monda lingvo

monda lingvo

jueves, 27 de febrero de 2025

 Pri Blas Infante kaj la Andaluzia himno



 
Antaŭa baza enkonduko

La Andaluzia aŭtonoma regiono estas vasta lando-spaco situanta sude de Hispanio, kies surfaca areo estas je pli ol 87000 km². Ĝi konsistas el ok provincoj kaj ĝia enloĝantaro atingas la nombron je pli ol 8’6 milionoj. Kiel supozeble, Andaluzio havas sian proprajn simbolojn, forĝitajn tra kelkaj jarcentoj de konstruado de ĝia identeco. Verdire, oni devas atendi ĝis ĉirkaŭ 1920-1930 por klare vidi tiujn simbolojn firme establitaj. Meze de tiuj procezoj elstaras la figuro de Blas Infante Pérez (1885-1936), andaluza advokato, notario, eseisto, plur-faka klerulo*. Estis li kiu difinis la flagon (verda kaj blanka), la blazonon (surbaze de la mita Herkulo) kaj la himnon**. Ekde 1981, en ĉiu 28-a de februaro estas celebrata la festa Tago de Andaluzio. Tiu dato estis fiksita memore al la referendumo pri aŭtonomeco okazinta en la regiono la 28-an de februaro de 1980.

* Pri Blas Infante -historie konata kiel la Patro de la andaluzia naciismo- direndas ke li naskiĝis en la vilaĝo Casares (elp. kasares, provinco Malago) en 1885 kaj estis paf-mortigita en aŭgusto de 1936, fare de la ribeluloj de la armea puĉo kiu okazigis la Hispanan enlandan militon. Blas Infante apartenis al mezbonhava etburĝa familio; li estis grava intelektulo, eseisto, advokato kaj notario. Lia plej grava verko estas eble Ideal andaluz (1915, Andaluza idealo). Tra sia vivo, li interesiĝis pri multaj diversaj kulturaj aferoj. Inter kelkaj aliaj lingvoj, li lernis la araban kaj Esperanton. Tutcerte, li neniam estis aktiva esperantisto, tamen oni scias ke, sub influo de kelkaj amikoj siaj (ekzemple, la posta deputito de la hispana parlamento, la arkitekto Francisco Azorín Izquierdo) li eklernis la zamenhofan ĉirkaŭ 1920, kaj ke li estis membro de UEA en 1922 kaj 1923. Kiel tragedia kuriozaĵo, la horloĝo kiun li surhavis la tagon de lia murdo estis fabrikita de la svisa horloĝa entrepreno Movado, kutime uzataj de la esperantistoj en tiuj jaroj. Aldone, en lia persona biblioteko aperis 14 libroj en la lingvo internacia. 

**Kompreneble, ne estas la celo de tiu ĉi mallonga eseo profunde analizi tiujn aferojn. Tamen, almenaŭ mi diru ke ŝajnas ke la koloroj blanka kaj verda estis elektitaj pro diversaj kialoj: verda estas la koloro de la kamparoj, blanka tiu de la andaluzaj tipaj vilaĝaj domoj; verda estas la koloro de la espero, blanka estas tiu de la paco. Aldone, ne mankas iom mitaj historiaj ligiloj al standardoj de la islama epoko, ĉefe al tiu de la kalifo Jakub al-Mansur (1160-1199). Pri la blazono, estis ĝi dezajnita de Blas Infante mem, surbaze de la la Kadiza blazonŝildo, kie du dresitaj leonoj aperas ambaŭflanke de la heroo Herkulo kaj ties kolonoj, laŭtradicie situintaj ĉe la mar-kolo de Ĝibraltaro. 

Pri la Himno

Ja la plej grava motivo de tiu ĉi artikolo estas la esperantigo de la Andaluzia Himno, kio alvenis al mia kapo post la peto de iu samideano korekti tradukon faritan de li. Tiam mi decidis fari mian propran tradukon, kune kun tiu ĉi enkonduka eseo. La teksto de la andaluzia himno estis verkita de Blas Infante en 1933, kaj ĝi estis adaptita al la melodio de tiutempa popola religia kanto, nome Santo Dios (Sankta Dio). La muzikaj notacioj (kaj por piano, voĉo kaj bando) estis faritaj de la sevila orkestrestro José Castillo Díaz. Tiu komponaĵo iĝis la oficiala himno de la regiono en 1982.

El nura politika vidpunkto, direndas ke Blas Infante establis la bazojn de la andaluzia naciismo, sed direndas ke li samtempe estis konvinkita homaranisto, kiu nur konceptis andaluciismon kiel parton de sia amo al la tutmondaj homaj grupoj. Tutcerte, Infante estis homo el maldekstraj ideoj, proksimaj al anarkiismo, socialismo, federaciismo kaj aliaj tiutempa movadoj. Pli specife, li ege zorgis pri la penigaj kaj suferigaj sklavecaj laboraj kondiĉoj de la andaluzaj kamparaj tag-laboristoj, kaj estis unu el siaj plej gravaj celoj plibonigi tiujn neakcepteblajn ekspluatajn kondiĉojn, se necese, pere de la komunigo de agraj terenoj. 

 Kaj nun mi jene prezentas mian tradukon. Mi diru, ke mi preferis traduki iom libere kelkajn partojn, respektante la animon de la teksto, sed samtempe elektante kaj adaptante kelkajn vortojn, silabojn kaj esprimojn, kun la celo ke ĝi povu esti kantata, se tion oni deziras. Do, iu "adaptiĝinta taŭga longo" de la frazoj estas preferata al la nura laŭlitera traduko. Subaj pied-notoj* montros la ĉefajn "licencojn" faritajn de mi.

----------------------------------------------

La standardo blanka kaj verda
post milit' jarcenta revenas
je dir' de pac' kaj espero
sub la sun’ de nia tero

Andaluzoj, ree venu al star’!
Estu al vi ter’ kaj liberec’!
Estu por Andaluzi’ libera
kun hispanoj kaj ja la homar’!

Ni, andaluzoj, deziras
brave esti tio, kio ni estis
lumaj homoj kiuj, al ĉiu homo
pri anim’ homa provizis

Andaluzoj, ree venu al star’!
Estu al vi ter’ kaj liberec’!
Estu por Andaluzi’ libera
kun hispanoj kaj ja la homar’!

----------------------------------------------------------------------
*Pied-notoj:

- Pro metrika kialo -sed ankaŭ pro plia soleneco- "standardo" estas preferita al "flago" (bandera).

- Ree venu al star'. Originale: levantaos, kio pli ĝuste estus esperantigita per la vorto "stariĝu". Tamen, enkadrigi tie la vorton stariĝu tute malebligus kaj rim(iĝ)on kaj verso-longon.

- Cele eviti la uzadon de la akuzativo -kio ege malfaciligus eventualan rimojn- estas uzata "estu al vi" anstataŭ la pli laŭlitera "petu teron kaj liberecon" (Pedid tierra y libertad).

- Ekzistas pli revoluciema versio kiu forigas la mencion pri Hispanio, kaj anstataŭigas ĝin per la vortoj "Por... la popoloj kaj la homaro" (Por... los pueblos y  la humanidad)

- Kiel resumo de lia bela idearo, sciu ke li iam skribis tiujn du frazojn:

    "Mia naciismo, antaŭ ol andaluza, estas homara" (Mi nacionalismo, antes que andaluz, es humano)
  "Ni ne estas proletoj nek burĝoj. Nur homoj" (No somos proletarios ni burgueses. Simplemente hombres)