monda lingvo

monda lingvo

lunes, 26 de octubre de 2020

  - TIU ĈI ESTAS MIA OMAĜETO AL ESPERANTUJO, OKAZE DE LA "ZAMENHOFA TAGO" (15/12) 

    Jen aro da 25 bildoj rilataj al la "Internacia Lingvo". Temas pri fotoj, kuriozaĵoj kaj eĉ ŝercoj, kiuj celas resumi la trahistorion kaj la nuntempon de la Esperanta movado. Kiel sciate, oni ankaŭ festas la “Esperantan Libro-Tagon”. Direndas ke, ĝisnune, pli ol 35.000 verkoj estas eldonitaj en la lingvo kreita de D-ro Zamenhof.

  - ESTE ES MI PEQUEÑO HOMENAJE AL "PAÍS DEL ESPERANTO", CON OCASIÓN DEL "DÍA DE ZAMENHOF" (15/12) 

     Aquí dejo esta colección de 25 imágenes relacionadas con la "Lengua Internacional". Se incluyen fotos, curiosidades e incluso chistes, en un intento por resumir la historia y el presente del movimiento esperantista. En esta fecha se celebra igualmente el "Día del Libro en Esperanto"; y aunque el mundo siga ignorando todo esto, hay que decir que  hasta la fecha se han publicado más de 35.000 obras en la lengua creada por el Doctor Zamenhof. 

------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------



  En este cartel -preparado por la Asociación Universal de Esperanto- aparece el Doctor L.L.Zamenhof, quien fue el "iniciador" del Esperanto, desde un primer libro publicado en 1887. El cartel reza: "El esperanto, lengua para el mundo, es la lengua más fácil y la solución más justa para proteger los derechos lingüísticos de todos"


Junaj nuntempaj afrikaj samideanoj // Jóvenes esperantistas africanos actuales


Esperanto-Kongreso en Bulgario, 60-aj jaroj // Congreso de Esperanto en Bulgaria, años 60


  Jen Vasilij Eroŝenko, kies romaneska vivo estas unu el la plej menciendaj en la tuta historio de E-o: ruso, anarĥiisto, blindulo, violonisto, poeto, vojaĝanto, instruisto... Krom en Esperanto, li verkis ruse kaj japane // Retrato del inefable Vasili Eroshenko (pintado en 1920 por su amigo el pintor japonés Tsune Nakamura). Eroshenko nació en Rusia y, pese a ser ciego, fue un viajero infatigable. Además del esperanto, dominaba otros 10 idiomas. Fue un músico notable y un gran escritor. Escapó dos veces de prisión -a la que fue condenado por su ideas anarquistas. Fundó y dirigió varias escuelas para personas ciegas. Además de su notable literatura en esperanto, publicó obras en ruso y en japonés.  




  Ne forgesu la akuzativon! // "Yo aprendo esperanto"... Vale, pero:¡no olvides el acusativo! (Nota: El acusativo se marca en esperanto mediante una letra "n"; su uso correcto es fuente habitual de bromas entre los esperantistas)


"Ne lernu E-on. Poste, iu ajn alia lingvo estos fek-tedaĵo"



Jen bildo el la itala filmo "La Insulo de la Rozoj", surmara loko kaj landeto kie Esperanto estis "oficiala lingvo" // En diciembre de 2020 la plataforma Netflix ha empezado a distribuir esta película italiana que cuenta la sorprendente historia de "La Isla de las Rosas", un "miniestado" en forma de plataforma marina que en 1968 declaró al esperanto lengua oficial. (Incluso se ha preparado un cartel en esperanto, que es el que se muestra en la imagen).



Julio Verne kun sia Esperanto-lernolibro submane, 1892 // Julio Verne con su manual de Esperanto bajo la mano, 1892



"Cuando eres muy feo, pero hablas esperanto"


Bildo farita en NASK, 2016 // Foto tomada en un Congreso Norteamericano de Esperanto de 2016. En la camiseta pone: "Si puedes leer esta camisa, ya me gustas


Senkomente // Sin comentarios


"Yo no veo fronteras. ¿Acaso tú sí?"




Jen du bildoj rilataj al la unuaj "Internaciaj Infankongresetoj", kiuj okazas ekde la jaroj 50-aj // Dos imágenes relacionadas con los primeros "Congresos Infantiles de Esperanto", que empezaron a celebrarse a mediados de los años 50. En ellos suelen reunirse varias decenas de hablantes nativos de esperanto, junto con otros niños que lo están aprendiendo. 



  Opinión favorable al uso del esperanto por parte de quien fuera Presidenta de Islandia entre 1980 y 1996: "... Deseo sinceramente un progreso más rápido del esperanto al servicio de todas las naciones del mundo". Vigdís es mujer de gran cultura y ha sido activista de multitud de causas justas, incluyendo la defensa de la cultura islandesa frente al imperialismo cultural que ahoga a las naciones pequeñas.



 
Kaj jes, multaj anglalingvanoj (minimume, kelkaj dekoj da miloj) parolas kaj subtenas Esperanton // Y sí, muchos anglosajones (como mínimo, varias decenas de miles) hablan y apoyan al esperanto. ¿Seguro que imponer la enseñanza de la cultura anglosajona en los colegios es una medida inteligente...?




Imagen nº1: "Radio Vatikana en Esperanto", que emite desde 1977. Imagen nº 2: cartel anarquista ("Ni amos, ni dioses. Contra toda autoridad, anarquismo"). Valgan estos 2 ejemplos para probar que el esperanto lo han usado tendencias ideológicas muy diversas. La única "condición" es que se desee algún tipo de "fraternidad universal". 



"Todos los pueblos sonríen en el mismo idioma"


Jen mi kune kun Ĵomart kaj Nataŝa, dum la Hispana Kongreso de 2015 // Este soy yo junto a 2 célebres músicos esperantistas kazajos, en el Congreso Español de Esperanto de 2015


Un poco de humor desde donde se sabe que, aunque muy pocos lo puedan comprender, se está haciendo lo correcto:"Es cierto que el inglés es mucho más usado que el esperanto... pero al menos el esperanto es mucho más usado que el volapük..." (Nota: el Volapük fue una lengua planificada creada también a finales del siglo XIX. Su excesiva complejidad gramatical provocó su pronta decadencia. Sus casi 100.000 seguidores acabaron por unirse al movimiento esperantista)


El suizo Hector Hodler, quien en 1908 fundó la "Universala Esperanto Asocio"


Comparación gráfica entre la gramática de las "lenguas naturales" y la gramática del esperanto


Jen belega bildo el IJK de 1961, sude de Britio // Preciosa foto tomada en el Congreso Internacional Juvenil de 1961, en Wokingham (Reino Unido)



 

Cartel de la "Asociación Juvenil Esperantista de Pakistán"



Jen foto el la multnombra UK en Varsovio, 1987 // Foto tomada en el "Universala Kongreso" de Varsovia en 1987, el más numeroso hasta la fecha (5.990 participantes)



  Jen libro pri la vivo de Lidja Zamenhof, en la korea lingvo, kies titolo estas "Ni Vivos"// "Viviremos" es el título de este libro publicado en Corea del Sur sobre la vida de Lidia Zamenhof, la hija menor del Doctor Zamenhof. Lidia dedicó su vida a la defensa del pacifismo, del esperantismo y del bahaísmo. Fue asesinada en el campo de exterminio de Treblinka (Polonia), en 1942.


























 

NE VENOS ALIA TRAMO...

(AL LA POSTPANDEMIA MONDO)


Jen televidilon lumigis mi
denove mi sidas kaj spektas ĝin
surekrane, ĉiutagaĵoj mil
sed en la mondo, nenia ŝanĝiĝ’ 

la samaj problemoj eterniĝas
militoj, maljustaĵoj ja daŭras
al konsumad’ reklamoj instigas
la medio natura ne gravas

pandemio trakovris la mondon
ŝajne paneis ĉiu rimedo
meze de duboj falis homaro
nigrega aspektas estonteco

atentu!, registaroj tutmondaj
aŭskultu!, nacioj ĉiulandaj
forigu erarojn ĉiutempajn
okazigu nun fratecon novan

for iros iam tiu malsano
ĉi-cele havendas forta mano
sed nepras nova vivo-programo
tute ne venos alia tramo!










sábado, 17 de octubre de 2020

 VIA RIDET’ MANKAS

Jam al vilaĝo mi alvenis
jen konatuloj min ĉirkaŭis

vivas ankoraŭ floroj kortaj
kantas daŭre birdoj ĉielaj

jen mi kunportis gitareton
ĉiutage verkas mi soneton

via ridet’ ĉi tie mankas
do feliĉec’ vera ne eblas

dum tiuj tagoj mi promenos
kantos, ludos kaj sonĝos

sed antaŭ ĉio mi certegas
ke via alven’ tute nepras.


Ne manku al ni via rideto...

 

 



jueves, 15 de octubre de 2020

TOKI PONA PER GREKAJ LITEROJ 

(toki pona kepeken sitelen Elena/ τωκι πωνα κεπεκεν σιτελεν 'ελενα)

--------------------------------------------------------------------------------------

ANTAŬPAROLO. Esperantujo (same kiel Tokiponujo kaj Planlingvujo) estas ia “Paralela Universo”, kie kelkaj stranguloj vivas kaj revas. Tamen, ĝi kelkfoje alvenas surteren kaj “tuŝetas” la ordinaran kaj oficialan mondon. Kaj, foje, ĝi tuŝetas eĉ Antikvujon. Jen la celo de tiu ĉi mia artikoleto, kiun mi volus dediĉi al mia tempo-lontana gimnazia profesoro pri greka lingvo antikva, s-ro. Carlos Posacelstara klerulo kiu kutime diris, greklingve, ke li estas “civitano de la mondo”.
----------------------------------------------------------------------------------------

  Kiel mi jam kelkfoje diris, Toki Pona estas unu el la lingvoj kiujn mi ŝatas kaj ofte praktikas. Unu el la kuriozaj trajtoj de Tokipono estas la fakto, ke oni rajtas skribi ĝin per aliaj alfabetoj kaj skribsistemoj, krom la latinaj literoj. Antaŭ iom da tempo mi decidis apliki la grekajn literojn al Tokipono. Notu, ke ĉiuj literoj uzataj estas minusklaj grekaj literoj, escepte de “Y”, kiu, fakte, estas "υ" majuskla


 


 
Sed antaŭ ol montri mian proponon, jen 2 sciigaĵoj:
  
1.- Unue, mi trans-skribos la kvin vokalojn; poste, la aliajn literojn. Post ĉiu litero oni montros 2 vortojn kiel ekzemplojn. Fine, oni vidos kelkajn pli longajn frazojn.

2.- Pri la “majuskloj”(kiuj, kiel sciate, estas uzata en TP nur por la unua litero ĉe nomoj de landoj kaj de homoj), mi proponas la uzadon de apostrofo (’) tuj antaŭ tiu litero kiu estos bezonata kiel “majuskla”. La celo estas eviti la uzadon (kaj sekvan nepran lernadon) de 14 "novaj literoj", krom la fakto ke mi jam decidis tion, ke “Y” estu la transkribado de la litero “j”. Tiel, ekzemple: Amelika = ’αμελικαTosi = ’τωσι, ktp.

Do, jen mia propono:

 σιτελεν 'ελενα (sitelen Elena)

α = a : ακεσι, καλαμα (akesi, kalama)

ε = e : εσουν, κεπεκεν (esun, kepeken)

ι = i : ικε, κιλι (ike, kili)

ω = o :  ωλιν, πωνα (olin, pona)

ου = u : ουτα, μωκου (uta, moku)

Υ = j : Υαν, σιΥελω (jan, sijelo; memoru ke:Υ= υ majuskla)

κ = k : κασι, λουκιν (kasi, lukin)

λ = l : λαπε, λουκα (lape, luka)

μ = m : μελι, μωνσι (meli, monsi)

ν = n : νανπα, πανα (nanpa, pana)

π = p : πιμεΥα, σουπα (pimeja, supa)

σ = s: σωβελι, λασω (soweli, laso)

τ = t : τασω, τωμω (taso, tomo)

β = w :  βαλω, αβεν (walo, awen)


Kaj jen kelkaj frazoj:

- μι ωλιν ε σινα (mi olin e sina)
- αλι λι πωνα (ali li pona)
- τωκι πωνα λι πωνα ταβα μι (toki pona li pona tawa mi)
- σινα Υον ε Υαν πωνα μουτε (sina jon e jan pona mute)
- τενπω σουνω λα, Υαν πωνα μι λι καμα λων τωμω μι (tenpo suno la, jan pona mi li kama lon tomo mi)

ALDONAJ RIMARKINDAĴOJ

  Eble la plej surprizaj kaj diskuteblaj partoj de mia propono estas tiuj, ke mi uzis "ω" por “o”(=greka omikron), kaj “Y” por “j”. Aldone, la uzado de "β"  por “w” ankaŭ meritus ian klarigon. Ni vidu:

-  Akceptite, ke la sono /u/ kaj la  litero “u” estas reprezentendaj  plej precize kiel “ου”, tiam mi forigas la eblecon uzi plie la literojn “ο”  kaj “υ”, cele eviti ambiguaĵojn. Tiam mi decidis uzi "ω" por "o". 

- Pri “Y”, same okazas ke “υ” estis jam uzata de mi por la reprezentado de “u”. Jen kial mi elektis "Υ" por "j".

- Por "w", unue mi pensis pri la ebleco elekti la literon “digamma” -kiu estas tre antikva litero, malmulte konata kaj ne havanta minusklan formon. Do, post iom da pripensado, finfine mi preferis elekti “β”. Kaj tio, inter aliaj kialoj, pro tio ke, en moderna greka, “β” egalus al /v/; do, tiel, estus akceptebla, iamaniere, tiun “β”, ĉar duobligi ĝin (= ββ)  estus ja nebezonata troigo.


μα ’ελενα λι πωνα