Patro Abraham kaj la "Vivokanto"
Kiam mi estis adoleskanto kaj junulo mi konatiĝis kun Nederlando. Mi renkontis el-tieajn amikojn apud mia urbo en Hispanio, mi vojaĝis kun ili al Nederlando, kie mi restis kelkajn mallongajn periodojn tra kelkaj jaroj. En iu momento, komence de la 90-aj, mi eĉ pensis serĉi stabilan laboron kaj resti tie definitive. Fine, tio ne okazis kaj mia vivo daŭre disvolviĝis sude de Hispanio. Dum tiuj miaj junaĝaj kontaktoj kun nederlandanoj mi ekkonis pri la landaj historio, moroj, kuirartaĵoj, urboj, pejzaĝoj kaj ankaŭ iom sufiĉe pri la lingvo. Tamen, mi apenaŭ aŭskultis la tipajn landajn muzikojn, tre eble pro tio, ke la influo de la ĉirkaŭantaj “grandaj” kulturoj (franca, germana, foje hispana kaj itala, sed, ĉefe, angla) malhelpas tion, ke iu eksterlandano eĉ konsciu kaj sciu ke ja ekzistas aktivaj propraj Nederlandaj kulturo kaj muziko.
Multajn jarojn poste, mi tuthazarde revenis al la sfero de Nederlando, sed ĉi-foje pere de interreto, tiu magia ilo kiu ebligas onin kontakti kun la tuta mondo. Mi hazarde aŭskultis unu kanton (nome Engelbewaarder, versiigita de Marco Schuitmaker) kaj mi tiom ŝatis kaj la muzikon kaj la filmeton, ke mi daŭrigis la serĉadon -kaj ĝuadon- de la nederlanda moderna muziko. Post kelkaj monatoj de esplorado, mi ekpensis ion verki en Esperanto pri tiu tre nekonata afero; nekonata almenaŭ de la mondo kiu fluas ekster Nederlando, Belgio kaj ties proksimaj regionoj. Nun, unue, ni vidu kio estas "vivo-kanto", tipa tradicia nederlanda muzik-stilo.
Dum la 19-a jarcento naskiĝis en Germanio popola maniero muzikigi la ĉiutagaĵojn. Oni nomis ĝin Schlager (frapo, sukceso). En Esperanto ekzistas la vorto ŝlagro, kiu difinas “muzikan furoran kanton”. Tiu ĉi popola ĝenro, tiu Schlager, temis pri simpla maniero kanti kaj muzikigi tekstojn kiuj pritraktis kutimajn aferojn de la popolaj vivoj, foje gajajn, foje malgajajn, foje pri amo, foje pri malamo. La strukturo de la komponaĵoj estis malkompleksaj (simplaj strofo/refreno) kaj oni akompanis la kantojn far la tipaj lokaj instrumentoj (precipe: violonoj, akordionoj). La ĝenro disvastiĝis tra multaj landoj de la nordo de Eŭropo, inkluzive de la Skandinaviaj landoj kaj Finnlando. Sed en ĉiu lando ĝi alprenis specifajn trajtojn.
En Nederlando, oni ankaŭ adaptis la germanan Schlager, aldonante trajtojn de la franca chanson kaj pritraktante aferojn pli lokajn. La rezulto nomiĝas Levenslied, t.e. "vivo -kanto" aŭ “vivo-kanzono”.
Aldone, en Nederlando naskiĝis ia subĝenro, nome Smartlap ("tristo-tuko", kio povus esti facile esperantigita kiel "smartlapo"), kiu fakte estas branĉo naskiĝinta el la trunko de vivo-kantoj. La temoj en tiuj tristo-tukoj estas nepre malgajaj, eĉ melankoliaj. La vorto devenas de la germanlingva Schmachtlappen, kiu signifas ion kiel “prisopira tuko aŭ ĉifono”.
Kaj vivo-kanto kaj tristo-tuko apartenas al la plej populara kulturo, kaj ofte miksiĝas kun varieteo kaj kabaredo. Kaj ankaŭ ekzistas la t.n. Kroeg-hit ("kafejo-ŝlagro"), kiu difinas tiujn muzikaĵojn interpretatajn en la kafejoj kaj tegmentitaj lokaloj, kio okazas tre kutime en la nordo de Eŭropo kaj en multaj aliaj partoj de la mondo.
Do, resume, vivo-kanto estas mikso de Schlager kaj chanson kun landaj elementoj. Sed, kiu, do, kreis tiun vorton, Levenslied? Komence de la 20-a jarcento loĝis en Amsterdamo du ĵurnalistoj kiu havis amatan ŝatokupon: kanti kaj muziki. Tiuj du homoj travivis sufiĉe romaneskajn vivojn; jen iliaj nomoj: Jean-Louis Pisuisse (1880-1927) kaj Max Blokzijl (1884-1946). Tio startis en 1907, kiam la du ĵurnalistoj vestomaskis sin kiel italajn strat-muzikistojn kaj trairis la stratojn de Amsterdamo dum monatoj. Ili atingis sufiĉe grandan sukceson, tiom, ke ili decidis verki kaj publikigi libron kie ili rakontas iliajn spertojn. La libro nomiĝas “Aventuroj kiel strat-muzikistoj”. Tuj poste, kaj dum la periodo 1908-1913, Pisuisse kaj Blokzijl kun ilia spektaklo daŭre vojaĝadis tra Eŭropo kaj aliaj malproksimaj landoj: Rusio, Siberio, Ĉinio, Barato, Indonezio... Tiam ili bezonis nomon specifan por tio, kion ili faris sursceneje. Tiel, ili elpensis la vorton “vivo-kanto”, vorto kiu finfine estis adoptita de la nederlanda lingvo kaj estas daŭre uzata ĝis hodiaŭ.
Direndas, ke la nova stilo lante sed firme kreskis en Nederlando kaj Belgio tra jardekoj. Sed oni devas atendi ĝis la fino de la Dua Mond-milito por vidi ĝian definitivan firmiĝadon. Amsterdamo estis la centro de tiuj unuaj paŝoj. Ja estis momento por provi pligajigi la vivojn post la terura milito. Tiam aperis gravaj homoj en la ĝenro: Johnny Jordaan, Johnny Hoes, ambaŭ ĉirkaŭ 1955-1960. Kaj, iom poste kaj sinsekve aperintaj, menciendas Zangeres Zonder Naam (t.e. "kantistino sennoma"), Annie de Reuver, Willy Alberti kaj lia filino Willeke, la infanoj Heintje kaj Wilma, kaj multaj aliaj artistoj. Tiam, fine de la 1960-aj jaroj, aperas Patro Abraham. Ni vidu kial li estas tiom grava.
Pierre Kartner (alinome, Vader Abraham; 1935-2022). Ne eblas rakonti la historion de la nederlanda popola muziko sen esplori la vivon de Pierre Kartner, kantisto, komponisto kaj produktisto, kiu ekde tre juna aĝo kaj ĝis sia forpaso loĝis kaj vivis en Bredo, sude de la lando. Junaĝe li jam lernis muzikon, sed li devis labori en multaj diversaj labor-postenoj (en fabrikoj, bakejoj, ktp) ĝis kiam, fine de la jaroj 60-aj, li eniris la diskan industrion. Unue, li estis kantisto kaj muzikisto en kelkaj ensembloj kaj duoj, kaj ekde 1967 li iĝis produktisto por la disko-eldonejo Dureco.
Pierre Kartner kunlaboris en la kreado de la fama ensemblo Corry en de Rekels, kaj komponis por ili la ege sukcesan kanton Huilen is voor jou te laat (Ploro estas por vi tro malfrua, 1970). Tuj poste, li subtenis la karieron de Wilma kaj de aliaj junaj talentoj.
En 1971 alvenis grava sukcesa momento por li. Okaze de la tiujara karnavalo li starigis la por-okazan grupon Vader Abraham had zeven zonen (Patro Abraham havis sep gefilojn) kiu dum kelkaj jaroj atingis furoron tra la lando per kelkaj karnavaleskaj kanzonoj. Ekde tiu momento, li alprenis la artistan nomon Vader Abraham, sendepende de kiun stilon de muziko li estus kreanta aŭ interpretanta en iu difinita momento. Tiun nomon li uzis ĝis sia forpaso en 2022. Same, li decidis daŭre - dum sia tua vivo- utiligi la barbon, ĉapelon kaj kostumon kiujn li prezentis por tiaj karnavalaj okazoj kaj tiuj diskoj. Pri la barbo, unue temis pri iu postiĉa, sed poste li lasis ĝin nature kreski.
En 1974 li komponis la tre faman Daar in dat kleine café aan de haven (Tie, en tiu eta kafejo apud la haveno), kiu iĝis la plej populara kanto en la tuta historio de la nederlanda popola muziko. La inspiro alvenis al li kiam -iun tagon, post iu koncerto- li eniris kaj iom drinkis en apudmara kafejo en la urbo Hoorn, provinco Norda-Holando. Ĝis hodiaŭ, tiu komponaĵo estas la plej versiigita nederlanda kanto tutmonde (ekzistas pli ol 200 versioj en multaj lingvoj), kaj foje estas konsiderata kiel la dua himno de la lando, ĥore kaj ĝoje kantata tre ofte en okazoj kiam nederlandanoj unuiĝas. Ĝi estis komponita, kantita kaj registrita de Vader Abraham kaj publikigita en 1975. Inter la tutmondaj versioj, eble la plej famaj estas tiuj de Joe Dassin (Le café des Trois colombes) kaj tiu de Peter Alexander (Die kleine Knape). Eĉ ekzistas versio en la afrikansa lingvo (Klein Strandkafeetjie, 1999). La teksto parolas pri la etoso kiun oni trovas en eta kafejo kie kuniĝas homoj post dura labortago; temas pri kafejo "kie homoj estas egalaj kaj feliĉaj... kaj kie kiom da mono vi havas kaj kiu vi estas, tute ne gravas”. Ankaŭ en la Nederlanda lingvo aperis multaj registraĵoj, i.a. tiu de John de Bever en 2016, kiu prezentas pli gajan, bruan kaj danceblan ritmon ol la lanta milda ritmo de la originalo.
Meze de la 70-aj jaroj Pierre Kartner gvidas la karieron de la belga knabino Mieke Gijs. Tiel, en 1973 li pretigas kaj produktas ŝian diskon Wat een prachtige dag (Kia bela tago, fakte versio de la ege fama What a Wonderful World de Louis Armstrong). Tuj poste alvenos aliaj gravaj surbendigaĵoj: Een kinder zonder moeder (Infano sen patrino, 1974), Zomertijd (Somertago, 1975) kaj M’n Engelbewaarder (Mia gardo-anĝelo, 1976).
Post malkovri kaj gvidi la talenton de Mieke, en 1977 Vader Abraham ekigis novan aventuron kaj komponis la tutmonde faman prezento-muzikaĵon por la belgo-devena animacia serio La Smurfoj. La pritiuaĵa furoro disvastiĝis tra multaj aliaj landoj (ĉefe en Eŭropo, sed ne nur) kaj la diskoj rilataj al la Smurfoj atingis vendo-kvanton je pli ol 25 milionoj da ekzempleroj.
Vader Abraham skribis kaj registris ĉirkaŭ 1600 kantojn, kio konsistigas rekordon en sia lando (kaj ŝajne eĉ tutmonde). Dum la resto de sia vivo, li komponis kaj produktis por multaj aliaj artistoj: Ben Cramer, Mieke, Corry Konings, John de Bever k.a. En 1973 peco komponita de li (De oude muzikant, La olda muzikisto) estis elektita por la festivalo Eurovision, interpretita de Ben Cramer; jarojn poste, en 2010 la kantistino Sieneke reprezentis Nederlandon en tiu sama Eŭropa festivalo per Ik ben verliefd, sha la lie (Mi estas enamiĝinta, ŝa la li). Li ankaŭ ricevis multajn omaĝojn de aliaj artistoj, ekzemple tiujn faritajn de la fama violonisto kaj orkestrestro André Rieu.
Kompreneble, la ĝenro vivo-kanto daŭre ekzistis/as sen la partoprenado de Vader Abraham. La listo de tiaj artistoj estus ege tro longa por tiu ĉi modesta artikolo. Tamen, pro ilia populara graveco, mi almenaŭ menciu la jenajn kantistojn: André Hazes, Frans Bauer kaj Marianne Weber. Admirindaj artistoj.
Fine, direndas ke, tutcerte, ekster tiu pritraktita stilo, daŭre ekzistadas en la nederland-lingvaj landoj aliaj gravaj menciendaj stiloj kun ties propraj laŭdindaj kreantoj kaj artistoj. Tiel, por ekzemplo, scivolemuloj provu kaj iom aŭskultu el la ensembloj Pater Moeskroen, De Dijk aŭ Bløf. Ili ja mirigos vin. Kaj sciendas, ke tiu kantisto kiu plej vendas en Nederlando kaj Belgio nomiĝas Marco Borsatto. Temas pri moderna popa kantisto kiu, kvankam komencis sian karieron en Italio -patra lando- ĉirkaŭ 1993 fine decidis reveni al la patrina lando kaj tie provi sian ŝancon. Kaj li ja sukcesegis. Sed tio estas alia rakonto...
No hay comentarios:
Publicar un comentario