda lingvo

jueves, 1 de agosto de 2024


La longa kaj sinua vojo...

Mi pensas ke ĉiu homo havas sian propran plej emocian kanzonon, t.e. kanzonon kiu pro diversaj kialoj apartenas al la plej intima memoraĵujo de ni ĉiu. Pere de tiu ĉi artikolo mi provos rakonti kial mi povas aserti ke, en mia kazo, la kanto de mia vivo estas "La longa kaj sinua vojo", far The Beatles (The Long and Winding Road, ekde nun LWR). Tiucele, sinsekve, mi prezentos diversajn aspektojn pri la afero: kiam, do, mi ekkonis la kanton; kiam ĝi estis komponita, registrita kaj publikigita; kaj fine, kiamaniere ĝi reaperis en mia vivo, multajn jarojn poste, iĝante spirite neforviŝebla muzikaĵo. Mi anticipu ke, kvankam mi kutime jam inkluzivas vivospertojn en miaj rakontoj pri muziko, ĉi-foje tiuj personaj spertoj ludos pli gravan rolon ol kutime. Aldone, videblos ke kronologie aperos saltoj; sed ili ja necesas por kompreni la tuton. Mi esperas ke tiuj trajtoj igos la tekston pli interesa por la eblaj legantoj.
 

1.- Tiam, kiam junaĝa enamiĝo aperas ligita al tiu kanto

Ni devas retroiri al la monato septembro de 1982. En la gepatra vilaĝo okazas la jaraj festoj. Kiel kutime en tiaj tagoj, gejunuloj eliras en la vesperoj kaj renkontiĝas kun amikoj. Pere de mia kuzino, oni prezentas al mi belan knabinon kiu, same kiel mi, estas deksesjara. Por tiu ĉi rakonto mi nomos ŝin Lucinda. Baldaŭ ni ambaŭ disiĝas de la komuna grupo de amikoj kaj sekvas nian propran vojon. Kvankam -pro postulo de ŝia patro- la dekjara frato de Lucinda devas akompani nin, tio ne malhelpas ke ni amike kaj ĝoje promenas, babilas, ŝercas, festumas kaj enamiĝas -tio lasta almenaŭ okazis al mi, sed eble ne al ŝi.  Sed mi ne aŭdacis paroli al ŝi pri miaj sentoj kaj, principe, ni estis “nur amikoj”. Ni vidos.  

Ĉiunokte, kiam ŝi devas reveni hejmen, mi akompanas ŝin kaj ŝian fraton al ilia familia domo, tra iom longa promenado tra la vilaĝo. Post tri vesperoj, la festaj tagoj finiĝis. Tiam, kune kun ŝia familio, ŝi reiras al ŝia kutima rezidejo, kiu situas en farmo-domo, je kelkaj kilometroj disde la vilaĝo. Kvankam temas pri proksima loko, tiu eta distanco malebligas ke ni povos facile renkontiĝi. Do, ni adiaŭis kaj promesis skribi leterojn. Fakte, ankaŭ mi tre baldaŭ devos forlasi la gepatran vilaĝon kaj reveni al la urbo, sude de la lando, kie mi kutime loĝas. Do, nia disiĝo estis neevitebla.

La tagon post la adiaŭo, memkompreneble, mi ne povas eviti memori pri tiuj belaj ĵus pasintaj tagoj. Kaj tiun saman tagon mi restas hejme en la vilaĝa familia domo kaj decidas aŭskulti la radion. Direndas, ke post la murdo de John Lennon (decembro, 1980), dum kelkaj jaroj en la radio-stacioj de la tuta mondo oni daŭre kaj ofte sonigis muzikon de The Beatles; ankaŭ oni re-publikigis la diskojn de la Liverpula ensemblo. Tiun tagon, estas radia speciala programo dediĉita al duobla kompila disko kiu enhavas kvardekon da “amo-kanzonoj”. Temis pri Love Songs, disko unue eldonita en 1977 kaj reeldonita en 1982 okaze de la tiutempa furoro. Tuj kaj rapide mi decidas preni kasedon kaj registri almenaŭ kelkajn el la pecoj kiuj estos sonigitaj en la programo; inter aliaj, estis registritaj en mia bendo la famaj Michelle, Something, kaj LWR. Direndas, ke mi estis ankoraŭ knabo kiu ne tro konis la muzikaĵojn de The Beatles, do la plimulto el tiuj kanzonoj estis nekonataj de mi. Dum tagoj -fakte, semajnoj- mi foje kaj refoje aŭskultadas ilin kaj, neeviteble kaj neforviŝeble, tiuj melodioj aperos ligitaj al la spertoj vivitaj dum tiuj vilaĝaj festo-tagoj kaj al mia konatiĝo kun Lucinda. Tamen, pro diversaj kialoj, estos LWR tiu kiu plej forte eniros mian animon kaj tiu kiu, dum jaroj, reprezentos la sonan memorigilon de tiuj vesperoj.

Cele ne tro longigi tiun parton de la artikolo, mi nur aldonu ke Lucinda kaj mi intersendis amikecajn leterojn dum kelkaj monatoj kaj renkontiĝis kelkfoje denove en la gepatra vilaĝo. Tamen, post kelkaj monatoj, ŝi ekfianĉiĝis al alia knabo (pli maljuna kaj pli bonhava ol mi) al kiu ŝi baldaŭ fine edziniĝos. Malgraŭ tio, ke ni perdis preskaŭ ĉian personan kontakton, mi estis afable invitita al ilia nupta ceremonio. Post la bankedo, je la momento de la adiaŭo, ni interŝanĝis kelkajn bondezirajn frazojn, tutelkoran rigardon kaj finan brakumon.

La ĵusa geedza paro elmigris al la norda regiono de la lando, distanca je mil kilometroj, kaj tie establis ilian fiksan loĝejon. Tio okazis en 1987. Ni ne plu renkontiĝis. Ekde tiam mi trairis mian propran vivon: mi finis miajn studojn, edziĝis, atingis laborpostenon, havis filon... Tamen, de tempo al tempo mi ne povis eviti demandi al mi: kio eble iĝis pri Lucinda? Ĉu ŝi eble estas feliĉa, havas filojn? Ĉu eble ŝi malbonfartas, divorcis...? Ĉu eble ŝi ankoraŭ memoras pri mi...? Miaflanke, mi nur bezonis aŭskulti (aŭ nure mense zumi) kelkajn notojn de LWR por alporti ŝin kaj la memorojn de tiuj tagoj al mia menso. Sed, kiu estis la historio kuŝanta sub tiu ĉi kanto, LWR?


2.- Pri la -longa kaj sinua- historio de LWR

Denove, ni vojaĝu tra la tempo. Ĉi-foje, ni iru al la aŭtuno de 1968. Paul McCartney pasigas kelkajn tagojn en kampara domo en Skotlando. La duobla “Blanka albumo" de The Beatles estas preskaŭ preta por esti eldonita kaj li decidas iom ripozi en tiu domo. Tie, li komponas kaj pretigas kelkajn novajn kantojn por eventualaj venontaj diskoj de la ensemblo. En iu tago de inspiriĝo, alvenas al li la bazaj notoj kaj tekstoj por LWR. Temas pri simpla melankolia komponaĵo, kiu fluas surbaze de la piana akordo de mi bemola maĵora (alinome, akordo Eb) kun kelkaj detaloj en do minora. Strukture, ĝi prezentas du sinsekvajn kvazaŭ-strofojn, unu mezan specon de refreno, kaj fine du postajn ripetadojn de la unuaj strofoj kun kelkaj modifoj en diversaj frazoj. La teksto rakontas la historion de iu ama rilato kiu estas "neebla, sed samtempe neevitebla". Oni povus resumi la tutan teskton per la unuaj frazoj kaj la finaj vortoj: ”La longa kaj sinua vojo, kiu kondukas al via pordo, neniam malaperos... ne lasu min ĉi tie, konduku min al via pordo!“

 Vidu, ke ekzistas elementoj en la kanto kiu igis ĝin esti elektita de mi (iom senkonscie) kiel tiu plej emocie proksima al la memoraĵoj pri tiuj festo-tagoj en la vilaĝo. Unuavice, la melodio kaj la instrumentaj aranĝoj  vere elspiras tian kineskan etoson de tiuj filmoj kiuj elvokas pasintajn emocie sopiratajn okazintaĵojn. Due, ni pensu ke, en tri sinsekvaj vesperoj, mi ”kondukis“ -fakte, akompanis- Lucindan al ŝia pordo tra iom longa kaj kurboplena vojo; kaj ni pensu ke nia junaĝa historio estis tiu de iu am-rilato kiu, pro diversaj cirkonstancoj, tute ne povis daŭre efektiviĝi, sed tamen, tra la pasado de jaroj kaj jardekoj, mi trovis ke estis al mi tute neeviteble memori pri ĝi.

En la monato januaro de 1969, McCartney montras la kanton al la resto de la grupo. Dum tiuj semajnoj The Beatles estas registranta kelkajn dekojn da novaj komponaĵoj kaj multajn metrojn da filmo por efektivigi novan etapon de la grupo, kun ebla nova reveno al la scenejoj kaj kun kina filmo por montri la ĉiutagan vivon de la kvaropo dum ili kunvivas, provludas, registras kaj eĉ diskutas kaj disputas.

Dum la lastaj tagoj de la monato januaro, ili surbendigas diversajn versiojn de LWR, kaj provas decidi kia versio estus tiu elektita por la definitivaj disko kaj filmo. En ĉiuj versioj -kiuj fakte estis sufiĉe similaj inter si, kaj en strukturo kaj en interpretado- aperas la jena muzikistaro: Paul ludas pianon kaj kantas, John Lennon ludas basgitaron, George Harrison ludas akompanan gitaron kaj Ringo sidas malantaŭ la drumo. Sed dum tiuj tagoj ekzistis iu “kvina Beatle”, nome la juna kaj talenta usona klavaristo Billy Preston, kiu ludas la elektronikan orgenon. Oni diras ke Lennon ne tro ŝatis LWR-n, kaj pro tio li intence iom fuŝludis la basgitaron dum la kelkaj surbendigaj seancoj. Jen alia dubo kiu restos sensolva...

La sesioj de tiu nova kaj ambicia projekto de la Liverpula grupo finiĝis en la komenco de februaro de 1969, sed ili ne tro klare sciis kiel eldoni tiun vastan materialon, ene de kiu kuŝis LWR kaj dekoj da aliaj muzikaĵoj. Do, okazis ke ĉio registrita dum tiuj semajnoj (kaj muzikaĵoj kaj filmaĵoj) restis iom forgesita ene de tirkestaj arĥivoj dum multaj monatoj. Nur la pecoj Get Back (Revenu) kaj Don’t Let me Down (Ne desapontu min) estis eldonitaj kiel disko, en aprilo de 1969. 

Inter julio kaj aŭgusto de 1969, The Beatles registras sian lastan albumon, nome Abbey Road. La lastaj komunaj fotoj de la ensemblo estis faritaj en la londona domego de Lennon, la 22-an de aŭgusto. En septembro, Lennon sciigas al la restantaj membroj ke li neniam plu kunlaboros kun la grupo, ĉar li sentas sin tute laca pri The Beatles kaj preferas ekigi sian propran unuopan karieron, kune kun sia koramikino Yoko Ono. Verdire, ankaŭ la aliaj anoj de la grupo jam skizis siajn proprajn unuopajn karierojn. Evidente, la fino jam aperas en proksima horizonto. Sed, kio pri la multaj bendoj registritaj komence de tiu jaroj?



La vojaĝo farita de tiuj bendoj estis tro longa por esti rakontita ĉi tie. Pensu, ke oni ankaŭ devus paroli pri la diversaj fojoj kiam oni aldonis aneksajn registraĵojn al la bazaj bendoj. Tio postulus preskaŭ longan libron. Tamen, konvenas almenaŭ mencii la jenajn sciaĵojn. Ĉirkaŭ februaro de 1970, John Lennon decidas komisii la traktadon de la bendoj al la usona famiĝinta son-produktisto Phil Spector. Certe, jam laŭlonge de 1969 estis efektivigita miksado kaj son-produktado far aliaj profesiuloj; tamen, la rezulto ne tute plaĉis al la grupo. Do, dum semajnoj Phil Spector esploras, analizas, la registraĵojn; elektas kion publikigi kaj kion forigi, aldonas detalojn kaj akcesorajn instrumentadojn. Sed la plej profunda dubo estis la jena: kion fari pri LWR? Post multe da pripensado, Spector decidas aldoni la pompan sonon de granda violona orkestro kaj virinvoĉa koruso. Ankau Ringo devis registrigi novan drum-ludadon. Tio lasta okazis la 1-an de aprilo. 

Ekde tiu momento -inter aprilo kaj majo de 1970- okazis sinksekvaj eventoj rilate la finon de The Beatles: Paul McCartney anoncas la definitivan disiĝon de la grupo kaj tuj poste li aperigas sian unuan unuopan albumon; estas publikigitaj la albumo kaj la filmo Let it Be; kaj oni decidas ke la LWR estos la unuopaĵo eltirita el la albumo. La definitivaj sonaj aranĝoj por LWR estis tute nekonataj al McCartney, kiu ege malŝatis ĝin kaj li eĉ pritaksis la eblon plendi ĉe la tribunaloj kontraŭ la respondeculoj de tiu fiago. Sed jam estis tro malfrue por eviti la eldonadon de la disko, tia, kia ĝi estis elfarita. Malgraŭ tio, LWR estis tre aprezata de la publiko kaj rapide atingis la plej altajn rangojn en la muzikaj sukcesaj listoj.

Sed la historio de LWR ne finiĝas ĉi tie. Ekde tiuj unuaj momentoj kaj dum multaj jaroj, centoj kaj centoj da artistoj (Diana Ross, Olivia Newton-John, Ray Charles, Kenny Rogers, Aretha Franklin...) faros siajn proprajn versiojn de la kanto. Eĉ Paul McCartney mem registros multajn novajn versiojn (mi almenaŭ citu tiun faritan por la filmo Give my Regards to Broad Street, 1984). Aldone, li ne forgesis prezenti al la ĝenerala publiko (en Let it Be ...Naked, 2003) la originalajn formojn de LWR kaj aliaj pecoj inkluditaj en Let it Be. Malgraŭ tio ĉio, la versio aperinta en 1970, produktita de Phil Spector kaj unua-imprese malŝatata de McCartney, restos la modela fonto el kiu ĉiuj aliaj proponoj trinkos. 

3.- La neatendita elnodiĝo, 30 jarojn poste

Ni iru nun al la komenco de 2014. Kiel kutime, tuj post kiam mi eniras la labor-oficejon, mi enŝaltas la radio-aparaton. Aŭskulteblas kelkaj komercaj reklamaĵoj, kaj tiam, la prezentisto diras: “kaj nun, jen ni aŭskultu tiun ĉi malnovan kanton...“ Kaj tiam, la unuaj notoj de LWR startas. Tio emocie ege impresas min. Certe, jam de iom longa tempo mi ne plu memoris pri Lucinda; sed, tiuj muzikaj notoj vojaĝigis min al tiuj pasintaj belaj momentoj, per sensacoj tiom dolĉaj kaj verŝajnaj, ke neeviteble revenis al mi la malnova demando: ”kio, do, fariĝis el Lucinda?“. Mi forte scivolas pri tio kaj nepre volas scii pri ŝi!! 

Danke al tio, ke la interreta erao jam estis firme establita en nia mondo, estis iom facile trovi ŝin, apenaŭ du tagoj sufiĉis por la tasko. Tiucele, estis necese iom detala esplorado tra la sociaj retejoj kaj kelkaj telefonaj vokoj al la gepatra vilaĝo, kie ankoraŭ loĝas familianoj kaj miaj kaj ŝiaj. Mi akiris ŝian telefon-numeron kaj sendis mesaĝon al ŝi. Tre emociplenaj, ni rekontaktiĝis post multaj jaroj. Je la unuaj semajnoj, niaj respektivaj geedzoj (kaj mia edzino kaj ŝia edzo) sciis pri la afero de nia retroviĝo. Tamen, tuj poste estis evidente ke nia rilato eliris la amikecan zonon kaj eniris en teritorion pli seriozan. Si ankoraŭ loĝis tre malproksime de mia urbo, je pli ol mil kilometroj distance. Sed tio ne estos obstaklo por nia nova am-rilato.

Tiel, post kelkaj monatoj, ni planis persone renkontiĝi en urbo situanta meze de la lando, je duona distanco disde niaj ambaŭaj loĝ-lokoj. Post preskaŭ 30 jaroj, ni renkontiĝis denove kaj efektiviĝis tio ĉio, kio ne povis okazi en nia junaj jaroj. Tion ni faris tri fojojn. Ni eĉ renkontiĝis en nia gepatra vilaĝo kie, en mia familia domo, ni aŭskultis LWR-n, enhavitan en la malnova kasedo-bendo kie mi registris ĝin en 1982. Ni ankaŭ aŭskultis -kaj en tiu tago kaj en aliaj okazoj- aliajn kanzonojn kiuj rememorigas al ni tiun junaĝajn momentojn, ĉar, kompreneble, ŝi havis siajn proprajn memorigajn kantojn kaj ankaŭ mi havis kelkajn aliajn, krom LWR. Ni ĉiuj scias la fortan elvokivan forton de muziko.

Malfeliĉe, kiel supozeble kaj timeble, niaj respektivaj geedzoj suspektis kaj malkovris nian rilaton, kio ege endanĝerigis niajn edziĝajn situaciojn. Post malfacila pripensado, Lucinda kaj mi decidis ne plu renkontiĝi kaj eĉ ne plu kontaktiĝi. Kaj tiun decidon ni daŭre plenumas. Ni preferas konservi niajn edzajn rilatojn kaj gardi tiujn niajn belajn memoraĵojn en niaj animoj. (Malgraŭ tio, mi agnoskas ke ni ankoraŭ sopiras iun lastan renkontiĝon, ni jam retiriĝintaj el niaj laborpostenoj, en nia gepatra vilaĝo). Jarojn poste, mi verkis tiun ĉi poemeton, kiun me remetas ĉi tie kiel finon de la historio. 

Eble destino donacos 
(Kvarversa tristrofa poemeto)

Memoraĵoj dum longa tempo enrestis
ne povis mi vin elmeti el mia pens’ 
kvankam ŝajne ni longe malkune estis
ja profunde mi vin sentis en mia mens’

Ho, tiuj sonoj, tiuj vortoj revenas
muzikaj notoj sonas milde kaj bele
mia koro vian vizaĝon retenas
kaj scias ke via haŭt’ gustas miele

atendas mi gaje unu lastan fojon
eble destino donacos tion al ni
esperas mi nur retrovi tiun vojon
tra kiu fine ame vi venos al mi.



 



 




No hay comentarios:

Publicar un comentario