monda lingvo

monda lingvo

sábado, 6 de abril de 2024

 Supertramp kaj la "Krimo de la Jarcento"

(Por Literatura Foiro)


Mi reiras per miaj memoraĵoj ĝis la somero de 1983. Tiumomente, mi estis 17-jara. Okazis ke, ekde la fino de 1982, mi komencis koni kaj aŭskulti miajn unuajn gustumadojn pri la t.n. progresiva roko. Je la unua fojo, kelkaj kasedoj de Pink Floyd, Genesis, Mike Oldfield, Supertramp kaj aliaj nomoj prunte alvenis al miaj manoj. 

En tiu somero de 1983 mi restadis dum kelkaj semajnoj en mia gepatra vilaĝeto, sude de Hispanio. Iun vesperon, mi decidis eniri iun apartan kafejon de la vilaĝo por preni iun trinkaĵon kaj ĝui iom da muziko, ĉar mi sciis ke la son-aparato de tiu kafejo estas tre alt-kvalita. Enirinte, mi vidis ke sur la septoj de la lokalo pendas kelkaj afiŝoj eltiritaj de muzika revuo kiu montras bildojn de Supertramp dum ĝiaj tiu-jaraj koncertoj en Barcelono kaj Madrido. Do, mi decidis peti al la kelnero ĉu eblus ke li sonigu iun diskon de Supertarmp. Kaj li respondas: "jes, tutkompreneble! Eniru en la ena salono kaj ĝuu. Ĝuste nun estas neniu en la kafejo krom vi!" 

Do, mi prenis mian trinkaĵon kaj sidiĝis en la ena saloneto. Tiam, komencis soni la unuaj notoj de la harmoniko de la albumo Crime of the Century. Tiuj notoj tuj imprese frapis miajn orelojn; jes ja mi jam konis tiun diskon, sed mi neniam antaŭe ĝuis tiel grandan son-kvaliton. Preskaŭ la tuta disko pasis tra mia aŭskultado, en ĝojplena duonhoro, dum kiu mi gapadis kaj ekstaziĝadis pro la neegalebla muziko kiun estis sonigata... Poste, mi dankis la kelneron kaj eliris renkontiĝi kun kelkaj amikoj miaj. Sed la impreso kiun mi ricevis dum tiu duonhoro ŝanĝis mian percepton pri kio estas kaj kio povas esti aprezata kiel muziko. Tiam mi ekkomprenis tiujn kiuj opiniis (ekz. mia profesorino pri muziko), ke Crime estas majstra-verko. Jes, ili pravas...

Nun ni iru al la komenco de la historio de tiu disko. La historio de Supertramp (vorto, kies laŭlitera signifo estas “supervagabondo”) komenciĝis en la somero de 1969, kiam iu angla pianisto-kantisto, nome Rick Davies, alvenis al Londono kaj metigis anoncon en la grava revuo Melody Maker. La celo estis kunigi anaron de bonaj muzikistoj por formi kvalitan ensemblon. Malantaŭ la paŝoj de Rick Davies estis Nederlanda milionulo (kromnome Sam), kiu ege aprezis la talentojn de Davies kaj kiu revis finance starigi elstaran ensemblon por konkuri kun tiuj jam famiĝantaj britaj grupoj kiel Yes, King Krimson, Pink Floyd, ktp. La anoncon respondis centoj kaj centoj da muzikistoj, kaj Davies pacience devis aŭskulti kaj elekti nur tri -aŭ eble kvar- de inter ili ĉiuj. La plej talenta el ili estis Roger Hodgson, tre juna kantisto kaj plurinstrumentisto kies altona voĉo impresis al Rick. 

Post la kompletigado de la anaro, Supertramp komencis sian vojon tra la malfacila muzika mondo. Dum la unuaj kvar jaroj, ĝi publikigis du interesajn albumojn, kiujn -preskaŭ- neniu aĉetis; kaj ĝi aranĝis multajn koncertojn kaj turneojn, kiujn -preskaŭ- neniu ĉeestis. Dum jaroj, la koncertejoj kie ili ludis aperis malplenaj. La kariero de la grupo estis tiel fiaska el ekonomia vidpunkto, ke ilia patrono -la milionulo Sam- forlasis ilin; la anaro de la grupo tre ofte ŝanĝiĝis, ĉar ĉirkaŭ la duono de la ensemblaj muzikistoj decidis ne plu partorpreni en tia katastrofa aventuro. Nur restis "fidelaj" al la projektoj Rick, Roger kaj la son-inĝeniero Russell Pope. Tamen, inter 1972 kaj 1973, novaj muzikistoj alvenis kaj restis porĉiame en la grupo: la basgitaristo Dougie Thompson, la usona drumisto Bob Siebenberg kaj la saksofonisto John Helliwell. Oni nomis ilin “La Savantaj Anĝeloj".

En novembro de 1973, la estraro de la disko-eldonejo (A&M Records) kunvokis ilin por subskribi la nuligon de la kontrakto. Tamen, tiun tagon, Supertamp alportis sonan registraĵon kun kelkaj el iliaj novaj ideoj. La direktoro kaj liaj asistantoj aŭskultis ĝin, kaj ili tiom ŝatis tiun novan sonan proponon, ke decidis oferti novan kontrakton al tiu anaro de ĝistiamaj ruinaj artistoj.

Dum la unua duono de 1974, Supertramp registris novan albumon kiu inkluzivas ok pecojn kies komuna temo estas la malfacilaĵoj kaj ĉagrenoj kiujn la ordinaraj homoj (kaj unuope kaj kolektive) trovas en ilia ĉiutaga vivo, kaj kiamaniere la socia premo detruas la deziratan atingon de feliĉo. Do, la entuto fluas ĉirkaŭ aferoj kiel soleco, manko de amo, lerneja misadaptiĝo, mensa malsano, socia flankeniĝado, perforto, milito... Kvankam la ok komponaĵoj estis principe verkitaj aparte, ili trovis la muzikajn rimedojn por ilin kunligi, kreante homogenan enhavon ĉirkaŭ iu baza ideo: la homaro faradas krimon kontraŭ si mem, jen la "krimo de la jarcento". 

Kun la sona produktado de Ken Scott kaj la uzado de grandaj financaj kaj sonaj rimedoj, la rezulto estis impona. La recenzistaro trovis la diskon elstara, kaj la komuna opinio povas esti resumita en unu el la tiutempaj komentoj: “Supertramp ĵus kreis mirigan enormaĵon, malfacile egaleblan...“

Ne estas la celo de tiu ĉi recenzo analizi la 45 minutojn de la albumo; tio ja postulus tre vastan spacon Sed mi almenaŭ montru la ĉefajn trajtojn de la rezulto, kaj ties diferencojn rilate al la proponoj de aliaj tiuspecaj ensembloj:

- Supertramp uzas alian kaj propran instrumentan kaj sonan gamon: (forte)piano, elektronika piano, saksofono, klarneto, kun ne tro da gitaroj. La ĉefa voĉo de la disko estas fakte du (tiu baritona de Davies kaj tiu kontratenora de Hodgson), tre malsamaj inter si, kio estigas notindajn alternaĵojn. La korusoj ankaŭ ludas signifan rolon;

- La tuta disko fluas ene de dram-plena atmosfero. En  multaj fragmentoj, la kantistoj verdire propre ne kantas; pli bone ili krias, deklamas, korŝire plendas, ploretas... Tamen, ne mankas belegaj milde kantataj fragmentoj. Fakte, tio kio muzike vere gravas tra la tuta disko estas la kontrastoj inter la diversaj sinsekvaj partoj. Kaj tio aplikeblas ne nur al la voĉoj, sed ankaŭ al la ludado de la diversaj instrumentoj. Ĉi-afere, rimarku la drumon (kiaj punktaj sinkopaĵoj!), la bason (foje alvenante al peza-roka forto), la pianon (kaj ties tute nekutimajn akordojn)... 

- La sona strukturo tute disrompas la tradician ideon pri kio devas esti muzika komponaĵo en la baza roka muziko. La kantoj prezentitaj montras atentigajn enkondukojn, delicajn trairojn, gapigajn kresĉendojn, surprizajn digresiojn kaj neatenditajn finaĵojn. Jes ja, multaj el tiu karakterizaĵoj troviĝeblas en aliaj tiutempaj grupoj, sed Supertramp kreas tiajn sonajn vojaĝojn, tiajn ondajn fervojojn ene de (kaj pere de) ne tro longaj pecoj, ĉar ili tion faras ene de kvar-, kvin-, maksimume sep-minutaj komponaĵoj.

La financa subteno de la disko-eldonejo allasis aldoni atentigajn orkestrajn aranĝojn en partoj kiuj, unuapense, estus registritaj per orgenoj kaj diversaj klavaroj. Kompreneble, ĉe la publikaj koncertoj, la bando utiligis sintezilojn por reprodukti tiujn sonojn.

- La unuopaĵo Dreamer (Revulo) komerce sufiĉe sukcesis, tiel ke la ĝenerala publiko atentis la tutan rezulton. Dreamer ja eksonas kiel iu pli facila peco, sed fakte nur dum la unuaj momentoj; poste, ĝi alvenas al la kompleksa arkitekturo de la resto de la albumo. Aldone, se mi devus elekti aliajn pecojn, jen tiuj miaj plej ŝatataj: School (Lernejo) kaj ĝia lenta kaj ŝanceliĝa alveno ĝis la kerna centra piana fragmento; Rudy, pro ĝia plurstila surpriza propono; kaj Crime of the century, kun ĝia neegalebla impona fina kresĉendo.

Oni ja scias, ke la kvalito de iu arta verko tute ne dependas de ĝia komerca sukceso. Tamen, oni ankaŭ scias, ke komerca sukceso ege gravas por la postaj kreitaĵoj de iu ajn artisto. Crime of the Century atingis ne nur recenzan aklamon sed ankaŭ grandan vendo-kvanton. Kaj tiu sukceso daŭre akompanis la ensemblon dum almenaŭ unu jardeko, pli-malpli ĝis 1986, momento kiam Roger Hodgson jam ne plu apartenis al Supertramp. 

La muzika evoluo, famo, kritika aprezo kaj mejlŝtonoj atingitaj de Supertramp tra tiuj jaroj meritus siajn proprajn artikolojn; sed almenaŭ mi menciu, ke la albumo Breakfast in America (Matenmanĝo en Ameriko) estis la plej vendita tutmonde en 1979, je pli ol 16 milionoj da ekzempleroj; kaj ke en 1983 ĉirkaŭ 80.000 homoj ĉeestis ilian koncerton en Parizo. Kompare al la fiaskaj unuaj paŝoj, Supertramp igis ĝian muzikan karieron kvazaŭ fabela miraklo... 



Foto de 1975. Dedekstre: Bob, Roger John, Dougie, Rick








 



martes, 23 de enero de 2024

 Frandinda Nederland-lingvuja muziko (II)

1.- Kio, do, estas Vivo-kanto (Levenslied)?

Dum la 19-a jarcento naskiĝis en Germanio popola maniero muzikigi la ĉiutagaĵojn. Oni nomis ĝin Schlager (frapo, sukceso). En Esperanto ekzistas la vorto ŝlagro, kiu difinas “muzikan furoran kanton”. Tiu ĉi popola ĝenro, tiu Schlager, temis pri simpla maniero kanti kaj muzikigi tesktojn kiu pritraktis kutimajn aferojn de la popolaj vivoj foje gajaj, foje malgajaj, foje pri amo, foje pri malamo. La strukturo de la komponaĵoj estis malkompleksaj (nuraj strofo/refreno) kaj oni akompanis la kantojn far la tipaj lokaj instrumentoj (violonoj, akordionoj). La ĝenro disvastiĝis tra multaj landoj de la nordo de Eŭropo, inkluzive de la Skandinaviaj landoj kaj Finnlando. Sed en ĉiu lando ĝi alprenis specifajn trajtojn. 

En Nederlando, oni ankaŭ adaptis la germanan Schlager, aldonante trajtojn de la franca chanson kaj pritraktante pri lokaj aferoj. La rezulto nomiĝas Levenslied.

Aldone, en Nederlando naskiĝis ia subĝenro, nome Smartlap (tristo-tuko, kio povus esti facile esperantigita kiel smartlapo), kiu fakte estas branĉo naskiĝinta el la trunko de vivo-kantoj. La temoj en tiuj tristo-tukoj estas nepre malgajaj, eĉ melankoliaj. La vorto devenas de la germanlingva Schmachtlappen, kiu signifus ion kiel “prisopira tuko aŭ ĉifono”.

Kaj vivo-kanto kaj tristo-tuko apartenas al la plej populara kulturo, kaj ofte miksiĝas kun varieteo kaj kabaredo. Kaj ankaŭ ekzistas la t.n. Kroeg-hit (Kafejo-ŝlagro), kiu difinas tiujn muzikaĵojn interpretatajn en la kafejoj kaj kovritaj lokaloj, kio okazas tre kutime en la nordo de Eŭropo kaj en multaj aliaj partoj de la mondo.

Do, resume, vivo-kanto estas mikso de Schlager kaj chanson kun landaj elementoj. Sed, kiu kreis tiun vorton, Levenslied?

Komence de la 20-a jarcento loĝis en Amsterdamo du ĵurnalistoj kiu havis amatan ŝatokupon: kanti kaj muziki. Tiuj du homoj travivis sufiĉe romaneskajn vivojn; jen iliaj nomoj:

- Jean-Louis Pisuisse (1880-1927). Ekde 1913 (post longa komuna turneo) li forlasis ĵurnalismon kaj dediĉis sin komplete al kantado. Li edziĝis tri fojojn kaj li mortis murdita de viro kiu estis havanta am-rilatojn kun sia tiutempa edzino, la kantistino Genny Gilliams. La afero ŝokis Amsterdamon...

- Max Blokzijl (1884-1946). Male al sia kompano, li decidis reveni al ĵurnalismo en 1913, kie li atingis altajn postenojn. Dum la jaroj de la Dua Mond-milito, Blokzijl kunlaboris kun la nazia reĝimo, kio estigis post-militan kriman proceson kontraŭ li, pere de kiu oni lin komdamnis al morto. Li estis ekzekutita...

Sed ni revenu al la momento kiam ili ambaŭ komencis muziki. Tio okazis en 1907, kiam la du ĵurnalistoj vestomaskis sin kiel italajn strat-muzikistojn kaj trairis la stratojn de Amsterdamo dum monatoj. Ili atingis sufiĉe grandan sukceson, tiom, ke ili decidis verki kaj publikigi libron kie ili rakontas iliajn spertojn. La libro nomiĝas “Aventuroj kiel strat-muzikistoj”.


Tuj poste, kaj dum la periodo 1908-1913, Pisuisse kaj Blokzijl kun ilia spektaklo daŭre vojaĝadas tra Eŭropo kaj aliaj malproksimaj landoj: Rusio, Siberio, Ĉinio, Barato, Indonezio... Tiam ili bezonis nomon specifan por tio, kion ili faris sursceneje. Tiel, ili elpensis la vorton “Vivo-kanto”, vorto kiu finfine estis adoptita de la nederlanda lingvo kaj estas daŭre uzata ĝis hodiaŭ.

2.- La unuaj paŝoj

Direndas, ke la nova stilo lante sed firme kreskis en Nederlando kaj Belgio tra la jardekoj. Sed oni devas atendi ĝis la fino de la Dua Mond-milito por vidi ĝian definitivan firmiĝadon. Amsterdamo estis la centro de tiuj unuaj paŝoj. Ja estis momento por provi pligajigi la vivojn post la terura milito. Tiam aperis du gravaj homoj (kiu fakte uzis artistajn nomojn aparte tiuj iliaj veraj):

- Johnny Jordaan (1924-1989). Jordaan estas fakte la nomo de grava kvartalo en Amsterdamo, tiom grava, ke tiu ĉi viro prenis tiun nomon kiel familian nomon. Li publikigis en 1956 la tiutempan ege faman kanton Geef me maar Amsterdam (Donu al mi nur Amsterdamon).

- Johnny Hoes (1917-2011). Li estis konata dum jaroj kiel “La Reĝo de Smartlapo”. Estis tre grava siamomente (1960) la kanto Och, was ik maar bij moeder thuis gebleven (Aĥ, mi nur restis ĉe mia patrino). Hoes havis longan kaj influan karieron kiel kantisto; sed ankaŭ kiel produktisto de aliaj artistoj. Ni vidos tion.

Tiam alvenis la tempo de aliaj homoj, kies karieroj establis gravajn mejlo-ŝtonojn en la ĝenro. Ni vidu:

- Zangeres Zonder Naam (t.e Kantistino sennoma; 1917-2011). Tiu ĉi virino naskiĝis en Lejdeno en tre malriĉa familio de dek gefratoj. Kiam ŝi estis trijara infano ŝi suferis akcidenton kaj rompiĝis unu sia kokso-ostoj, kio suferigis ŝin tra sia tuta vivo. Malgraŭ tiaj handikapoj, ŝi ne rezignaciis kaj celis fari tion, kion ŝi ege ŝatas: kanti. Ĉirkaŭ 1957 ŝi jam ludis en kafejoj kaj, iun tagon, la jam citita Johnny Hoes malkovris ŝian talenton. Post multaj duboj, li decidis aldoni al Maria Servaes (jen ŝia vera nomo) la artistan nomon “kantistino sennoma”. Tiam komenciĝis tre longa kariero, tra kiu ŝi surbendigis preskaŭ 600 kantojn. Oni baldaŭ kaj daŭre nomis ŝin “La Reĝino de la Vivo-kanto” Aldone, Zangeres ĉiam subtenis iniciatojn celantajn helpi malsanulojn, mizerulojn kaj senhavulojn; same, ŝi luktis favore al pli justa mondo, iu sopirata mondo sen rasismo kaj antaŭjuĝoj. Ŝi estis tre bonkora virino.

Demaldekstre: J. Hoes kaj Zangeres

- Annie de Reuver (1917-2016). Ŝi komencis sian karieron kiel kantistino en 1934 kaj surbendigis sian unuan diskon en 1935. Annie edziniĝis kaj divorcis kvar fojojn. Ŝi daŭre efektivigis sian karieron ĝis la komenciĝo de la 21-a jarcento. Estis Annie kiu malkovris la talenton de Pierre kartner, kun kiu formis duon (la Duon X).

- Willy Alberti (1926-1985). Carel Verbrugge (jen lia vera nomo) naskiĝis en Amsterdamo kaj estis familie parenco de Johny Jordaan; fakte ili ofte kantis kune dum iliaj junaĝoj tra la stratoj de Amsterdamo. Dum la komenco de la Dua Mond-milito Willy jam registris sian unuan diskon sub la titolo Willy Alberti Tenore  Napoletano, kio montras ke li jam interpretis italdevenan muzikon, kaj ke li renomiĝis ne nur kiel kantisto de vivo-kantoj sed ankaŭ kiel tenoro. Tre baldaŭ li ankaŭ komencis aktori en filmoj. 

Post la milito, li daŭre interpretis kantojn en la itala lingvo, kiel Come PrimaMarina,  ĉi-lasta iĝinta granda vendofuroraĵo, eĉ en Usono. Tiam, iom post iom li komencis surbendigi diskojn ankaŭ en la nederlanda lingvo. Dum la 60-aj jaroj li ofte kunlaboris kun sia filino Willeke, kaj eĉ ambaŭ prezentis kune dum jaroj  gravan programon en la nederlanda televido.

La famo de Willy iom post iom malkreskis tra la pasado de la jaroj, kvankam oni ĉiam aprezis lian enorman talenton en ĉiuj la facetoj kiujn li alfrontis.


3. - La epoko de la (tre) junaj steloj

- Willeke Alberti (naskiĝinta en 1954, en Amsterdamo) estis la plej maljuna filino de Willy Alberti. Jam 11-jaraĝa ŝi debutis sursceneje kaj, tre baldaŭ, en 1958, ŝi registris sian unuan diskon, kune kun sia patro. 

Dum la 60-aj jaroj ŝi sendependiĝis el la protekto de sia patro kaj registris gravajn kantojn kiel Spiegelbeeld (Spegul-bildo, 1963) kaj De winter was lang (La vintro estis longa, 1964), kiu atingis grandan sukceson.

Inter 1965 kaj 1969 Willeke prezentadis kun sia patro la televidan programon Willy kaj Willeke. Tuj poste, ŝi ankaŭ komencis aktori en televidaj serioj kaj iom poste ankaŭ en filmoj. Menciendas la filmo Rooie Sien (Ruĝhara Sien, 1975) kie ŝi ne nur aktoras sed ankaŭ kantas, kaj la sonbendo de tiu filmo inkludas la ege belan pecon Telkens Weer (Ĉiufoje denove) kies interpretado far Willeke estas memorinda.

La kariero de Willeke daŭris -kiel aktorino kaj kantistino- dum jardekoj, kvankam ŝia famo iom malkreskis. Tamen, en 1994 ŝi reprezentis Nederlandon en la Eŭropa Kanto-Festivalo, pere de la sublima -kaj samtempe sone tre forte korŝira- kanto Waar is de zon? (Kie estas la suno?)

Willeke kaj Willy Alberti


- Heintje. Heintje Simons (plenaĝe: Hein Simons) naskiĝis en 1955 en Heerlen, urbeto situanta apud la germana landlimo, tre proksime al Mastriĥto. Estas fakto, ke Heintje registris diskojn ĉefe en la germana lingvo; do, unuavide, mi ne tro devus pritrakti lian karieron. Tamen, por multaj fakuloj, temas pri la -tutmonde- plej grava junaĝa kantisto en la historio de la moderna popola muziko, kaj li ankaŭ surbendigis en la nederlanda (kaj en aliaj lingvoj). Vere indas paroli pri li.

Okazis en 1966, ke la grava akordionisto, muzikisto kaj produktoro Addy Klejngeld ricevis sciigon pri iu juna knabo kiu kantis ege bele. Addy iris tien, kie tiu infano iun tagon publike kantis. Sufiĉis aŭskulti lin dum unu minuto, kaj tuj la produktisto komprenis ke temis pri iu eksterordinara. En 1967 aperis la unua albumo, nome Dit is Heintje, kiu inkluzivis la kanton Mama, version de la fama itala kanto de 1940. Tre baldaŭ aperis versiojn de Mama ankaŭ en la germana kaj en la angla.
 
Direndas ke Heintje estas la nederlandalingva karesnomo por Hein aŭ Hendrik, kaj Addy Klejngeld mem decidis ke la juna kantisto alprenu tiun artistan nomon.

Ĉio okazis tre rapide, kaj en 1968 Heintje surbendigis sian unuan albumon en la germana, nome Heintje, kaj li ege populariĝis dum kelkaj jaroj en ambaŭ landoj kaj tuj poste eĉ en la resto de Eŭropo.

Heintje aktoris en seso da germanlingvaj filmoj kaj aperis kelkfoje en la Ĉinia televido, en jaroj kiam Ĉinio estis preskaŭ fermita al okcidentaj influoj. Meze de la jaroj 70-aj, li ankaŭ populariĝis en Sud-Afriko. Hein Simons publikigis entute 32 albumojn, la plejmulto el ili en la germana, sed ankaŭ du tri en la nederlanda (la lasta el ili titoliĝas Thuis, Hejme, 2014), la angla kaj la afrikansa. Se oni povas, ĉi-lingve aŭskultu la belegan Jou hart is weer myne (Via koro estas denove mia). Ĝi aldonus al oni gajon kaj vivoĝojon...

- Wilma.  Wilma Landkroon naskiĝis en 1957 en Enschede, ankaŭ tre proksime al la germana landlimo. En 1968 la fama muzikisto Gert Timmermans malkovris ŝian talenton, kaj oni ebligis al ŝi registri la kanton Heintje, bau en Schloss für mich (Heintje, konstruu kastelon por mi), kiu baziĝas sur la jam fama Heintje kaj unu el liaj jam publikigitaj kantoj. La disko ja tre rapide famiĝis je ambaŭ flankoj de la landlimo. Oni komparis ambaŭ infanojn kaj certe, ne estis facile elekti unu el ambaŭ kiel tiun pli bona.

Baldaŭ Wilma ricevis la subtenon de la komponisto kaj produktisto Pierre Kartner, kiu gvidis la karieron de la infano. Tre furoris la kantoj Zou het erg zijn, lieve opa? (Ĉu tio gravas, kara Paĉjo, 1971) kaj Ik heb een vraag (Mi havas demandon, 1971). Ankaŭ menciendas ŝia kunlaboraĵo kun la ensemblo De Makkers, en 1973.

Wilma ankaŭ registris kantojn en la germana, la angla kaj eĉ en la japana lingvoj. Kvankam ŝi atingis sufiĉe gravan sukceson en multaj landoj, tamen, ekde 1973 ŝi estis sekvata kaj aprezata nur en Nederlando, kaj eĉ tie ŝia famo iom post iom malkreskis. Dum jardekoj, postaj provoj reveni al muzikaj vendo-pintoj malsukcesis. Ŝia talento estis granda, sed estas sciate ke foje -eĉ ofte- sorto kaj bonŝanco ne akompanas...

Entute, unuope Wilma registris kvar albumojn, la unua en 1969, nome Wilma, kaj la lasta en 2003, nome Wilma, toen en nu (Wilma, tiam kaj nun).

"Nederlanda Steloj", posta komuna disko

- Corry KoningsŜi naskiĝis en suda Nederlanda urbo Breda, en 1951. Kiam ŝi estis 15-jaraĝa ŝi komencis agi sursceneje kun la ensemblo De Mooks. En 1968 la komponisto kaj produktisto Pierre Kartner impulsis la karieron de Corry kaj decidis kunigi ŝin al la ensemblo De Rekels, kiu ekde tiam nomiĝis Corry en De Rekels, kaj kiu publikigis 5 albumojn. La plej grava vendo-sukceso de tiu ensemblo estis Huilen is voor jou te laat (Plori estas por vi tre malfrue, 1970), kiu dum jardekoj restadis kiel la plej vendata disko en la historio de Nederlando.

En 1972, Corry forlasis la grupon kaj komencis sian unuopan karieron, kie ŝi atingis sufiĉajn grandajn sukcesojn tra la jaroj. Inter 1976 kaj 2014, kiel Corry Konings ŝi publikigis ĉirkaŭ 15 albumojn. 

En 2004, Corry en De Rekels rekuniĝis por jubilea festo kaj tiam aperis nova albumo titolita Na 35 jaar (post 35 jaroj), por kiu ankaŭ Pierre Kartner komponis kelkajn novajn kantojn.

- Mieke (Mieke Gijs) naskiĝis en 1957 en Turnhout, norde de Belgio.  En 1968 ŝi gajnis konkurson per la interpretado de la kanto Mama de Heintje. En kelkaj postaj konkursoj ŝi denove venkis, kio pruvis ŝian talenton. En 1971 Mieke surbendigis tri unuopaĵajn diskojn, kiuj tute ne sukcesis en la diska merkato.

Sed en 1973 alvenis Pierre Kartner, kiu proponis, produktis kaj kunkantis la pecon Wat een prachtige dag (Kia belega tago, kio fakte temis pri versio de What a wonderful world de Louis Armstrong). Tiam la komerca sukceso alvenis, kaj en 1974 ili registris ŝian unuan albumon Een kinder zonder moeder (Infano sen patrino) kiu solidigis ŝin kiel infanan stelon en Belgio kaj Nederlando. 



 La listo de postaj registraĵoj estus tre longa ĉar dum pli ol 45 jaroj Mieke publikigis 15 albumojn kaj multajn aliajn kunlaboraĵojn kun aliaj artistoj. Mi menciu almenaŭ la kantojn Zomertijd (Somertempo, 1975), M’n Engelbewaarder (Mia gard-anĝelo, 1976), Liefde doet soms pijn (Amo foje dolorigas, 1979, fakte versio de la mita Soleado, far la italo Zacar), ŝiajn multajn kunlaboraĵojn kaj duetojn kun la germano Dennie Christian -kaj aliaj artistoj- dum la jaroj 80-aj, ktp, ktp; ĝis ŝia lasta unuopa albumo, nome Parels (Perloj, 2017).

 
4.- Posta evoluo (unua parto: 1970-1995)

- Pierre Kartner (alinome, Vader Abraham; 1935-2022). Ne eblas rakonti la historion de la Nederlanda popola muziko sen esplori la vivon de Pierre Kartner, kantisto, komponisto kaj produktisto, kiu ekde tre juna aĝo kaj ĝis sia forpaso loĝis kaj vivis en Bredo, sude de la lando. Junaĝe li jam lernis muzikon, sed li devis labori en multaj diversaj labor-postenoj (en fabrikoj, bakejoj, ktp) ĝis kiam, fine de la jaroj 60-aj, li eniris la diskan industrion. Unue, li estis kantisto kaj muzikisto en kelkaj ensembloj kaj duoj, kaj ekde 1967 li iĝis produktisto por la disko-eldonejo Dureco.
 
Pierre Kartner kunlaboris en la kreado de la fama ensemblo Corry en de Rekels, kaj komponis por ili la ege sukcesan kanton Huilen is voor jou te laat (Ploro estas por vi tro malfrua, 1970). Tuj poste, li subtenis la karieron de Wilma kaj de aliaj junaj talentoj.

En 1971 alvenis grava sukcesa momento por li. Okaze de la tiujara karnavalo li starigis la por-okazan grupon Vader Abraham had zeven zonen (Patro Abraham havis sep gefilojn) kiu dum kelkaj jaroj atingis furoron tra la lando per kelkaj karnavaleskaj kantoj. Ekde tiu momento, li alprenis la artistan nomon Vader Abraham, sendepende de kiu stilo de muziko li estus kreanta aŭ interpretanta en iu difinita momento. Tiun nomon li uzis ĝis sia forpaso en 2022. Same, li decidis daŭre - dum sia tua vivo- utiligi la barbon, ĉapelon kaj kostumon kiujn li prezentis por tiaj karnavalaj okazoj kaj tiuj diskoj. Pri la barbo, unue temis pri iu postiĉa, sed poste li lasis ĝin nature kreski.

En 1975 li surbendigis la tre faman Daar in dat kleine café aan de haven (Tie, en tiu eta kafejo apud la haveno), kiu iĝis la plej populara kanto en la tuta historio de la Nederlanda popola muziko. Ĝis hodiaŭ, tiu komponaĵoj estas la plej versigiita nederlanda kanto tutmonde (pli ol 200 versioj en multaj lingvoj), kaj foje estas konsiderata kiel la dua himno de la lando. (Vidu miajn komentojn prie en la unua parto de tiu ĉi artikolo)

Post malkovri la talenton de Mieke (kion ni jam vidis), en 1977 Vader Abraham ekigis novan aventuron kaj komponis la tutmode faman prezento-muzikaĵon por la belgo-devena animacia serio La Smurfoj. La pritiaĵa furoro disvastiĝis tra multaj aliaj landoj (ĉefe en Eŭropo, sed ne nur) kaj la diskoj rilataj al la Smurfoj atingis vendo-kvanton je pli ol 25 milionoj da ekzempleroj.

Vader Abraham skribis  kaj registris ĉirkaŭ 1600 kantojn, kio konsistigas rekordon en sia lando (kaj ŝajne eĉ tutmonde). Dum la resto de sia vivo, li komponis kaj produktis por multaj aliaj artistoj: Ben Cramer, Mieke, Corry Konings, John de Bever k.a. En 1973 peco komponita de li (De oude muzikant, La olda muzikisto) estis elektita por la festivalo Eurovision, interpretita de Ben Cramer; jarojn poste, en 2010 la kantistino Sieneke  reprezentis Nederlandon en tiu sama la Eŭropa festivalo per Ik ben verliefd, sha la lie (mi estas enamiĝinta, ŝa la li). Li ankaŭ  ricevis multajn omaĝojn de aliaj, ekzemple tiujn faritajn de la fama violonisto kaj orkestrestro André Rieu.



- Nicole & Hugo. Tiu belga paro konatiĝis en 1970. Baldaŭ ili enamiĝis kaj geedziĝis. En 1971 ili estis elektitaj por reprezenti Belgion en la festivalo Eurovision, per la kanto Goeiemorgen, morgen (Bonan matenon, matenon). Tamen, lastamomente, pro sanaj problemoj de Nicole, la fina surscena interpretado estis farita de aliaj artistoj, kiuj atingis la malsukcesan 14-an rangon en la voĉdonado. Malgraŭ tio, la famo de Goeiemorgen, morgen etendiĝis tra Belgio kaj Nederlando dum jardekoj kaj iĝis la emblema kanto de tiu  ĉi duo. 

Nicole kaj Hugo reprezentis Belgion en aliaj eventoj, kaj Eŭrope kaj tutmonde. Ekzemple, en la Eurovision-a okazo de 1973 (per la kanto Baby, baby); kaj en Tokio, en la Tutmonda Festivalo de 1974, per la kanto Met de Zomer mee (Kun la somero), kie ili atingis la duan pozicion. Kvankam ili retiriĝis en 2015, post la morto de Nicole en 2022, Hugo denove registris kelkajn kantojn. La paro estas elkore daŭre tre aprezata de la publiko.

- Rob de Nijs. Kantisto kaj aktoro, naskiĝinta en Amsterdamo en 1942. Jam junaĝe, inter 1962 kaj 1965, Rob rolis kiel kantisto en diversaj tiutempaj ensembloj. Tuj poste, li komencis labori ĉe la fama Circus Boltini (cirka entrepreno). Estis en 1969 kiam li komencis aktori en serioj kaj filmoj.

En 1973 Rob revenis al la muzika mondo, registrante kelkajn albumojn, inter ili la konceptan albumon Tussen zomer en winter (Inter somero kaj vintro, 1977), kiu enhavis versiojn de jam antaŭe skribitajn pecojn rilatajn al la fluo de sezonoj; por ekzemplo la sukcesan Het werd zomer (tio iĝis somero). Sed estis en 1980, per la albumo Met je ogen dicht (Kun viaj okuloj fermitaj) kaj la unuopaĵo Zondag (Dimanĉo), ke li atingis la unuan rangon en la furor-listoj de la lando.


Dum jardekoj li daŭrigis samtempe siajn karierojn kiel kantiston kaj kiel prezentiston en televidaj kanaloj. Kiel kantisto, li denove atingis la unuan pozicion per Banger Hart (Pli tima koro, 1996), sed fakte li surbendigis je tre alta ritmo, preskaŭ po unu albumo en  ĉiu jaro. Ĉe televido, li kutime partoprenas en muzikaj programoj, kie li rolas kiel ĵuriano en la kanto-konkursoj.

En 2019, Rob anoncis sian retiriĝon de la spektaklaj aferoj pro tio, ke oni diagnozis al li la malsanon Parkinsonan.


- André Hazes (1951-2004). Naskiĝinta en Amsterdamo, André publikigis tra sia vivo pli ol 30 albumojn kaj entute 54 unuopaĵojn. Kvankam jam infanaĝe li iom aperis en televido, oni devas atendi ĝis la 70-aj jaroj por vidi lian karieron komenciĝi. En 1976 li registris la kanton Eenzame kerst (soleca kristnasko), kiu estis origine skribita por Willy Alberti. Malgraŭ tio, ke la kanto iĝis iom fama, André reiris al siaj normalaj okupaĵoj, laborante kiel vendisto, buĉisto, riparisto de bicikloj, ktp.

En 1977 li surbendigas la albumon Zo is het leven (Tia estas la vivo), sed oni devas atendi ĝis 1980 por vidi sian definitivan sukceson antaŭ la publiko, pere de kantoj kiel ’N vriend (unu amiko) Een beetje verliefd (iomete enamiĝinta) kaj Zeg maar niets meer (Diru nenion plian). La 1981-a albumo Gewoon André (Nur André) vendis pli ol 500000 ekzemplerojn.

En 1988 André registras la kanton Wij houden van oranje (Ni amas la oranĝ-koloron), kiu iĝis speco de himno okaze de la venko de Nederlando ĉe la Eŭropa futbala konkurso. 

En 1999 aperas la dokumenta filmo Zij gelooft in mij (Ŝi kredas je mi, versio de la fama kanto de Kenny Rogers). En tiu filmo -kiu iĝis tre populara- André montras sian ĉiutagan vivon dum kelkaj monatoj, kaj videblas siaj gravaj problemoj rilataj al sceneja-timo, angoro, psikaj perturboj kaj alkohol-dependado.

Kiam li mortis en 2004, ĉirkaŭ 50000 homoj ĉeestis liajn funebraĵojn en la Stadiono de Ajax de Amsterdamo. Tiel granda estis lia renomo. Aldone, direndas ke lia filo André Hazes Jr. estas ankaŭ populara kantisto en Nederlando.


5.- Posta evoluo (dua parto: 1995 - nuntempo)

- Frans Bauer (1973). Kantisto, prezentisto kaj aktoro. Lia belega voĉo de kontratenoro impresas onin kiam estas aŭskultata unuafoje -kaj ĉiufoje. Entute, ekde 1993 ĝis 2023, Frans publikigis ĉirkaŭ 25 albumojn, kelkajn el ili en la germana lingvo. 

Lia unua sukceso estis la kanto Als sterren aan de hemel staan (Dum steloj staras en ĉielo, 1994) kaj lia unua albumo estis Weil ich dich liebe (Ĉar vin mi amas, germanlingva, 1995). Estis tre famaj lian kunlaboraĵoj kun Marianne Weber, ekzemple en la furor-kanto De regenboog (La ĉielarko, 1997). En 2008 ili publikigis alian sukceso-plenan albumon kune.



Frans Bauer edziĝis al Mariska, televida prezentistino, kaj sekve, li ofte aperas en televidaj programoj. Inter ili, menciendas la realo-felietono De Bauers, kie la paro montras sian kutiman vivon.
Aldone, direndas, ke Bauer subtenas kampanjojn favore al malsanuloj kaj partoprenas en aliaj filantropaj agadoj.
 
Marianne Weber naskiĝis en Utrecht en 1955. Ŝi komencis sian kantistan karieron ĉirkaŭ 1990, pere de la duo Holland Duo, kun Jan Verhoeven. Post publikigi tri albumojn, en 1992 ŝi surbendigis sian unuan unuopan diskon, nome Marianne Weber, kiu ege sukcesis. Kiel jam dirite supre, Marianne registris diskojn kun Frans Bauer; tiu de 1997 vendis pli ol 300.000 ekzemplerojn. 

Tra sia vivo, Marianne publikigis ĉirkaŭ 15 albumojn, inter ili tiun titolitan Dat is de liefde (Tio estas amo, 2016) kun John de Bever. En 2022, Marianne anoncis sian retiriĝon de la muzika industrio.

- Django Wagner naskiĝis en 1970, kaj apartenas a la cigana raso. En 2009 aperis lia unua albumo, nome Kali, kiu inkluzivas la de mi tre ŝatatan Mooie blauwe ogen (Belaj bluaj okuloj). La disko atingis grandan sukceson en la muzika merkato, same kiel liaj du postaj albumoj, nome Mijn gevoel (Mia sento, 2011) kaj Als de nacht (Se la nokto, 2012). 

En 2017, post lia partopreno en fama televida programo, li konatiĝis kun aliaj du popularaj kantistoj, Frans Duijts kaj Peter Beense. Post la programo, ili decidis starigi la muzikan trion Echte Vrienden (t.e. “Vera amikoj”), kies unua vendo-frapo estis Muziek is ons leven (Muziko estas nia vivo, 2017).

- Kaj multaj, multaj aliaj artistoj...

Direndas, ke estas ja multaj nuntempaj kaj pasint-tempaj artistoj kiuj meritus pli longan prezentadon. Tamen, la celo de tiu ĉi mia eseo estas nur sciigi pri la bazoj kaj ĉefaj elementoj de la muziko en Nederlando kaj Belgio. Kaj mi pensas, ke la celo estas sufiĉe plenumita pere de tio, kion mi ĝis nun jam skribis. Malgraŭ tio, mi deziras almenaŭ mencii la jenajn artistojn:

- Jan Smit (1985).Prezentisto, kantisto, komponisto kaj aktoro. Ekde 1996, ankoraŭ infanaĝe, li kantis sursceneje laŭ la artista nomo Jantje Smit. Li publikigis ĝis nun pli ol 20 albumojn. Jan Smit havas gravan rolon kiel prezentisto en la diversaj okazoj de la festivalo Eurovision. Aŭskultu Als de morgen is gekomen (Dum la mateno estas alvenanta, 2006) por ĝui lian stilon.

- Tamara Tol (1972). Kiel infano, ŝi kantadis en preĝeja koruso. En 1993 ŝi aperis unuafoje en televido per la kanto Desperado (versio de la fama kanto de Eagles, kiun ŝi fine registris surdiske en 2009). Tamara kantas kaj surbendigas en la angla, la germana kaj la nederlanda, po du albumoj en ĉiu el tiuj lingvoj. En la nederlanda, aŭskultindas la jenaj: Hola (Saluton, hispanlingve), Zeg het met bloemen (Diru tion kun floroj), Isabella kaj la jam citita Zullen jij en ik wat drinken gaan? (Ĉu vi kaj mi iru ion trinki?)

- Sieneke (1992). Ŝi reprezentis Nederlandon en la Eurovision-a festivalo de 2010. Poste, ŝi daŭrigas sufiĉe sukcesan karieron, kun titoloj kiel Donkere dagen (Obskuraj tagoj), Vita bella kaj De nacht is nog zo lang (La nokto estas ankoraŭ tiel longa).

- Fine, nun mi citu la jenajn: Rita Hovink, Ann Christy, Bonnie St Claire, Ben Cramer, Peter Blanker, John de Bever, Mike Peterson, Reina, la belgaj gefratoj Lindsay kaj Christoff, Marco Schuitmaker, Anita & Ed,  Marco de Hollander, ktp, ktp.

Je pli amatora nivelo, citendas la jenaj: Joyce, Larissa, Nadia, Lisa Leman...

Ie, iam en Nederlando... 


Al ili ĉiuj: Koran dankon. Mi ege ĝuis -kaj ĝuas- viajn belegajn kreitaĵojn.

-----------------------------------
Ligilo al la unua parto: 

Artikoloj finitaj en Malago, komence de februaro de 2024

-------------------------------------------------







 


domingo, 21 de enero de 2024

 Vespero, ruslanda progresiva roko


Ĝuste hodiaŭ, kaj tuthazarde, mi malkovris la ekziston de tiu ĉi bonega ensemblo, kiu kreas progresivan kaj psikedelan musikon, mikstitan kun iom da folkloraj elementoj. Interreto permesis al mi facile aliri ĝiajn kreitaĵojn: ege longaj tutinstrumentaj pecoj, surbaze de violono, elektra gitaro, psikedelaj klavaro kaj sintezilo, vigla frapinstrumentado, densa basludado... Voĉo estas nur malofte uzata, kutime femala kaj senteksta. Folkloraj elementoj estas ankaŭ uzataj. Resume, ege kompleksaj komponaĵoj, ĝuindaj de ŝatantoj kaj amantoj de tiu ĉi stilo, kiel mi mem.

Aldona -kaj grava- kuriozaĵo estas la nomo de la ensemblo, Vespero, jes ja intenca Esperanta vorto. Kaj videblas, ke ili uzas esperantajn vortojn por kelkaj aliaj siaj kreitaĵoj; ekzemple, la nomo de unu albumo ĝia estas Sonĝo; sed troveblas aliaj pliaj tra iliaj diskoj. Vespero ankaŭ titolas ĝiajn komponaĵojn per vortoj eltiritaj el la latina, la bulgara, la estona, la angla, la galega, la portugala, la germana...



Kiam mi havos iom pli da libera tempo, mi pli profunde esploros kaj analizos la muzikon de tiu ĉi grava rusa ensemblo, kiu naskiĝis en 2003 en Astrakano, Suda Rusio, kaj kiu -laŭ tio, kion mi legas en interreto- havas grandan prestiĝon en la tutmonda progresiva sfero.

Ĝis baldaŭ, Vespero.


 


viernes, 12 de enero de 2024

 Frandinda Nederland-lingvuja muziko (I)

Antaŭvortoj

Muziko estas io grava por multaj homoj. Jes ja. Ankaŭ mi ege ŝatas muzikon. Mi ŝatas kanti, lernis solfeĝon kaj amatore ludas iom da kelkaj instrumentoj, kvankam mi scias ke mia talento estas tro, tro baza en tiu ĉi afero. Do, mi prefere aŭskultadas tion, kion aliaj homoj faras. Kaj mi aŭskultas muzikon el multaj diversaj stiloj. Tre eble, tiuj kiuj plej plaĉas al mi estas la t.n. simfonia roko kaj ĵazo. Tamen, mi ankaŭ ĝuas la aŭskultadon de kantaŭtoroj, klasikaĵoj kaj popolaĵoj, eĉ se kreitaj por dancado. La temo kiun mi pritraktos en tiu ĉi verketo estas iom specifa: ni vidu kial kaj kiel mi alvenis al ĝi. Vivo turniĝas kaj turniĝas...

Kiam mi  estis adoleskanto kaj junulo mi konatiĝis kun Nederlando. Mi renkontis el-tieajn amikojn apud mia urbo en Hispanio, mi vojaĝis kun ili al Nederlando, kie mi restis kelkajn mallongajn periodojn tra kelkaj jaroj. En iu momento, komence de la 90-aj, mi eĉ pensis serĉi laboron kaj resti tie definitive. Fine, tio ne okazis kaj mia vivo daŭre disvolviĝis sude de Hispanio. Dum tiuj miaj junaĝaj kontaktoj kun Nederlandanoj mi ekkonis pri la landaj historio, moroj, kuirartaĵoj, urboj, pejzaĝoj kaj ankaŭ iom baze sufiĉe pri la lingvo. Tamen, mi apenaŭ aŭskultis la tipan landan muzikon, tre eble pro tio, ke la influo de la ĉirkaŭantaj “grandaj” kulturoj (franca, germana, foje hispana kaj itala, sed, ĉefe, angla) malhelpas tion, ke iu eksterlandano eĉ konsciu kaj sciu ke ja ekzistas propra Nederlanda kulturo kaj muziko.

Multajn jarojn poste, mi tuthazarde revenis al la sfero de Nederlando, sed ĉi-foje pere de interreto, tiu magia ilo kiu ebligas onin kontakti kun la tuta mondo. Mi hazarde aŭskultis unu kanton (nome Engelbewaarder, versiigita de Marco Schuitmaker) kaj mi tiom ŝatis kaj la muzikon kaj la filmeton, ke mi daŭrigis la serĉadon -kaj ĝuadon- de la Nederlanda moderna muziko. Post kelkaj monatoj de esplorado, mi ekpensis iom verki en Esperanto pri tiu tre nekonata afero; nekonata almenaŭ de la mondo kiu fluas ekster Nederlando, Belgio kaj ties proksimaj regionoj.

Mieke kaj Vader Abraham , ĉ.1975

La baza stilo kiun mi pritraktos estas tiu nomata Levenslied (t.e. vivo-kanzono), kiu fakte estas branĉo de la pli ĝenerala germana Schlager, kiu havas siajn radikojn en la 19-a jarcento. Tamen, direndas ke la influo de la franca chanson estas konsiderenda. Ĝenerale, temas pri melodiecaj, malkompleksaj, bongustaj kaj -unuavide- gajaj muzikaj pecoj, kutime facile danseblaj. En Nederlando aperis ankaŭ alia ĝenro pli specifa, nome smartlap (tristo-tuko), kiu fakte estas vivo-kanto kun pli melankolia kaj trista temo. Tion ni vidos en postaj paragrafoj. 

Tiu muzika ĝenro Schlager (elp. ŝlager, germana vorto por “frapo, sukceso”, radiko uzata por la Esperanta "ŝlagro") sterniĝis historie tra multaj nord-Eŭropaj landoj, precipe tiuj ĝermanaj kaj skandinavaj, inkluzive de Finnlando. En ĉiu lando la stilo disvolviĝis laŭ siaj propraj trajtoj, kaj ĉiu el ili meritus sian propran esploradon. Kompreneble, la temo povas atingi enormajn dimensiojn kaj, do, mi devas starigi limojn al tiu ĉi mia artikolo, kiun mi pretendas pli ol recenzo, sed malpli -multe malpli- ol enciklopedio... Pro tio, mi klarigas tion, ke:

- Mi limiĝos al Nederland-lingva muziko, ekde ĉirkaŭ 1965. Tio inkludas muzikon el Nederlando kaj Belgio, sed ne tian kantatan en aliaj regionaj lingvoj, kiel la frisa, la franca kaj la germana; ankaŭ ne en la Limburgaj dialektoj. Certe, foje oni mencios iun detalon aŭ datenon pri kantoj  faritaj en tiuj aliaj lingvoj, sed nur kiam ekzistos rekta rilato al la specifa nederlanda kanto pritraktita en iu konkreta punkto (ekz. versioj “el” aŭ “al” alia lingvo aŭ regiono).

Marco Borsato 

- Kvankam Levenslied estos la bazo de mia esplorado, mi ankaŭ prezentos aliajn stilojn uzatajn en la Nederlanda areo. Ĉar, fakte, ekzistas tre interesaj ensembloj kaj artistoj kiuj ne komponas aŭ kantas specife vivo-kantojn, sed kiuj estas ja parto de la popola kaj populara muziko de la regiono. Ekzemple, estas neeviteble iom profunde paroli pri Marco Borsato aŭ pri la ensemblo Bløf.

- Kvankam en Nederland-lingvujo ekzistas dekoj da tre bonaj unuopaj artistoj kaj grupoj de ĵazo, simfonia-progresiva roko kaj eĉ de peza roko, mi ne pritraktos ilin. La kialo estas simpla: ili (preskaŭ ĉiuj;  povas esti ke ĉiuj ) uzas la anglan lingvon kaj por la titoloj de iliaj komponaĵoj kaj por iliaj eventualaj kantadoj. Do, laŭ mi, tiuj artistoj apartenas al la anglalingva kulturo. Tamen, en la kampo de progresiva roko, mi volas mencii almenaŭ du el tiuj ensembloj, kiujn mi ege ŝatas kaj aprezas: Kayak kaj Ekseption

- Pere de tiu ĉi artikolo, mi proponas bazan enkondukon al la afero. Do, principe, mi ne tro emfazos aŭ pridetalos datenojn rilate al naskiĝ-datoj kaj naskiĝlokoj de la artistoj, eldon-datoj de ĉiu kanto, komponistoj de la muzikaĵoj kaj la tekstoj, ktp. Cetere, tial ke en tiuj stiloj la baza unuo estas la unuopa kantaĵo, ne gravas la albumo kie ĝi inkluziviĝas ĉar, fakte, tre ofte okazas ke temas pri novaj versioj, re-registraĵoj, duetoj, ktp. 

- Mi ne celas elĉerpi la aferon. Do, multaj artistoj ne estos menciitaj de mi. Estas dekoj da miloj da kantoj kaj estas centoj da bonaj artistoj, kaj en la estanteco kaj en la pasinteco. Sed, kiel dirite, mi nur celas prezenti ĝeneralan enkondukon, por tiuj homoj kiuj neniam aŭskultis tian muzikon. Eble ili iĝos iom scivolemaj pri la afero kaj ĝin iom ĝuos iun tagon. Muziko kantata en “malgrandaj” lingvoj meritas iom da atento. Kaj estas por la mondo -tiu amikema mondo pri kiu mi revas- ke mi esperantigas mian esploradon. 

Fine, mi volas ion rimarkigi: tiu ĉi artikolo estos verkita, trankvile, senhaste, dum longa tempo, peco post peco, ĉapitro post ĉapitro, en procezo kiu, tre eble, daŭros longan tempon, eble monatojn. Entute, la artikolo enhavos du ĉapitrojn aŭ partaĵojn. En la unua parto aperos la antaŭvortoj, la plej popularaj kantoj kaj baza sciigado pri la diversaj stiloj. Siavice, la dua parto (kiu specife pritraktos Levenslied-on) montros kronologian prezentadon de la artistoj kiujn mi konsideras plej gravaj, kune kun iliaj bazaj biografioj. Mi deziras forĝi la artikolon lante, lernante prie iom pli ĉiutage, aldonante novajn datenojn al partoj jam skribitaj, ktp. Mia celo estas ĝui tiun muzikon kaj esperantigi miajn impresojn pri la temo, kiel amatora aŭskultanto kaj fervora esperantisto.

La ensemblo De Dijk, en 2021


-------------------------------------------------------------------------

1.-  Ege konataj kaj popularaj kantoj

Ne estas facile al mi elekti pere de kiu punkto komenci tiun ĉi esploron. Ĉu kronologie? Ĉu laŭ tiuj kantoj plej popularaj... aŭ eble laŭ tiuj plej ŝatataj de mi? Ĉu per la plej interesaj kantistoj, muzikistoj? Ĉu laŭ la diversaj stiloj...? 

Post longa pensado, mi decidis komenci ĝin per la prezentado de tiu aro da kantoj kiuj plej surprizis min, ĝojigis min, tiuj kiujn mi plej ofte zumas. Eble la leganto povos tiam iri al interreto, aŭskulti unu el tiuj pecoj kaj interesiĝi pri la afero. Male, eble la leganto tute ne ŝatos tian muzikon, kaj ne plu daŭrigos la legadon. Aŭ povas esti, ke li/ŝi (ri) daŭrigos la legadon serĉante aliajn detalojn (historiajn, kulturajn, ktp). Sed ne gravas kio okazos. Jen miaj plej ŝatataj -kaj samtempe ege popularaj- kantoj nederlandlingvaj, preskaŭ ĉiuj surbendigitaj post 1965.

1.- Engelbewaarder (Gardoanĝelo)

La originala versio estis surbendigita de la belga kantistino Mieke Gijs, kiu suferis trafikan akcidenton sed, mirakle, postvivis ĝin, kvankam ŝi pasigis iom da tempo en la hospitalo por sia resaniĝado. Mieke atribuis sian savadon al iu “gardo-anĝelo”. Surbaze de tiu historio, ŝia amiko, komponisto kaj kantisto Pierre Kartner (alinome Vader Abraham) skribis la kanton. Publikita en 1976, ĝi apenaŭ atingis sukceson. En 2012 la kanto estis republikigita, sed denove atingis malgrandan sukceson. Tiam, en 2022, la kantisto Marco Schuitmaker faris version, pli danceblan kaj ritman, kaj tiam alvenis neatendita ega furoro tra Nederlando. Kelkaj dekoj da novaj versioj far aliaj multaj artistoj estis faritaj dum la postaj monatoj. Mieke aprobis kaj benis tiun okazon kaj dankis kaj gratulis Marco-on pro lia sukceso. 


2. Daar in dat kleine café aan de haven (Tie, en tiu eta kafejo havena)

Ĉi tiu kanto estas speco de himno, ĥore kaj ĝoje kantata tre ofte en okazoj kiam Nederlandanoj unuiĝas. Ĝi estis komponita, kantita kaj registrita de Vader Abraham kaj publikigita en 1975. Tre eble temas pri la plej versiigita Nederlanda kanto en la mondo, ĉar almenaŭ dudeko da versioj en aliaj lingvoj estis registritaj. Eble la plej famaj estas tiuj de Joe Dassin (Le café des Trois colombes) kaj de Peter Alexander (Die kleine Knape). La teksto parolas pri la etoso kiun oni trovas en eta kafejo kie kuniĝas homoj post dura labortago, kafejo kie “kiom da mono vi havas kaj kiu vi estas, tute ne gravas”. Ankaŭ en la Nederlanda lingvo aperis multaj registraĵoj, i.a. tiu de John de Bever en 2016, kiu prezentas pli gajan, bruan kaj danceblan ritmon ol la lanta milda ritmo de la originalo.

3.- Zij  (Ŝi)

Registrita kaj publikigita en 2002 de Marco Borsato, eble la plej fama kaj furor-vendanta kantisto en la lando dum la lastaj 30 jaroj. Temas pri tre romantika peco, kiu enhavas fragmentojn pli dramaj kaj laŭtaj, ene de tuto kiu impresas pro ĝiaj mildo kaj samtempa forto, ankaŭ en la instrumentaj bazoj. Zij estis komponita de la kutima produktoro de Borsato, nome John Ewbank kaj, kiel kuriozaĵo, ni diru ke ekzistas versio en la Afrikansa lingvo (ĉi-kaze, kantata de virino kaj kun la titolo Hy, t.e "li").

4.- Huilen is voor jou te laat (Plorado estas por vi to malfrua)

Simpla bela melodio surdiskigita en 1970, fare de junulara ensemblo, kies nomo estis Corry en de Rekels (“Corry kaj la Friponoj”). Eble ne temas pri ilia plej bona kreitaĵo, tamen mi enmetas ĝin en tiu ĉi listo pro la granda vendo-sukceso atingita, kio igis ĝin parto de la Nederlanda muzika historio. La kantistino, Corry Konings, baldaŭ komencis sian propran unuopan karieron, kun sufiĉe granda sukceso tra sia vivo. 


5. Wat zou je doen? (Kion vi farus?)

Peco ege ŝatata de mi, pro ĝia forto, altir-hoko kaj sona allogo, atingitaj pere de granda kontrasto inter la strofaj kaj la refrenaj partoj. La refreno estas ja kantata -homamasa ĥore- per preskaŭ kriantaj voĉoj kaj iom nedeca lingvaĵoj. Bløf estas bando kreita en 1992 de la basgitaristo Peter Slager en la regiono Zeeland, sud-okcidente de Nederlando. Bløf estas tre respektata ensemblo, kiu ankaŭ kunlaboris kun aliaj gravaj eksterlandaj artistoj. La bando ankoraŭ ekzistas hodiaŭe, post kelkaj modifoj en ĝia anaro. 

6. Donkere dagen (Obskuraj tagoj)

Jen tipa bela melankolia vivokanto, kun agrablaj mildaj strofoj kaj orel-flata refreno. La teksto rakontas pri manko de amo kaj soleco. Registrita en 2016 de Sieneke, juna kantistino el Nejmego, kiu partoprenis kaj venkis ĉe kelkaj televidaj konkursoj.

7.  Telkens weer (Ĉiufoje denove)

Tiu ĉi kantaĵo apartenas al la sona bendo de la filmo Rooie Sien (Ruĝhara Sien, 1975), kie ĉefrolas kaj kantas Willeke Alberti, kantistino kaj aktorino naskiĝinta en 1945, kaj filino de la ankaŭ grava kantisto kaj aktoro Willy Alberti. Telkens weer estas elstara melankolia muzika komponaĵo, kun impona drameca interpretado, kiu meritas esti inter tiuj plej belaj kaj kortuŝaj iam aŭskultitaj de mi. 



8. ’k heb je lief (Mi amas vin)

Duonskribita, registrita kaj publikigita de Paul de Leeuw en 1997, tiu ĉi kanto pri-ama havas multajn versiojn, faritajn de multaj diversaj artistoj. Mi rekomendas tiun faritan de la junuloj kaj produktoroj de la televida Belgia programo #LikeMe, kune kun la filmetoj kiuj akompanas ĝin. Altnivela, delica, frandinda prezentado.

9. Goeie morgen, morgen (Bonan matenon, matenon)

Tiu ĉi gajiga kanto reprezentis Belgion ĉe la Eŭropa Festivalo de 1971. Ĝi estis surbendigita kaj daŭre surscenigita de la belga duo Nicole & Hugo. Ankaŭ ĉi-kaze, mia plej ŝatata versio estas tiu farita de la gejunuloj de LikeMe. Gustuminda.

10. Zullen jij en ik wat drinken gaan (Ĉu vi kaj mi iru ion trinki)

Surdiskigita de la kantistino Tamara Tol en 2022, temas pri ege sprita, altkvalita komponaĵo, kun tre orel-plaĉa refreno. La tuto ege memorigas pri la stilo diskonigita de la svedoj ABBA. La fina rezulto estas laŭdinda, kaj pruvas ke ne necesas la angla lingvo por atingi tiajn kvalitaĵon. 

11. Afscheid van een vriend (Adiaŭo de amiko)

Peco publikigita de la belga ensemblo Clouseau en 1992. Temas pri aflikta kanto pri la malapero/forpaso de amiko. Daŭre surscenigita de tiu brava grupo (kies nomo devenas el la fama fikcia inspektoro Clouseau). Aŭskultinda estas ankaŭ la versio farita de la belga kantistino Dana Winner. Ne estas facile al mi elekti kiun version estas pli aminda.


12. Zomertijd (Somer-tempo)

Jen ekzemplo de kunlaborado inter Vader Abraham kaj unu el liaj disĉiploj, ĉi-kaze la tiu-momente tre juna belga kantistino Mieke. Simpla bela komponaĵo pri la beleco de la someraj tagoj, kantita duete. La postan jaron ili surbendigis analogan pecon pri vintro (Wintertjd is de mooiste tijd; Vintro estas la plej bela tempo), kiu konsistis en la sama melodio, sed kun vintro-rilata teksto.

13.- Eviva España (kaj vivu Hispanio)

Komponita kaj surbendigita en Belgio en 1971, interpretita unuavice de la belgino Samantha, tiu ĉi kanto atingis egan internacian sukceson, kaj estis versiigita en multaj lingvoj, kompreneble ankaŭ en la hispana far Manolo Escobar. En Hispanio  ĝi estas iome konsiderata kvazaŭ la dua oficiala himno de la lando...

14. ’t Is moeilijk bescheiden te blijven (Estas malfacile resti modesta), surbendigita en 1981 de la Roterdama poeto kaj muzikisto Peter Blanker. Fakte, temas pri versio de kanto farita de la usona kantisto Mac Davis, sed mi decidas ĝin enmeti en tiu ĉi listo pro la granda resono kiun ĝi okazigis en Nederlando. La teksto, sprite satira kaj ŝerca, rakontas pri la problemoj havataj de iu homo kiu konsideras sin tiel talentoplena, ke foje lia vivo iĝas malfacile vivebla, ĉirkaŭata de “normalaj homoj”. 

15.- Zet de tijd stil (haltigu/silentigu la tempon) publikigita en 2001 de la tre malordinara ensemblo Pater Moeskroen. Temas pri speco de himno -belega himno- kiu pritraktas la neceson kapti la ĉiutagajn momentojn kaj profiti tion kion ni ĉiutage havas apud ni. Se foje oni povus haltigi la tempon...

16.- Als ik de golven aan het strand zie (Dum mi vidas la ondojn en la plaĝo), registrita de Ria Valk en 1965. Temas pri la tipa kanto de la jaroj 60-aj, gaja, orel-plaĉa, facila, sed samtempe plena je orel-allogo kaj ritmo-hoka. Ria Valk estas talenta virino kiu agis kiel kantisto, radia- kaj televida parolisto, aktoro kaj pentristo. Ŝi komencis sian karieron tre junaĝa, kaj aperigis sian unuan albumon en 1961, nur 20 jara. 

17.- (Eble la listo estos iam daŭrigita...)


2.- Pri la diversaj stiloj 

Apudmetante la precipan stilon -pritraktenda en la dua parto de tiu ĉi eseo (nome, vivo-kanto), ni menciu kaj almenaŭ iom diru pri la aliaj stiloj uzataj de la nederland-lingvaj artistoj:

a)Folklora muziko

Same kiel okazas pri la nederlanda progresiva roko kaj pri aliaj stiloj, ankaŭ ĉe la folkloraj kreitaĵoj la plejmulto el la artistoj preferis uzi fremdan lingvon (ĉefe -sed ne nur- la anglan) por iliaj kreitaĵoj. Estas ja esceptoj, kaj tute meritas nian atenton almenaŭ la jenaj ensembloj:

Fungus (aktiva 1972-1979). Fungus publikigis kvin albumojn kaj eĉ atingis iom gravan komercan sukceson en kelkaj liaj kantoj, kiel pere de tiu nomata Kaap’ren varen (kapere navigi). Aŭskulteblas en iliaj diskoj tradiciaj nederlandaj kantoj, luditaj per instrumentoj kaj modernaj (elektraj gitaroj, drumoj) kaj tradiciaj (akordiono, violo, mandolino). 



- Wolverlei (aktiva 1977-1981). Ensemblo starigita en Utreĥto, kaj enhavanta membrojn el aliaj antaŭaj grupoj. Iliaj du albumoj estas konsiderataj kiel la pinto de la nederlandlingva folklora muziko. Kiel specimeno, aŭskultu la kanton Drie Zusters (Tri fratinoj) de la albumo de 1981 Wind Tegen (Vento kontraŭa). 

- Pater Moeskroen (elp: muskrun'; aktiva ekde 1986). Tiu ĉi malordinara kaj aparta bando ne estas facile klasebla. Mi enmetas ĝin ene de la grupo pri folklora muziko tre eble pro tio, ke ili kutime uzas tipajn folklorajn instrumentojn, nome akordionon, flutojn, sakŝalmojn. Pater Moeskroen pritraktas ĉiajn aferojn, foje el satira vidpunkto, foje plendeme, sed ankaŭ foje ĝi kapablas krei belegajn komponaĵojn pri la ĉiutagaĵoj. Indas almenaŭ citi la albumojn Aan de macht! (Ek al la povo!; 1991) kaj Heimwee (Hejmsopiro; 2001).


b) Pop-roka muziko

Inter dekoj kaj dekoj da artistoj kaj ensembloj, mi volas enlistigi la jenajn: 

De Dijk : Amsterdama ensemblo, aktiva inter 1981 kaj 2022. Dum tiuj multaj jaroj ili surbendigis ĉirkaŭ dudekon da albumoj, en tre freŝa, alloga kaj talentoplena roko. Sursceneje kaj diske, ili kutime uzadis instrumentojn kiel akordionon, saksofonon kaj trumpeton. Se vi devas citi nur unu kanton, estu tiu Als ze er niet is (Se ŝi ne estas tie, 1994). Indas aŭskulti ilin. 

- Bløf naskiĝis en la provinco Zeeland (sudokcidente de la lando) en 1992, sub la gvidado de la basgitaristo Peter Slager. Ene de la muziko de Bløf troveblas stiloj diversaj, kiel roko, bluso kaj soŭlo. Ĝis hodiaŭ ili estas publikigintaj 14 albumojn. La unua el ili (Naakt onder de Hemel; Nuda sub la ĉielo, 1995) estis registrita en apenaŭ unu semajno kaj la grupo mem distribuis la ekzemplerojn. Recenzistoj aprezis la diskon kaj ankaŭ la publiko ŝatis ĝin. 

Bløf estas tre aprezata ensemblo eĉ ekster Nederlando, kaj kunlaborado kun alilandaj artistoj estas ofta, ekzemple tiu kun la usona bando Counting Crows kaj la dulingva kanto Holiday in Spain (Ferio en Hispanio). Mi menciu almenaŭ kelkajn iliajn kantojn: Aan de Kust (Ĉe la marbordo), Zoutelande (Sudalando) kaj la jam supre pritratktita Wat zou je doen?(Kion vi farus?)

- Guus Meeuwis & Vagant naskiĝis dum la mezo de la jaroj 90-aj kaj havis ilian unuan sukceson per la kanto Het is een Nacht... (Estas ia nokto...), kiu iĝis speco de himno inter la tiutempa junularo. La ensemblo registris tri albumojn ĝis la jaro 2001, kaj poste Guus Meeuwis komencis sian propran karieron kiel unuopa artisto, ene de kiu li publikigis pli ol dek albumojn.

- Drukwerk estis kreita ĉirkaŭ 1980, surbaze de la Amsterdama kantisto Harry Slinger. Ĝia unua registraĵo, Je loog tegen mij (Vi mensogis al mi) atingis la unuan pozicion en la nederlandaj furor-listoj. Poste alvenis iom longa kariero ĝis 1990, kaj postaj reunuiĝoj. Ĝia stilo situas inter konvencia roko kaj folkloraj influoj. Drukwerk motris grandan kapablon reinventi sin tra la jaroj. 

Drukwerk kun André Hazes (dekstre) en 1982

- Clouseau estas belga ensemblo formita fine de la 80-aj jaroj. Ĝiaj unuaj du albumoj estis publikigitaj en 1989 kaj 1990. Poste, ili registris ankaŭ en la angla, sed baldaŭ decidis ne plu fari tion kaj surbendigas nun en la nederlanda. Clouseau kelkfoje partoprenis en la procezoj por la Festivalo Eurovizio kaj eĉ unufoje ili reprezentis Belgion, en 1991. Clouseau furoris dum multaj jaroj kaj en Belgio kaj en Nederlando, kaj estas daŭre famaj iliaj hom-amasaj koncertoj en la Palaco de Sportoj de Antverpeno. Kelkaj sinsekvaj ŝanĝoj okazis en ĝia anaro ĝis la apero de ĝia lasta KD en 2007. De tempo al tempo ili reunuiĝas por diversaj eventoj.

- Ne eblas dece fini tiun ĉi resumon de la nederland-lingva pop-roka muziko sen mencii la kantiston Marco Borsato. Li estas filo de italo kaj de nederlandino. Li naskiĝis en 1966 en Alkmaro, sed poste li translokiĝis al Italio, kie li vivis dum jaroj. Li gajnis konkurson de kantoj en 1990 kaj surbendigis tri diskojn en la itala lingvo. Sed en 1994 li decidis komenci kanti kaj registri en la nederlanda lingvo, kaj tiam alvenis enorma furoro, kiu daŭris ĉirkaŭ 30 jarojn. Lia unua furor-venda kanto estas Dromen zijn bedrog (Sonĝoj estas trompo, 1994) kaj sekvis multaj aliaj sukcesoj: Je hoeft niet naar huis vannacht (Vi ne devas iri hejmen ĉi-nokte), Zij (Ŝi), De Bestemming (La destino)... ĝis la pli freŝa Hoe het danst (Kiel ĝi dancas, 2019). 

Direndas ke multaj el la kantoj registritaj kaj kantataj de Marco Borsato estas fakte versioj de italaj kantoj, tradukitaj en la nederlandan. Ĉi-afere, menciendas almenaŭ la ege furora Margherita, kies originala itala versio apartenas al Riccardo Cocciante (1976).

Marco estas ja tre talenta kantisto; sed estas menciendaj la imponaj koncertoj kiuj estis organizitaj ĉirkaŭ li, kun elstaraj muzikistoj, belegaj scenejoj kaj stadionoj plenaj je hom-amasoj. La lastatempaj akuzoj pri strupo al ne-plenaĝulino makulas sian karieron, sed Marco Borsato estas, tre eble, la plej grava disko- kaj koncerto-furolulo de Nederlando tra ties tuta historio.


c) Aliaĵoj

- Germanoj en la nederlanda. Estas ja eksterlandanoj (precipe germanoj) kiuj kantis en la nederlanda kaj, tiel, estas parto de la objekto de tiu ĉi eseo. Ekzemple, Dennie Christian, kiu ekde la jaroj 70-aj registris multajn kantojn en la nederlanda kaj kiu tre ofte akompanis al Mieke kaj al aliaj nederland-lingvaj kantistoj. Kaj por ekzemplo ankaŭ la germanino Nicole Hochlog, kiu venkis en la Festivalo de Eurovision de 1982 per la kanto Ein bißchen Friede (Iom da paco) kiu estis baldaŭ versie nederlandigita kiel Een beetje Vrede kaj atingis grandan sukceson. Poste, Nicole registris kelkajn aliajn kantojn en la nederlanda (same kiel en aliaj Eŭropaj lingvoj), inter kiu mi volas citi Vlieg nooit te hoog (Neniam flugu tro alte) kaj Als de bloemen huilen konden (Se floroj povus plori).

(Direndas ke, je la alia flanko de la monero, tre ofte nederlandaj kantistoj kantis kaj registris kantojn en la germana lingvo. La listo estas ja longa: Heintje, Wilma Landkroon, Vader Abraham, Mieke, Frans Bauer, Tamara Tol...)

- #LikeMe estas televida serio por gejunuloj kreita en Belgio, kiu dum jaroj -ekde 2019- furoras en la tuta lando kaj en Nederlando. La junuloj kiuj aktoras en la serio ankaŭ kantas kaj dancas, kaj registris tre belajn versiojn de klasikaj kantoj konataj de la publiko. Ekzemple, la jam menciitaj de mi Ik heb je lief, Goeiemorgen, morgen, Afscheid van een vriend, kaj multaj aliaj. Aldone, kaj la koreografiaĵoj kaj la surscenaj koncertoj meritas ankaŭ gravan laŭdon. Gratulon al ili.




- Famaj koncertejoj

Inter la plej renomaj koncertejoj en Nederland-lingvujo, ni menciu almenaŭ la jenajn:

- Paradiso, en Amsterdamo. Temas pri malnova kerko de la 19-a jarcento kiu -ekde 1968- utilas kiel halo por koncertoj de alternativaj stiloj, kvankam ĝenerale de ciu ajn moderna stilo. Ĝia spaco estas tre malgranda (apenaŭ 1.500 homoj povas ĉeesti), sed ĝia akustiko estas tre bona. Ensembloj tutmonde tre gravaj kiel Rolling Stones, Pink Floyd, U2, ktp, ludis tie. Kaj, kompreneble, ankaŭ ludis tie la plej gravaj nederlandaj ensembloj.

- Ahoy Arena en Roterdamo. Temas pri tegmentita sporta stadiono kiu havas spacon por 16.500 homoj, kaj kie ankaŭ ludas la plej famaj artistoj. Ahoy Roterdamo estis ankaŭ la sidejo por kelkaj gastigadoj de la Festivalo Eurovision.

Sportpaleis (Sport-palaco) en Antverpeno. Tiu plur-funkcia ejo estis konstruita ĉirkaŭ 1933, kaj ĝi servas kaj por sportaj eventoj kaj por muzikaj koncertoj. Temas pri unu el la plej vizitataj eventejoj de la mondo. Ĝia spaco por publiko dependas de ĉiu okazaĵo, sed kutime ĝi povas gastigi 20.000 homojn. Inter multaj aliaj eventoj, menciendas ke tie okazis dum jaroj la plej gravaj koncertoj de la tre populara belga ensemblo Clouseau. 

- De Kuip (la “Ban-kuvo”), en Roterdamo. Temas pri la futbala stadiono de la klubo Feyenoord de Roterdamo, kiu foje estas uzata por koncertoj. Ĝia spaco por publiko estas je pli ol 50.000 sidlokoj. Marco Borsato prezentis tie siajn plej gravajn koncertojn. Vidu la videojn de tiuj spektakloj; ili ja impresas.

---------------------------------------------------------------------------------------------------