monda lingvo

monda lingvo

sábado, 25 de marzo de 2017

RADIA INTERVJUO

Antaŭ kelkaj tagoj, mi ricevis telefonvokon el unu el miaj najbarinoj. Ŝi estas amikino de mia familio kaj kunlaboras en eta loka radiostacio de la urbo kie mi loĝas, Malago.  Ŝi petis al mi ĉu mi povis respondi kelkajn demandojn pri Esperanto, ĉar ŝi devis fari intervjuon por ŝia radioĉeno kaj ŝi pensis ke Esperanto povus esti alloga temo. La sola problemo estis ke ne estis tempo por prepari la intervjuon, ĉar ĝi devus esti registrita post apenaŭ unu horo. Malgraŭ tiu problemeto, mi akceptis.


Jen resumo de la intervjuo:

La ĵurnalistino parolas kaj diras:“ Ĝi estis kreita en la jaro 1887 de pola kuracisto; ĝi estas parolata de pli ol unu miljono da homoj tra la tuta mondo...
Demando: ”Pri kio ni parolas, Juan?”
Respondo: Ni parolas pri Esperanto. Ĝi estas elpensita lingvo, facila, logika kaj neŭtrala. Krome, Esperanto estas ankaŭ idealo , ĉar la esperanta movado emas pacismon kaj homaranismon“.
D: ”Kial esperanto?“( Ne tre klara demando , sed mi pensis ke ŝi celis diri kial ĝi estis kreita )
R: ”Zamenhof loĝis en pola urbo kie ekzistis multaj malsamaj kulturoj. Tiuj malsamaj grupoj ne bone rilatis kune. Tiam li pensis ke eble pere de neŭtrala internacia lingvo probable ili povus pli bone interkomuniki kaj kunvivi.“
"Cetere, verdire kaj bedaŭrinde  Esperanto ne tute sukcesis. Tamen, oni devas mencii kelkajn gravajn atingojn kiuj ne devas estis forgesitaj : ekzemple, en Hispanio estas pli ol 10.000 esperantistoj; en Ĉinio estas  pli ol 100.000 ; en Usono estas pli ol 80 asocioj; estas televidoĉenoj en Aŭstralio kaj en Ĉinio; estas ankau radiostacioj kiuj dissendas programojn en Esperanto; estas ankaŭ multaj gazetoj eldonitaj tra la tuta mondo, ktp. Do, fakte, almenaŭ iaskale, Esperanto certe sukcesis".
D: ”Esperanto estas uzata tra la tuta mondo. Sed ĉu en Malago estas ankaŭ esperanta movado?“
R. “Jes, kompreneble estas en Malago ankaŭ esperanta movado. Kaj oni devas aldoni ke, kurioze , Malago estis unu el la unuaj urboj en la mondo kie Esperanto estis uzata kaj diskonigita. Kaj tio danke al malagano kiu nomiĝis José Rodríguez Huertas. Li estis instruisto kaj kontaktiĝis kun la internacia lingvo tre baldaŭ tuj post la aperigo de la Unua libro de Zamenhof. Li verkis la unuan metodon por instrui Esperanton pere de la hispana lingvo. Krome li fondis la unuan klubon de Esperanto en Hispanio, Tiu klubo fakte estis probable ankaŭ la unua klubo de Esperanto en la tuta mondo!! Oni devas ankaŭ diri ke danke al tiu homo, la nomo Esperanto estis uzata por nomi ŝipon en Hispanio. Temis , fakte, pri la unua ZEO (Zamenhof-Esperanto Objekto ) en la mondo!!”

D: “Tre kurioze". Sed, ĉu la nuntempaj esperantistoj de Malago aktivas?”
R: “Ho, jes. Certe. Sed, verdire mi ne scias precize kiom da homoj parolas Esperanton en nia urbo. Eble kelkaj dekoj. Oni starigis kursojn de Esperanto en kelkaj lernejoj kaj aliaj lokoj de la urbo. Oni rekontiĝas en la Trinkejo Esperanto kaj tie oni kunsidas, oni babilas kaj, de tempo al tempo, oni gastigas esperantistojn alvenintaj el diversaj partoj de la mondo”

D: “kion oni devas fari por lerni Esperanton?”
R: “Nuntempe la plej bona ilo por lerni Esperanton estas pere de interreto. Estas multaj kursoj disponeblaj . Estas centoj da kursoj kaj lecionoj. Tiuj kursoj uzas kiel gvidlingvo la hispanan sed ankaŭ , kompreneble, multajn aliajn lingvojn. Oni povas ankaŭ eniri en la retejo de Andaluzia Esperanto Unuiĝo, kaj en tiu de Hispana Esperanto Federacio. Kaj ni ne forgesu  lernu!, kio signifas "aprende" en Esperanto, kaj kie oni povas trovi centojn da ligiloj por debatoj, kursoj, kaj tiel plu.
D: “Kiu estas la plej grava celo de la movado?”
R: “Eble nia plej grava celo estas la instruado de Esperanto en la lernejoj de la mondo. Danke al la granda logikeco de ĝia gramatiko, tio povus helpi la lernantojn por atingi pli altajn nivelojn de inteligenteco. Rilate al tio mi devas diri ke estas en Britio asocio de instruistoj kiuj petas al la brita registaro la enkondukon de Esperanto en la lernejoj. Aldone, ni pensu ke Esperanto estas tre regula lingvo. Tiel, ekzemple , en la angla ekzistas pli ol 600 neregulaj verboj ; kontraŭe al tio, en Esperanto ne estas eĉ unu neregula verbo!!. Imagu kia granda avantaĝo por la lernantoj!!

Cetere, oni devas rimarki ke la uzado de neŭtrala lingvo estas justa solvo por la monda interkomunikado. Ĉar se oni uzas iun ajn nacian lingvon, oni donos ĉiam maljustan profiton al la denaskaj parolantoj de tiu nacia lingvo".

D: “Do, Esperanto estas tre facile lernebla...”
R: “Jes, certe. Sed, malgraŭ tio, kompreneble, oni devas ja studi ĝin . Alimaniere, oni neniam regos la lingvon...”
D: “finfine, ĉu vi povus diri ion al ni en Esperanto?”
R:“ ho, jes. Ekzemple, "Buenos días" estas bonan tagon ; "gracias" estas dankon kaj "adiós" estas adiaŭ”.
D: “koran dankon pro viaj ĉeesto en nia programo kaj pro viaj interesaj komentoj. ”
R: “Dankon al vi pro inviti min”. 


martes, 21 de marzo de 2017

LITERO Ĥ: MI AMAS VIN.

  Kompatinda litero “ĥ”!! Povra litero “ĥ”!! Ŝajnas al mi ke vi ne plaĉas al Esperantujo. Sed kial? Tiuj kiuj argumentas kontraŭ vi diras ke vi estas litero kiu reprezentas sonon kiu estas tro malfacile prononcebla... Mi pensas ke tiu argumento ne estas valida. Mi estas hispano, kaj certe en la hispana tiu sono aperas en multaj vortoj. Sed tiu sono (kiu estas fonetike reprezentita per la signo /x/) aperas ankaŭ en multaj aliaj lingvoj el la tuta mondo. Laŭ mia scio, ĝi aperas en la germana, la nederlanda, la rusa, la greka, la araba, la israela, ktp... Ĉu vere oni povas diri ke temas pri nekutima sono...? 


   Surbaze de tiu tre febla argumento, la tendenco en Esperantujo (ekde preskaŭ la komenco de la historio de la movado) estis anstataŭigi vin per aliaj literoj. Tiel, nuntempe oni preferas uzi la vorton “koruso” anstataŭ “horo”. Aŭ oni preferas uzi la vorton “kemio” anstataŭ “ĥemio”. Kaj tiel plu. Bedaŭrinde estas multaj ekzemploj. 

   Sed pere de tiu artikoleto mi dezirus defendi vin, mia kara kaj neŝatata litero ĥ. Mi promesas uzi vin ĉiam kiam aperos la eblecon kaj oportunecon uzi vin. Kaj mi estas certa, ke iutage, post kelkaj aŭ eble multaj jaroj, Esperantujo akceptos vin kaj denove uzos vin kiel “normala” litero. Vi estis kaj estos ĉiam en Esperanto. Ĉar Zamenhof elektis vin kiel unu el la 28 literoj de la internacia lingvo. Kaj ne ekzistas solida kialo por forigi vin. Tute ne. Tiuj kiuj konsideras vin tro malfacile prononcebla, ili ja devus lerni kiel prononci vin. Kaj se, pro ia kaŭzo, finfine tio ne eblas al ili, almenaŭ ili povos sendube skribi vin. Aŭ ĉu ili argumentos ankaŭ, ke vi estas tro malfacile skribebla...? 

   Dum tiu momento de akcepto alvenos en Esperantujo, mi ĉiam diros kaj skribos tiamaniere: ĥoro, ĥemio, ĥameleono, monaĥo, monaĥino, monaĥejo, eĥo, ĥaoso, ktp, ktp. Litero ĥ: Mi amas vin.


sábado, 18 de marzo de 2017

IOM PRI LA PRONOMO "CI"

   Hodiaŭ mi volus paroli pri la uzado de la pronomo ci. Aŭ, pli precize, pri la ne-uzado de tiu pronomo. Fakte eble estas multaj homoj kiuj lernas aŭ parolas iomete la internacian lingvon kaj kiuj preskaŭ neniam aŭskultis nek legis pri tiu vorto. 

  La plejmulto el la esperantistoj tre malofte uzas la pronomon ci. Mi eĉ dirus ke ili neniam uzis ĝin tra siaj tutaj vivoj  de esperantistoj. Tamen , almenaŭ kelkfoje, mi uzas ĝin. Cetere, dum la lastaj monatoj mi legis kelkajn mesaĝojn de amikoj  kaj kelkajn artikolojn ĉe Fejsbuko kie tiu vorto estis uzata. Kaj tio surprizis min. Kaj ankaŭ tio kontentigis min. Kial? Mi klarigos la kialon.

  Mi multe legis pri la ne-uzado de ci. La motivoj donitaj por tiu “ne-uzado” estas nur la fakto ke “neniu volas uzi ĝin”. Ĉu tiu kialo vere sufiĉas? Mi pensas ke ne. Laŭ mia opinio tiu kutimo ne estas ĉiam konvena.

  Multaj homoj diras al mi ke temas pri la distingo kiu okazas en la hispana lingvo inter kaj usted. Jes. Sed ne nur pri tio. Ĉar estas ja tre bona ideo ke Esperanto ne distingu tiujn du hispanajn vortojn (france tu/vous, germane du/Sie, ktp). Universala lingvo ne devas krei diferencojn inter homoj, Ĉiuj homoj indas saman respekton!! Sed la uzado de “ci” ne temas nur pri respekta  aŭ familia (aŭ familiara) formoj. Temas ankaŭ pri singularo kaj pluralo. Ĉar ni ĉiuj konsentas ke “mi” kaj “ni” ne egalas. Same, “ci” kaj “vi” ne egalas. Mi ridas kiam mi konsultas la vorton “ci” en esperanta vortaro kaj la respondo kiun mi trovas estas simple tiun “vidu la vorton vi”. Tamen, ili ne egalas!! 

  Se mi konsultus la lingvojn plej  konatajn de mi (tio estas, la hispana kaj la ĉirkaŭaj eŭropaj lingvoj) oni povas konstati ke, escepte de la angla, ĉiuj aliaj lingvoj distingas la ideon esprimitan en la hispana pere de  kaj vosotros. (Oni devas diri ke fakte en la angla lingvo estas vorto por esprimi la hispanan , Tiu vorto estas Thou. Tamen ĝi estas tre malofte uzata kaj nur okaze de antikvaj frazoj kaj tekstoj . Por distingi kaj esprimi la singularon aŭ la pluralon, la angloparolantoj devas uzi kelkajn "rimedojn" kiuj ŝanĝas kaj diferencas dependante de la regiono kaj de la situacio).

   Mi jam scias, ke Esperanto ne devas “kopii” tion kio ekzistas en aliaj lingvoj. Mi konsentas. Kaj mi  jam scias ke, kompare al la angla, en kelkaj frazoj kie aperas participoj aŭ adjektivoj, oni facile konstatas ĉu temas pri singularo aŭ pri pluralo. Ekzemple la angla frazo you are speaking ne sufiĉas por klarigi la nombron de tiu(j) kiu(j) estas parolanta(j). Tamen, la esperanta frazo “vi estas parolantaj” donas klare la ideon de tio, ke temas pri pli ol unu parolanto.

   En Esperanto ni ne bezonus "eltrovi" novan vorton por esprimi la singularon, ĉar ni jam havas ĝin ekde preskaŭ la komenco de la ekzistado de la lingvo. Certe, la vorto ci ne estas en la Unua Libro nek  en la Fundamento (krom en la Ekzercaro). Tamen, ĝi aperas en multaj vortaroj ekde la komenco kaj -laŭ mia scio- la Akademio akceptis ĝin. Se oni volas esprimi precizecon, oni povus uzi ĝin. Kial ne ? 

  Laŭ mia opinio, tiu distingo konvenas kaj mi eĉ dirus ke ĝi, kelkfoje, necesas. Ni imagu ke mi diras en la angla la frazon you bring happiness to me (“vi portas feliĉecon al mi") tiam ke mi parolas al grupo de amikoj, sed montrante per fingro al unu el ili. Kion mi volis diri precize? Ĉu ke unu el ili portis al mi feliĉecon aŭ ĉu ke ĉiuj el ili faris tion?

   Kaj ekzemple se mi legas en iu libro la frazon “mi volas vidi vin”, kiel devus mi traduki tion en la hispanan? Ĉu  kiel quiero verte a ti aŭ eble kiel quiero veros a vosotros? Certe la plurnombra ideo estas facile atingebla pere de "vin ĉiujn" aŭ "vin ambaŭ". Tamen, la ununombra ideo (verte sólo a ti) ne estas facile esprimebla, eĉ se oni uzus vortojn kiel “vidi nur vin” kaj “vidi vin sole” ĉar ĉiam oni povus miskompreni la frazon kaj pensi ke  oni volis diri quiero veros sólo a vosotros  a vosotros a solas. La uzado de vortoj kiel "singulare" aŭ "unuope"  eble ankaŭ ne tute taŭgus.

    Aldone, ni pensu ke ĉe la uzado de posesivoj, oni trovas la saman problemon. Ekzemple, se oni diras “mi ŝatas vian ideon”, kion oni pensus? La ideo de kiu...aŭ de kiuj...?

   Eble Zamenhof ne tro ŝatis la uzon de ci. Mi akceptas tion, ĉar verdire la propono de Zamenhof ankaŭ havas grandan avantaĝon, pro tio ke la lingvo estas, tiel, pli simpla kaj pli facile uzebla. Sed, karaj samideanoj, se necesas, ni profitu tiun vorton. Ni estu logikaj kaj precizaj ĉe niaj parolado kaj skribado. Ni uzu tiun vorton. Kompreneble ne ĉiam, ĉar, verdire, nuntempe la plimulto de la parolantoj ne akceptus uzi ĝin en ĉiuj kazoj. Eĉ mi mem ne uzus ĝin, pro tio ke Esperantujo decidis ne uzi ĝin kaj ke, verdire, kutime ĝi ne estas bezonata. Fakte mi mem pensas ke "vi" sufiĉas en la normala kaj kutima uzo de la lingvo. Sed almenaŭ ni uzu ĝin kiam ĝi necesas aŭ nepras por distingi nian veran celon, ĉu singularan aŭ pluralan. (Kaj en tradukadoj, mi pensas ke tio estas ja neevitebla).

  Ni ne ridu nek moku kiam ni vidos tiun vorton. Ni diru "mi amas cin"  kiam ni amas nur unu personon, kaj ni diru "mi amas vin" kiam ni amas pli ol unu personon. Kial ne...?