monda lingvo

monda lingvo

jueves, 27 de febrero de 2025

 Pri Blas Infante kaj la Andaluzia himno



 
Antaŭa baza enkonduko

La Andaluzia aŭtonoma regiono estas vasta lando-spaco situanta sude de Hispanio, kies surfaca areo estas je pli ol 87000 km². Ĝi konsistas el ok provincoj kaj ĝia enloĝantaro atingas la nombron je pli ol 8’6 milionoj. Kiel supozeble, Andaluzio havas sian proprajn simbolojn, forĝitajn tra kelkaj jarcentoj de konstruado de ĝia identeco. Verdire, oni devas atendi ĝis ĉirkaŭ 1920-1930 por klare vidi tiujn simbolojn firme establitaj. Meze de tiuj procezoj elstaras la figuro de Blas Infante Pérez (1885-1936), andaluza advokato, notario, eseisto, plur-faka klerulo*. Estis li kiu difinis la flagon (verda kaj blanka), la blazonon (surbaze de la mita Herkulo) kaj la himnon**. Ekde 1981, en ĉiu 28-a de februaro estas celebrata la festa Tago de Andaluzio. Tiu dato estis fiksita memore al la referendumo pri aŭtonomeco okazinta en la regiono la 28-an de februaro de 1980.

* Pri Blas Infante -historie konata kiel la Patro de la andaluzia naciismo- direndas ke li naskiĝis en la vilaĝo Casares (elp. kasares, provinco Malago) en 1885 kaj estis paf-mortigita en aŭgusto de 1936, fare de la ribeluloj de la armea puĉo kiu okazigis la Hispanan enlandan militon. Blas Infante apartenis al mezbonhava etburĝa familio; li estis grava intelektulo, eseisto, advokato kaj notario. Lia plej grava verko estas eble Ideal andaluz (1915, Andaluza idealo). Tra sia vivo, li interesiĝis pri multaj diversaj kulturaj aferoj. Inter kelkaj aliaj lingvoj, li lernis la araban kaj Esperanton. Tutcerte, li neniam estis aktiva esperantisto, tamen oni scias ke, sub influo de kelkaj amikoj siaj (ekzemple, la posta deputito de la hispana parlamento, la arkitekto Francisco Azorín Izquierdo) li eklernis la zamenhofan ĉirkaŭ 1920, kaj ke li estis membro de UEA en 1922 kaj 1923. Kiel tragedia kuriozaĵo, la horloĝo kiun li surhavis la tagon de lia murdo estis fabrikita de la svisa horloĝa entrepreno Movado, kutime uzataj de la esperantistoj en tiuj jaroj. Aldone, en lia persona biblioteko aperis 14 libroj en la lingvo internacia. 

**Kompreneble, ne estas la celo de tiu ĉi mallonga eseo profunde analizi tiujn aferojn. Tamen, almenaŭ mi diru ke ŝajnas ke la koloroj blanka kaj verda estis elektitaj pro diversaj kialoj: verda estas la koloro de la kamparoj, blanka tiu de la andaluzaj tipaj vilaĝaj domoj; verda estas la koloro de la espero, blanka estas tiu de la paco. Aldone, ne mankas iom mitaj historiaj ligiloj al standardoj de la islama epoko, ĉefe al tiu de la kalifo Jakub al-Mansur (1160-1199). Pri la blazono, estis ĝi dezajnita de Blas Infante mem, surbaze de la la Kadiza blazonŝildo, kie du dresitaj leonoj aperas ambaŭflanke de la heroo Herkulo kaj ties kolonoj, laŭtradicie situintaj ĉe la mar-kolo de Ĝibraltaro. 

Pri la Himno

Ja la plej grava motivo de tiu ĉi artikolo estas la esperantigo de la Andaluzia Himno, kio alvenis al mia kapo post la peto de iu samideano korekti tradukon faritan de li. Tiam mi decidis fari mian propran tradukon, kune kun tiu ĉi enkonduka eseo. La teksto de la andaluzia himno estis verkita de Blas Infante en 1933, kaj ĝi estis adaptita al la melodio de tiutempa popola religia kanto, nome Santo Dios (Sankta Dio). La muzikaj notacioj (kaj por piano, voĉo kaj bando) estis faritaj de la sevila orkestrestro José Castillo Díaz. Tiu komponaĵo iĝis la oficiala himno de la regiono en 1982.

El nura politika vidpunkto, direndas ke Blas Infante establis la bazojn de la andaluzia naciismo, sed direndas ke li samtempe estis konvinkita homaranisto, kiu nur konceptis andaluciismon kiel parton de sia amo al la tutmondaj homaj grupoj. Tutcerte, Infante estis homo el maldekstraj ideoj, proksimaj al anarkiismo, socialismo, federaciismo kaj aliaj tiutempa movadoj. Pli specife, li ege zorgis pri la penigaj kaj suferigaj sklavecaj laboraj kondiĉoj de la andaluzaj kamparaj tag-laboristoj, kaj estis unu el siaj plej gravaj celoj plibonigi tiujn neakcepteblajn ekspluatajn kondiĉojn, se necese, pere de la komunigo de agraj terenoj. 

 Kaj nun mi jene prezentas mian tradukon. Mi diru, ke mi preferis traduki iom libere kelkajn partojn, respektante la animon de la teksto, sed samtempe elektante kaj adaptante kelkajn vortojn, silabojn kaj esprimojn, kun la celo ke ĝi povu esti kantata, se tion oni deziras. Do, iu "adaptiĝinta taŭga longo" de la frazoj estas preferata al la nura laŭlitera traduko. Subaj pied-notoj* montros la ĉefajn "licencojn" faritajn de mi.

----------------------------------------------

La standardo blanka kaj verda
post milit' jarcenta revenas
je dir' de pac' kaj espero
sub la sun’ de nia tero

Andaluzoj, ree venu al star’!
Estu al vi ter’ kaj liberec’!
Estu por Andaluzi’ libera
kun hispanoj kaj ja la homar’!

Ni, andaluzoj, deziras
brave esti tio, kio ni estis
lumaj homoj kiuj, al ĉiu homo
pri anim’ homa provizis

Andaluzoj, ree venu al star’!
Estu al vi ter’ kaj liberec’!
Estu por Andaluzi’ libera
kun hispanoj kaj ja la homar’!

----------------------------------------------------------------------
*Pied-notoj:

- Pro metrika kialo -sed ankaŭ pro plia soleneco- "standardo" estas preferita al "flago" (bandera).

- Ree venu al star'. Originale: levantaos, kio pli ĝuste estus esperantigita per la vorto "stariĝu". Tamen, enkadrigi tie la vorton stariĝu tute malebligus kaj rim(iĝ)on kaj verso-longon.

- Cele eviti la uzadon de la akuzativo -kio ege malfaciligus eventualan rimojn- estas uzata "estu al vi" anstataŭ la pli laŭlitera "petu teron kaj liberecon" (Pedid tierra y libertad).

- Ekzistas pli revoluciema versio kiu forigas la mencion pri Hispanio, kaj anstataŭigas ĝin per la vortoj "Por... la popoloj kaj la homaro" (Por... los pueblos y  la humanidad)

- Kiel resumo de lia bela idearo, sciu ke li iam skribis tiujn du frazojn:

    "Mia naciismo, antaŭ ol andaluza, estas homara" (Mi nacionalismo, antes que andaluz, es humano)
  "Ni ne estas proletoj nek burĝoj. Nur homoj" (No somos proletarios ni burgueses. Simplemente hombres)




 


 





 

domingo, 12 de enero de 2025

 Mike Oldfield: Reveno al Ommadawn

-----------------------------------------------

Antaŭaj utilaj notoj

- Mallongigoj tra la teksto: MO: Mike Oldfield; TB: Tubular Bells. Cetere, romiaj ciferoj ne estos uzataj; do, ekzemple, mi skribos TB3, kio propranome estus Tubular Bells III.

- Pri la nomoj de verkoj: kelkaj titoloj de diskoj ne estos esperantigitaj, foje ĉar temas pri kvazaŭ-imagaj vortoj kiuj fakte ne havas tradukon al aliaj lingvoj (ekz. Ommadawn, Amarok), foje ĉar temas pri “universalaj” terminoj (ekz. Platinum, Taurus), kaj foje ĉar temas pri tre konataj aŭ facile tradukeblaj anglaj vortoj (ekz. Crises) aŭ eĉ geografiaj lokaj nomoj (ekz. Hergest Ridge). Ĉiel ajn, kiam necese, aperos esperantigo aŭ konvena komento pri la titolo. 

- Vidu, ke la profesia muzika kariero de MO etendiĝis inter 1968 (dato de lia unua disko, registrita kun lia fratino) kaj 2023 (dato de la publika anonco de lia retiriĝo). Se ne paroli pri siaj multaj kunlaboraĵoj kun aliaj artistoj, MO publikigis unuope pli ol 30 albumojn, pere de la eldona laboro de kvar disko-eldonejoj (Virgin, Warner, Mercury, Virgin EMI). Temas, do, pri tre vasta kariero, kies simpla supraĵa pritraktado postulus enorman libron. Kiel sciate, la celo de tiuj miaj artikoloj en LF estas multe pli leĝera kaj tiel, kvankam mi iom trairos ĉiujn periodojn de la MO-a kariero, mia precipa atento kuŝos en kvar momentoj: 1975, 1979, 1990 kaj 2017. 

- Pri la decido ree verki pri brita artisto. De antaŭ multaj jaroj mi konsideras ke tiuj artistoj (muzikistoj, aktoroj, verkistoj) kiu naskiĝas aŭ loĝas en anglaparolantaj landoj profitas nejustan avantaĝon kompare al tiuj aliaj artistoj kiuj ne apartenas al tiu lingva komunumo. Same, foje estas artistoj kiuj denaske ne apartenas al tiu komunumo, kaj tamen ili decidas uzi la anglan lingvon por krei kaj prezenti iliajn kreaĵon; ankaŭ tiuj ĉi homoj profitas tian nejustan avantaĝon. Tiu aserto estas evidenta kaj nediskutebla. Ekzemple, ABBA neniam estus atinginta tian grandan tutmondan sukceson kantante en la sveda lingvo... Kaj okazas ke, tre ofte, multaj el la anglalingvaj artaj produktoj kiuj estas vendataj kaj -furore- aĉetataj tra la mondo tute ne meritas tian sukceson kian ili ofte atingas. Pro tio, iom senkonscie, mi havas tendencon unuavide iom subaprezi multajn artaĵojn devenantajn el Britio, Usono, ktp. surbaze de la ideo: “Se tiu ĉi ulo ne estus brito aŭ usonano, ĝi ne estus atinginta tian nejustan famon...“. Malgraŭ tio, agnoskendas ke kelkaj anglalingvanoj estas ja geniaj kreantoj, kaj ili meritas nian atenton kaj nian aprezon. Kaj MO estas, sendube, unu el tiuj ekzemploj. Mi eĉ aŭdacas aserti ke, laŭ mia opinio, temas pri la plej talenta muzikisto en la mondo dum tiu pasinta jarcento, konsiderante entute ĉiujn stilojn.



-------------------------------------------------------------

Antaŭ kelkaj semajnoj, pli-malpli hazarde, mi trafis retan artikolon pri disko publikigita de Mike Oldfield en 2017, nome Return to Ommadawn (Reveno/u al Ommadawn). Kvankam siamomente mi jam aŭskultis ĝin, post la legado de tiu artikolo mi decidis reĝui ĝin; kaj tiam mi mense revojaĝadis al la tempoj kiam, junaĝe, mi kaj miaj amikoj de la “muzikema rondo” (pri kiu mi jam parolis en kelkaj aliaj kontribuoj ĉe LF), ĉirkaŭ 1985, ree kaj ree aŭskultadis kelkajn el la ĉefaj verkoj de MO. Direndas ke, fakte, neniu el la kvar-kvin amikoj de tiu rondo estis granda fano de MO; do, tre eble ni ne elektus lin kiel tiun nian plej ŝatatan artiston. Tamen, kiam ekzemple alvenis la momento elekti tiujn dek diskojn kiujn ni kunportus al imaga dezerta insulo (elekto-ludo kiun ni tre ofte ĝuis grupe) senescepte ene de tiuj dek diskoj ĉiam aperis du, foje tri, diskoj surbendigitaj de MO: TB, Ommadawn, Exposed... Dum tiuj pasintaj semajnoj mi tiom ĝuis la aŭskultadon de multaj el la verkoj de MO, ke mi decidis flanken-meti aliajn eblajn projektojn kaj unue verki pri li (kaj ekzemple iom prokrasti la artikolon pri la Andaluzia roka muziko, kiun mi estis jam plananta por LF). Kaj kvankam unuaplane mi celis ke la kerno de tiu ĉi artikolo estu la diskoj Ommadawn (1975) kaj Return to Ommadawn (2017), finfine mi ne povis eviti verki longan tekston (pri kiu la redaktoroj de la revuo decidu ĉu dividi ĝin en pli ol unu numero). 

Michael Gordon Oldfield naskiĝis en Reading, suda Britio, en 1953. Liaj gepatroj apartenis al kuracistaj profesioj, do ne temis devene pri muzikista familio. Malgraŭ tio, kaj li kaj liaj du pli aĝaj gefratoj (Terry, flutisto; Sally, kantistino) dediĉis siajn vivojn al la muzika arto. Nur okjara MO konvinkis sian patron havigi gitaron al li, kaj jam dekjara li komencis krei siajn proprajn melodiojn kaj harmoniojn.

En 1968 MO kaj lia fratino Sally formis duon kiu kultivis folkloran proponon, nome Sallyangie, kiu registris unu albumon tiun saman jaron. Sed la duo baldaŭ disiĝis kaj MO komencis serĉi novajn fontojn por siaj muzikaj ideoj. Tiam li komencis lerni ludi multajn diversajn instrumentojn, kaj en registro-studioj kaj sur multaj scenejoj. Samtempe li iĝis provizora basisto kaj gitaristo en kelkaj tiutempaj ensembloj kaj projektoj, kaj konatiĝis kun gravaj muzikistoj, i.a. kun la pianisto kaj komponisto David Bedford. Inter la multaj influoj kiujn MO ricevis dum tiuj jaroj estas ankaŭ tiu de klasika muzikoMO ĉiam agnoskis ŝaton al la finna komponisto Johan Sibelius, precipe al ties 5-a simfonio.

Ĉirkaŭ 1971 (nur 18-jaraĝa!) li ekdisvolvis la projekton por sia unua eventuala unuopa verko, nome TB. Temis pri longa nurinstrumenta komponaĵo (dividita en du partoj, unu por ĉiu faco de la estonta vinila disko) tra kiu la komponisto-ludisto starigas sinsekvon da muzikaj inĝeniaj pecoj ligitaj je diversaj manieroj ĝis krei kompaktan tuton. MO mem ludis preskaŭ ĉiujn instrumentojn (pli ol dudek!) kaj iom post iom TB akiris sian definitivan formon. Sed estis grava malfacila tubero: neniu eldonejo volis ĝin publikigi, ĉar temis pri tute nekomerca kreitaĵo farita de nekonata juna muzikisto. Ŝajnis ke neniu volis apogi tian bizaran projekton. Tiam, mirakle, aperis la entreprenisto Richard Branson, kiu estis ĵus kreinta la eldonejon Virgin Records, kaj decidis forte apogi la proponon de MO. Tiel, TB iĝis la unua disko publikigita de Virgin, en majo de 1973. Tre baldaŭ la disko akiris grandan vendan sukceson, kaj la kritikistaro agnoskis la kvaliton kaj la originalecon de TB: “...temas pri tute ne-esplorata kampo en la moderna muziko...”. La posta utiligo de kelkaj minutoj en la fama filmo The Exorcist (premierita je decembro, 1973) igis la sukceson de TB eĉ pli granda. MO bezonis tempon por ĉion digesti...

La disko-eldonejo petis al MO novan projekton por esti publikigita kiel eble plej baldaŭ. Tiam MO decidis apartiĝi al lontana farmo-bieno (apud la suda Kimra landlimo) por komponi kaj surbendigi siajn novajn ideojn. Sekvante la ĉefajn karakterizojn de TB, sed alportante iom pli bukolikan etoson, MO prezentis la diskon Hergest Ridge (nomo de montento situanta apud tiu bieno). Denove li ludis preskaŭ ĉiujn instrumentojn kvankam kalkulis kun la helpo de kelkaj amikaj muzikistoj, i.a. tiu de sia fratino Sally por la voĉoj. La kritikista kaj vendo-kvanta sukcesoj okazis denove, kio ege surprizis MO-n mem. Verŝajne, komence de la 70-aj jaroj, MO antaŭ-inventis muzikajn stilojn kiuj iĝos tre famaj, multajn jarojn poste, nome la Nova aĝa muziko, kaj la Muziko de la mondo (New Age; Music of the World). Sed direndas ke la proponoj de MO ŝajnas al mi esti pli fortaj, pli progresivaj, pli aŭdacaj. La aŭskultantaro opiniu.

Tiam, oni baldaŭ decidis ludi la du albumojn en simfoniaj koncertoj, kiuj estus interpretitaj de la Londona Filharmonia Orkestro, aranĝita de David Bedford. Tiam alvenis la disko The Orchestral TB, kies komerca fiasko okazigis ke oni decidis ne publikigi la planatan kaj registritan The Orchestral Hergest Ridge

Tiam alvenis 1975, jaro kiam MO celis pruvi ke lia talento tute ne jam elĉerpiĝis. Dum naŭ monatoj li denove spertis la situacion resti apartiĝinta disde la ekstera mondo. Ĉi-foje kunlaboris en la surbendigado i.a. liaj gefratoj Sally (voĉoj) kaj Terry (flutoj), la franca genia drumisto Pierre Moerlen (pri kiu mi poste ion komentos), afrika frapinstrumenta grupo kaj infana koruso. La rezulto estis grandioza: Ommadawn. La vendo-kvanto de tiu ĉi verko ne estis tiom granda kiom ĉe la du unuaj albumoj; tamen, tra la pasado de la jaroj, Ommadawn estas ĝenerale konsiderata la plej alta pinto en la kariero de MO, almenaŭ en la kampo de lia progresiva-instrumenta kreitaĵaro. La disko aperas plena je keltaj kaj afrikaj sonoj, kun mikso de akustikaj kaj elektraj instrumentoj. Noteblas ankaŭ iom da baroka influo en kelkaj detaloj (direndas, ke foje oni difinis la stilon de MO kiel kelta-barokan proponon).

  Laŭ mia muzika analizo, dum la unuaj dek minutoj de la disko aperas sinsekvaj agrablaj melodioj, kiuj flue alvenas kaj foriras en diversaj momentoj, kaj kiuj alifoje kuniĝas en plaĉaj harmonioj. Ĉefan rolon ludas la akustika gitaro; fone ekaperas inaj voĉoj kaj barokeskaj orgenoj. Mi ĉiam pensis, ke tiuj unuaj minutoj celis prepari la animon de la aŭskultanto por la diversaj postaj momentoj kiam ĉio iompostiome enŝoviĝas kaj kupliĝas, formante kreskantan tuton kiu kondukas al fina muzika orgio. Tiel, la finaj sep-ok minutoj de la unua parto montras la plej impresan kresĉendon de mi iam aŭskultitan: inaj voĉoj, afrikaj tamburoj, fonaj trumpetaj kaj flutaj ekaperoj, elektraj klavaroj, elektra gitaro (atentu ties deŝirajn pinĉajn notojn!!) kondukas la aŭskultanton al iompostioma son-kresko kiu subite malaperos kun la sola restado de la afrikaj tamburoj, kio estigas ion tre similan al iu "spirita sona klimakso-rilakso". En la dua parto, la etoso estas iom pli milda, kun diversaj sinsekvaj partoj, orkestraj lantaj vojaĝoj, dolĉaj gitaraj arpeĝoj kaj akordoj, kalmaj sakflutaj melodioj,  ĝis tiam, ke la atmosfero kaj la propono de la unua parto revenas (kvankam pli milde), kaj kondukas la pecon ĝis ties intensa fino. Post tiaj elstaraj muzikaj vojaĝoj, la disko finiĝas per neatendita tre infaneska kanto kie, ene de belaj fonaj notoj, vira voĉo rakontas kiel bele estas loĝi en kamparo, ĉefe kiam oni rajdas sur ĉevaleta dorso; infana koruso respondas je tre gaja maniero, en minutoj de spirita trankvileco. Tiu ĉi lasta kanto (On Horseback) aperos en unuopaĵo en decembro de 1975, kune kun In Dulci Jubilo, fakte versio de tradicia germana kristnaska kanto. Direndas, ke MO dum tiuj ĉi  jaroj, de tempo al tempo kaj foje samtempe kun siaj grandaj verkoj, decidis aperigi ankaŭ pli simplajn kreitaĵojn, foje kun humura intenco, kio surprizis multajn siajn fanojn. Ĉi-rilate, aŭskultu lian registraĵon Don Alfonso, MO-a versio de satira tradicia angla kanto pri iu hispana toreadoro.

Ommadawn certe meritus pli longan analizon, sed almenaŭ mi volas klarigi la jenajn detalojn rilate la titolon. Kion, diable, signifas Ommadawn? Ĉu la kantataj partoj havas ian signifon en iu ajn lingvo? (Kiel sciate, en kelkaj diskoj de MO okazas ke kantoj ne utiligas konatajn vortojn, foje nur sonojn sensencajn, kaj eĉ foje temas pri vortoj de iu imaga lingvo ne-ekzistanta en la reala mondo). Dum multaj jaroj oni ne estis certa pri la vera signifo de tiu stranga vorto. Fine, MO mem klarigis ke temas pri irlanda-gaela vorto kiu pli-malpli signifus “frenezulo”. Li ankaŭ klarigis ke la inaj kantantaj voĉoj ripetas la saman tekston -ankaŭ en la irlanda lingvo- kiu proksimume rakontas la jenan kurtan historion: “Patro kuŝas sur-lite apud la kameno, kato trinkas lakton, kaj mi estas la kantanta frenezulo”. Direndas, ke la patrino de MO estis irlandanino -eĉ Sally Oldfield naskiĝis en Dublino- kaj ke tio multe influis en la muzikaĵoj kreataj kaj ludataj de MO tra sia tuta kariero. 

Krom kelkaj etaj flankaj agadoj, dum preskaŭ tri jaroj MO restis silente en sia domo, provante retrovi mensan ekvilibron kaj komponante novajn muzikaĵojn. Fine de 1978 aperis Incantations (Sorĉaĵoj), duobla albumo kun similaj influoj al tiuj antaŭe viditaj, kvankam videblas pli da klasikema etoso, inkluzivante violonan orkestron, ksilofonon kaj pli klarajn ĉef-rolajn femalajn voĉojn, Entute, MO celis alporti ian religian, sorĉeman, mediteman enhavon al tiu sia nova albumo. La komerca sukceso montriĝis pli malalta ol ĉe liaj unua diskoj, tre eble pro tio, ke en tiu momento la punka stilo estis jam foriginta simfonian rokon el la brita muzika sfero. O tempora, o mores...

Malgraŭ tio, MO decidis preni la riskon fari sian unuan internacian turneon tra kelkaj Eŭropaj landoj, inter marto kaj aprilo de 1979. Tiucele, li arigis grandan trupon de muzikistoj kaj kantistoj, entute pli ol 50 artistoj; aldone, multaj aliaj homoj kaj rimedoj estis nepre dungitaj (nome, son-inĝenieroj, teknikistoj, kamionistoj, proviantistoj...). La rezulto de tiu ĉi turneo povas esti resumita tiele: granda publika kaj kritikista sukceso; enorma ekonomia fiasko. Feliĉe por la historio de la moderna muziko, diversaj partoj de tiuj koncertoj estis registritaj, kaj en la somero de 1979 estis eldonita duobla albumo kiu enhavis diversajn pecojn luditajn dum la turneo. Temas pri la disko nomita Exposed (Ekspoziciita/e), kiun mi konsideras la plej alta pinto de la vivaj albumoj en la sfero de la moderna muziko. Kaj la orkestro, kaj la koruso, kaj la roka ensemblo elstaras; MO montras sin sursceneje kiel sen-egalan gitariston, kiu samtempe estras kaj gvidas la tutan trupon. Inter ĉiuj partoprenantoj sur la scenejo, mi ege deziras elstarigi la francan drumiston Pierre Moerlen, membro de la tiutempa grava ensemblo Gong. Pierre kunlaboris kun MO inter 1978 kaj 1983, kaj sia interpretado ĉe Exposed montras talentoplenan unikan artiston. Fakte, la versio de TB kiu aŭskulteblas en la disko saĵnas al mi la plej rimarkinda el ĉiuj versioj faritaj de MO. La ĉefa motivo: la nekredeblaj druma lerteco kaj sprito de Pierre Moerlen akompanante la diversajn partojn de komponaĵo kiu, en ties unuaj versioj, apenaŭ inkluzivis frapinstrumentojn. Certe, kvankam foje troa drumo povas damaĝi muzikon, alifoje, male, drumo talente ludata povas vigligi kaj gapige riĉigi muzikan peconAntaŭ vi, ho granda Pierre, mi gratule kaj dankeme riverencas.

 Exposed enhavas vivan ludadon de granda parto de la muziko de Incantations kaj de TB. Al tiu enhavo, oni aldonis la pecon Guilty (Kulpa) ĵuse komponitan, kaj kiu tute montras alian ĝenron de muziko, nome disko-danceman. Ja MO havis novajn planojn por la estonteco. Fakte, fine de tiu sama jaro estis eldonita Platinum, kvina studia albumo de MO. Platinum montras iom novan koncepton pri la maniero krei muzikan albumon. Ĉi-foje, la unua faco de la disko enhavas denove longan progresivan pecon (kvankam dividitan en kvar partoj) sed iom pli elektronikan kaj rapide viglan ol tiuj en la antaŭaj albumoj; siavice, en la dua faco aperos pli simplaj kaj orel-plaĉaj kantoj, kiuj celas pli vastan kaj ĝeneralan publikon. Dum la printempo de 1980, kaj dum 40 tagoj, MO okazigas novan turneon tra Eŭropo, ĉi-foje pli modestan, kun nur dek unu muzikistoj. Ĉi-foje, la sukcesa akceptado far publiko kaj kritikistaro, estos akompanata de sufiĉe bona ekonomia rezulto.   

Nun komenciĝas tute nova etapo en la verkaro de MO. Aperos sinsekve albumoj kiuj sekvos la koncepton de Platinum, kvankam tiuj novaj diskoj montriĝos pli kaj pli komercemaj. Albumoj kiel QE2 (akronimo de “Queen Elizabeth Two”), Five Miles Out (Kvin miloj distance) Crises kaj Discovery (Malkovro) prezentos kantojn kiuj atingos la pinton de la furor-listoj de Britio kaj la tuta Okcidenta Eŭropo. La skota kantistino  Maggie Reilly ludos gravan rolon en multaj el la tiutempaj famaj pecoj publikigitaj de MO. Ĉi-rilate, mi menciu nur la jenajn: To France (Al Francio) kaj Moonlight Shadow (Lunluma ombro, dediĉita al antaŭnelonge murdita John Lennon). Milionoj da ekzempleroj estis venditaj de tiuj ŝlagroj.

En 1984, MO komponis la son-bendon de la filmo The Killing Fields (La mortigantaj kampoj, brita filmo pri la milito kaj genocido en Kamboĝo). Temis pri tre komplika laboro, ĉar la reĝisoro petis modifi kelkajn pecojn de la muziko, kaj eĉ modifis la filmon en diversaj scenoj, kio implicis la reverkon de la sonbendo. MO kalkulis kun la helpo de sia jam menciita malnova amiko David Bedford, kiu -kiel fakulo pri la aplikado de klasikaj elementoj al moderna muziko- aranĝis la orkestrajn partojn, kaj eĉ komponis unu el la pecoj por la disko. Direndas, kiel kuriozaĵo, ke la lasta peco de la albumo, nome Étude, estis fakte moderna elektronika versio de la ege fama kreitaĵo Recuerdos de la Alhambra (Memoroj de la Alhambro), far Francisco Tárrega. Jen alia el la multaj omaĝoj de MO al klasikaĵoj, kvankam direndas ke foje tiuj ideoj ne estis ŝatataj de kelkaj fanoj kaj aŭskultantoj. Ĉiukaze, la tre komplika, longa kaj ĝena sperto por la kreado de tiu filma son-bendo okazigis ke MO neniam plu volos partopreni en filmaj projektoj. 

En 1985 aperas The Complete Mike Oldfield, kompila duobla albumo kies nura vera allogaĵo estas la parto dediĉita al surscenejaj registraĵoj neniam antaŭe publikigitaj, precipe tiu el la elstara viva ludado de 14 minutoj el Platinum, interpretita en koncerto en Hanovro, Germanio. Poste, ekde 1986, alvenos diversaj projektoj kaj albumoj, iom similaj al tiuj laste jam viditaj. Sed mi ne volus fini tiun parton dediĉitan al la 80-a jardeko sen almenaŭ mencii la jenajn kunlaborantojn de MO en diversaj momentoj: Phil Collins, Jon Anderson, Bonnie Tyler, Anita Hegerland kaj -laste, sed plej grave- Simon Phillips, elstara drumisto, komponisto kaj sonproduktisto, kiu akompanis MO-n inter 1983 kaj 1991, en multaj diversaj taskoj. Kaj ankaŭ permesu ke mi citu la jenajn du rimarkindajn longajn komponaĵojn: The Lake (La lago, 1984, inspirita de la Ĝeneva lago Lemano) kaj Wind Chimes (Vento-sonoriloj, 1987, inspirita de la pejzaĝoj de la Indonezia insulo Balio).

Nun estas grave sciigi ke dum tiuj jaroj naskiĝis gravaj konfliktoj kaj disputoj inter la eldonejo Virgin kaj MO, tial ke ekzistis malsamaj opinioj kaj oni tute ne konsentis pri la diversaj projektoj kiujn la muzikisto celis fari dum tiu periodo. Virgin petis daŭrigi la komerceman tendencon en lia muziko kaj samtempe petis ke li preparu duan parton por TB. Tiaj disputoj ĝene daŭris dum jaroj, kaj tial MO decidis rapide kompletigi sian kontraktajn devojn kun Virgin, verki kaj publikigi tion, kio laŭ-kontrakte estis devigata, kaj tiam adiaŭi. 

Kaj tiel, kiam alvenis la jaro 1990, viditaj la fortaj postuloj de Virgin supre komentitaj, MO -spiteme kaj ribeleme- prezentis al Virgin komponaĵon strangan, ekstravagancan, bizaran, el kiu oni neniel povis eltiri facile vendeblan komercan unuopaĵon. Temis pri Amarok, disko kiu enhavas nur unu pecon, longan je 60 minutoj kaj kiu fakte estas kolekto de etaj inĝeniaj pecoj kunigitaj pere de tre strangaj manieroj: bruskaj haltoj, neatenditaj bruoj, akraj voĉoj; eĉ imitado de Margaret Thatcher aperas je la fina parto. La tuto estigas ian konfuzon en la aŭskultanto. Sekve, oni povas diri ke oni troviĝas antaŭ la plej kurioza el ĉiuj verkoj faritaj de MO -kaj unu el la plej kuriozaj en la tuta historio de la moderna muziko. Tamen, la plimulto el la fanaro konsideras la diskon Amarok genia verko, nur komparebla al Ommadawn. Pri la diska titolo, Amarok estis motivo por longaj diskutoj inter la fanoj, ĝis kiam MO fine klarigis ke, kvankam tiu vorto havas aliajn eblajn signifojn (kiel ekz. "Am a Rock"), sia ĉefa celo estis elekti irlandan vorton por “mateno”. (Do, simile al Roma locuta, causa finita, oni povus diri: La majstro parolis, la dubo solviĝis)

Sed mankis ankoraŭ unu lasta disko por liberiĝi el Virgin. Tiam, en 1991, alvenis la disko Heaven’s Open (La ĉielo apertas). Temas pri iom ne-altvalora verko kiu -same kiel tiuj eldonaĵoj dum la 80-aj jaroj- estas dividita en du partoj; en unu el ili aperas pop-stilaj komercaj kantoj, kaj en la alia aŭskulteblas longa peco, pli malpli simfonieca. Direndas ke, je la unua kaj nura fojo, en la kovrilo de la disko aperas la nomo Michael anstataŭ Mike. Kaj ankaŭ direndas ke, je la unua kaj nura fojo, MO ludas la ĉefan kantantan voĉon en ĉiuj kantoj. Okazis ke dum multaj jaroj li ne aŭdacis tion fari, ĉar li konsideris ke estas pli bone inviti kanti pli kompetentajn kantistojn por liaj komponaĵoj; tamen, post jaroj da pripensado kaj trejnado, li finfine decidis montri al la mondo kia estas sia kantista voĉo. Miaopinie, temas pri sufiĉe kvalita kantisto, almenaŭ je meza nivelo, kiu eĉ superas multajn aliajn profesiajn kantistojn kiuj, fakte, havas malpli da kanta talento ol MO. Cetere, kelkaj kakofonioj -kaj eĉ kaŝitaj insultoj- troveblaj en la simfonia parto estas atribuitaj de la fanoj al speco de persona venĝo kontraŭ la kompanio Virgin. Ni lasu la tempon solvi tiajn demandojn...

Alvenas la jaro 1992 kaj nova etapo komenciĝas por MO je multaj diversaj kampoj. Ĵuse aliĝinte al Warner, MO publikigis la tre atenditan duan parton de TB, kiu atingis tre altan sukceson kaj en la publiko kaj en la fakaj recenzoj. En TB2 (same kiel en la posta TB3 kaj en la lasta kaj nefinita TB4) MO komponas kaj prezentas tute novan muzikon kiu havas la karaterizon ke, en diversaj momentoj, iom rememorigas pri kelkaj trajtoj iam troveblaj en la origina TB. Oni organizis longajn kaj sukcesajn turneojn por montri sursceneje la novan diskon, kiuj alportis la spektaklon eĉ al Usono, kie MO ne koncertis de antaŭ multaj jaroj.

En 1994 aperas The Songs of Distant Earth (La kantoj de lontana Tero), speco de elektronika simfonia epopeo bazita sur la ideo de tra-spacaj vojaĝoj. Tra la tuta disko, MO utiligas precipe eletronikajn kaj sintezilojn kaj drumojn, kio ege frapis siajn fervorajn tradiciajn sekvantojn. Ĉiel ajn la rezulto estas admirinda.

 Tra la posta jardeko, MO surbendigos kaj eldonos (pere de Warner Music kaj poste pere de Mercury-Universal) naŭ novajn albumojn, kiuj meritus siajn proprajn recenzojn; li ankaŭ okazigis kelkajn gravajn turneojn kaj koncertojn. Sed pri tio ĉio mi nur supraĵe parolos. Ni vidu. Voyager (Vojaĝisto, 1996) revenas al keltaj atmosferoj, inkluzivante kelkajn tradiciajn kantojn el diversaj keltaj regionoj de Eŭropo. TB3 (1998) estas nova aliro al TB, ĉi-foje kun pli teĥna-sona influo. Guitars (1999) uzas nur gitarojn, kio implicas ke eĉ drumaj kaj blovinstrumentaj sonoj estis faritaj per la adaptado de sinteziloj al gitaroj. 

Dum la somero de 1999, MO okazigis gravan turneon tra Eŭropo (Then & Now Tour) kaj poste -senhalte kaj iom rapide- registris The Millenium Bell (La Sonorilo de la Jarmilo, fine de 1999), kiu enhavas multajn diversajn muzikajn stilojn kaj ĝenrojn, en speco de muzika resumo de la historio de la homaro. Tiu ĉi  albumo estis premiere prezentita en Berlino (apud la Brandenburga Pordego, dum la nokto de la alveno de la nova jarmilo) antaŭ ĉirkaŭ duonmiliono da spektantoj!

Komence de la nova jarcento, MO dediĉas sian tempon al kreado de virtualaj primuzikaj video-ludoj. En 2002 aperas nova albumo, nome Tres Lunas (Tri lunoj, hispanlingva titolo) disko kiu estas akompanata de KD kiu enhavas la video-ludojn pretigitajn de MO dum jaroj. En la albumo  -en kiu post jardekoj denove kunlaboras Sally Oldfield- MO disvolvas muzikon proksiman al tiu konata kiel chill-out (rilaksema muziko). Sama stilo aperos en la duobla albumo Light+Shade (Lumo kaj ombro, 2005)

En 2008 estas eldonita Music of the Spheres, la unua kaj nura projekto de MO kiu montras puran klasikan muzikon. Lia inspira gvid-motivo estis trovi la rilaton inter la harmonio de la universo kaj tiu de la muzikaj notoj. Pri la pretigado de la verko, MO mem agnoskis ke li ne estas tro kompetenta rilate al la skribado de partituroj kaj liniaroj, kaj ke tiucele li bezonis la helpon de komputila programo kaj de Karl Jenkins, angla klasika komponisto. Entute, temas pri 45 minutoj dividitaj en 14 pecoj. La orkestra registrado estis farita en la Londonaj studioj Abbey Road en junio de 2007. La renoma ĉina pianisto Lang Lang partoprenis en la registrado de ses pecoj de la disko, kvankam tion li faris el Novjorko. La premiero estis farita en la Muzeo Guggenheim (Bilbao, Hispanio) de la Simfonia Orkestro de Eŭskio, kiu en tiu tago konsistis el 112 muzikistoj kaj aldona virina ĥoro. Mi aldonu ke kaj en la disko kaj en la premiero ankaŭ partoprenis la nov-zelanda soprano Hayley Westenra. MO mem ludis la klasikan gitaron en la koncerto. Tiu unika evento estis registrita en KD.

Post tiom da jaroj kaj tiom da laboro, MO decidis provizore retiriĝi serĉante ripozon, kaj volis dediĉi sian vivon al restado kun sia familio. De antaŭ multaj jaroj li jam tre ofte loĝis ekster Britio, ĉefe en la Hispaniaj Insuloj Balearoj kaj en la Karibaj Bahamoj, serĉante trankilecon kaj pli varman veteron. Lia lasta koncerta turneo estis tiu de 2007, kadre de la fama evento-serio Night of the Proms. Fakte, ekde tiam li ne plu turneos, kaj ne tro multe komponos. Tamen, restis ankoraŭ kelkaj gravaj okazaĵoj en lia biografio. Tiel, en 2012 oni invitis MO-n partopreni en la inaŭguraj celebradoj de la Olimpiaj Ludoj en Londono, kaj li volonte akceptis la peton. Milionoj da spektantoj ĝuis lian ludadon en tiu ceremonio. Tiu evento revigligis lian deziron reveni al la muzika laboro, kaj tuj li subskribis novan kontrakton kun la eldonejo Virgin, kiu tiutempe nomiĝis Virgin-EMI. Denove MO akceptis gazetarajn intervjuojn kaj kontakton kun la amaskomunikiloj. En 2014 li publikigas la albumon Man on the Rocks (Viro sur la rokoj), kiu konsistas el 11 kantoj, verdire en freŝa, vigla kaj alloga pop-roka stilo. En ili ĉiuj la ĉefa voĉo estas tiu de la angla kantisto Luke Spiller*.
 
*Mi multe parolus pri tiu ĉi kantisto, kiun mi ne konis ĝis antaŭ nelonge, sed kiu vere impresis min. Li havas enorman similecon al Freddie Mercury kaj al Mick Jagger, kaj en sia fizika aspekto kaj en sia kanta interpretado. Luke Spiller estas pianisto kaj kantisto, fondinta membro de la brita ensemblo The Struts, ne tro konata sed tamen vere rimarkinda pro ĝia originala freŝa propono, kiu -senĝene kaj sentime- kunigas la muzikon de la 70-a jardeko kaj tiu de la nuntempo. 
   
La uzado de maskla ĉefa voĉo estis tre malofta tra la kariero de MO, sed persone mi ege ŝatas la rezulton. La interpretado de Luke tute kongruas kun la melodioj kaj harmonioj keitaj de MO por la disko. Verdire, por ekzemplo, la kantoj Sailing (Navigante) kaj Man on the Rocks estas du el tiuj miaj plej ŝatataj en la popa flanko de la komponisto. En la Luksa Eldono de la disko, aldoniĝis alia du  volumoj, donacoj por la fanoj, KD-oj kie ĝueblas tut-instrumentaj versioj de ĉiuj la 11 kantoj, kaj provludoj faritaj de MO kie li mem kantas -ne elstare sed sufiĉe dece- ĉiujn la pecojn.  

Meze de 2015, MO faras enketon tra la reto por demandi al siaj fanoj kiu estas tiu plej ŝatata, plej aprezata disko en lia tuta kariero. La celo estis scii kion vere sopiras liaj sekvantoj, rilate la eblon fari unu lastan verkon. La rezulto de la enketo estis klara: Ommadawn estas tiu plej amata verko en la diskaro de MO, kaj por la kritikistaro kaj por la fanaro. Verdire, MO mem pensis same, kaj li mem enkore deziris ke la rezulto de la enketo estus tiu, kiu fine montriĝis. Tiam, li decidas komenci krei duan parton por Ommadawn, iom simile al la jam viditaj TB2 kaj TB3. Post preskaŭ jarduono da trankvila sed intensa laboro, enfermiĝinta en la sona studio de sia domo en La Bahamoj, MO pretigis la diskon Return to Ommadawn (Reveno/u al Ommadawn), kiu estas la ĉefa motivo por tiu ĉi mia artikolo, kaj kiu meritas mian iom vastan recenzon.

Unue, direndas ke la plej aĝa filo de MO, nome Dougal, neatendite mortis en majo de 2015. La granda doloro ke tio estigis en la animo de la muzikisto de Reading certe influos en kelkaj aspektoj de la muzikaj planoj por lia estonteco. Tutcerte, li estis jam 62-jara kaj post longega kariero li sentis sin sufiĉe laca por decidi baldaŭ retiriĝi. Verŝajne tiam li planis fari unu lastan diskon, pere de kiu li volis “reveni” al siaj junaj jaroj, junaj memoraĵoj, junaj manieroj krei muzikon. Kaj same, li verŝajne volis iom repreni muzikajn kaj animajn atmosferojn jam lontanajn en la tempo. Tiel, Reveno al Ommadawn estas reveno ne nur al tiu disko de 1975, sed ankaŭ al tiu unua periodo (1972-1978) kie disko-registrado estis laboro pli manfarebla, pli nobla, pli senartifika -kvankam certe la komerca premo restas ĉiam ĉeestanta. Kaj mi aldonus ke MO volus diri al la muzika mondo: “Jes, mi trairis multajn stilajn vojojn tra mia kariero, sed tiu kiun mi vere elkore amas estas tiu ĉi, kiun mi ree montras en tiu mia lasta verko. Do, ni regaleme ĝuu tion ĉion denove”. 

La disko komenciĝas per malproksimaj keltaj flutaj sonoj, tre similaj al tiu kiuj aŭskulteblas en la starto de Hergest Ridge. Baldaŭ alvenos la gitaraj instrumentoj (flamenka, klasika, elektra, mandolino, ukulelo) kiuj, kiel sciate, kutime konsistigas la bazan subtavolon kaj ankaŭ la ĉefan gvidilon en lia muziko. Tra la disko videblas la tendenco aperigi samtempe pli ol unu korda instrumento, kaj la dialogoj inter du-tri el ili estas ofta dum la 42 minutoj de la verko-daŭro. Tuj aperos la forta ĉeesto de la basgitaro, kiu ripeteme ludas sinsekvon da notoj, estigante ciklon tre similan al tiu kiu aperas ĉe la fino de la unua parto de TB. Elektraj orgenoj (ho, ĝuste tiaj el la 70-aj!) montriĝas vigle en diversaj momentoj; tamen, akustika piano kaj metala ksilofono (Glockenspiel) ludas nur duagradan rolon. Feliĉe, ne mankas la ĝuinda alveno de afrikaj tamburoj kaj femala koruso, kvankam malpli intensa ol en Ommadawn. Diversaj sonaj frazoj kaj temoj sinsekve venos, foriros kaj revenos, ĝenerale sufiĉe milde, kreante ĉiam la sensacon ke oni troviĝas en ia vojaĝo, (intima sed samtempe kolektiva; reala sed ankaŭ reva, mita, lontana) tra imagaj rakontoj pri frostaj kampoj, fridaj ventoj, brumaj etosoj. Certe, la kovrila bildo de la disko tre bone resumas la intencon kaj la enhavon celatajn de la aŭtoro. Kiel fina simbola palpebrumo al la sopirata estinteco, dum la lastaj minutoj fone aŭdeblas la teneraj infanaj voĉoj kiuj ankaŭ fermis la diskon de 1975, kvankam la supra gvidanta melodio estas tute alia. Entute: temas pri admirinda verko, donaco por revemuloj kaj amantoj de tratempaj spiritaj vojaĝoj.

Dum 2017 kaj komence de 2018, MO provis krei unu lastan verkon, eventuale TB4, kiu akompanus la planitan specialan eldonon okaze de la 50-a datreveno de la origina disko. Ja li agnoskis havi certan dumvivan malvirtan ĝuon ludi diversmaniere kun la unuaj famaj sonorilaj notoj de ĉiuj la projektoj nomitaj TB, kaj deziris tion okazigi unu lastan fojon. Tamen, post kelkaj semajnoj, li sentis sin senforta kaj senanima kaj nur kapablis komponi kaj registri ok minutojn, kiuj ja estis aldonitaj ĉe la jam menciita datrevena eldono. Temas pri lia lasta muzika komponaĵo, kiu restos nur komencita kaj nefinita.

Fine, direndas ke ekde 2021 turneas tra la mondo spektaklo nomiĝanta Tubular Bells 50th Anniversary, omaĝo al MO kaj al lia verkaro. Oni devas averti, ke MO tute ne partoprenas en tiuj koncertoj, kvankam konsentis kaj aprobis ilin. La organizanto kaj estro de tiu  projekto estas Robin Smith, brita muzikisto kaj dirigento. La aklama akceptado far la kritikistoj kaj la spektantoj ebligas ke la spektaklo daŭre kaj senhalte okazas. Ni lasu la genion ripozi kaj ni volonte akceptu tiun longdaŭran koncertan eventon. Tre eble, la venontaj generacioj havos iliajn unuan kontakton kun la muzikisto de Reading pere de tiuj senĉesaj turneoj. Estu ili bonvenaj...









 




domingo, 8 de diciembre de 2024

 Mi pardonpetas...

(Mi ne celas ke oni konsentu kun mi. Tamen, foje mi bezonas esprimi tion, kion mi sentas)

Tiuj kiuj konas min scias ke jam de antaŭ multaj jaroj mi vivas preskaŭ enfermita hejme, kun malofta kontakto kun la ekstera mondo. La procezo ĝis alveni al tiu ĉi punkto estis malrapida, kaj mi kalkulas ke ĝi komencis pli malpli antaŭ dudek jaroj. Tamen, mia izoliĝo ne estas kompleta, ĉar mi devas diri ke mi pagas miajn impostojn, (kion mi faras plezure), ke mi regule laboras en mia laborejo, ke mi tenas stabilan rilaton kun mia familia rondo, kaj ke mi ankaŭ havas sporadan kontakton kun kelkaj malnovaj amikoj miaj. Sed jam de antaŭ jardekoj mi ne kunestas en laborejaj kunvenoj, nek partoprenas en celebraĵoj, nek en sociaj kaj politikaj eventoj; kaj jam de antaŭ longe mi preferas ne vojaĝi kaj ne iri al hoteloj cele ne kontribuaĉi en la detruo de la natura medio; kaj de antaŭ ĉirkaŭ tri jaroj mi uzas amaskomunikilojn ege malofte. Se mi povus, mi iĝus nevidebla tiel, ke neniu povis min vidi.  Kaj ne tial, ke la homoj kun kiuj mi kundividas la mondon havas nenion utilan al mi, sed pli bone tial, ke mi estas certa ke mi havas nenion utilan por doni al ili. Mi volas ĝeni neniun. Mi tion diras humile kaj sincere. Kial, do, ni disipu nian tempon...?

Direndas, ke kiam mi estis juna mi ege ŝatis ĝui amikecajn rilatojn, socian vivon; mi ŝatis futbalon kaj la ceterajn sportojn; mi ege deziris vojaĝi, ŝategis legi, ekkoni novajn aĵojn...Hodiaŭe, male, mi preferas resti sola kaj dediĉi min -preskaŭ kaŝeme- al desegnado kaj al iu alia sporada ŝatokupo.

Tiu Lev Tolstoi el siaj lastaj viv-jaroj (kiam sia tuta junula idearo jam disfalis kaj tiam li alvenis ĝis ideaj pozicioj kiujn plejparte hodiaŭ mi kunsentas) iam diris ke la mondo ŝajnis al li tiom absurda kaj kruela, ke tutcerte, aŭ li estis frenezulo aŭ male estis frenezuloj tiuj kiuj estis kreinta tian mondon. En tiu ĉi momento de mia vivo -estante mi jam iom maljuna- mi ne ŝatas atribui ideologian etikedojn, kaj ankaŭ ne ŝatas atribui tiajn etikedojn al mi mem. Tamen, mi pensas ke -same kiel tiu lastamomenta Tostoi- mi navigas tra la maroj de anarkiismo kaj pacifismo*, kvankam, male al Tolstoi, mi ne turnas min al kristanaj idearoj nek al ali-religiaj idearoj, sed preferas ŝipiri tiujn marojn surbaze de la esplorado, analizado kaj komprenado de la kondutoj kaj de individuoj kaj de kolektivoj. Kaj por atingi la komprenadon de tiuj kondutoj mi turnas min precipe -fakte, preskaŭ ekskluzive- al scioj eltiritaj el kelkaj scienco-fakoj kiujn mi konsideras esencaj tiucele: psikologio, biologio kaj ĥemio**. Ho, kiom multe mi bedaŭras ne esti dediĉinta min iom pli al sciencoj kaj iom malpli al beletro! Ĉar, tutcerte, cele kompreni la mondon kiu ĉirkaŭas min, estis al mi tute senutilaj tiuj konceptoj enhavigitaj en fakaj libroj pri juro, filozofio, religio, etiko, historio... Male, estis al mi ege utile kompreni kio estas la bazaj instinktoj (precipe tiuj al postvivado, al adaptiĝo al la ĉirkaŭanta medio, al reproduktiĝo), kiamaniere funkcias lernado (kaj mallernado), kaj kian rolon ludas hormonoj kaj cerbaj konektoj en nia ĉiutaga konduto.

* Ni, tiuj kiuj navigadas tra tiom apartaj ideologiaj maroj, kutime ne trovas taŭgajn motivojn por partopreni en balotado kiam tio okazas en nia ĉirkaŭaĵo. Vidu, kie io simila okazus se al iu ulo ideologie kontraŭa al taŭro-luktado oni ofertus ricevi senpagan enir-bileton -laŭ sia prefera elekto- al unu el la taŭroluktaj spektakloj planitaj dum la lokaj festaj tagoj de lia urbo; tutcerte, tiu ulo elektos neniun el tiuj enir-biletoj, ĉar neniu el la spektakloj ofertataj plaĉus al li!

** Ja evidentas ke tiuj scio-fakoj kiuj pritraktas homan konduton tute ne takseblas kiel ekzaktaj sciencoj. Tamen, vidu ke ekzemple meteologio ankaŭ ne estas tia scienco kaj, malgraŭ tio, iu ajn inteligenta homo pli fidus je la veter-prognozo farita de la sialanda oficiala meteologia servo ol je la prognozo farita de iu amika najbaro. Ĉe tiu ĉi nia pritraktata afero, tiuj scienco-fakoj kiuj esploras homan konduton estas sufiĉe taŭgaj por proponi racian eksplikon al tiaj demandoj kiaj la jenaj: kial okazas seksaj agresoj, kial tiom multe da homoj suferas pro mania dependo al drogoj aŭ al vet-ludado, kial militoj eksplodas kaj daŭras, kial homoj kredas je dioj -aŭ je divenistoj- kaj kial okazas tiaj eŭforiaj celebradoj ĉe la sportaj sukcesoj de niaj preferataj teamoj. Aldonante alian ekzemplon, la tiel nomataj “ĉefaj pekoj” (avareco, pigreco, glutemo, seksemo...) havas biologian klarigon, kaj ne devas esti rigardataj el religia star-punkto, kie iu dio (kiu ne ekzistas...) donos al oni premion aŭ punon, depende de la specifaj konduto kaj persono. 

Mi pensas ke ne valoras la penon krei nek daŭre teni edukan kaj socian sistemon kie oni ne pridubos kelkajn “verojn” kiuj estas konsiderataj absolutaj kaj netuŝeblaj, sed kiuj, laŭ mia opinio, estas eraraj kaj kontraŭefikaj; precipe kaze ke ni vere deziras krei mondon regatan de inteligento kaj ne de senscio kaj fi-trompo, mondon kiu funkciu baze de sereneco kaj ne baze de nebridata kaj primitiva biologia impulso. 

“Mi pardonpetas...” estas la titolo de tiu ĉi mallonga artikolo, de tiu ĉi kvazaŭ ideologia testamento. Okazas ke mi pardonpetas tial, ke mi ne povas akcepti serion da veraĵoj kiuj estas transdonataj al  ĉiuj generacioj -foje eĉ dum jarmiloj. Mi pardonpetas pro tio, ke mi ne deziras partopreni en la socia vivo, nek deziras partopreni en babiladoj kaj kunvenoj, eĉ ne kun amikoj. Ĉar mi povas transdoni nenian utilan ideon al iu mondo kiu konsideras taŭgaj kaj netuŝeblaj -inter multaj aliaj- asertaĵojn kiel la jenajn:

- “Privata proprieto estas elnatura rajto”. Laŭ mia konsidero, post multaj jaroj da objektiva analizado, privata proprieto estas rabo aŭ, almenaŭ, ŝtelo. Kiun oni rabas, kiun oni ŝtelas? La tutan kolektivon. Ni imagu la diferencon inter mondo kun privataj plaĝoj kaj mondo kun publikaj plaĝoj. Kiu el ambaŭ opcioj ŝajnus al ni pli justa...?

- “Legi librojn kaj utiligi kulturaĵojn estas ĉiam utile kaj konvene”. Tio dependas. Ne ĉiam. Fakte, oni ne devus legi librojn nek oni devos konsumi kulturaĵojn kiuj subtenas opiniojn racismajn perfortemajn, pri-sciencajn negismajn, sklavismajn, ŝovinismajn... Ĉu estus konvene legi la Hitleran Mein Kampf? Verdire, mi pensas ke pli ol duono de la kulturaĵoj estas abomenindaj.

- “Konkurenco estas la baza principo por socia antaŭeniro”. Baza eraro kiu kondukas al kreado de socioj kaj homoj kiuj porĉiame suferas pro streĉo, maltrankvilo kaj angoro. Eraro kiu estos ankaŭ la kultiva buljono kiu okazigos ĉiuspecajn perturbojn kaj perfortojn. Kiam, do, estos instruata en lernejoj tio, ke kunlaboro estas ĉiam pli konvena ol konkurenco..? 

- “Konstanta ekonomia kreskado esta esenca celo ĉe ĉiu ajn ekonomia sistemo”. Jen ideo proksima al tiu vidita ĵus antaŭe, kaj same absurda kaj kontraŭefika kiel ĝi. Se celante daŭre kreski devas ni forhaki kaj/aŭ bruligi la tutan Amazonan foreston: ĉu ni daŭre kresku aŭ ĉu ni haltu kaj pensu...?

- “Sporto estas io bona, konsilinda kaj necesa por socia progreso kaj bonstato”. Ĉe tiu ĉi punkto ĉiuj konsentas, kaj dekstruloj, centruloj aŭ maldekstruloj; kaj norduloj aŭ suduloj. Oni multe parolas pri la t. n. “sporta etiko”, sed ŝajnas ke neniu haltas kaj ekpensas pri kio vere temas tiu ŝajne bonfaranta ideo. Por tiuj kiuj ankoraŭ tion ne rimarkis, tiu “sporta etiko” naskiĝas el la ideo ke la ĉefa celo ĉe ĉiu ajn sporto-farado (ĉe ĉiu ajn, eĉ ĉe ŝako) estas venki rivalon, estas provi ĉiam venki, kaj des pli bone se tion oni atingas per la montrado de granda supereco. Se ne estas rivalo, kiun oni devos superi, ne estas sporto. Temas pri nepra kondiĉo. Agnoskendas, ke ĉe la konkuro-luktado ja kelkaj reguloj devas esti respektataj, kaj ke oni instruas al sportuloj pri la konscienco de la t. n. “honesta ludado” kaj la respekto al kontraŭulo. Tamen, la nepra celo estas suriri la podion, pruvi tion, ke oni estas pli rapida, pli alta, pli forta ...ol la ceteruloj (citius, altius, fortius). Ni troviĝas antaŭ vanteco -en ĉiuj ties sencoj- uzata kiel institucio, vestita de ceremonia vesto kaj ricevanta la ĝeneralajn subtenon kaj aplaŭdon. Se ne paroli pri tio, ke sportoj kiaj boksado kaj aŭtomobilismo aspektas al mi veraj obscenaĵoj; sammaniere, obscenaj kaj neakcepteblaj aspektas al mi tiuj milionecaj profitoj akiritaj de kelkaj homoj per sporto, profitoj kiuj (ree kaj ĉiame) devenas el la kolektiva kaj socia havaĵo. Kiam, do, oni kontestos tiun kompletan absurdaĵon? Neniam.

- “Kelkaj militoj estas neeviteblaj”*; “fabriki kaj/aŭ vendi armilojn estas tiel respektinda negoco kiel iu ajn alia”; “se necese, oni turnos sin al uzado de perforto por defendi niajn landlimojn, kiuj estas sanktegaj”*. Malmulte direndas antaŭ tiaj asertoj, tiom stultaj, brutalaj kaj disvastigitaj, eĉ meze de “progresemaj” homoj. Mi apliku la samajn adjektivojn por tio, kio estis foje legita de mi: “fabriki armilojn estas bone, inter aliaj kialoj, pro tio, ke oni havigas labor-postenojn al homoj”. Nu, nenio aldonendas; ankaŭ ĉi tie mi pardonpetas, ĉar mi tion ne komprenas nek konsentas.

* Neevitebla estas tertremo, aŭ vulkana erupcio, aŭ cunamo. Tamen, ĉiuj ajn militoj povas esti evitataj; sufiĉus kompreni ke pacema solvo estas ĉiam preferinde, eĉ por tiu partio pli forta en la batalo. Rilate al landlimoj, kvankam oni provas nin konvinki alisence, temas pri imagaj linioj, tiel imagaj kiel dioj kaj diaĵoj. Ho, aj, kiom da morto kaj detruo -dum jarmiloj!- por (kaj pro) defendi tiajn senutilajn inventaĵojn, proprajn de sen-inteligenta mondo! Sed, ankaŭe kaj domaĝe, nenio el tio estas instruata en lernejoj.

La listo povus esti pli longa. Sed mi preferas ĉesi ĉi tie. Sufiĉas. Ĉe iu ajn amaskomunikila novaĵa programo aŭ debato, ĉe ĉiu ajn interamika babilado, preskaŭ ĉiuj partoprenantoj konsentas pri tio ĉio ĵuse vidita supre. Mi bone akceptas ke ili daŭre parolos kaj disputos. Mia opinio estas ke, fakte, ili pensas je tre similaj manieroj. Mi preferas teni min flanke, aparte, sendispute. Ili gajnis, mi malpravas.

Cetere, ŝajnas ke alvenas la momento por alia siesto... Mi salutas vin ĉiujn.


Simpla muta naturo. Ofte, "malpli estas pli..."







domingo, 25 de agosto de 2024

 BaRok’-Projekto: aparta elstara propono


Antaŭ kelkaj semajnoj mi sentis emon (eĉ deziron!) prezenti al LF artikolon pri iu esperanta muzika afero. Verdire, jam de antaŭ iom longa tempo mi ne tre aliras la esperantan muzikan planedon. Mi ne celas diri ke mi ne aprezas nian muzikon; tute simple, aliaj taskoj okupadis mian menson.

Tiam, baldaŭ, la demando alvenis: pri kiu esperanta artisto aŭ stilo mi verku? Post iom da pripensado, mi establis kelkajn kondiĉojn plenumendajn de tiu (aŭ tio) elektota. Tiel, devus esti artisto aŭ ensemblo kiu komponas siajn proprajn pecojn, kantas, ludas instrumenton, havas apartan proponon kaj atingas kvaliton kompareblan al tiu de gravaj internaciaj muzikaj nomoj. Eble mi fiksis tro da kondiĉoj, eble ne; sed tutcerte, tiu aspekto kiun mi trovis plej malfacila por fari mian elekton estis tiu pri “aparta propono”. Mi ja ne celis signifi proponon specialan, ekstravagancan, bizaran, strangan, unikan, tute propran... Ne, mi nur celis “apartan” en la tria senco enhavita en la PIVa difino: “ne ordinara...”. Kaj mi tute agnoskas ke temas pri tre subjektiva afero, ĉar io kio estas ne-ordinara por iu homo povas esti tute banala por alia. Do, mi lasu tiun iom senutilan debaton kaj eniru en la kerno.

Kvankam mi fine decidis verki pri la brazila ensemblo BaRok’-Projekto, mi volus profiti la okazon por, antaŭe, almenaŭ iom skribi pri la aliaj nomoj kiujn mi konsideris kiel eblaj taŭgaj elektoj por tiu ĉi mia kontribuo al la esperanta muziko. Foje temas pri personoj, foje pri grupoj, foje pri iu specifa disko, foje eĉ pri unu sola kanto. Jen tiuj de-mi-ŝatataj sed ne-elektitaj nomoj kaj proponoj:

1.- Rêverie: italoj el Milano kiuj proponas diversajn neordinarajn stilojn, kiuj povus esti resumitaj per la esprimo “etnoprogresiva muziko”. Rêverie estas ensemblo fondita de Valerio Vado (gitaro, klavaro, voĉo) en 1996, kiu kantas en kvar lingvoj (itala, friula, angla, esperanto) kaj kies plej grava aliro al Esperanto estas la duobla albumo Revado (2011).

2.- Kaj tiel plu: katalunoj kiuj ludas precipe mezepokan kaj renesancan muzikaĵojn el Katalunio kaj ankaŭ el aliaj najbaraj regionoj. Ekde 1989 ili daŭre turneas tra Esperantujo kaj publikigis kvar albumojn.

3.- Vojaĝo: francoj, el Tuluzo, ilia stilo estas ia bongusta moderna ĵazo, laŭ kiu du albumoj estas jam eldonitaj, nome Planedo nia kaj Intergalaksia.

4.- La Perdita generacio (LPG): svedoj tre konataj en Esperantio, aktivaj ekde 2003. Ne estas facile difini kaj klasi ilin, sed pecoj kiel Ĉu vi kontentas? (2013) -kiu estas longa je 11 minutoj- ege altiras mian atenton.

5.- Ene de metalroko kaj punko aperas kelkaj interesaj nomoj kiel la poloj Krio de Morto kaj la ukrainoj Piĉismo. Sed plej surprize kaj neatendite estis al mi ekkoni pri la ekzisto de kelkaj japanaj ensembloj, kiuj kreas specon de anarko-punko, sone kaj tekste ege strida kaj nekonvencia. Mi nomos nur du el ili, Malimpliki (ekde 2014) kaj Socio la difekta (ekde 2021), kies diskoj estas eldonitaj de usona firmao kaj kiuj jam faris kelkajn turneojn tra la orienta parto de Usono atinginte sufiĉan grandan atenton ĉe la punkaj rondoj.

6.- Ene de progresiva roko, verdire estas malmulte da proponoj. Tamen mi volus almenaŭ mencii la jenajn du ensemblojn, kies membroj -laŭ kiom mi scias-, ne estas esperantistoj, sed tamen foje utiligis esperanton. Unu el tiuj grupoj nomiĝas Vespero, naskiĝinta en 2003 en Astrakano, sude de Rusio. Mi mem difinis ilin en iu pasinta artikolo per la jenaj vortoj: "...ege longaj tutinstrumentaj pecoj, surbaze de violono, elektra gitaro, psikedelaj klavaro kaj sintezilo, vigla frapinstrumentado, densa basludado... Voĉo estas nur malofte uzata, kutime femala kaj senteksta. Folkloraj elementoj estas ankaŭ uzataj. Resume, ege kompleksaj komponaĵoj, ĝuindaj de ŝatantoj kaj amantoj de tiu ĉi stilo, kiel mi mem. Aldona -kaj grava- kuriozaĵo estas la nomo de la ensemblo, Vespero, jes ja intenca Esperanta vorto. Kaj videblas, ke ili uzas esperantajn vortojn por kelkaj aliaj siaj kreitaĵoj; ekzemple, la nomo de unu albumo ĝia estas Sonĝo; sed troveblas aliaj pliaj tra iliaj diskoj. Vespero ankaŭ titolas ĝiajn komponaĵojn per vortoj eltiritaj el la latina, la bulgara, la estona, la angla, la galega, la portugala, la germana..."

Due -kaj kvankam nur pro unu sola kanto, la alia menciinda nomo ene de nia progresiva muziko estas Appelez moi personne, francoj kiuj en tre mallonga (kia bedaŭro!) kariero faris tre alternativan rokan muzikon, kaj kiuj en 2011 publikigis la pecon Sufero. La teksto de la kanto estas poemo de 1911 de esperanta poetino Maria S. Trenner, kaj la muziko estas ege bona specimeno de progresiva roko, kie la ludo de klavaro kaj gitaro kreas intensan atmosferon en la centraj momentoj de la peco. Mi konsilas aŭskulti ĝin en interreto.

BaRok’-Projekto (ekde nun: BP). La origino de BP situas en Goiânia, ŝtato Gojaso (Goias), centre de Brazilo. Pri-stile, ilia muziko povus esti difinita kiel folklora peza roko, kie troveblas elementoj de klasika muziko. Ili ja atingas elstaran kvaliton en la sono kaj en la instrumenta interpretado. Pri la anaro, fakte, BP konsistas el du bazaj fondintaj membroj, al kiuj aliĝas multaj aliaj muzikistoj por specifaj diskoj kaj koncertoj. Ni vidu tiujn du bazajn membrojn:

- Rafael Milhomem (n. 1981). Junaĝe li studis klavaron kaj trumpeton; poste, li ekprenis gitaron, flutojn kaj kavakinjon (cavaquinho, elportugala speco de gitareto, origino de la konata polinezia ukulelo). Li kunlaboris kun ensembloj kiel El Ligno trio (2006), Sun Road (2007-2008), Euphony, Alma Brasileria... Milhomem estas esperantisto kiu partoprenis kiel komponisto en la projekto Hejmo, patronita de SAT. Unuope, li jam registris kaj publikigis du albumojn, kie li montras pli personajn ŝatojn kaj tendencojn, pli klasikemajn, iom ekster la ordinaraj proponoj de BP. Temas pri la albumoj Flugantaj melodioj (2018) kaj Kien vi iros? (2020) inter kies pecoj citindas Ritaro de la animo, Al Persujo kaj Al Portugalio. Fine, kaj kurioze, direndas ke Rafael Milhomem registris la disketon La espero sambas -kiu estas versio je samba stilo de la esperanta himno, kie partoprenas aliaj muzikistoj, kiel Flavio Fonseca kaj João Fernandes; ili ankaŭ surbendigis ĝuindan instrumentan version.

Rafael Muniz de Oliveira. Muzik-produktisto, gitaristo, sonteknikisto, kantisto, klavaristo. Li kunlaboris kun Euphony kaj Symphonic Tragedy. Ankaŭ Muniz estas tutkora esperantisto. Kutime li ludas elektran gitaron kaj, kiam mankas alia kantisto en la scenejo, li estas la ĉefa kantisto, per sufiĉe bona voĉo.

Aliaj membroj. La kompleta listo de la aliaj muzikistoj kaj kantistoj kiuj iam kunlaboris kun BP estus tro longa por konvene enmeti ĝin en tiu ĉi modesta artikolo. Sed almenaŭ menciendas la basistoj Murilo Ramos kaj Thiago Alberto, kaj la drumistoj Flavio Soares kaj Junior Nievi. Pri la voĉo, rimarkindas Leo Yanes; kaj ĉefe Karliene Araújo, profesie instruistino de muziko en la ŝtato Gojaso. Karliene ludas la precipan voĉon en la plej gravaj kaj konataj komponaĵoj de BP.

Verkaro de BP. Tre resume, ni vidu -laŭ ordo de jaro de eldono- la verkojn de BP.

- Bataltemp’ (2007). Virtuala dema (=son-montra) koncepta albumeto, enhavante kvar pecojn. En tiu tempo la grupo nomiĝis BaRok’. La albumeto rakontas epopeon pri milito.

- La plej bona ĉasisto (2013). Virtuala unuopaĵo. Post kelkaj jaroj silentaj, BP revenas, starigas sian retejon kaj publikigas reklaman videon, en kiu ili anoncas la preparadon de nova albumo, kiu unua-intence nomiĝu La ruĝa rivero. (Fakte, ni vidos ke poste aperos kelkaj modifoj en tiuj anoncitaj sciigoj).

- Jen nia viv-river’ (2015). Albumeto, jam en Vinilkosmo kaj kun Karliene Araújo. Fakte, temas pri nova registrado kaj eldono de iliaj pasintaj kreitaĵoj, aldonante novan kanton, tiun kiu nomas la albumeton.

- Sovaĝa animo (2016). Albumo kaj KD. Tiu ĉi disko enhavas dek unu pecojn, el kiuj estas rimakindaj Tauba kaj Kerana*(alinome: Malbeno parto 1), Reĝino de la nokto kaj Sovaĝa animo. Pli specife, Tauba kaj Kerana -precipe en la versio en koncerto kiu estas facile atingebla en interreto- ege impresis min, ĉar montras tre profesia ensemblo de artistoj, atinganta nivelon kiu estas tre respektatan eĉ ekster Esperantujo, inter la internaciaj pezrokaj muzikaj medioj.

*Tauba kaj Kerana estas la nomoj de du gravaj roluloj en la gvarania mitologio

- kvin jarcentoj (2021) Albumeto. Alvenas kelkaj novaj kunlaborantoj, kiel la fama drumisto Fred Mika kaj la amatora kantistino Kimera. La unuopaĵoj Kaŝiri kaj Sola hirundo atingis sukceson denove ekster Esperantujo; oni eĉ registris anglalingvan version de Sola Hirundo -Swallow Flight- kantita de Erich Martins. 

- Veko (2022) Albumeto, kiu estis antaŭanoncita per la unuopaĵo Hibrida batalanto (2021). Temo de la albumo: indiĝenoj, vekiĝu! Tiu ĉi albumeto enhavas ses pecojn, inkluzivante du instrumentajn versiojn de Kial ne? kaj Hibrida batalanto. Menciendas ankaŭ Pindoramo* estis invadita kaj Hejmo; la teksto de tiu ĉi laste citita kanto estas kontraŭmilita poemo de Marjourie Boulton.

*Pindoramo estis ŝajne la nomo de  Brazilo antaŭ la alveno de la eŭropanoj

La leganto de tiu ĉi artikolo tre eble jam suspektis ke la ĉefa temo de la komponaĵoj faritaj kaj luditaj de BP estas la daŭraj mencioj kaj aludoj al la indiĝenaj triboj de Sudameriko, iom sopirante kaj reprenante ties mitologiajn rakontojn. Ankaŭ ia pacisma etoso spireblas tra ĝia tuta verkaro.  Cetere, pri la admirindaj kovriloj de la diskoj respondecas la talentoplena brazila dezajnisto Carlos Fides. Videblas, ke detaloj estas ĉiuaspekte zorgeme pritraktitaj. Fine, mi diru ke ni, esperantistoj, fiere aprezu la laboron faritan de BP. Mi aldonu ke, ĝis nun, BP ricevis tri gravajn premiojn en diversaj esperanto-aranĝoj por la jenaj kantoj: La plej bona ĉasisto (en 2013), Jen nia viv-river’  (en 2016) kaj Kaŝiri (en 2020). Gratulon al BaRok’-Projekto. Kaj dankegon.