monda lingvo

monda lingvo

sábado, 6 de abril de 2024

 Supertramp kaj la "Krimo de la Jarcento"

(Por Literatura Foiro)


Mi reiras per miaj memoraĵoj ĝis la somero de 1983. Tiumomente, mi estis 17-jara. Okazis ke, ekde la fino de 1982, mi komencis koni kaj aŭskulti miajn unuajn gustumadojn pri la t.n. progresiva roko. Je la unua fojo, kelkaj kasedoj de Pink Floyd, Genesis, Mike Oldfield, Supertramp kaj aliaj nomoj prunte alvenis al miaj manoj. 

En tiu somero de 1983 mi restadis dum kelkaj semajnoj en mia gepatra vilaĝeto, sude de Hispanio. Iun vesperon, mi decidis eniri iun apartan kafejon de la vilaĝo por preni iun trinkaĵon kaj ĝui iom da muziko, ĉar mi sciis ke la son-aparato de tiu kafejo estas tre alt-kvalita. Enirinte, mi vidis ke sur la septoj de la lokalo pendas kelkaj afiŝoj eltiritaj de muzika revuo kiu montras bildojn de Supertramp dum ĝiaj tiu-jaraj koncertoj en Barcelono kaj Madrido. Do, mi decidis peti al la kelnero ĉu eblus ke li sonigu iun diskon de Supertarmp. Kaj li respondas: "jes, tutkompreneble! Eniru en la ena salono kaj ĝuu. Ĝuste nun estas neniu en la kafejo krom vi!" 

Do, mi prenis mian trinkaĵon kaj sidiĝis en la ena saloneto. Tiam, komencis soni la unuaj notoj de la harmoniko de la albumo Crime of the Century. Tiuj notoj tuj imprese frapis miajn orelojn; jes ja mi jam konis tiun diskon, sed mi neniam antaŭe ĝuis tiel grandan son-kvaliton. Preskaŭ la tuta disko pasis tra mia aŭskultado, en ĝojplena duonhoro, dum kiu mi gapadis kaj ekstaziĝadis pro la neegalebla muziko kiun estis sonigata... Poste, mi dankis la kelneron kaj eliris renkontiĝi kun kelkaj amikoj miaj. Sed la impreso kiun mi ricevis dum tiu duonhoro ŝanĝis mian percepton pri kio estas kaj kio povas esti aprezata kiel muziko. Tiam mi ekkomprenis tiujn kiuj opiniis (ekz. mia profesorino pri muziko), ke Crime estas majstra-verko. Jes, ili pravas...

Nun ni iru al la komenco de la historio de tiu disko. La historio de Supertramp (vorto, kies laŭlitera signifo estas “supervagabondo”) komenciĝis en la somero de 1969, kiam iu angla pianisto-kantisto, nome Rick Davies, alvenis al Londono kaj metigis anoncon en la grava revuo Melody Maker. La celo estis kunigi anaron de bonaj muzikistoj por formi kvalitan ensemblon. Malantaŭ la paŝoj de Rick Davies estis Nederlanda milionulo (kromnome Sam), kiu ege aprezis la talentojn de Davies kaj kiu revis finance starigi elstaran ensemblon por konkuri kun tiuj jam famiĝantaj britaj grupoj kiel Yes, King Krimson, Pink Floyd, ktp. La anoncon respondis centoj kaj centoj da muzikistoj, kaj Davies pacience devis aŭskulti kaj elekti nur tri -aŭ eble kvar- de inter ili ĉiuj. La plej talenta el ili estis Roger Hodgson, tre juna kantisto kaj plurinstrumentisto kies altona voĉo impresis al Rick. 

Post la kompletigado de la anaro, Supertramp komencis sian vojon tra la malfacila muzika mondo. Dum la unuaj kvar jaroj, ĝi publikigis du interesajn albumojn, kiujn -preskaŭ- neniu aĉetis; kaj ĝi aranĝis multajn koncertojn kaj turneojn, kiujn -preskaŭ- neniu ĉeestis. Dum jaroj, la koncertejoj kie ili ludis aperis malplenaj. La kariero de la grupo estis tiel fiaska el ekonomia vidpunkto, ke ilia patrono -la milionulo Sam- forlasis ilin; la anaro de la grupo tre ofte ŝanĝiĝis, ĉar ĉirkaŭ la duono de la ensemblaj muzikistoj decidis ne plu partorpreni en tia katastrofa aventuro. Nur restis "fidelaj" al la projektoj Rick, Roger kaj la son-inĝeniero Russell Pope. Tamen, inter 1972 kaj 1973, novaj muzikistoj alvenis kaj restis porĉiame en la grupo: la basgitaristo Dougie Thompson, la usona drumisto Bob Siebenberg kaj la saksofonisto John Helliwell. Oni nomis ilin “La Savantaj Anĝeloj".

En novembro de 1973, la estraro de la disko-eldonejo (A&M Records) kunvokis ilin por subskribi la nuligon de la kontrakto. Tamen, tiun tagon, Supertamp alportis sonan registraĵon kun kelkaj el iliaj novaj ideoj. La direktoro kaj liaj asistantoj aŭskultis ĝin, kaj ili tiom ŝatis tiun novan sonan proponon, ke decidis oferti novan kontrakton al tiu anaro de ĝistiamaj ruinaj artistoj.

Dum la unua duono de 1974, Supertramp registris novan albumon kiu inkluzivas ok pecojn kies komuna temo estas la malfacilaĵoj kaj ĉagrenoj kiujn la ordinaraj homoj (kaj unuope kaj kolektive) trovas en ilia ĉiutaga vivo, kaj kiamaniere la socia premo detruas la deziratan atingon de feliĉo. Do, la entuto fluas ĉirkaŭ aferoj kiel soleco, manko de amo, lerneja misadaptiĝo, mensa malsano, socia flankeniĝado, perforto, milito... Kvankam la ok komponaĵoj estis principe verkitaj aparte, ili trovis la muzikajn rimedojn por ilin kunligi, kreante homogenan enhavon ĉirkaŭ iu baza ideo: la homaro faradas krimon kontraŭ si mem, jen la "krimo de la jarcento". 

Kun la sona produktado de Ken Scott kaj la uzado de grandaj financaj kaj sonaj rimedoj, la rezulto estis impona. La recenzistaro trovis la diskon elstara, kaj la komuna opinio povas esti resumita en unu el la tiutempaj komentoj: “Supertramp ĵus kreis mirigan enormaĵon, malfacile egaleblan...“

Ne estas la celo de tiu ĉi recenzo analizi la 45 minutojn de la albumo; tio ja postulus tre vastan spacon Sed mi almenaŭ montru la ĉefajn trajtojn de la rezulto, kaj ties diferencojn rilate al la proponoj de aliaj tiuspecaj ensembloj:

- Supertramp uzas alian kaj propran instrumentan kaj sonan gamon: (forte)piano, elektronika piano, saksofono, klarneto, kun ne tro da gitaroj. La ĉefa voĉo de la disko estas fakte du (tiu baritona de Davies kaj tiu kontratenora de Hodgson), tre malsamaj inter si, kio estigas notindajn alternaĵojn. La korusoj ankaŭ ludas signifan rolon;

- La tuta disko fluas ene de dram-plena atmosfero. En  multaj fragmentoj, la kantistoj verdire propre ne kantas; pli bone ili krias, deklamas, korŝire plendas, ploretas... Tamen, ne mankas belegaj milde kantataj fragmentoj. Fakte, tio kio muzike vere gravas tra la tuta disko estas la kontrastoj inter la diversaj sinsekvaj partoj. Kaj tio aplikeblas ne nur al la voĉoj, sed ankaŭ al la ludado de la diversaj instrumentoj. Ĉi-afere, rimarku la drumon (kiaj punktaj sinkopaĵoj!), la bason (foje alvenante al peza-roka forto), la pianon (kaj ties tute nekutimajn akordojn)... 

- La sona strukturo tute disrompas la tradician ideon pri kio devas esti muzika komponaĵo en la baza roka muziko. La kantoj prezentitaj montras atentigajn enkondukojn, delicajn trairojn, gapigajn kresĉendojn, surprizajn digresiojn kaj neatenditajn finaĵojn. Jes ja, multaj el tiu karakterizaĵoj troviĝeblas en aliaj tiutempaj grupoj, sed Supertramp kreas tiajn sonajn vojaĝojn, tiajn ondajn fervojojn ene de (kaj pere de) ne tro longaj pecoj, ĉar ili tion faras ene de kvar-, kvin-, maksimume sep-minutaj komponaĵoj.

La financa subteno de la disko-eldonejo allasis aldoni atentigajn orkestrajn aranĝojn en partoj kiuj, unuapense, estus registritaj per orgenoj kaj diversaj klavaroj. Kompreneble, ĉe la publikaj koncertoj, la bando utiligis sintezilojn por reprodukti tiujn sonojn.

- La unuopaĵo Dreamer (Revulo) komerce sufiĉe sukcesis, tiel ke la ĝenerala publiko atentis la tutan rezulton. Dreamer ja eksonas kiel iu pli facila peco, sed fakte nur dum la unuaj momentoj; poste, ĝi alvenas al la kompleksa arkitekturo de la resto de la albumo. Aldone, se mi devus elekti aliajn pecojn, jen tiuj miaj plej ŝatataj: School (Lernejo) kaj ĝia lenta kaj ŝanceliĝa alveno ĝis la kerna centra piana fragmento; Rudy, pro ĝia plurstila surpriza propono; kaj Crime of the century, kun ĝia neegalebla impona fina kresĉendo.

Oni ja scias, ke la kvalito de iu arta verko tute ne dependas de ĝia komerca sukceso. Tamen, oni ankaŭ scias, ke komerca sukceso ege gravas por la postaj kreitaĵoj de iu ajn artisto. Crime of the Century atingis ne nur recenzan aklamon sed ankaŭ grandan vendo-kvanton. Kaj tiu sukceso daŭre akompanis la ensemblon dum almenaŭ unu jardeko, pli-malpli ĝis 1986, momento kiam Roger Hodgson jam ne plu apartenis al Supertramp. 

La muzika evoluo, famo, kritika aprezo kaj mejlŝtonoj atingitaj de Supertramp tra tiuj jaroj meritus siajn proprajn artikolojn; sed almenaŭ mi menciu, ke la albumo Breakfast in America (Matenmanĝo en Ameriko) estis la plej vendita tutmonde en 1979, je pli ol 16 milionoj da ekzempleroj; kaj ke en 1983 ĉirkaŭ 80.000 homoj ĉeestis ilian koncerton en Parizo. Kompare al la fiaskaj unuaj paŝoj, Supertramp igis ĝian muzikan karieron kvazaŭ fabela miraklo... 



Foto de 1975. Dedekstre: Bob, Roger John, Dougie, Rick








 



 Silvio: pli ol trobadoro

Dum la jaroj 1960-aj kaj 1970-aj disvastiĝis en multaj landoj la ŝato al kantaŭtoroj. En la landoj de Latinameriko la influo de tiuj artistoj estis eĉ pli grava. De kiam mi estis adoleskanto, mi jam konsciis pri tio, ke en mia lando -Hispanio- la influo de tiuj poeto-muzikistoj forte influis en la sociaj kaj politikaj okazintaĵoj de la lando. En 1983 aperis la ege populara disko Entre Amigos (Inter amikoj), kie Luis E. Aute kundividis la scenejon kun kelkaj aliaj gravaj aŭtoroj: Joan Manuel Serrat, Pablo Milanés, Silvio Rodríguez, k.a. Tiu disko kaj ĝiaj kantoj ege impresis la tiutempan hispanan junularon. Tiam mi, kune kun kelkaj amikoj, komencis serĉi konojn kaj sciojn pri tiu kampo de la arta kreado. Kaj baldaŭ mia intereso koncentriĝis sur la figuro de Silvio, kies verkaro akompanis min dum multaj jaroj.

Silvio Rodríguez naskiĝis en urbo sude de Havano en 1947. Lia patrino estis duon-profesia kantistino, kaj lia onklo estis muzikisto en ĵaza ensemblo. Baldaŭ li komencis lerni fortepianon kaj kontaktiĝis kun la t.n. klasika muziko. En 1967, dum liaj monatoj en la Kuba armeo, danke al tiea kompano, Silvio eklernis ludi gitaron, kiu fine iĝos lia plej uzata instrumento. Dum siaj junaj jaroj, Silvio ankaŭ kultivis aliajn artajn kaj socialajn kampojn, ĉar en diversaj momentoj li laboris kiel desegnisto, poemo-verkisto, filmo-scenaristo, televida prezentisto kaj instruisto por junuloj. Aldone, li estis granda libro-leganto, ĉefe pri poezio. Tamen, iom-post-iome, li decidis ke sia ĉefa fako en la vivo estu muziko. Sed tio ĉio, kion li prikultivis dum lia junaĝo, estos baza fonto por lia neegaleblaj artaj kreaĵoj.

La alveno de la Kuba Revolucio kaj ties fina venko komence de 1959 multe influis la junan Silvion. Li tre volonte partoprenis en diversaj aktivaĵoj rilataj al la disvastigado de la revoluciaj idealoj: popola instruisto, armea volontulo, fiŝkaptisto en publika ŝipo... Sed, ĉirkaŭ 1972, li flankenmetis ĉion favore al sia muzika kariero.  

Kiel membro de la t.n. Nueva trova cubana (Nova Kuba trobadoraro, ene de kiu aperas ankaŭ Pablo Milanés, Noel Nicola k.a.), certe grava parto de liaj komponaĵoj pritraktis la socialajn kaj revoluciajn aferojn. Tamen, kvankam tiaj temoj neniam malaperos el lia kariero, direndas ke la plej gravaj partoj de lia verkaro estos bazitaj sur multaj aliaj temoj: amo kaj ne-amo, memoraĵoj personaj kaj familiaj, filozofio, sufero, imagaĵoj, sonĝoj, mitologio kaj aliaj temoj pli kaj pli aperos en la tekstoj de liaj kantoj. 

Sed Silvio estas ankaŭ muzikisto. Kaj kvankam tra sia vivo multaj instrumentoj aperis al li kaj estis studataj de li (piano, basgitaro, harmoniko, frapinstrumetaro), li fine iĝis majstro pri gitar-ludado, kie li atingis elstaran regadon, konstateblan kiam oni aŭskultas liajn arpeĝojn. Aldone, la alia grava instrumento de Silvio estas lia voĉo, kies registro takseblas kiel preskaŭ kontratenora, kaj kiu impresas onin tre ofte, ĉefe kiam oni provas imiti lin: tute malfacilas, preskaŭ neeblas... 

Kvankam liaj unuaj diskaj publikaĵoj okazis en 1969, temis kutime pri etaj diskoj kiu enhavis du aŭ eble kvar kantojn, aŭ temis pri kolektivaj longa-daŭraĵoj, kie diversaj aŭtoroj surbendigis ĉiu kelkajn kantojn; do, oni devis longe atendi ĝis lia unua tute individua longa disko, kiu estis publikigita en 1975, nome Días y flores (Tagoj kaj floroj). Tamen, pro tio ke la nomo de la disko (kaj de unu el ĝiaj pecoj) rilatas al la armea puĉo en Ĉilio, la nomo de la disko estis modifita en kelkaj landoj konservativaj (ekz. en Hispanio) kie aperis laŭ la titolo Te doy una canción (Mi donas al vi kanton).

Estis en tiu epoko kiam li komencis partopreni en festivaloj ekster Kubo kaj tra multaj landoj de Ameriko kaj Eŭropo (li eĉ ludis kun la usonano Peter Seeger). Dum la postaj jaroj estis publikigitaj aliaj long-daŭraĵoj liaj (Al final de este viaje, Mujeres, Rabo de nube/ Je la fino de tiu ĉi vojaĝo, Virinoj, Nuba vosto) kies baza instrumento estas la akustika gitaro, kaj kie malmultaj aliaj instrumentoj aperas. Tamen, la forta kanta dramo, la densaj tekstoj kaj la originalaj strukturoj de la pecoj sufiĉas por allogi la atenton de iu ajn aŭskultanto.

Tiam alvenis la disko Unicornio (Unikorno, 1982), lia unua vere grava komerca frapo en multaj hispanlingvaj landoj. Li pli-kaj-plie daŭrigas la uzadon de kelkaj elektronikaj klavaroj malofte uzataj antaŭe, kaj enmetas aliajn instrumentajn elementojn: drumon, basgitaron, elektrajn gitarojn, eĉ violonan orkestron. Oni povas vidi, ke Silvio Rodríguez fakte ricevas muzikajn influojn el multaj malsamaj fontoj: tradicia kubaj kanzonoj, ĵazo, klasika muziko, roka muziko. Sed, tio kio vere gravas, estas liaj personaj talento kaj ideoj. 

Tiu komerca sukceso ebligas lin prepari pli ambiciajn projektojn. En 1984 estis publikigita la vasta albumo Tríptico (Triptiko), kiu, kiel diveneble, konsistas el tri albumoj unuigitaj kiel unuopa lanĉo. La disko estas dediĉita al la 25-a datreveno de la Kuba revolucio. Tra la longa trakaro de Tríptico aperas multaj komponaĵoj skribitaj de la aŭtoro tra la jaroj, ekde la finaj 1960-aj ĝis tiu momento. Temas, do, pri tre varia enhavo rilate la temojn kaj la stilojn. La uzado de plurinstrumentado estas eĉ pli rimarkinda ol antaŭe. Tamen, la kulmino de lia evoluo restas ankoraŭ en la tujvenonta estonteco.

En tiuj jaroj de la mezo de la 1980-aj, pli kaj pli ofte Silvio laboris kun gravaj instrumentaj Kubaj ensembloj, inter kiuj li fine decidis pliprofundiĝi kun tiu nomata Afrokuba, elstara aro da muzikistoj (kutime ĉirkaŭ deko) kiu akompanos lin dum kvino da jaroj, kaj en surbendigoj kaj surscene. Kun Afrokuba li registros la duoblan albumon Causas y Azares (Kaŭzoj kaj hazardoj, 1986) kiu, laŭ mia gusto, temas pri lia plej matura kaj impona verko el multaj vidpunktoj. Ne eblas aŭskulti la diskon sen rimarki la talenton de la muzikistoj kiuj akompanas lin. La frandindaj sonoj de pianoj, violonoj, blovinstrumentoj kaj frapinstrumentoj impresos pro ilia kvalito. Pri la komponaĵoj, Silvio aŭdacas krei tiom da diversaj stiloj, ke ne plu oni pensos pri li kiel iu "nura kantaŭtoro". 

Sekvante tiun saman vojon, Silvio kaj Afrokuba alvenas al la ankaŭa duobla albumo Oh, Melancolia (Ho, Melankolio, 1988). Tamen, notindas ke la muzika bazo aperas ĉi tie iom pli milda, dolĉa, subtila, klasikema. La kruda, intensa, freŝa -kaj foje preskaŭ sovaĝa- propono de Causas y Azares iĝas en 1988 pli delikata, pli rafinita. Tiu disko markas la finon de lia evoluo kiel muzik-kreanto. Ne eblas pli profundiĝi el kreiva vidpunkto. Ni vidu nun, ke sian kulminon sur la scenejoj li atingos tuj poste.

Tiel, en 1989 kaj 1990 li surscene vojaĝas tra multaj Sudamerikaj landoj. Ĉi-foje, Silvio estas akompanata de la ege prestiĝa ensemblo Irakere, kiu estis fondita kaj direktita de la granda kaj genia pianisto Chucho Valdés. Tiam, en Ĉilio, oni decidas surbendigi la longan enhavon de la koncerto okazigita en la Nacia Stadiono antaŭ 80.000 homoj. Tio aperos en la triopa albumo En Chile (En Ĉilio, 1990). Ne eblas iri prikoncerte pli alte, nek pli lontane. Tamen, Silvio Rodríguez daŭrigos sian vojon, kaj faros ankoraŭ multajn laŭdindajn paŝojn.

Ekde tiu momento, Silvio decidas iom ripozi kaj krei denove pli trankvile kaj unuope. La kvar postaj diskoj estos registritaj nur kun la akompanado de lia gitaro, kelkaj aldonitaj amikaj voĉoj kaj iom da frapinstrumentaro. 

Poste, li ofte registros kaj ludos akompanata de klasikaj muzikistoj, inter kiu aperos tiu kiu iĝos lia edzino, nome la fama klarnetistino kaj flutistino Niurka González. Direndas, ke ekde 1992 Silvio publikigis pli ol dekon da albumoj, daŭre faris turneojn tra multaj landoj kaj partoprenis en diversaj filantropiaj agadoj. Li eĉ starigis sian propran studion por registrado de muziko, ne nur por li mem, sed ankaŭ por multaj aliaj artistoj kaj stiloj, inkluzive de klasika muziko. Kiel nomiĝas tiu studio? Ĝi nomiĝas Ojalá (Dio volu), nomo elektita omaĝe al tiu kiu -tre eble- estas lia plej konata kaj populara kanto, registrita en 1978. Aldone kaj fine, direndas ke li registris pli ol 500 komponaĵojn; sed certe, simpla deko da ili sufiĉus por ke oni konsideru lin neegalebla genio...

 
Tri disko-kovriloj, inter 1975 kaj 1992