monda lingvo

monda lingvo

jueves, 20 de abril de 2023

 Taoismo: lasu ĉion flui...

(mallonga enkonduko al taoismo)

Meze de la multaj filozofioj kiuj naskiĝis en la orientaj landoj de Azio, taoismo tuj kaptis mian atenton antaŭ kelkaj jaroj. Pro diversaj kialoj. Unue, ĉar temas pri vera vivo-filozofio kiu, almenaŭ principe, ne kultas diojn. Due, ĉar ĝi proponas ian minimumisman kaj simplan aliron al la ĉiutagaj aferoj. 

Mi volas sciigi kaj insisti, ke mia celo estas nur verki simpligitan kaj instru-celan eksponon. Do, "profundaj pripensoj" ne aperos tra la artikolo. 

La vorto tao (dào) signifas "vojo" en la ĉina lingvo. Do, taoismo estus tiu filozofio kiu baziĝas sur la ideo pri “sekvi la ĝustan vojon” kiu kondukos nin al harmonio kun la kosmo. Ni vidu kion ĝi proponas al ĉiuj kiuj decidas sekvi ĝiajn proponojn. 



Jen mia desegna vizio pri taoismo


Bazaj nocioj

Taoismo naskiĝis en Ĉinio en iu momento ĉirkaŭ la 6a jc a.K. (Kurioze, ke temas pri la sama historia momento kiam naskiĝis aliaj gravaj filozofioj aŭ religioj: konfuceismo, budhismo, ĝainismo...). 

La iniciato estas kutime atribuita al homo konata per Laŭzi (Laocio t.e. "maljuna instruisto"), supozata saĝulo kiu verkis iun gravan libron konatan per la nomo tao-te-ĉing (t.e. “vojo de la virto”). Du jarcentojn poste -do ĉirkaŭ la 4a jc a.K.- alia filozofo, nome Ĝuangzi, verkis alian iom similan verkon, konatan tute simple kiel “La libro de Ĝuangzi”. 

En ambaŭ kazoj, ne temas pri “sanktaj libroj” kun himnoj kaj ritaroj, kiel okazas en hinduismo kaj aliaj orientaj religioj. En tao-te-ĉing, la enhavo temas pri anekdotoj, historioj, fabloj, fabeloj, proverboj kaj ekzemploj moralaj, eltiritaj  eksponitaj laŭ la parolaj tradicioj de Ĉinio. La celo estas montri -per rakontaj ekzemploj- kia estas la plej taŭga konduto sekvenda de iu ajn homo por atingi harmonion kaj feliĉon.

Ni komencu per la tre taŭgaj difinoj de tao kaj aliaj rilataj ideoj, kiu aperas en PIV kaj aliaj esperantaj vortaroj:

-tao: “La definebla nepersona principo, imanenta en la universo kaj ĝin movanta, karakterizata de la alterno de jino kaj jango”. 

- jino: ina principo. Tero, obskureco, pasiveco, absorbeco.

- jango: vira principo. Ĉielo, lumo, aktiveco, penetro.

- La tri virtoj de taoismo: modereco, humileco , kompato 

- La centra maksimo de taoismo nomiĝas wéi-wú-wéi (“agado per la ne agado”). La celo estas adaptiĝi al la ĉirkaŭantaj cirkonstancoj, forigante neadekvatajn celojn kaj dezirojn. Oni ne provu ĉion regi kaj kontroli. Ĉar la “ĉio” fluas je natura maniero, se oni atendas.

Ĉi-rilate, taoismo akceptas, ke ĉiu realaĵo estas subjektiva. Do, necesas serĉi tiun harmonion kun la universo je persona vidpunkto. Bone kaj saĝe, ĉu ne?


Kelkaj taoismaj ideoj kaj maksimoj

- Feliĉo ne rilatas al posedo de materiaj aĵoj. Ĉar: “tiu, kiu ne estas feliĉa kun malmulto, ankaŭ ne povas esti feliĉa kun multo”.

- Deziro estas kaŭzo de sufero. Deziro kondukas al frustriĝo.

- Amo estas la ilo por kreski. Ripetinde: Amo estas la ilo por kreski.

- Fluu kun la naturo. Oni rigardu ĉirkaŭen kaj vidu kaj taksu ĉion blanka, pozitive. Tamen, oni memoru, ke nigraj, negativaj estaĵoj ankaŭ ekzistas. Sed ne tro atentu ilin.

- Konu vin mem kaj regu vin mem. Tio estas multe pli grava tasko ol koni kaj regi aliajn homojn. 

- Ĉio ŝanĝiĝas. Oni glate akceptu tion.

- Estas nia menso kiu, celante trovi grandajn solvojn, kreas grandajn problemojn.

- Oni agadu ĉiutage pere de etaj agadoj, humileme, harmonie kun la naturo kaj sen perforto.

- La plej bona maniero por forlasi niajn zorgojn estas meditado kaj spirado. Uzi tiujn du ilojn estas la plej grava maniero atingi la deziratan unuiĝon kun la tao. Kaj se tiu unuiĝo okazas, oni atingas ian senmortecon, kio signifas, tute simple, longe kaj plenume vivi.


Ĉu ekzistas dioj aŭ diaĵoj en taoismo?

Veraj taoistoj tre malofte prononcas la vorton dio tial, ke taoismo naskiĝis kiel pura filozofio por harmonie konduki niajn vivojn. Tamen, kiam la diversaj registaroj vidis ke la filozofio de Laŭzi sukcesis kaj povis esti utilaj al la celoj de la regado de la lando, ili provis aldoni kelkajn diojn, kiuj foje estis kultataj de la popolo. 

Ni vidu  prian etan liston: 

- Laocio mem, la iniciatinto.

- La Imperiestro de la Jado, t.e. la Ĉinia imperiestro mem, kiu tiel eniris la panteonon de tiu religio. Kia mondo...! 

Man: dio de la literaturo. Ĉinaj studentoj petas bonŝancon al li ĉe la ekzamenoj.
Mo: dio de la milito. Ŝajnas ke li luktis kontraŭ opresoj kaj maljustecoj. 

Direndas, ke Mao kaj Mo tre eble estas historiaj ekzistintaj homoj, kiuj vivis ĉirkaŭ la 2a jc p.K. Ambaŭ estas tre popularaj en la sudo de Ĉinio kaj okazas, tre ofte, ke oni konstruas templojn kiuj estas dediĉitaj al la kulto de ambaŭ diaĵoj samtempe, kiel tiu fama kiu situas en Hong-Kongo.

Estas ja multaj aliaj dioj, kiujn mi ne nomos, ĉar fakte temas pri diaĵoj eltiritaj disde la tradiciaj ĉinaj religioj kiuj estis iam enigitaj en taoismon. Kiel konate, tia miksaĵo estas tre ofta ĉe orientaj religioj.


Gravaj popularaj ikonoj el taoisma deveno

 Ni vidu kelkajn konceptojn kiuj iĝis tre popularaj tra la mondo kaj kiuj naskiĝis en la taoisma rondo. Kiel oni vidos, ili estas ankaŭ uzataj de multaj aliaj religioj  tra la landoj de Orienta Azia:

- jino kaj jango: la alternado de ambaŭ principoj ebligas la ekzistadon kaj kreskadon de ĉio, kio ĉirkaŭas nin. 

- zeno : serĉado de trankvileco, rilakso kaj ekvilibro en la etoso kiu ĉirkaŭas nin, kaj tiel ankaŭ en ni mem. Nu, certe la zena sinteno ankaŭ rilatas al Budhismo; sed la origino estas taoisma.

- tai-ĉi: gimnastika arto, milda por korpo kaj menso.

- feng-ŝui (“vento-akvo”): dekora kaj ornama stilo kiu serĉas akiri harmonion ene de la domoj kaj hejmoj.

- akupunkturo ("pinglo-terapio"): jes ja, la tradicia ĉina medicino -kaj parto de la  serĉado kaj trovado de la taŭgaj energiaj punktoj tra la korpo- devenas el taoismo.

- tajĝio (taiji): tiu sfero kiu estas dividita je du malsamaj partoj, kiuj simbolas la alternon de jino kaj jango.

- wú-wéi: principo kiuj konsilas ke oni agu pere de la observado kaj adaptiĝo al la naturaj fluoj. Ni ne detruu, tion kion al ni proponas la naturo. Ni sekvu tion, kion ĝi proponas. Ekzemple, se apud ni troviĝas arbo, ni ne tranĉu ĝin; male, ni lasu ĝin kreski. Kaj tiel, poste, ĝi donos al ni fruktojn kaj ombron kaj aeron. Estu nia tasko helpi ĝin kreski kaj disvastigi tian naturaĵojn, surbaze de la jam menciita instinkto de amo.



Konkludo

Kvankam la influo de la taoisma principoj estis -kaj estas- granda en Ĉinio kaj aliaj ĉirkaŭ-proksimaj landoj, verdire taoismo restas kiel iom minoritata spirita opcio, kompare al hinduismo, budhismo, konfuceismo, tradiciaj animismaj religioj, ŝintoo, ktp. Certe, multaj dinastioj kaj registaroj subtenis ĝin, sed aliaj preferis doni apogon al aliaj (ekzemple, al konfuceismo, kiu ĉefe celas atingi civilan socian harmonion en la lando). 

Direndas, ke post la alveno kaj venko de la komunisma revolucio (1949) ĉiuj religioj estis forte persekutataj en la lando, kune kun iliaj temploj, ritaroj kaj monaĥaro. Tamen -feliĉe- en pli novaj tempoj oni permesas ilin pli-malpli trankvile ekzisti.  

 Kaj jen ni alvenis al la fino. Mi nur esperas, ke tiuj kiuj sciis nenion prie, nun povas profiti pri kelkaj el la ideoj viditaj en tiu ĉi eta artikolo. Kaj sciu: lasu ĉion flui...

-----------------------------------------------------

Skemo-resumis, verkis kaj desegnis: Juan García del Río Guerrero
 



“jino, jango, ĥaoso kaj kosmo”( malnova abstrakta desegno mia)
 









No hay comentarios:

Publicar un comentario