monda lingvo

monda lingvo

miércoles, 30 de noviembre de 2016

  Hodiaŭ mi pensis pri la kialoj kaj motivoj kiuj farigis min esperantisto. Kompreneble, mi pensis pri la kutimaj kaj “normalaj” motivoj: facileco kaj logikeco de la lingvo, neŭtraleco, lingva justeco, ebleco koni amikojn, ktp.

   Sed iom poste mi vidis ke estis ankaŭ alia kialo: la ideo de ribelemo. Jes, uzante Esperanton mi ribelas. Kontraŭ kio mi ribelas? Nu, bone, unue mi ribelas kontraŭ imperiismo. Due, kontraŭ kelkaj specoj de dura naciismo. Trie, mi ribelas kontraŭ lingva sklaveco. Kaj kvare, mi ribelas kontraŭ senscieco. La senscieco kaj nescieco (kaj blindeco) de la registaroj de la mondo. Tiuj registaroj kiuj punadas la infanojn de la mondo, per la deviga instruado de maljustaj kaj neregulaj lingvoj...

Ho, jes, mi estas ribelemulo...