Silvio: pli ol trobadoro
Dum la jaroj 1960-aj kaj 1970-aj disvastiĝis en multaj landoj la ŝato al kantaŭtoroj. En la landoj de Latinameriko la influo de tiuj artistoj estis eĉ pli grava. De kiam mi estis adoleskanto, mi jam konsciis pri tio, ke en mia lando -Hispanio- la influo de tiuj poeto-muzikistoj forte influis en la sociaj kaj politikaj okazintaĵoj de la lando. En 1983 aperis la ege populara disko Entre Amigos (Inter amikoj), kie Luis E. Aute kundividis la scenejon kun kelkaj aliaj gravaj aŭtoroj: Joan Manuel Serrat, Pablo Milanés, Silvio Rodríguez, k.a. Tiu disko kaj ĝiaj kantoj ege impresis la tiutempan hispanan junularon. Tiam mi, kune kun kelkaj amikoj, komencis serĉi konojn kaj sciojn pri tiu kampo de la arta kreado. Kaj baldaŭ mia intereso koncentriĝis sur la figuro de Silvio, kies verkaro akompanis min dum multaj jaroj.
Silvio Rodríguez naskiĝis en urbo sude de Havano en 1947. Lia patrino estis duon-profesia kantistino, kaj lia onklo estis muzikisto en ĵaza ensemblo. Baldaŭ li komencis lerni fortepianon kaj kontaktiĝis kun la t.n. klasika muziko. En 1967, dum liaj monatoj en la Kuba armeo, danke al tiea kompano, Silvio eklernis ludi gitaron, kiu fine iĝos lia plej uzata instrumento. Dum siaj junaj jaroj, Silvio ankaŭ kultivis aliajn artajn kaj socialajn kampojn, ĉar en diversaj momentoj li laboris kiel desegnisto, poemo-verkisto, filmo-scenaristo, televida prezentisto kaj instruisto por junuloj. Aldone, li estis granda libro-leganto, ĉefe pri poezio. Tamen, iom-post-iome, li decidis ke sia ĉefa fako en la vivo estu muziko. Sed tio ĉio, kion li prikultivis dum lia junaĝo, estos baza fonto por lia neegaleblaj artaj kreaĵoj.
La alveno de la Kuba Revolucio kaj ties fina venko komence de 1959 multe influis la junan Silvion. Li tre volonte partoprenis en diversaj aktivaĵoj rilataj al la disvastigado de la revoluciaj idealoj: popola instruisto, armea volontulo, fiŝkaptisto en publika ŝipo... Sed, ĉirkaŭ 1972, li flankenmetis ĉion favore al sia muzika kariero.
Kiel membro de la t.n. Nueva trova cubana (Nova Kuba trobadoraro, ene de kiu aperas ankaŭ Pablo Milanés, Noel Nicola k.a.), certe grava parto de liaj komponaĵoj pritraktis la socialajn kaj revoluciajn aferojn. Tamen, kvankam tiaj temoj neniam malaperos el lia kariero, direndas ke la plej gravaj partoj de lia verkaro estos bazitaj sur multaj aliaj temoj: amo kaj ne-amo, memoraĵoj personaj kaj familiaj, filozofio, sufero, imagaĵoj, sonĝoj, mitologio kaj aliaj temoj pli kaj pli aperos en la tekstoj de liaj kantoj.
Sed Silvio estas ankaŭ muzikisto. Kaj kvankam tra sia vivo multaj instrumentoj aperis al li kaj estis studataj de li (piano, basgitaro, harmoniko, frapinstrumetaro), li fine iĝis majstro pri gitar-ludado, kie li atingis elstaran regadon, konstateblan kiam oni aŭskultas liajn arpeĝojn. Aldone, la alia grava instrumento de Silvio estas lia voĉo, kies registro takseblas kiel preskaŭ kontratenora, kaj kiu impresas onin tre ofte, ĉefe kiam oni provas imiti lin: tute malfacilas, preskaŭ neeblas...
Kvankam liaj unuaj diskaj publikaĵoj okazis en 1969, temis kutime pri etaj diskoj kiu enhavis du aŭ eble kvar kantojn, aŭ temis pri kolektivaj longa-daŭraĵoj, kie diversaj aŭtoroj surbendigis ĉiu kelkajn kantojn; do, oni devis longe atendi ĝis lia unua tute individua longa disko, kiu estis publikigita en 1975, nome Días y flores (Tagoj kaj floroj). Tamen, pro tio ke la nomo de la disko (kaj de unu el ĝiaj pecoj) rilatas al la armea puĉo en Ĉilio, la nomo de la disko estis modifita en kelkaj landoj konservativaj (ekz. en Hispanio) kie aperis laŭ la titolo Te doy una canción (Mi donas al vi kanton).
Estis en tiu epoko kiam li komencis partopreni en festivaloj ekster Kubo kaj tra multaj landoj de Ameriko kaj Eŭropo (li eĉ ludis kun la usonano Peter Seeger). Dum la postaj jaroj estis publikigitaj aliaj long-daŭraĵoj liaj (Al final de este viaje, Mujeres, Rabo de nube/ Je la fino de tiu ĉi vojaĝo, Virinoj, Nuba vosto) kies baza instrumento estas la akustika gitaro, kaj kie malmultaj aliaj instrumentoj aperas. Tamen, la forta kanta dramo, la densaj tekstoj kaj la originalaj strukturoj de la pecoj sufiĉas por allogi la atenton de iu ajn aŭskultanto.
Tiam alvenis la disko Unicornio (Unikorno, 1982), lia unua vere grava komerca frapo en multaj hispanlingvaj landoj. Li pli-kaj-plie daŭrigas la uzadon de kelkaj elektronikaj klavaroj malofte uzataj antaŭe, kaj enmetas aliajn instrumentajn elementojn: drumon, basgitaron, elektrajn gitarojn, eĉ violonan orkestron. Oni povas vidi, ke Silvio Rodríguez fakte ricevas muzikajn influojn el multaj malsamaj fontoj: tradicia kubaj kanzonoj, ĵazo, klasika muziko, roka muziko. Sed, tio kio vere gravas, estas liaj personaj talento kaj ideoj.
Tiu komerca sukceso ebligas lin prepari pli ambiciajn projektojn. En 1984 estis publikigita la vasta albumo Tríptico (Triptiko), kiu, kiel diveneble, konsistas el tri albumoj unuigitaj kiel unuopa lanĉo. La disko estas dediĉita al la 25-a datreveno de la Kuba revolucio. Tra la longa trakaro de Tríptico aperas multaj komponaĵoj skribitaj de la aŭtoro tra la jaroj, ekde la finaj 1960-aj ĝis tiu momento. Temas, do, pri tre varia enhavo rilate la temojn kaj la stilojn. La uzado de plurinstrumentado estas eĉ pli rimarkinda ol antaŭe. Tamen, la kulmino de lia evoluo restas ankoraŭ en la tujvenonta estonteco.
En tiuj jaroj de la mezo de la 1980-aj, pli kaj pli ofte Silvio laboris kun gravaj instrumentaj Kubaj ensembloj, inter kiuj li fine decidis pliprofundiĝi kun tiu nomata Afrokuba, elstara aro da muzikistoj (kutime ĉirkaŭ deko) kiu akompanos lin dum kvino da jaroj, kaj en surbendigoj kaj surscene. Kun Afrokuba li registros la duoblan albumon Causas y Azares (Kaŭzoj kaj hazardoj, 1986) kiu, laŭ mia gusto, temas pri lia plej matura kaj impona verko el multaj vidpunktoj. Ne eblas aŭskulti la diskon sen rimarki la talenton de la muzikistoj kiuj akompanas lin. La frandindaj sonoj de pianoj, violonoj, blovinstrumentoj kaj frapinstrumentoj impresos pro ilia kvalito. Pri la komponaĵoj, Silvio aŭdacas krei tiom da diversaj stiloj, ke ne plu oni pensos pri li kiel iu "nura kantaŭtoro".
Sekvante tiun saman vojon, Silvio kaj Afrokuba alvenas al la ankaŭa duobla albumo Oh, Melancolia (Ho, Melankolio, 1988). Tamen, notindas ke la muzika bazo aperas ĉi tie iom pli milda, dolĉa, subtila, klasikema. La kruda, intensa, freŝa -kaj foje preskaŭ sovaĝa- propono de Causas y Azares iĝas en 1988 pli delikata, pli rafinita. Tiu disko markas la finon de lia evoluo kiel muzik-kreanto. Ne eblas pli profundiĝi el kreiva vidpunkto. Ni vidu nun, ke sian kulminon sur la scenejoj li atingos tuj poste.
Tiel, en 1989 kaj 1990 li surscene vojaĝas tra multaj Sudamerikaj landoj. Ĉi-foje, Silvio estas akompanata de la ege prestiĝa ensemblo Irakere, kiu estis fondita kaj direktita de la granda kaj genia pianisto Chucho Valdés. Tiam, en Ĉilio, oni decidas surbendigi la longan enhavon de la koncerto okazigita en la Nacia Stadiono antaŭ 80.000 homoj. Tio aperos en la triopa albumo En Chile (En Ĉilio, 1990). Ne eblas iri prikoncerte pli alte, nek pli lontane. Tamen, Silvio Rodríguez daŭrigos sian vojon, kaj faros ankoraŭ multajn laŭdindajn paŝojn.
Ekde tiu momento, Silvio decidas iom ripozi kaj krei denove pli trankvile kaj unuope. La kvar postaj diskoj estos registritaj nur kun la akompanado de lia gitaro, kelkaj aldonitaj amikaj voĉoj kaj iom da frapinstrumentaro.
Poste, li ofte registros kaj ludos akompanata de klasikaj muzikistoj, inter kiu aperos tiu kiu iĝos lia edzino, nome la fama klarnetistino kaj flutistino Niurka González. Direndas, ke ekde 1992 Silvio publikigis pli ol dekon da albumoj, daŭre faris turneojn tra multaj landoj kaj partoprenis en diversaj filantropiaj agadoj. Li eĉ starigis sian propran studion por registrado de muziko, ne nur por li mem, sed ankaŭ por multaj aliaj artistoj kaj stiloj, inkluzive de klasika muziko. Kiel nomiĝas tiu studio? Ĝi nomiĝas Ojalá (Dio volu), nomo elektita omaĝe al tiu kiu -tre eble- estas lia plej konata kaj populara kanto, registrita en 1978. Aldone kaj fine, direndas ke li registris pli ol 500 komponaĵojn; sed certe, simpla deko da ili sufiĉus por ke oni konsideru lin neegalebla genio...
No hay comentarios:
Publicar un comentario