monda lingvo

monda lingvo

domingo, 25 de agosto de 2024

 BaRok’-Projekto: aparta elstara propono


Antaŭ kelkaj semajnoj mi sentis emon (eĉ deziron!) prezenti al LF artikolon pri iu esperanta muzika afero. Verdire, jam de antaŭ iom longa tempo mi ne tre aliras la esperantan muzikan planedon. Mi ne celas diri ke mi ne aprezas nian muzikon; tute simple, aliaj taskoj okupadis mian menson.

Tiam, baldaŭ, la demando alvenis: pri kiu esperanta artisto aŭ stilo mi verku? Post iom da pripensado, mi establis kelkajn kondiĉojn plenumendajn de tiu (aŭ tio) elektota. Tiel, devus esti artisto aŭ ensemblo kiu komponas siajn proprajn pecojn, kantas, ludas instrumenton, havas apartan proponon kaj atingas kvaliton kompareblan al tiu de gravaj internaciaj muzikaj nomoj. Eble mi fiksis tro da kondiĉoj, eble ne; sed tutcerte, tiu aspekto kiun mi trovis plej malfacila por fari mian elekton estis tiu pri “aparta propono”. Mi ja ne celis signifi proponon specialan, ekstravagancan, bizaran, strangan, unikan, tute propran... Ne, mi nur celis “apartan” en la tria senco enhavita en la PIVa difino: “ne ordinara...”. Kaj mi tute agnoskas ke temas pri tre subjektiva afero, ĉar io kio estas ne-ordinara por iu homo povas esti tute banala por alia. Do, mi lasu tiun iom senutilan debaton kaj eniru en la kerno.

Kvankam mi fine decidis verki pri la brazila ensemblo BaRok’-Projekto, mi volus profiti la okazon por, antaŭe, almenaŭ iom skribi pri la aliaj nomoj kiujn mi konsideris kiel eblaj taŭgaj elektoj por tiu ĉi mia kontribuo al la esperanta muziko. Foje temas pri personoj, foje pri grupoj, foje pri iu specifa disko, foje eĉ pri unu sola kanto. Jen tiuj de-mi-ŝatataj sed ne-elektitaj nomoj kaj proponoj:

1.- Rêverie: italoj el Milano kiuj proponas diversajn neordinarajn stilojn, kiuj povus esti resumitaj per la esprimo “etnoprogresiva muziko”. Rêverie estas ensemblo fondita de Valerio Vado (gitaro, klavaro, voĉo) en 1996, kiu kantas en kvar lingvoj (itala, friula, angla, esperanto) kaj kies plej grava aliro al Esperanto estas la duobla albumo Revado (2011).

2.- Kaj tiel plu: katalunoj kiuj ludas precipe mezepokan kaj renesancan muzikaĵojn el Katalunio kaj ankaŭ el aliaj najbaraj regionoj. Ekde 1989 ili daŭre turneas tra Esperantujo kaj publikigis kvar albumojn.

3.- Vojaĝo: francoj, el Tuluzo, ilia stilo estas ia bongusta moderna ĵazo, laŭ kiu du albumoj estas jam eldonitaj, nome Planedo nia kaj Intergalaksia.

4.- La Perdita generacio (LPG): svedoj tre konataj en Esperantio, aktivaj ekde 2003. Ne estas facile difini kaj klasi ilin, sed pecoj kiel Ĉu vi kontentas? (2013) -kiu estas longa je 11 minutoj- ege altiras mian atenton.

5.- Ene de metalroko kaj punko aperas kelkaj interesaj nomoj kiel la poloj Krio de Morto kaj la ukrainoj Piĉismo. Sed plej surprize kaj neatendite estis al mi ekkoni pri la ekzisto de kelkaj japanaj ensembloj, kiuj kreas specon de anarko-punko, sone kaj tekste ege strida kaj nekonvencia. Mi nomos nur du el ili, Malimpliki (ekde 2014) kaj Socio la difekta (ekde 2021), kies diskoj estas eldonitaj de usona firmao kaj kiuj jam faris kelkajn turneojn tra la orienta parto de Usono atinginte sufiĉan grandan atenton ĉe la punkaj rondoj.

6.- Ene de progresiva roko, verdire estas malmulte da proponoj. Tamen mi volus almenaŭ mencii la jenajn du ensemblojn, kies membroj -laŭ kiom mi scias-, ne estas esperantistoj, sed tamen foje utiligis esperanton. Unu el tiuj grupoj nomiĝas Vespero, naskiĝinta en 2003 en Astrakano, sude de Rusio. Mi mem difinis ilin en iu pasinta artikolo per la jenaj vortoj: "...ege longaj tutinstrumentaj pecoj, surbaze de violono, elektra gitaro, psikedelaj klavaro kaj sintezilo, vigla frapinstrumentado, densa basludado... Voĉo estas nur malofte uzata, kutime femala kaj senteksta. Folkloraj elementoj estas ankaŭ uzataj. Resume, ege kompleksaj komponaĵoj, ĝuindaj de ŝatantoj kaj amantoj de tiu ĉi stilo, kiel mi mem. Aldona -kaj grava- kuriozaĵo estas la nomo de la ensemblo, Vespero, jes ja intenca Esperanta vorto. Kaj videblas, ke ili uzas esperantajn vortojn por kelkaj aliaj siaj kreitaĵoj; ekzemple, la nomo de unu albumo ĝia estas Sonĝo; sed troveblas aliaj pliaj tra iliaj diskoj. Vespero ankaŭ titolas ĝiajn komponaĵojn per vortoj eltiritaj el la latina, la bulgara, la estona, la angla, la galega, la portugala, la germana..."

Due -kaj kvankam nur pro unu sola kanto, la alia menciinda nomo ene de nia progresiva muziko estas Appelez moi personne, francoj kiuj en tre mallonga (kia bedaŭro!) kariero faris tre alternativan rokan muzikon, kaj kiuj en 2011 publikigis la pecon Sufero. La teksto de la kanto estas poemo de 1911 de esperanta poetino Maria S. Trenner, kaj la muziko estas ege bona specimeno de progresiva roko, kie la ludo de klavaro kaj gitaro kreas intensan atmosferon en la centraj momentoj de la peco. Mi konsilas aŭskulti ĝin en interreto.

BaRok’-Projekto (ekde nun: BP). La origino de BP situas en Goiânia, ŝtato Gojaso (Goias), centre de Brazilo. Pri-stile, ilia muziko povus esti difinita kiel folklora peza roko, kie troveblas elementoj de klasika muziko. Ili ja atingas elstaran kvaliton en la sono kaj en la instrumenta interpretado. Pri la anaro, fakte, BP konsistas el du bazaj fondintaj membroj, al kiuj aliĝas multaj aliaj muzikistoj por specifaj diskoj kaj koncertoj. Ni vidu tiujn du bazajn membrojn:

- Rafael Milhomem (n. 1981). Junaĝe li studis klavaron kaj trumpeton; poste, li ekprenis gitaron, flutojn kaj kavakinjon (cavaquinho, elportugala speco de gitareto, origino de la konata polinezia ukulelo). Li kunlaboris kun ensembloj kiel El Ligno trio (2006), Sun Road (2007-2008), Euphony, Alma Brasileria... Milhomem estas esperantisto kiu partoprenis kiel komponisto en la projekto Hejmo, patronita de SAT. Unuope, li jam registris kaj publikigis du albumojn, kie li montras pli personajn ŝatojn kaj tendencojn, pli klasikemajn, iom ekster la ordinaraj proponoj de BP. Temas pri la albumoj Flugantaj melodioj (2018) kaj Kien vi iros? (2020) inter kies pecoj citindas Ritaro de la animo, Al Persujo kaj Al Portugalio. Fine, kaj kurioze, direndas ke Rafael Milhomem registris la disketon La espero sambas -kiu estas versio je samba stilo de la esperanta himno, kie partoprenas aliaj muzikistoj, kiel Flavio Fonseca kaj João Fernandes; ili ankaŭ surbendigis ĝuindan instrumentan version.

Rafael Muniz de Oliveira. Muzik-produktisto, gitaristo, sonteknikisto, kantisto, klavaristo. Li kunlaboris kun Euphony kaj Symphonic Tragedy. Ankaŭ Muniz estas tutkora esperantisto. Kutime li ludas elektran gitaron kaj, kiam mankas alia kantisto en la scenejo, li estas la ĉefa kantisto, per sufiĉe bona voĉo.

Aliaj membroj. La kompleta listo de la aliaj muzikistoj kaj kantistoj kiuj iam kunlaboris kun BP estus tro longa por konvene enmeti ĝin en tiu ĉi modesta artikolo. Sed almenaŭ menciendas la basistoj Murilo Ramos kaj Thiago Alberto, kaj la drumistoj Flavio Soares kaj Junior Nievi. Pri la voĉo, rimarkindas Leo Yanes; kaj ĉefe Karliene Araújo, profesie instruistino de muziko en la ŝtato Gojaso. Karliene ludas la precipan voĉon en la plej gravaj kaj konataj komponaĵoj de BP.

Verkaro de BP. Tre resume, ni vidu -laŭ ordo de jaro de eldono- la verkojn de BP.

- Bataltemp’ (2007). Virtuala dema (=son-montra) koncepta albumeto, enhavante kvar pecojn. En tiu tempo la grupo nomiĝis BaRok’. La albumeto rakontas epopeon pri milito.

- La plej bona ĉasisto (2013). Virtuala unuopaĵo. Post kelkaj jaroj silentaj, BP revenas, starigas sian retejon kaj publikigas reklaman videon, en kiu ili anoncas la preparadon de nova albumo, kiu unua-intence nomiĝu La ruĝa rivero. (Fakte, ni vidos ke poste aperos kelkaj modifoj en tiuj anoncitaj sciigoj).

- Jen nia viv-river’ (2015). Albumeto, jam en Vinilkosmo kaj kun Karliene Araújo. Fakte, temas pri nova registrado kaj eldono de iliaj pasintaj kreitaĵoj, aldonante novan kanton, tiun kiu nomas la albumeton.

- Sovaĝa animo (2016). Albumo kaj KD. Tiu ĉi disko enhavas dek unu pecojn, el kiuj estas rimakindaj Tauba kaj Kerana*(alinome: Malbeno parto 1), Reĝino de la nokto kaj Sovaĝa animo. Pli specife, Tauba kaj Kerana -precipe en la versio en koncerto kiu estas facile atingebla en interreto- ege impresis min, ĉar montras tre profesia ensemblo de artistoj, atinganta nivelon kiu estas tre respektatan eĉ ekster Esperantujo, inter la internaciaj pezrokaj muzikaj medioj.

*Tauba kaj Kerana estas la nomoj de du gravaj roluloj en la gvarania mitologio

- kvin jarcentoj (2021) Albumeto. Alvenas kelkaj novaj kunlaborantoj, kiel la fama drumisto Fred Mika kaj la amatora kantistino Kimera. La unuopaĵoj Kaŝiri kaj Sola hirundo atingis sukceson denove ekster Esperantujo; oni eĉ registris anglalingvan version de Sola Hirundo -Swallow Flight- kantita de Erich Martins. 

- Veko (2022) Albumeto, kiu estis antaŭanoncita per la unuopaĵo Hibrida batalanto (2021). Temo de la albumo: indiĝenoj, vekiĝu! Tiu ĉi albumeto enhavas ses pecojn, inkluzivante du instrumentajn versiojn de Kial ne? kaj Hibrida batalanto. Menciendas ankaŭ Pindoramo* estis invadita kaj Hejmo; la teksto de tiu ĉi laste citita kanto estas kontraŭmilita poemo de Marjourie Boulton.

*Pindoramo estis ŝajne la nomo de  Brazilo antaŭ la alveno de la eŭropanoj

La leganto de tiu ĉi artikolo tre eble jam suspektis ke la ĉefa temo de la komponaĵoj faritaj kaj luditaj de BP estas la daŭraj mencioj kaj aludoj al la indiĝenaj triboj de Sudameriko, iom sopirante kaj reprenante ties mitologiajn rakontojn. Ankaŭ ia pacisma etoso spireblas tra ĝia tuta verkaro.  Cetere, pri la admirindaj kovriloj de la diskoj respondecas la talentoplena brazila dezajnisto Carlos Fides. Videblas, ke detaloj estas ĉiuaspekte zorgeme pritraktitaj. Fine, mi diru ke ni, esperantistoj, fiere aprezu la laboron faritan de BP. Mi aldonu ke, ĝis nun, BP ricevis tri gravajn premiojn en diversaj esperanto-aranĝoj por la jenaj kantoj: La plej bona ĉasisto (en 2013), Jen nia viv-river’  (en 2016) kaj Kaŝiri (en 2020). Gratulon al BaRok’-Projekto. Kaj dankegon.