monda lingvo

monda lingvo

viernes, 21 de abril de 2023

 Pri diaĵoj kaj homaĵoj

Unua parto. Aliro al mitologioj: de Gea al Mitrao

-----------------------------------------------------

Ĝenerala antaŭresumo

Mia celo pere de tiu ĉi eseo (kaj ebla posta prelego; ĉu eĉ libreto?) estas pritrakti kelkajn aferojn kiuj, unuavide, ne rekte inter-rilatas, sed nur iom flank-tuŝe. Tamen, al mi ili estas pli ligitaj ol ŝajne. Do, tiel kaj tial, mi esperas vojaĝigi la leganton tra la historio de la homaro, surbaze de la tri jam konataj apartaj fakoj: mito, racio kaj empirio (t.e. ekzemple: Homero / Platono / Aristotelo). Kaj mi provos starigi kaj respondi kelkajn demandojn:

- Ĉu tiuj temoj vere rilatas? Kial kristanismo fine venkis paganismon? Kial scienco venkis religiojn? Kial multaj homoj ankoraŭ kredas je mitoj, ĉu antikvaj, ĉu modernaj? 

- Ĉu la scienca astrofizika teorio pri la “granda pra-eksplodo” (pere de kio “ĉio naskiĝis -subite kaj abrupte- el nenio”...) ne estas, fakte, ia mitologiaĵo?

- Kial la astroj havas nomojn ofte eltiritajn de la greka kaj romia mitologioj? 

- Ĉu en la ekstrem-orientaj kulturoj estas spuroj pri la greka mitologio?

- Kial estas tiaj, niaj kalendaroj? Kio okazigis la sinsekvajn modifojn de la maniero kalkuli la tempon?

Tiucele, mi parolos i.a. pri la Troja Milito, la statuo de Artemiso en Efeso, Heziodo, Demokrito, Diogeno la Cinikulo, Eratosteno de Cireno, Lukrecio, Klaŭdio Ptolemeo, Dionizo la Malgranda, Galileo Galilei, diversaj papoj... 

La tuta eseo aperos dividita je kvin partoj aŭ ĉapitroj, kies titoloj estos la jenaj:

1.- Aliro al mitologioj: de Gea al Mitrao 
2.- La scienca vojo: de Taleso ĝis Galileo
3.- Tiam alvenis kristanismo. Kaj ĉio ŝanĝiĝis
4.- Astronomio kaj mitologio
5.- konkludaj komentarioj /glosaro


Kaj unu lasta antaŭnoto: la ĉefa konduka linio de tiu ĉi artikolaro estos tiu markita de la greka-helena-kristana tradicio, vidita el ia eŭropa starpunkto. Certe, estos menciataj detaloj eltiritaj de aliaj civilizacioj (egipta, sumera, juda, ĉina, majaa...) sed nur kiel bezonataj akcesoraj komplementoj por pli bone kompreni kaj pli flore prezenti la aferon.  
-----------------------
Antaŭ-averto forigota kiam la teksto finiĝos: mi jam havas skizon mane skribitan. Sed mi volas ĝin plibonigi kaj pliprecizigi, estigante akcepteble simplan eksponon pri la tuta temo. Alimaniere, mi ja scias ke tiu afero povas iĝi vera ĥaoso. Kompreneble, por kunmeti kaj adekvate altekstigi  ĉiujn miajn ideojn priajn, mi bezonos tempon. Tial, la teksto estos enmetita iom-post-iome, laŭoportune, kiam aliaj miaj devigaĵoj tion permesos al mi. 


Tiel mi desegnis Urania-n, muzon pri astronomio kaj geometrio. (Ĉu vere
la triopo μύθος / λόγος / εμπειρία povas iri kune?)


Je la komenco...

Estas facile por homo kiu naskiĝis fine de la 20a jarcento, nome mi mem,  rigardi historie retroen kaj, pere de alta perspektivo, analizi kaj interpreti la diversajn mitojn kaj religiojn kiuj provis klarigi kiel komenciĝis la ĉeesto de homoj sur la Tero, kaj kiel oni provis respondi la gravajn “finajn demandojn” kiujn deĉiame zorgigas ordinarajn  homojn. 

Venas al mi preskaŭ aŭtomate la unuaj frazoj de la Evangelio de Sankta Johano: “Je la komenco estis la Vorto; kaj la Vorto estis apud Dio; kaj Dio estis la Vorto...” . Verdire, tiuj ĉi frazoj ne havas troan sencon kiam estas skribitaj en aliaj lingvoj krom la originala greka. Eĉ en la greka ne estas tro klaraj, sed almenaŭ tiam oni ne devas traduki la vorton logos, kies semantika kampo estas tiel vasta, ke ne eblas transmeti ĝin en aliajn lingvojn per nur unu vorto. Ĉar logos povas esti: vorto, verbo, racio, kono, rakonto, racia rakonto, scienco... Por mi, tra tiu nuna eseo, λόγος  havos la signifon "racia rakonto".

Okazas ke la tuta Nova Testamento estis verkita en la greka “komuna lingvo” (κοινέ γλώσσα). Kaj tio estas nur kompreneble ĉar tiuj teritorioj estis delonge helenigitaj depost la konkero far Aleksandro la Granda kaj la posta regnoj helenismaj kiuj establiĝis en la tuta areo, disde Egiptujo kaj tra la tuta Proksim-Oriento. Tiu historia dateno estas tute esenca, ĉar mi estas certa ke kristanismo neniam estus konkerinta Romon, venkinte paganismon (kaj venkinte ankaŭ diversajn tiutempajn misterajn orientajn kultojn) se ĝi ne estus trempita de helena odoro. 

Tamen, ni iom pli retropaŝu. Ni iru tie, kie komenciĝas la antikva greka mitologio, dum la tempo kiam ankoraŭ filozofoj ne ekzistis. Ni vidu la unuajn paŝojn de la historio de la grekaj gedioj.

  
"La skolo de Atenoj", far Rafaelo. Centre, aperas Platono kaj Aristotelo. En pli vasta bildo videblus la flankaj statuoj de Apolono kaj Ateno


Baza teogonio

La fontoj uzataj de ni por koni kaj scii datenojn kaj rakontojn pri la greka-latina mitologio estas tiuj establitaj de diversaj verkistoj: Homero, Heziodo, Pindaro, Eŭripido, Sofoklo, Esĥilo, Aristofano... Apartan mencion kaj pritrakton meritus la t.n. Biblioteko de Apolodoro. Ankaŭ pere de kelkaj romiaj verkistoj alvenis al ni multaj rakontoj kaj detaloj: Plaŭto, Vergilio, Ovidio, Apulejo, inter kelkaj aliaj. 

Certe, la versioj de tiuj aŭtoroj foje ne tute koincidas, kaj kelkaj rakontoj ege diferencas inter si, laŭ la fonto legita. Ĉiukaze, por pli bone koni la originojn de la tuta afero, sendube estas la verkoj de Heziodo (ĉ. 700 a.K.) tiuj, kiuj plej valoras. Heziodo vivis iom post Homero kaj bonŝance almenaŭ du siaj verkoj alvenis ĝis ni: “La laboroj kaj la tagoj” kaj “Teogonio”.

Tutcerte, ne estas la celo de tiu ĉi eseo plen-detale rakonti pri la multaj mitoj kaj historioj enmetitaj tra la greka mitologio. Tio postulus tutan enciklopedion, kaj povas esti konsultata en diversaj aliaj verkoj. Tamen, tre kurtigite, oni devas almenaŭ mencii la jenajn gediojn -kaj gediaĵojnekzistantajn jam dum tiuj originaj momentoj (laŭ la "ordo de apero en la scenaro"): Gea, Urano, Titanoj, Ciclopoj, Gigantoj, Krono, Rea, Zeŭso, Demeter, Hera, Poseidono, Hadeso, Areso, Hefesto... La unua milito okazis inter Krono kaj la Titanoj je unu flanko kaj Zeŭso kun la aliaj filoj de Rea, helpataj de la Ciklopoj, je la alia flanko. Tiu lasta tendaro menciita fine venkis tiun regitan de Krono. Tiam, Zeŭso iĝis la ĉefo de la gedioj. Tuj poste alvenis la historio de Prometeo kaj la cetera disvolviĝo de la grekaj mitaj rakontoj.

La aferoj kaj amrilatoj inter la mitaj roluloj ofte ne estis facilaj. Ekzemple, jen mallonga listo pri la multaj edzinoj kaj amatinoj de Zeŭso: Metis, Temis, Demeter; Eŭropa, Leda, Alkmena... kaj pri liaj multaj gefiloj: Heraklo, Kastoro kaj Polukso, la naŭ Muzoj, la tri Gracoj, Helena, Klitemnestra, Apolono, Artemiso...


Kelkaj gravaj menciindaj eventoj

Precipaj herooj

Heraklo, filo de Zeŭso kaj Alkmena, estas sendube la plej fama el ĉiuj grekaj herooj. Lia kuzo Eŭristeo komisiis al li la plenumadon de dek gravaj laboroj, kio daŭris ok jarojn. Poste, oni aldonis pliajn du kromajn laborojn kaj li ĉion plenumis. Heraklo mortis bruligita de tuniko sorĉigita de la centaŭro Neso pere de la nescia helpo de la tria edzino de Heraklo, nome Dejanira. La cindrojn de sia filo, Zeŭso alportis al la monto Olimpo, kie Hera fine pardonis lin kaj akceptis lin kiel filon ŝian.

- Perseo, kiu senkapigis kaj mortigis Meduzo-n, rajdis la ĉevalon Pegasus, liberigis kaj edziĝis al Andromeda, filino de la reĝino de Etiopio, Kasiopea.

- Teseo, filo de Egeo (kies nomon la konata maro alprenis). Oni komisiis al Teseo la mortigadon de la Minotaŭron de Kreto, kion li faris per siaj pugnoj. Poste, pere de la helpo de Ariadna, li eliris la labirinton kiun Dedalo antaŭe planis. Aliflanke, la filo de Dedalo, Ikaro, tro alproksimiĝis per siaj vaksaj flugiloj al la suno kaj falis en la maron kaj dronis...


Skulpta reliefo pri la amazonoj

 
- Jazono kaj la Argonaŭtoj. Ĉirkaŭ 50 homoj (inter ili Heraklo, Kastoro kaj Polukso) enŝipiĝis en la ŝipo “Argo” celante alveni ĝis Kolkido (nuna Kvartvelio). Tie ili devis atingi la “oran ŝaf-felon”. La magiistino Medea helpis Jazonon venki ĉiujn danĝerojn kaj poste ili fuĝis kaj geedziĝis.

La punitoj de la dioj

La grekaj dioj tre ofte punis aliulojn pro diversaj motivoj. La listo estus longa. Mi almenaŭ menciu la jenajn punitojn:
Prometeo, Agameno, Tantalo, Sizifo, Atlaso, la Danaidoj, Orfeo kaj Eŭridico...

Ĉe la infero

La Tartaro estis la pun-loko kie la malbonuloj estis senditaj porĉiame. Male, la Elizeo (aŭ Elizeaj Kampoj) estis tie, kie loĝis la herooj kaj la virtuloj en eterna printempo. Karono estis la nomo de la pramisto kiu ŝip-portis kondamnitojn transe de la rivero Aĥerono por alvenigi ilin en la Tartaron. Cerbero estis la trikapa hundo kiu gardis la inferan enirejon.

Muzikistoj: Orfeo kaj Apolono ludis liron; Panjo ludis sian fluton

Centaŭroj: Neso, mortigita de Heraklo kaj kaŭzanto de ties posta morto; Kirono, kiu edukis Aĥilon kaj estis bon-faranto por la homaro, pere de siaj medicinaj rimedoj kaj helpo al Asklepio
 
Edipo kaj la Sfinkso; Edipo reĝo kun sia patrino Jokasta; Antigona, Edipa filino, kun tragika mem-mortigo post la intrigoj en Teboj.

Dionizo (lidia nomo: Bakĥo), dio de la printempa fekundeco, de la vino, de la amuziĝo kaj de la teatro. Li revenis el sia longa vojaĝo tra orientaj landoj sur ĉaro ornamita de hedero kaj vito, tirata de panteroj, kaj akompanata de Ariadna (jam forlasita de Teseo), kune kun bakĥantoj kaj satirusoj.

Diaĵinoj: La tri Erinioj (latinaj Furioj); Nemezo (la Venĝo); la tri harpioj; Meduzo; la 50 Nereidoj (filinoj de la dio Nereo); la sirenoj; la nimfoj...

Aliaj inaj roluloj: Sibiloj (profetinoj nomitaj laŭ la loko kie ili aktivis); amazonoj (rajdantaj militistinoj)


La Troja Milito

Nun ni alvenas ĝis tio, kiun mi konsideras la kernan punkton de la antikvaj mediteraneaj mitologioj: la Milito de Trojo, kiu ŝajne -laŭ la legendaj fontoj- okazis dum jardeko ĉirkaŭ la jaro 1190 a.K. 

Ne estas klare ĉu Trojo vere ekzistis en la reala historio, kvankam oni povas facile akcepti ĝian ekzistadon sen okazigi perturbojn al la disvolviĝo de la veraj okazintaj eventoj tra la areo Grekujo-Malgranda Azio. Tre verŝajne, temis pri urbo fondita ĉirkaŭ la 15a jc a. K. kaj kiu estis ene de la influa areo de la hititoj. La nomo de Trojo (aŭ  ’Ιλιον) jam aperis en mitaj rakontoj pri eventoj antaŭaj al tiuj de la fama milito. Ekzemple, Heraklo alvenis tie kun kelkaj ŝipoj kaj soldatoj por sieĝi kaj destrui la imponajn murojn de la urbo, du generacioj antaŭ la reĝo Priamo. 

Fakte, la Iliado de Homero nur rakontas etan parton de la konflikto, kaj oni devas serĉi tra dekoj kaj dekoj de aliaj aŭtoroj por kunmeti iun kompletan mozaikon pri la tuta afero. Kaj ne temis nur pri mitaj rakontoj. Eĉ seriozaj historiistoj vivintaj dum la klasika epoko en Atenoj (i.a. Herodoto, Tucidido) provis plenracie enmeti tiujn mitajn eventojn ene de la vera historio de la grekoj kaj la helenoj. Tre simile okazis ene de la latina historia kaj literatura mondo, ekde ties starto.

Mozaiko (de la 4a jc p.K.) pri la Troja Milito, freŝe malkovrita en Sirio


La origino de la konflikto

Alvenis iu tago, kiam oni decidis festi la nupton de Peleo -reĝo de Tesalio- kaj la nimfo Tetis. Oni decidis inviti ĉiujn gravulojn konatajn en la pridia mondumo. Sed, ve, oni forgesis pri la invito al Eris -la Diskordo. Tamen, Eris alvenis; kaj eĉ alportis donacon, nome oran pomon, kiu devas aparteni “al tiu plej bela virino”. Tiam, tri ĉeestantaj diinoj konsideris sin esti tiu plej bela: Hera, Afrodito kaj Atena. Akra diskuto komenciĝis kaj ŝajnis ke ĝi ne haltos. Tiam Zeŭso -kiu ĉiam havis grandajn ideojn- decidis ke tiu konflikto nur povas esti ĝuste solvita de tiu  plej bela viro, nome Pariso, sekreta filo de la reĝo Priamo kaj tiutempe profesie ŝafisto proksime al Trojo. Tiel, La dio Hermeso estis komisiita alporti Parison al la juĝado kaj solvo de la dubo. Tiam, ĉiu el la tri diinoj provis atingi la favoran decidon de Pariso, kaj ofertis al li gravan donacon. Fine, estas Afrodito kiu konkeris la volon de la juĝisto, promesante al li tion, ke Helena de Sparto -la plej bela enmonda virino, jam edziĝinta al la reĝo Menelao- enamiĝos al  li. 

La juĝo de Pariso, far Enrique Simonet, 1904

Tuj poste, Pariso iris al Sparto kie li estis gastame akceptita de la gereĝa paro kaj baldaŭ profitis la okazon ke Menelao devas forlasi sian urbon por fari porokazan vojaĝon al Kreto. Tiam, Helena estis forprenita de Pariso kaj ambaŭ fuĝis al Trojo. Kam Menelao revenis kaj rimarkis tion okazintan, li petis la helpon de ĉiuj aliaj reĝoj de la regiono por rekuperi sian edzinon. 

Direndas ke la dioj ludis gravajn rolojn tra la tuta milito kaj eĉ en postaj eventoj rilataj kiel en la Odiseado. Tiel, Hera, Atena kaj Pozidono, helpis la Helenojn. Siaflanke, Afrodito, Areso kaj Apolono subtenis la trojanojn.


La du interluktantaj tendaroj

a) La Trojanoj

- Priamo, la tiutempa reĝo, patro de Pariso kaj Kasandra.

- Hektoro, la heroo kiu mortigis Patroklon, la amikon de Aĥilo.

- Pariso, kiu siamomente mortigis Aĥilon per sago sur ties tendenon.

- Laokoono, pastro de la templo de Apolo en Trojo. Li ne fidis la aĥajanojn kaj suspektis la donacitan ĉevalon (memoru la faman frazon sian ĉe la dua libro de la Eneido: timeo danaos et dona ferentes).

- Kasandra, kies profetaĵoj estas veraj sed, pro decido de la dioj, ne estis kredataj de la konsultantoj.

- Eneo, alia kuraĝa heroo. Li estis filo de Afrodito kaj Anĥiso -frato de Priamo. Kiam la urbo bruliĝis, fine de la milito, li forlasis Trojon akompanata de kelkaj sekvantoj, kaj tiam li komencis sian propran epopeon, rakontatan de Vergilio en la Eneado.


b) La Aĥajanoj aŭ Danaidoj 

- Menelao, reĝo de Sparta.

- Agamemnono, reĝo de Argo, frato de Menelao. Li estis la estro de la danaidoj dum la tuta milito.

- Aĥilo, filo de Peleo kaj la nimfo Tetis. Li venĝis la morton de Patroklo, sed estis mortigita de Pariso.

- Pirro, filo de Aĥilo. Li estis unu el la enĉevaligitoj.

- Sinono, kuzo de Odiseo. Li konvinkis la trojanojn por ke ili enmetu la ĉevalon en la urbon.

- Odiseo, reĝo de Itako kaj edzo de Penelopo. Inspirita de Ateno, Odiseo havis la ideon pri la ĉevalo. Post la venkopreno de Trojo, li revenis al Itako tra longega vojaĝo, rakontita en la Odiseado.
 
- Ajakso (“la Granda”), silenta, helpema kaj brava aĥaja militisto. Li helpis Odiseon en grava danĝero kaj prenis la mortintan korpon de Aĥilo.


 
Jen mapo mia, rustika, mane farita kaj esperantigita


La Odiseao

Post la fino de la milito, ĉiuj herooj revenis al iliaj originaj lokoj. Odiseo, reĝo de Itako, enŝipiĝis kun siaj kompanoj por reveni hejmen. Sed multaj okazaĵoj malhelpos sian facilan revenon: retenita de la nimfo Kalipso dum multaj jaroj; lukto kontraŭ la ciklopo Polifemo; la aferoj apud la sorĉistino Circo kaj la sirenoj, ktp. La verko, atribuita ankaŭ al Homero, konsistas el tri malsamaj partoj, kie oni rakontas:

- Libroj unua ĝis la kvara: la situacio de la regno Itako dum la neĉeesto de Odiseo.

- Libroj kvina ĝis la dekdua: Odiseo mem rakontas sian postmilitan vojaĝon en la kortego de la reĝo Alcinoo (kies regno situis eble apud Korfuo).

- Libroj dektria ĝis la dudekkvara: Odiseo alvenas al Itako kaj, kune kun sia filo Telemako, venĝas ĉiujn ĝenojn okazigitajn al sia edzino Penelopo, kiu longe kaj fidele atendis lin dum dudek jaroj.

Tuthelenujaj sportaj konkursoj

Oni sube menciu tiujn sportajn eventojn ĉar ili havis fortan rilaton al la dioj kaj ties sanktejoj. Dum la tagoj kiam ili okazis, oni ĝuis la t.n. sanktajn milit-pauzojn, do militoj nepre haltis. Laŭ diversaj fontoj, ekzistis dekoj da tiaj ludoj tra Grekujo, se nur kvar el ili atingis famon kaj la konsideron esti “tuthelenaj”. Jen tiuj kvar:

- Olimpiaj ludoj (ekde 776 a.K). Oni okazigis ilin somere ĉiun kvaran jaron en la Peloponesa urbo Olimpio, honore al Zeŭso. La Roma imperiestro Teodozio la Unua malpermesis ilin  en la jaro 392 ( kune kun la malpermeso de ĉiuj aliaj paganaj festoj).

- Pitiaj ludoj: en Delfoj, apud la monto Parnaso, honore al Apolono. Organizitaj ankaŭ ĉiun kvaran jaron, sed ĉi tie la jaron antaŭ ĉiu olimpia.

- Nemeaj ludoj, en la urbo Nemeo, meze de Peloponeso, honore al Heraklo. Kvankam temis pri la malplej gravaj, verŝajne oni komencis efektivigi ilin ekde la deka jarcento a. K.

- Istmaj: en Korinto, honore al Pozidono. Organizitaj ĉiun duan jaron, printempe. Ili ĉesis okazi post la detruo de Korinto far la Romaj legioj (146 a.K.).

Direndas ke, krom en Olimpio, en la ceteraj ludoj virinoj povis partopreni; kaj, kune kun la sportaj, oni okazigis muzikajn kaj poeziajn konkursojn.

Roma mitologio

La influo de la helena kulturo sur la Roma popolo estis tre forta ekde la unuaj jarcentoj de la ekzistado de la urbo. La kaŭzo estis la apudesto al la jam helenigitaj etruskoj kaj la grekaj kolonioj kiuj situis sude de la Itala Duoninsulo (La Granda Grekujo, Magna Graecia)

Estas sciate, ke en Romo iom-post-iome oni adaptis kaj adoptis multajn el la helenaj gedioj. Tiel, Zeŭso iĝis Jupitero (aŭ Jovo), Hermeso iĝis Merkurio, Artemiso iĝis Diano, ktp, ktp. Tamen, direndas ke estis kaj daŭre restadis multaj propraj gedioj kaj tradicioj, ne elpruntitaj el Grekio. Tiel, estas tute Romaj la jenaj diaĵoj kaj realaĵoj:

- Fons (pri fontoj), Flora, Pomona (pri floroj kaj fruktoj), Faŭno (pri arbaroj, fekundeco kaj bretaroj), Jano (pri komenco kaj malfermoj).

- En la kazoj de Vesto, Saturno kaj Marso, kvankam oni asimilis al ili grekajn diojn (nome, Hestia, Krono kaj Areso), tiuj menciitaj restis kun profundaj latinaj trajtoj. Ekzemple, Vesto estis la romana diino de la hejma fajrujo. Aldone, la ses vestaloj flegis la fajron en la templo de Vesto. Ankaŭ Saturno kaj Marso restis tute italaj dioj (vd: Saturnaj festoj; Marso, patro de Romulo kaj Remo)

- La Kapitola Triopo: Jupitero, Junono, Minervo, kun plena Roma saporo kaj kulto.

- La pontifikoj (komisiitaj de la Analoj), la vestaloj kaj la aŭguristoj estis ankaŭ tipaj romiaj kreitaĵoj.

- Same direndas pri la Laroj, Penatoj kaj Genioj, kiuj estis kultataj en ĉiu domo, ĉar ĉiu domo - kaj eĉ ĉiu homo- havis sian specifan tian diaĵeton. Oni ankaŭ kultis la animojn de la mortintoj de ĉiu familio (Manes). Samtempe, la Romanoj, viditaj kiel popolo, ankaŭ havis sian proprajn Laron, Penaton kaj Genion. 

Gravuraĵo pri la Roma Panteono (far G. B. Piranesi, 1756)


Fine, ni iom revenu al la Troja milito, ĉar la poeto Vergilio ekigis sian Eneidon sur la ruinoj de Trojo. Ni memoru, ke Eneo estis unu el la herooj dum la sieĝo kaj ke li startigis sian propran epopeon, ĉiam kun la antagonismo de Junono kaj la helpo de Venuso. La Vergilia verko havas dek du librojn. Dum la ses unuaj el ili, Eneo trairas la Mediterraneon, konatiĝas kun la reĝino Dido el Kartago, alvenas al Sicilio, ktp. Poste, li eniros la Italan duoninsulon, batalos kaj venkos la rutulojn kaj ilian estron Turno. Fine, lia filo Askanio (aŭ Julo) fondos la novan urbon Alba Longa, origino de la posta glora urbo Romo. 


Pri aliaj mitologioj

Estas evidente ke ekzistis aliaj civilizacioj pli antikvaj ol tiu de Grekujo. Tiel, en Sumero, Babilonio, Egiptio, Malgranda Azio, ktp, naskiĝis kaj evoluis diversaj mitoj kaj religioj. Ni nur menciu ĉi tie tiujn kiuj iamaniere influas en nia itinero kaj en nia konduka fadeno.

En la areo de influo de la helenoj kelkaj egiptiaj gedioj estis konataj kaj eĉ kultataj dum jarcentoj. Estas la kazo de Oziriso, Iziso, Horuso kaj Reo.

Estas kurioze, ke multaj mitologiaĵoj aperas je tre simila formo, en diversaj mondaj areoj, eĉ tre intermalproksimaj. Tiel, la historio pri iu granda diluvo estas tre disvastigita tra mezoriento, kaj ankaŭ en la greka mitologio, kie la diluvo estis okazigita de iu koleriĝanta Zeŭso. Sed alia eĉ pli kurioza ekzemplo estas tiu de la birdo Bennu en Egiptujo. Temis pri tiu speco de birdo kiu daŭre renaskiĝas el siaj cindroj. Okazis ke la historiisto Herodoto ŝanĝis ĝian nomon al Fenikso kaj enmetis ĝin en la helena tradicio. Sed pli malfacile komprenebla estas la fakto, ke ankaŭ en Nordamerikaj triboj tia birdo ekzistas; kaj eĉ en Ĉinio, kie ĝi nomiĝas Fènghuáng.

La Frigia diino Cibelo, patrino de la dioj, estis baldaŭ akceptita ene de la greko-latina panteono.

Zoroastro (kies pli malnova nomo estis Zaratuŝtro) estis la reformanto de Mazdaismo, tre grava orienta religio kiu estas ankoraŭ praktikata de la parsioj en Hindujo. La dio Mitrao estis unu el la genioj ene de Mazdaismo. Mitrao estis tre kultata tra la Roma Imperio ekde la unua jarcento a.K. kaj fakte estis unu el la grandaj rivaloj kiun kristanismo havis por disvolviĝi tra la tuta Mediteraneo.

Ĝenerale, oni povas aserti ke, ekde la epoko de Aŭgusto, diversaj mister-religioj ege sukcesis tra la Imperio. Inter tiuj popularaj misteraj kultoj estas menciindaj tiuj favore al Demeter (Eleŭzisaj misteroj), Dionizo, Afrodito kaj Adonis, Iziso kaj, ĉefe, Mitrao. La fina venko de kristanismo meritas sian propran ĉapitron...
 
Fresko en Pompejo pri misteraj religioj










No hay comentarios:

Publicar un comentario