monda lingvo

monda lingvo

jueves, 8 de agosto de 2019

TABLETOM: MALAGA MUZIKA LEGENDO 

    Eble vi neniam aŭdis pri Tabletom, eĉ se vi estas hispano aŭ loĝas en Hispanio. Kaj tio estas normale, pro tio ke tiu senegala Malaga muzika grupo neniam atingis popularan sukceson ekster sia denaska urbo. 
   Tabletom estas rokensemblo kiu naskiĝis en la urbo Malago ĉirkaŭ 1976 kaj kiu, iumaniere, kaj post multaj ŝanĝiĝoj kaj travivaĵoj, ankoraŭ ekzistas. Ĝia unikeco ŝuldiĝas al kelkaj trajtoj. Tiel, unue, ili ĉiam sekvadis ian “kontraŭnormalecan sintenon”. Due, “normalaj” disko-eldonejoj neniam ŝatis ilin. Trie, ĉiuj muzikistoj kiuj partoprenis en la historio de la ensemblo estis elstaraj instrumentistoj; fakte, kelkaj el ili eĉ estis instruistoj de muziko ĉe konservatorioj kaj publikaj muziko-lernejoj en Malago aŭ en aliaj urboj. 


   Oni povas aserti ke Tabletom, iamaniere, estis “malbenita ensemblo”: ĝi neniam ĝuis ĝeneralan sukceson, almenaŭ el vidpunktoj de diskaj vendo-kvantoj kaj koncertaj publikaj ĉeestantaro-nombroj. Sed, tamen, ĝi estas aprezata kiel vera muzika legendo en la urbo Malago. Tabletom sendube donis ion “malsaman”: socian ribelemon, apartan sintenon, senrespektemajn mesaĝojn, eksternormalecan kantiston, superbajn muzikistojn...

   Tra la historio de Tabletom estis multaj la membroj kiuj, iumomente, ludis en la ensemblo. Kelkaj el tiuj eble nur partoprenis en la surbendigado de unu disko aŭ en la sursceneja ludado dum kelkaj koncertoj. Kelkaj aliaj estis anoj de la ensemblo dum kelkaj jaroj, sed poste forlasis ĝin. Sed estas tri membroj de Tabletom kiuj estas konsiderataj kiel la “kerno” ekde la komenco kaj tra ĝia tuta kurso: Roberto González (kantisto), Pedro Ramírez (gitaroj) kaj José Ramírez (blovinstrumentoj). 

   Tiuj tri fondis la opon en 1976. Roberto González, populare konata kiel “Rockberto”, mortis en 2011. Li estis profunde praktikanta “hipio”. Li kutime dormis sur benkoj de publikaj ĝardenoj kaj eĉ piediris senŝue tra la stratoj de Malago. Li neglektis riĉaĵojn kaj sociajn konvenciojn. Tre ofte li alvenis malakurate al la koncertoj kun siaj kunuloj. Kaj tre ofte li kantis surceneje iom ebria aŭ toksiĝinta. Ĉar Roberto multe ŝatis drogojn, ĉefe mariĥuanon. La maniero kanti de Roberto estis tute karakteriza: lia voĉo ĉiam aperis “raŭka”, “rompita” kaj “flamenkema”, tute malsama kaj kontraŭa al tio kion “komerca sukceso” postulus. 


   Multaj homoj opinias ke pro tio ke Roberto estis tiom aparta kaj neglektema viro, Tabletom neniam atingis sukceson. Sed samtempe estas evidente ke la eksterordinareco de lia kantisto multe kontribuis al la legendiĝo de Tabletom.

 Siavice, Pedro Ramírez (“Perico”) kaj José Manuel Ramírez (“Pepillo”) estis bonegaj muzikistoj, homoj kiuj dum multaj jaroj estis profesoroj de la Malaga Muzika Konservatorio. Direndas ke ili eĉ surbendigis diskojn pri klasika baroka muziko. Kaj ofte ili ankaŭ ludis koncerte tian muzikon, kelkfoje akompanataj de sia fratino Carmen, kiu estas opero-soprano.

  La fratoj Ramírez ankaŭ estis hipioj kaj ŝatis mariĥuanon. Sed ili samtempe pruvis esti elstaraj muzikistoj, laŭdataj de ĉiuj muzik-amantoj. Same direblas pri la aliaj muzikistoj kiuj, en iu momento, kunlaboris kun Tabletom; menciendas, inter ili, la jenaj: Jesús Ortiz (basgitaristo kaj violonisto dum la unuaj jaroj), José Manuel Arrabal (drumisto), Augusto Jurado (klavaristo) kaj Agustín Carrillo (elstara saksofonisto kaj flutisto).

  La unua disko de Tabletom estis publikigita en 1980. Ĝi nomiĝis Mezclalina (“Miksaĵemo”) kaj enhavis 5 pecojn. Ĉe “Mezclalina”, Tabletom ludas kaj miksas multajn diversajn stilojn: progresivan rokon, ĵazon, bluson, andaluzian rokon kaj flamenkemaĵojn. Oni devas mencii inter tiuj kantoj tiujn nomitajn Tipos Duros ("Duraj Uloj") kaj Zero Zero ("Nulo Nulo"). Recenzoj de muzik-fakuloj konsideras tiun verkon originalega kaj admirinda kreitaĵo. La disko-eldonejo kiu publikigis tiun diskon, RCA, decidis lanĉi nur 600 ekzemplerojn. Hodiaŭe, tiuj malmultaj ekzempleroj estas parto de la legendo de Tabletom kaj, al fanoj, havi unu el ili signifas havi grandan trezoron.

  Sed RCA decidis ne apogi komerce la vendadon de la disko kaj ne plu permesi al Tabletom surbendigi diskojn. Do, la ensemblo decidis travivi sian muzikan vojon sola, sen helpo de iu eldonejo. Tiam, ili decidis memprodukti siajn venontajn verkojn: en 1983 aperis la bendo Rayya (prononcu: “raja”) kaj en 1985 la 4-peca disketo Recuerdos del Futuro (“Memoroj de la Estonteco“). 

  Post la komerca malsukceso de tiuj ĉiuj publikigaĵoj, Tabletom falas en krizon kaj eĉ ŝanĝis sian nomon dum kelkaj jaroj, nomiĝante Rockberto y los Castigos (”Rockberto kaj la Punoj“).


   Ekde 1991 ili renaskiĝas, reprenas la malnovan nomon Tabletom, subskribas kontrakton kun la hispana eldonejo Nuevos Medios (”Novaj Rimedoj“), kaj tiam ili registras la jenajn verkojn (ĉiuj per KD-formo):

- 1992: Inoxidable (”Neoksidebla“), kiu inkluzivas iom popularan kanton Me estoy quitando (”Mi estas maltoksiĝanta“), omaĝe al flamenko-kantisto Camarón de la IslaTroveblas ankaŭ en tiu ĉi disko la tre populara Reggae la Macetas ("Rege-akvumu la Florpotojn"), kiu temas fakte pri nova surbendigado de malnova kanto de la komenco de la 1980-aj.

- 1996: Vivitos y Coleado ("Vivetante kaj Vostumante”), rekta sursceneja registraĵo.

- 1998: La Parte Chunga (“La Aĉa Flanko”).

- 2.002: 7.000 Kilos (“7.000 Kiloj”).

- 2008: Sigamos en las Nubes (“Ni Daŭru Ĉenube”).

-2014: Cantes de Ida y Vuelta (“Kantaĵoj de Iro kaj Reveno”), alia rekta surscenejaĵo.

- 2016: Luna de Mayo (“Luno de Majo”).


   Kaj jen la fino de tiu rakonto. Malgraŭ la komerce tre malsukcesa vojo de la ensemblo, la malaganoj ĝenerale tre aprezas la muzikon kaj la vivo-sintenon de Tabletom, kaj konsideras ke ili estas parto de la popola kulturo de la urbo. Tre eble, baldaŭ la Magistrato de la urbo nomos iun straton de Malago per la nomo de la ensemblo kreita de tiuj ege propraj, apartaj kaj unikaj muzikistoj.


domingo, 4 de agosto de 2019

La Andaluzia rok-muziko (ĉ. 1970-1985)

Naskiĝinte en 1965, mi estis nur infano kiam la unuaj paŝoj de la andaluzia rok-muziko komenciĝis. Fakte, mi nenion sciis pri tiu ĝenro ĝis la somero de 1979, kiam en vilaĝa domo de onklo mia, mi -ree kaj ree- aŭskultis Sé de un lugar (impresan sep-minutan kreitaĵon de Triana) kune kun aliaj tiuspecaj kantoj. Tiu somera sperto ege impresis min, kaj de tiam mi ne ĉesis daŭrigi mian scivoleman esploradon de aliaj grupoj. Jen la resuma rezulto de tiuj miaj esploroj.


Unuaj paŝoj

   La t.n. "Andaluzia Rokmuziko" estis muziko-stilo kiu naskiĝis komence de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento. Tiu stilo celis iamaniere miksi modernajn muzikajn stilojn (ĉefe rokon, sed ankaŭ ĵazon kaj bluson) kun elementoj devenantaj de la tradicia andaluzia kaj flamenka muziko kaj kulturo. Oni devas atentigi pri tio, ke la roka moderna muziko elektita por tiu miksado estis precipe (kaj preskaŭ nure) tiu konata kiel “progresiva” aŭ “simfonia”, t.e. tiu stilo sekvita de ensembloj kiel King Crimson aŭ Pink Floyd. Ne mankas psikedelaj kaj subgrundaj elementoj, ĉefe dum la unua periodo; kaj ankaŭ peza roko videblas en la muziko de kelkaj grupoj. Ni vidu.

    La unuaj spuroj de tiu nova stilo troveblas ĉirkaŭ 1970, per diversaj kreitaĵoj verkitaj de kelkaj hispanaj grupoj kaj kantistoj. Tiurilate, kelkaj gravaj nomoj devas esti menciitaj: Nuevos Tiempos (1967-1970, subgrunda propono), Gong (1967-1971, blusema), Smash (1968-1973, progresiva flamenko) grupo kie membris gravaj muzikistoj kaj artistoj kiel Gualberto García kaj Manuel Molina. Pli kurta kariero estis tiu de Goma, kies unua kaj nura albumo (preskaŭ majstraverko nomiĝanta 14 de abril, 1975) establas pli profundajn kaj riskemajn sonajn navigadojn, inkluzive de la ludado de saxofonoj, far Pepe Sánchez. 

Direndas, ke en tiuj unuaj grupoj membriĝis longa serio de gravaj junaj muzikistoj kiuj, tuj post la disiĝo de tiuj unuaj projektoj, fondis novajn ensemblojn kiuj, kun stiloj iom pli maturaj kaj per pli poluritaj sonaj produktadoj, levis la ĝenron ĝis tre altaj pintoj. Ekzemple, en Nuevos Tiempos anis Jesús de la Rosa (posta Triana ano), Rafael Marinelli kaj Manolo Rosa (ambaŭ postaj fondintoj de Alameda). Siaflanke, en Gong aperis Juan José Palacios (posta drumisto en Triana), Luis Cobos (poste  en Guadalquivir) kaj Manuel Marinelli (ekde 1978 en Alameda).


Triana

  Tutcerte, Triana meritas apartan ĉapitron pro multaj kialoj. Unue, direndas ke Triana  estas la nomo de famega kvartalo en la urbo Sevilo, de kie devenas la membroj de la bando; jen la origino de ties nomo. En 1973 komenciĝis la historio de Triana, per la unuiĝo de ties tri membroj: Jesús de la Rosa (voĉo, klavaroj), Eduardo Rodríguez Rodway (dua voĉo kaj flamenka gitaro) kaj Juan José Palacios “Tele” (drumo kaj frapinstrumentoj). Unuatempe oni planis ke aliaj muzikistoj aliĝu al la grupo, nome Manuel Molina kaj Dolores Montoya. Tamen, finfine tiuj du artistoj decidis krei sian propran flamenkan duon (konata kiel Lole kaj Manuel) kiu multe sukcesis dum tiuj jaroj.

Kompleta dufaca kovrilo de la unua albumo de Triana
                                                        
  Do, la definitiva formo de Triana estis trio konsistanta el la tri homoj antaŭe menciitaj, kvankam kaj por la registrado de iliaj diskoj kaj por la surscenejaj ludadoj oni inkluzivis basgitaron kaj elektragitaron, luditajn kutime de aliaj elstaraj andaluziaj muzikistoj, ofte amikoj de la membroj de Triana. Inter ili mencieblas homoj kiel Manuel Rosa (basgitaristo) kaj Luis Cobo “Manglis”(gitarludisto).

  Fine de la jaro 1974, Triana komencis la surbendigadon de sia unua disko, nome El patio (“La korto”) publikigita je aprilo de 1975. Kvankam tiu albumo vendiĝis tre malmulte dum la unuaj monatoj, eĉ jaroj, post sia publikigo, oni povas aserti ke oni staras antaŭ unu el la plej rimarkindaj muzikaj kreitaĵoj en la historio de la hispana muziko. La antaŭe menciita ensemblo Smash miksis rokon kaj flamenkon, sed en tia maniero ke oni povus ĝin difini kiel “apudmetado”. Tamen, Triana, ĉe El patio, ne "apudmetas", sed tute “kunfandas” ambaŭ stilojn, kreante sonajn etosojn neforgeseblajn, plenajn je forto, sentemo kaj originaleco. El patio ja kompareblas al la plej gravaj verkoj de la anglaj progresivaj ensembloj. 

  La albumo konsistas el 7 pecoj, de tre diversaj daŭroj, sed kiuj konsistigas solidan muzikan unuecon. Eble la plej gravaj estus tiuj tri plej longaj: Abre la puerta (Malfermu la pordon), Sé de un lugar (Mi scias pri loko) kaj En el lago (Ĉe la lago). La aliaj kvar pecoj, ankaŭ plenaj je inspireco, utilas kiel “oraj pontoj” inter tiuj tri pli kompleksaj. La entuto estas kaj restas nesuperebla.

   Triana daŭrigis sian muzikan vojon iom post iom, tra la sekvantaj jaroj. Tiel, ili publikigis la jenajn albumojn:

- 1977: Hijos del agobio (Filoj de la angorpremo);
- 1979: Sombra y luz (Ombro kaj lumo)
- 1980: Un encuentro (Renkontiĝo)
- 1981: Un mal sueño (Malbona sonĝo)
- 1983: Llegó el día (Alvenis la tago).


   
Inter la kelkaj dekoj da kantoj komponitaj de Triana, estas neeviteble mencii almenaŭ alian, nome Tu frialdad (Via malvarmo, 1980), kiu atingis la plej altajn pintojn en la furorlistoj de Hispanio kaj eĉ de aliaj landoj. Temas pri peco kun facilaj strukturo kaj instrumentado, kie la lamentema flamenka voĉo de Jesús teksas, blus-stile, simplan kanton pri ama forlaso. Tu frialdad restas la plej konata kaj versiigita komponaĵo de la mita sevila ensembloĜenerale, pristile, la trairo de la Triana muziko iĝis iom post iom malpli "progresiva" kaj sekve pli “facila”. Sed tio ne malhelpis tion, ke la nombro de vendoj de iliaj diskoj kreskis kaj ili iĝis unu el la plej popularaj ensembloj en la tuta Hispanio kaj eĉ en aliaj landoj de Eŭropo. 

  Bedaŭrinde, je oktobro de 1983 Jesús de la Rosa suferis tragedian aŭto-akcidenton, sekve de kiu li mortis. La historio de Triana finiĝis en tiu momento, kvankam kelkfoje Juan José Palacios kaj aliaj muzikistoj uzis la nomon Triana por kelkaj surbendigaĵoj kaj turneoj.

Aliaj gravaj ensembloj

   Sed ne estis Triana la nura muzika ensemblo kiu naskiĝis en tiu epoko kaj kiu verkis tiun muzikan ĝenron. Multaj aliaj muzikistoj komencis siajn proprajn muzikajn vojojn. Menciendas la jenaj, laŭ la jaroj de ilia naskiĝo:

- Iman (1976): ili publikigis du imponajn kaj kompleksajn albumojn, preskaŭ tute nurinstrumentajn: Iman, Califato Independiente (Imamo, Sendependa Kalifejo) kaj Camino del águila (Vojo de la aglo). Sed tio sufiĉis por pruvi ke temis pri sen-egalaj muzikistoj kaj komponistoj, kies stilo iom memorigas je la pli progresiva flanko de Mike Oldfield. Iman disiĝis post la somero de 1980, kvankam poste ili denove kuniĝis por diversaj surscenejaj ludadoj.




- Cai (1977): tiu ĉi ensemblo devenas el Kadizo (jen la origino de sia nomo). Inter iliaj muzikistoj tre famas Chano Domínguez, pianisto kiu poste sekvis sian propran unuopan muzikan karieron, kunlaborante kun multaj aliaj muzikistoj. Cai publikigis tri albumojn, el kie elstaras la unua, nomiĝinta Más allá de nuestras mentes diminutas (Pli fore de niaj etegaj mensoj); pri tiu disko, kvankam estas iom mallonga (ĝi daŭras nur 33 minutojn) direndas ke temas pri vera majstra verko ene de la tutmonda progresiva rokmuziko. Tamen, miaopinie direndas ke mankis en Cai sufiĉaj bonaj kantaj voĉoj, kio eble malhelpis atingi pli grandan komercan sukceson.

- Guadalquivir (1977). Temas pri kvinopo kiu surbendigis tri diskojn, inter 1978 kaj 1983. Ilia muziko estas tute instrumenta kaj tre ĵaza-stila, inklusivante blov-instrumentojn, kio ne okazis tro ofte en tiaj grupoj. Inter iliaj muzikistoj menciendas Luis Cobo “Manglis”, elstara gitarludisto.

- Alameda (1978): ili publikigis kvar albumojn, inter 1979 kaj 1983. Ilia muziko baziĝas sur pianoj kaj klavaroj, kaj ĝi sonas pli “dolĉa” kaj "klasika" ol tiu de Triana. Menciendas la du fratoj pianistoj Manuel kaj Rafael Marinelli, la basgitaristo Manuel Rosa kaj la gitarludisto kaj rimarkinda kantisto José Roca.

               

- Medina Azahara (1979). Tiu ĉi bando devenas el Kordovo. Temas pri kvinopo kiu havas la plej longdaŭran muzikan kurson de la tuta andaluzia roko, pro tiu ke ili ankoraŭ ekzistas kaj ke, kvankam multaj ŝanĝoj okazis ene de la membraro, ili neniam disiĝis. La stilo de Medina Azahara estas pli “metala” aŭ “peza” ol tiu de la aliaj ensembloj menciitaj antaŭe. Dum la unuaj jaroj de ilia kurso, ili multe vendis, precipe de ilia unua albumo Paseando por la mezquita (Promenante tra la moskeo) publikigita en 1980, disko kiu estas aprezata kiel alia majstra verko de la hispana moderna muziko.



Aliaj menciindaj nomoj

  Oni povus ankoraŭ nomi kelkajn aliajn ensemblojn kaj artistojn kiuj sekvis tiun andaluzian rokmuzikon. Ne ĉiuj ili estis andaluziaj muzikistoj, sed iamaniere ili faris tian muzikon. Menciendas la jenaj nomoj: Veneno (1975-1978), Vega (1977-1982), Granada (1974-1979), Mezquita (1978-1981) kaj Pata Negra (1978-1990).

Aldone, oni nepre devas nomi aliajn unuopajn artistojn: 

- Kiko Veneno kaj Raimundo Amador kiuj, krom iliaj unuopaj karieroj, ankaŭ estis membroj de la ensemblo Veneno, ĵus menciita supre kaj kiu nur surbendigis unu gravegan diskon en 1977. Raimundo Amador, siavice kaj dum multaj jaroj, majstre ludis kaj registris elstarajn miksaĵojn de flamenko kaj bluso.

- Felipe Campuzano, pianisto kaj komponisto kun klasikaj radikoj, kiu dum la 70-aj kaj 80-aj atingis enorman sukceson pere de pleninstrumentaj diskoj en kiuj trajtoj de la novaj ĝenroj evidente aperas kaj senteblas. Lia ok-voluma kolekto Andalucía Espiritual estas la plej bona ekzemplo de lia talento. Se vi povas, iam aŭskultu la pecojn Las salinasInquietudes, kiuj tre certe ravos vin. Aldone, Campuzano ankaŭ komponis pli popularajn pecojn por aliaj artistoj, kie sonoj devenintaj el cigana rumbo miksiĝas al popaj dancaj proponoj; ĉi-rilate, la kanto Te estoy amando locamente (Mi vin estas amanta freneze, 1974, registrita de la femala cigana duo Las Grecas) markis mejlŝtonon en la tiutempa hispana socio.


- Miguel Ríos, famega granada kantisto kiu en 1977 publikigis tiustilan diskon, nomitan Al-Andalus.

- Camarón de la Isla, kiu, ene de sia rimarkinda tutspeca flamenka vojo ankaŭ registris gravan mitan diskon kiu, en multaj aspektoj, alprenas influon de la andaluzia rokmuziko: La leyenda del tiempo (La legendo de la tempo, 1979).


 Fino kaj heredaĵo

 Ekde ĉirkaŭ 1984-1985 la andaluzia rokmuziko komencis sian dekadencon, kaj iom post iom ĝi malaperis. Tamen, ĝia influo ankoraŭ daŭras en la verkoj de multaj artistoj. Tiel, ekde la komenciĝo de la nova jarcento almenaŭ deko da grupoj povas esti konsiderataj kiel heredantoj de la tiuepoka influo. Estu cititaj la jenaj: Alhandal (ekde 2009), Califato 3/4 (2018), Taifa Yallah (2020); kaj fine tiu plej originala, nome DMBK (siglo de Derby Motoreta’s Burrito Kachimba, startinta en 2017), kies muzikon mi difinus kiel freŝan kaj renovigitan miksaĵon inter Triana kaj Led Zeppelin. Aldone, kelkaj antikvaj ensembloj rekuniĝas de tempo al tempo por ludi sursceneje kelkajn spektaklojn. Kaj multaj el la tiutempaj diskoj estas/os aprezataj kiel “klasikaĵoj” ĝuindaj por ĉiame, kaj  ne nur en Hispanio. Oni dissemis, oni rikoltos...