monda lingvo

monda lingvo

sábado, 18 de marzo de 2017

IOM PRI LA PRONOMO "CI"

   Hodiaŭ mi volus paroli pri la uzado de la pronomo ci. Aŭ, pli precize, pri la ne-uzado de tiu pronomo. Fakte eble estas multaj homoj kiuj lernas aŭ parolas iomete la internacian lingvon kaj kiuj preskaŭ neniam aŭskultis nek legis pri tiu vorto. 

  La plejmulto el la esperantistoj tre malofte uzas la pronomon ci. Mi eĉ dirus ke ili neniam uzis ĝin tra siaj tutaj vivoj  de esperantistoj. Tamen , almenaŭ kelkfoje, mi uzas ĝin. Cetere, dum la lastaj monatoj mi legis kelkajn mesaĝojn de amikoj  kaj kelkajn artikolojn ĉe Fejsbuko kie tiu vorto estis uzata. Kaj tio surprizis min. Kaj ankaŭ tio kontentigis min. Kial? Mi klarigos la kialon.

  Mi multe legis pri la ne-uzado de ci. La motivoj donitaj por tiu “ne-uzado” estas nur la fakto ke “neniu volas uzi ĝin”. Ĉu tiu kialo vere sufiĉas? Mi pensas ke ne. Laŭ mia opinio tiu kutimo ne estas ĉiam konvena.

  Multaj homoj diras al mi ke temas pri la distingo kiu okazas en la hispana lingvo inter kaj usted. Jes. Sed ne nur pri tio. Ĉar estas ja tre bona ideo ke Esperanto ne distingu tiujn du hispanajn vortojn (france tu/vous, germane du/Sie, ktp). Universala lingvo ne devas krei diferencojn inter homoj, Ĉiuj homoj indas saman respekton!! Sed la uzado de “ci” ne temas nur pri respekta  aŭ familia (aŭ familiara) formoj. Temas ankaŭ pri singularo kaj pluralo. Ĉar ni ĉiuj konsentas ke “mi” kaj “ni” ne egalas. Same, “ci” kaj “vi” ne egalas. Mi ridas kiam mi konsultas la vorton “ci” en esperanta vortaro kaj la respondo kiun mi trovas estas simple tiun “vidu la vorton vi”. Tamen, ili ne egalas!! 

  Se mi konsultus la lingvojn plej  konatajn de mi (tio estas, la hispana kaj la ĉirkaŭaj eŭropaj lingvoj) oni povas konstati ke, escepte de la angla, ĉiuj aliaj lingvoj distingas la ideon esprimitan en la hispana pere de  kaj vosotros. (Oni devas diri ke fakte en la angla lingvo estas vorto por esprimi la hispanan , Tiu vorto estas Thou. Tamen ĝi estas tre malofte uzata kaj nur okaze de antikvaj frazoj kaj tekstoj . Por distingi kaj esprimi la singularon aŭ la pluralon, la angloparolantoj devas uzi kelkajn "rimedojn" kiuj ŝanĝas kaj diferencas dependante de la regiono kaj de la situacio).

   Mi jam scias, ke Esperanto ne devas “kopii” tion kio ekzistas en aliaj lingvoj. Mi konsentas. Kaj mi  jam scias ke, kompare al la angla, en kelkaj frazoj kie aperas participoj aŭ adjektivoj, oni facile konstatas ĉu temas pri singularo aŭ pri pluralo. Ekzemple la angla frazo you are speaking ne sufiĉas por klarigi la nombron de tiu(j) kiu(j) estas parolanta(j). Tamen, la esperanta frazo “vi estas parolantaj” donas klare la ideon de tio, ke temas pri pli ol unu parolanto.

   En Esperanto ni ne bezonus "eltrovi" novan vorton por esprimi la singularon, ĉar ni jam havas ĝin ekde preskaŭ la komenco de la ekzistado de la lingvo. Certe, la vorto ci ne estas en la Unua Libro nek  en la Fundamento (krom en la Ekzercaro). Tamen, ĝi aperas en multaj vortaroj ekde la komenco kaj -laŭ mia scio- la Akademio akceptis ĝin. Se oni volas esprimi precizecon, oni povus uzi ĝin. Kial ne ? 

  Laŭ mia opinio, tiu distingo konvenas kaj mi eĉ dirus ke ĝi, kelkfoje, necesas. Ni imagu ke mi diras en la angla la frazon you bring happiness to me (“vi portas feliĉecon al mi") tiam ke mi parolas al grupo de amikoj, sed montrante per fingro al unu el ili. Kion mi volis diri precize? Ĉu ke unu el ili portis al mi feliĉecon aŭ ĉu ke ĉiuj el ili faris tion?

   Kaj ekzemple se mi legas en iu libro la frazon “mi volas vidi vin”, kiel devus mi traduki tion en la hispanan? Ĉu  kiel quiero verte a ti aŭ eble kiel quiero veros a vosotros? Certe la plurnombra ideo estas facile atingebla pere de "vin ĉiujn" aŭ "vin ambaŭ". Tamen, la ununombra ideo (verte sólo a ti) ne estas facile esprimebla, eĉ se oni uzus vortojn kiel “vidi nur vin” kaj “vidi vin sole” ĉar ĉiam oni povus miskompreni la frazon kaj pensi ke  oni volis diri quiero veros sólo a vosotros  a vosotros a solas. La uzado de vortoj kiel "singulare" aŭ "unuope"  eble ankaŭ ne tute taŭgus.

    Aldone, ni pensu ke ĉe la uzado de posesivoj, oni trovas la saman problemon. Ekzemple, se oni diras “mi ŝatas vian ideon”, kion oni pensus? La ideo de kiu...aŭ de kiuj...?

   Eble Zamenhof ne tro ŝatis la uzon de ci. Mi akceptas tion, ĉar verdire la propono de Zamenhof ankaŭ havas grandan avantaĝon, pro tio ke la lingvo estas, tiel, pli simpla kaj pli facile uzebla. Sed, karaj samideanoj, se necesas, ni profitu tiun vorton. Ni estu logikaj kaj precizaj ĉe niaj parolado kaj skribado. Ni uzu tiun vorton. Kompreneble ne ĉiam, ĉar, verdire, nuntempe la plimulto de la parolantoj ne akceptus uzi ĝin en ĉiuj kazoj. Eĉ mi mem ne uzus ĝin, pro tio ke Esperantujo decidis ne uzi ĝin kaj ke, verdire, kutime ĝi ne estas bezonata. Fakte mi mem pensas ke "vi" sufiĉas en la normala kaj kutima uzo de la lingvo. Sed almenaŭ ni uzu ĝin kiam ĝi necesas aŭ nepras por distingi nian veran celon, ĉu singularan aŭ pluralan. (Kaj en tradukadoj, mi pensas ke tio estas ja neevitebla).

  Ni ne ridu nek moku kiam ni vidos tiun vorton. Ni diru "mi amas cin"  kiam ni amas nur unu personon, kaj ni diru "mi amas vin" kiam ni amas pli ol unu personon. Kial ne...?


No hay comentarios:

Publicar un comentario