monda lingvo

monda lingvo

jueves, 12 de febrero de 2026

 De la eterna faduo al Madredeus

Notoj: tiuj portugal-lingvaj vortoj principe facile kompreneblaj de ĉiuj ne estos tradukitaj. Aliflanke (cele eviti superfluan ortografian lacigan pedantecon), en la nomo Amália la supersigno aperos nur je la unua fojo.


Se oni serĉas la vorton faduo en iu ajn vortaro, oni trovas proksimume la jenan difinon: “Portugala popola kanto unuvoĉa, akompanata de gitaro kaj aliaj kordaj instrumentoj, kies tekstoj rilatas al malgajaj, melankoliaj sentoj...”. Nu, sufiĉe bona enkonduko. Ni vidu kiujn aldonajn sciigojn oni povas almeti al tiu baza difino. La vorto faduo (propralingve: fado, o fado) devenas el la latina fatum, tradukebla kiel fato, fatalo, sorto-destino. Estas neeviteble alporti ĉi tien la vorton saŭdado (saudade), kiu estas difinita en la vortaroj kiel “amara ĝuo de la rememoroj kaj bedaŭroj, fontinta el la portugala kulturo. Nostalgio, sopiro”. Ĉiukaze, ni troviĝas antaŭ la plej grava kontribuo de Portugalio al la monda muziko, tiel ke en 2011 Unesko deklaris faduon “tuthomara kultura heredaĵo”.

Se oni serĉas pri la originoj de faduo, oni devas diri ke ili tre eble situas je la komenco de la 19ª jarcento en la lisbona regiono. Kvankam la unuaj pra-radikoj troveblas en la mezepokaj galegaj baladoj (cantigas), kutime oni akceptas la ĉeeston de muzikaj influoj venantaj el la afrikaj kolonioj de Portugalio.

Pri la instrumentoj kiuj normale akompanas la kantiston, devas esti menciataj la jenaj: portugala gitaro (populare nomata viola), kiu havas 12 kordojn; akustika basgitaro; cavaquinho, speco de kvar-korda gitareto kiu fakte kaj kurioze estas la precedenco al la havaja ukulelo (tiel lontane alvenis la portugalaj ŝipoj!). En la pli modernaj prezentadoj, videblas foje mandolino, violono aŭ eĉ fortepiano.

Kvankam oni povas distingi inter deko da specoj de faduo (minora, tradicia, gaja -fado corrido, neprofesia, ktp) ĉi tie oni nur rimarkigu pri la distingo inter faduo de Lisbono kaj faduo de Koimbro. La lisbona speco estas tiu pli universale konata, kiu siavice enhavas multajn kategoriojn, jam iom menciitaj supre. Male, la faduo de Koimbro estas nepre vir-voĉa, studentema (ege rilatanta al la urba universitato), kies tekstoj ofte temas pri amo, pri filozofio kaj pri aliaj studentaj temoj, kaj kies ludantoj devas surhavi tradiciajn nigrajn vestaĵojn. Aldone, la aro da instrumentistoj akompananta la kantiston estas multe pli nombra ol tiu de la “normala” faduo. Estas facile videble ke tiuj ĉi karakterizaĵoj rilatas al la mezepokeskaj universitataj muzikaj ensembloj, kies originoj situas tre eble en Salamanko ĉirkaŭ la 13ª jarcento. Se oni fosus iom pli profunde, oni alvenus ĝis la goliardoj, sed nun sufiĉas diri ke tiuj tunaoj (esperantigo mia por tunasestudiantinas) disvastiĝis el Hispanio al multaj landoj el Iber-Ameriko, al Portugalio kaj eĉ al Belgio kaj Nederlando.

Gravaj nomoj en la fadua sfero

Inter la centoj da artistoj kiuj diversagrade kontribuis/as al la forĝado de la faduaj mito kaj realo, mi pritraktu nur la jenajn kelkajn:

- Maria Severa Onofriana (1820-1846)Parto de ŝia vivo situas en la kampo de legendo. Oni scias ke ŝi kantadis faduojn en la tavernoj de Lisbono, akompanante sin mem per portugala gitaro. Ŝajne, ŝi havis kelkajn amorantojn (inkluzive de iu grafo!) kun kuj ŝi ĉeestadis en la tiutempaj taŭroludadoj. Ŝi mortis tre juna pro tuberkulozo. La famo de A Severa kreskis precipe pro tio, ke ŝi estas la fikcia protagonisto de kelkaj gravaj romanoj, teatraĵoj kaj filmoj de Portugalio. O Retiro da Severa (La Rifuĝejo de Severa), fondita en 1933, estas ege tipa faduejo en Lisbono, kvankam de tempo al tempo la lokalo translokiĝis tra diversaj partoj de la urbo.

Alfredo Marceneiro (1891-1982). Alfredo Rodrigo Duarte estis profesie lignaĵisto-ĉarpentisto, jen la origino de sia kromnomo Marceneiro. De tre juna aĝo li komencis agi kiel kantisto tra la stratoj kaj tavernoj de Lisbono, ĝis atingi sukcese ludokanti en la plej gravaj landaj teatroj. Li ankaŭ estis grava komponisto.

- Fernanda Maria (1937-2025; familia nomo: Carvalheda Silva). Temas pri la plej alta reprezentanto de la faduo castiço. Ŝi registris pli ol 80 diskojn, kelkajn el ili kune kun Marceneiro. La signifo de castiço en la portugala estus “profunde popol-tradicia, tre popol-tipa”. En tiu speco de faduo, la teksto estas iom libere elektebla de la kantisto kaj, rilate la strukturon, tia faduo foje ne havas rekantaĵon aŭ refrenon. Temas, do, pri improvizema kreema ĝenro.

 
- Amália Rodrigues (1920-1999). Jen la “Reĝino de faduo”. Amalia registris 170 diskojn kaj vendis ĉirkaŭ 30 milionojn da ekzempleroj. Post la falo de la registaro de Marcelo Caetano (1974), oni iom maljuste akuzis ŝin esti kunlaboranto de la Salazara diktaturo (1933-1974); reĝimo kiu laŭdire subtenis (pli-malpli aperte) la kulturon de la “tri F”: faduo, Fátima, futbalo. Tamen, estas ankaŭ multaj homoj kiuj asertas ke dum tiuj jaroj Amalia donacis monon al la komunisma partio. Kaj aldone, oni ne forgesu kelkajn verajn historiajn faktojn. Tiel, en 1962, la kanto Abandono (Forlaso) estis malpermesita de la registaro de la Estado Novo (“Nova Ŝtato”, kromnomo de la diktatoreco). Tiu kanto estis ankaŭ konata kiel “La faduo de Peniĉe”, pro la nomo de la prizono kie restis enfermitaj multaj politikaj prizonuloj. Plie, direndas ke je la 29ª de marto de 1974, Amalia intence utiligis la kanton Grândola, Vila Morena kiel fermo de sia koncerto en la Teatro Koliseu de Lisbono. Grândola estis komponita de la kantaŭtoro Zeca Afonso kaj, sufiĉe surprize, en tiu momento ĝi ankoraŭ ne estis kanto malpermesita de la registaro. Okazis, ke kelkaj revoluciemaj oficiroj kiuj ĉeestis la tiutagan koncerton decidis elekti tiun muzikaĵon kiel starto-signalon por la tuj posta Revolucio de la Diantoj (je la 25ª de aprilo) kiu -kiel sciate- difinis la finon de la Salazara reĝimo. Kaj plie, ni ne forgesu ke nur kelkajn semajnojn post la revolucio, Amalia registris sian propran version de Grândola, tiel imponan, ke ĝi restas mia plej ŝatata versio de tiu legendeca har-hirtiga muzika peco.


Mi ŝatus alporti ĉi-tien ekstrakton de kantoteksto (1954) de Amalia pri kio, do, estas faduo: “Amo, ĵaluzo, cindro kaj fajro, doloro kaj peko. Tio ĉio ekzistas. Tio ĉio estas malgaja. Tio ĉio estas faduo”.

Fine, mi diru ke fratino de Amalia, nome Celeste Rodrigues (1923-2018), estis ankaŭ kantistino de faduoj. Laŭdire de la kritikistoj, la stilo de Celeste estis pli ĉiutageca, ene de la ĝenro castiço, jam vidita.

- Carlos do Carmo (1939-2021). Li reprezentis Portugalion en la Festivalo de Eurovision de 1976, per la kanto Uma flor de verde pinho (Floro de verda pino). Tre popularaj iĝis multaj el liaj registraĵoj, ekzemple tiu nomata Canoas do Tejo (Kanuoj de la -rivero- Taĝo), komponita de Federico de Brito, “Britinho”, kaj kiu restas aprezata kiel vera “himno al Lisbono”. Carlos do Carmo ankaŭ partoprenis la filmon Fados (2007) de la hispana reĝisoro Carlos Saura. Fados estas parto de trilogio dediĉita de Saura al tri tipaj urbaj modernaj kantoj, kune kun Flamenco (1995) kaj Tango (1997). 

- Mariza (dos Reis Nunes). Naskiĝinta en Mozambiko en 1973, ŝia kariero komenciĝis en 1999, okaze de la diversaj omaĝoj al Amalia Rodrigues. Fado em mim (Faduo en mi, 2001) estas la unua el ŝia deko da albumoj, tra kiuj ŝi kunlaboras kun kelkaj hispanaj artistoj: Miguel Poveda, José Mercé, Concha Buika... Mariza ankaŭ aperas en la filmo Fados.

- Dulce Pontes (n. 1969). Ĉirkaŭ 1990 ŝi iĝis populara per diversaj kanto-konkursoj kaj televidaj programoj. En 1991 ŝi reprezentis Portugalion en Eurovision per Lusitana paixão (Luzitana pasio). Ŝia unua albumo, Lusitana (1992) estas ankoraŭ pop-muzika, sed ekde ŝia dua albumo Lágrimas (Larmoj, 1993), ŝi efektivigas specon de heterodoksa faduo, inkludante diversajn instrumentojn kaj ritmojn devenantajn el la araba kaj Balkania kulturoj. Por ekzemplo, oni komparu ŝian version de Povo que lavas no rio kun tiu farita de Amalia en 1962; kaj same direblas pri Canção do mar, jam farita de Amalia en 1955. Tiu lasta peco estis tiam titolita Solidão (Soleco) kaj estis komponita de Ferrer Trindade kaj “Britinho”. Direndas, ke Canção do mar estas tre probable la plej fama faduo de la historio.
 


En 1999, O primeiro canto (La unua kanto; aŭ eble La unua angulo...) atingis grandan kritikan kaj publikan sukceson. Temas pri disko en kiu ŝi enmetas ĵazajn elementojn kaj pli akustikan etoson. kunlaboras kun Dulce i.a. la fama klasika pianistino Maria João (n. 1944). Ekde tiam, Dulce ofte kunlaboras kun famaj internaciaj artistoj kiel Andrea Bocelli, José Carreras, Ennio Morricone kaj Carlos Núñez (ĉi-lasta estas grava galega fakulo pri sak-ŝalmoj kaj kelta muziko).

En 2022 aperas ŝia ĝisnuna lasta albumo, nome Perfil (Profilo). Mi volas diri ke Dulce Pontes estas mia plej ŝatata portugala artisto, ĉefe pro la rava kaj solida maniero kiel piano sonas sub ŝiaj manoj, dum ŝi voĉe interpretas korŝirajn kantaĵojn, foje eĉ komponitajn de ŝi mem. Amalia Rodrigues mem, antaŭ sia morto, konsideris Dulce-n la nova “heredantino” de la moderna faduo kaj ties regno.

- Madredeus

Pedro Ayres Magalhães (n. 1950) estis profesia muzikisto kaj, ekde 1981, la basgitaristo de la tekno-roka bando Heróis do Mar. Siaflanke, Rodrigo Leão (n. 1964) kunfondis la rokan ensemblon Sétima Legião, en kiu li estis la klavaristo. En 1985 ambaŭ decidas startigi muzikan projekton rilatan al la tradicia landa muziko. La forĝado de tia nova bando postulis tempon kaj preparaĵojn. Iun tagon, tute hazarde, ambaŭ muzikistoj ĉeestis la surscenejan kantadon de faduo faritan de tre juna artistino, nome Teresa Salgueiro (n. 1969). Tio okazis en taverno de la Kvartalo Alta de Lisbono, tiutempa kutima loko por bohemianoj. La voĉo de Teresa ege impresis ilin, kaj ambaŭ proponis al ŝi esti parto de ilia projekto. Teresa tuj akceptis. Kune kun Gabriel Gomes (akordionisto) kaj Francisco Ribeiro (violonĉelisto), tiu grupo de junuloj komencis provludi en la Teatro Ibérico, lokalo kiu situas apud monaĥinejo en la kvartalo Madre de Deus (Patrino de Dio), je la orienta parto de Lisbono. En la monato Julio de 1987 oni surbendigis partojn de kelkaj koncertoj faritaj de la kvinopo en la Teatro Ibérico, kaj el tiuj registraĵoj oni pretigis la diskon Os dias da MadreDeus (La tagoj de MadreDeus, 1987, EMI-Valentim de Carvalho). Ĝi enhavas 19 pecojn, inter kiuj estu cititaj A vaca do fogo (La bovino de fajro), O Brasil (senteksta, tute zumata kanto) kaj la pure instrumenta As montanhas (La montoj), kiu inaŭguras la diskon, kaj kie la akordiono montriĝas splenda. Madredeus igas faduon kvazaŭ baroka ĉambro-muziko, kaj samtempe invitas la aŭskultanton imagi kaj senti spiritan vojaĝon al iu Portugalio sublima, transcenda, eterna.



La verkaro kaj historio de Madredeus ekde 1987 ĝis hodiaŭ estas tro densa por esti profunde pritraktata en tiu ĉi principe simpla artikolo. Tamen, mi almenaŭ priskribu la jenajn sciigojn. En la kampoj de la membraro kaj de la instrumentoj uzataj, okazis oftaj ŝanĝoj, tiom multaj, ke hodiaŭ la nura muzikisto kiu partoprenis en ĉiuj diskoj kaj etapoj estas Pedro Magalhães. 

En 2007 Teresa Salgueiro kaj aliaj membroj decidis forlasi la ensemblon por startigi siajn proprajn unuopajn karierojn. En tiu momento, Magalhães kaj la pianisto Carlos Maria Trindade “reinventis” la projekton kaj rebaptis la grupon per la nomo Madredeus & A Banda Cósmica, en kiu aperas du novaj inaj voĉoj, elektraj gitaro kaj basgitaro, frapinstrumentaro kaj violono. Entute, dek membroj kiuj igos la sonon kaj la prezentadon de Madredeus pli laŭta, pli elektra, pli ritma. Ankaŭe, malaperas akordiono kaj siavice harpo eniĝas en la sonaro. Entute, la novigita Madredeus publikigis tri diskojn, el kiuj eble tiu plej interesa estas Metafonia (2008), duobla albumo kiu inkludas novajn versiojn de klasikaj pecoj de la ensemblo, kiel la 18-minutan refaron de O mar.

Ĉirkaŭ 2011 oni decidas reveni al pli tradicia propono, inkluzivante novan kantistinon, Beatriz Nunes (n. 1988) kaj eldonante specon de kompila KD en kiu aperos 13 jam konataj pecoj, sed renovigitaj en la instrumentado kaj voĉo. Temas pri Essência (2012, Sony Music).

Pri la verkaro, inter la ĉirkaŭ dudeko da albumoj (el kiuj kvar estas surscenejaj registraĵoj) elstaras O spiritu da paz (1994), Ainda (Ankoraŭ, 1995, sonbendo de la filmo Lisbon Story, far la germana reĝisoro Wim Wenders), Faluas do Tejo (Ŝalupoj de la -rivero- Taĝo, 2005) kaj Capricho sentimental (2015), lasta studia verko ĝis hodiaŭ.

Ĝenerale, direndas ke la sekvantaro kaj fanaro de Madredeus akceptis plaĉe kaj ŝate la diversajn modifojn tra la multaj etapoj de la ensemblo; kaj pri tio mi ĝojas, ĉar ilia propono daŭre restas altkvalita kaj delica, samtempe parto de la modernaj “mondaj muzikoj” kaj de la eterna faduo...